"Mia onklino baldau' desuprig'os, Sinjoro Nuttel," diris tre memfida juna frau'lino de dekkvin jaroj; "g'is tiam vi devus peni toleri min." Framton Nuttel klopodis diri la g'ustan decaj'on kiu sufic’e flatus la nunan nevinon sen malrespekti la onklinon kiu venos. Private, li dubis pli ol iam ajn, c’u tiuj formalaj vizitoj al sinsekvo da absolutaj fremduloj multe helpus pri la nerva sanigo kiun li bezonus sperti. “Mi komprenas kiel estos,” lia fratino diris kiam li preparis sin por migri al tiu rurala retreto; “vi kas’os vin tie kaj ne parolos al ec' unu personon, kaj viaj nervoj fartos pli malbone ol iam ajn de malgajumo. Mi simple donos al vi leterojn konatigajn por c’iuj homoj kiujn mi konas tie. Iuj el ili, lau’ mia memoro, estis tre afablaj. Framton miris, c’u Frau’lo Sappleton, la sinjorino al kiu li prezentos unu el la leteroj konatigaj apartenas al la afablaj. “C’u vi konas multajn homojn c’i tie?” demandis la nevino, kiam s’i jug’is, ke ili jam sufic’e silentumis. “Preskau' neniun, diris Framton. “Mia fratino log’is c’i tie, c’e la rektorejo, vi scias, proksimume antau’ kvar jaroj, kaj s’i donis al mi leterojn konatigajn por iuj el la homoj c’i tie." Li faris la lastan komenton kun tono de aparta bedau’ro. “Do, vi konas preskau’ neniom pri mia onklino?” probis la memfida frau’lino. “Nur s’iajn nomon kaj adreson,” konfesis la vizitanto. Li scivolis c’u Sinjorino Sappleton edzas au' vidvinas. Nedifinebla io pri la c’ambro s’ajnis sugesti, ke viro log’as c’i tie. “S’ia granda tragedio okazis precize antau’ tri jaroj,” diris la infanino; “tio estus post kiam via fratino estis c’i tie.” “S’ia tragedio?” demandis Framton; ial, en tiu ripozigema kampa loko, tragedioj s’ajnas malkonvenaj. “Eble vi scivolas, kial ni tenas tiun fenestron aperta dum oktobra posttagmezo,” diris la nevino, indikante grandan Francan fenestron*, kiu apertas al gazeno. “Estas tre varmete por la sezono,” diris Framton; “sed, c’u la fenestro rilatas al la tragedio?: “Elen, tra tiu fenestro, antau’ tri jaroj precize, s’ia edzo kaj s’iaj du junaj fratoj iris for por ilia tago da pafado. Ili neniam revenis. Kiam ili transiris la erikejon al ilia favora galinago-pafejo, ili c'iuj englutig’is en perfida peco de marc’o. Estis tiu terura malseka somero, vi scias, kaj lokoj sekuraj dum aliaj jaroj ekkolapsis sen aviso. Iliaj korpoj neniam trovig’is. Tio estis la terura parto.” Nun la voc’o de la infanino perdis la memfidan kvaliton kaj ig’is hezite homa. “Kompatinda Onklino c’iam pensas, ke ili revenos iatage, ili kaj la eta bruna spanielo kiu perdig’is kun ili, kaj mars’os enen c’e tiu fenestro lau’ kutimo. Tio estas kial la fenestro tenatas aperta chiu-vespere g’is jam estas krepusko. Kompatinda kara Onklino, s’i ofte rakontis al mi kiel ili eliris, s’ia edzo kun lia blanka akvoimuna palto sur lia brako, kaj Ronnie, s’ia plej juna frato, kantante ‘Bertie, kial vi saltetas?’ lau' sia kutimo por moketi s’in, c’ar s’i diris, ke tio c’agrenas s’in. C’u vi scias, ke, foje dum senmovaj, kvietaj vesperoj kiel la nuna, mi preskau’ havas hirtiga prognozon, ke ili mars’os enen tra tio fenestro--” |
![]() |
July 3, 2002 |
Page 1 of 2 |
![]() |