Pag'o 3 el 3 La Muso de Saki (H. H. Munro) “Devus esti, se vi portas viajn vestaj’ojn e’c iome strec’ite,” s’i observis. “Sed musoj havas strangajn ideojn pri komforto.” “Mi devis forigi g’in dum vi dormis,” li dau’rigis. Tiam, kun engluto, li aldonis, “kio kau'zis mian nunan ko-ko-kondic’on.” “Certe, forigi unu etan muson ne povus krei froston.” s’i ekkriis, kun s’ercemo kiun Theodoric opiniis abomeninda. Evidente s’i rimarkis lian embarason, kaj g’uis lian konfuzon. La tuta sango en lia korpo s'ajnis arig'i en unu densig'antan rug'ig'on, kaj angoro de c’agreno, kiu estis pli malbona ol multego da musoj, rampis supren kaj malsupren trans lia animo. Kaj tiam, kiam kontemplado komencis aserti sin, absoluta teruro anstatau’is humilon. C'iu-minute la vagonaro rapidis pli laj pli proksimen al la densa kaj pelmeloza finstacio, kie dekduoj da spionaj okuloj anstatau'os la unu paralizigan paron, kiu spektadas lin el la fora angulo de la kupeo. Povos okazi unu eta malespera s'anco dum la venontaj kelkminutoj. Lia kunvojag’anto eble refalus en benan dormon. Sed, dum la pulsado de la minutoj, tiu oportuno forflusadis. La kas'a ekrigardo, kiun Theodoric faris al s’i de tempo al tempo rivelis nur fiksrigardan vekplenecon. “Mi pensas, ke ni nun proksimig’as,” s’i postnelonge observis. Theodoric jam rimarkis kun kreskanta teruro la ripetig’antajn vicojn de etaj, malbelaj log’ejoj kiuj heroldis la finon de la vojag’o. S'iaj vortoj agas kiel signalo. Kiel c’asita besto kiu foriras kas’ejon kaj rapidas freneze al alia haveno de momenta sekuro, li forj’etis sian tapis’on, kaj luktis freneze en siajn tau’zitajn vestaj'ojn. Li rimarkis tedajn suburbajn staciojn hasti preter la fenestro, sufokan, batan sensacion en lia gorg’o kaj koro, kaj frostan silenton en tiu angulo al kiu li ne riskis rigardi. Tiam, kiam li resinkis en sia seg’o, vestita kaj preskau’ delira, la vagonaro malrapidig'is g'is lasta rampo, kaj la virino parolis. “C’u vi havus la g'entilecon,” s’i petis, “akiri portiston por entaksiigi min? Bedau’rindas g’eni vin kiam vi sentas vin malsane, sed esti blinda kau’zas onin esti tiel senhelpa c’e fervoja stacio. Fino [1] Rifug'ejo por malric'aj viroj. Elangligis Jack Wilson Multan dankon al William O'Ryan por multaj bonegaj sugestoj. |
Pag'o 1 |
![]() |