HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 38

2005 03 07


(foto de L.L. Zamenhof en 1905 el la libro Hilelismo de A. Holzhaus)

Honore al Boulogne 2005 Esperanto -- Perpektivoj post cent jaroj de renkontiĝoj

Per la sekva artikolo, mi deziras iel kontribui al la daŭra debato primovada inter la divers-filozofiaj subtenantoj de la esperantismo, trafante specife la esperantismojn larĝe ankoraŭ priskribitajn per "finvenkismo/instrumentalismo" kaj tiu per "raŭmismo". Subtenanto de la 2002-a Proklamo de Poznan mi subtenas ĉiajn diskutigindaĵojn tiajn ĉi kaj mi do serĉas iel helpi je kunigado sam-movada.

Tio, kio situiĝos en Parto II de la eseo temas pri eltiraĵoj de ne jam eldonita romano priverkata de mi jam delonge. "Futurista" romano, La analoj de Tero temas pri historio de universitata urbo kreita en la mezo de boreala arbaro orientkanada iam en la ne-tiom-proksima estonteco. Ĉefcelo de tiu urbo estas la florigo de edukiko internacia kaj la formigo homam-spirita de transnacia, nov-mond-orda (certe pli socialkonscia kaj liberec-instiga kaj inspira ol tia ajn de aŭ Georgo Buŝ I aŭ II!) korporacio da studentoj kaj profesoroj kaj aliaj profesiuloj el tiu universitato, komunumiĝo da talentaj gehomoj el ĉiuj landoj, nacioj, kaj etnoj, ĉiuj uzantaj la internacian lingvon Esperanton kiel lingvon oficialan.

Celo mia pro la antaŭ-publikigo de ĉi tiuj eroj de mia romano temas pri simpla deziro fine sciigi pri mia konstanta vizio pri-Esperanta antaŭ ol iu alia iel anticipas ĝin pere de miaj jam aperintaj sur-TTT-aj afiŝhoj kaj skribaĵoj. Laŭ mi, ĉi tiu vizio servas por sintezi la tradician kaj alie utopian nocion konatan per "finvenkismo" kaj plej modernan vojon kaj (je la fino, neneeblan subspecon mem de finvenkeco) per la alie gentiĝaj principoj de la skolo de raŭmismo. Tiun vizion mi do prezentas kiel ekzemplo de speco de instituciismo bezonata de la esperantomovado por ke la zamenhofa celo realiĝu tiom fidele, efike kaj maltrudeme al aliaj kulturoj kiom eble.


Esenco de Esperantio kaj ties estonteco per la efiko de esperantistoj

PARTO I

En 1900 D-ro L.L. Zamenhof verkis artikolon Esenco kaj estonteco de la internacia lingvo sub la nomo de "Unuel"; tiu ĉi artikolo poste iĝis movad-filozia ero de la Fundamenta Krestomatio. Post plurparagrafa disertacieto psike-socia pri la evoluado de novaj ideoj kaj la senraciaj reagoj de "inerciaj homoj" kiuj ŝajne kutimas trakti novajn ideojn nur per mokado pro spirita kaj mensa malmaturiĝo al kaj la ideo kaj al ĉi ties subtenantoj, Zamenhof en sia artikolo asertas ke la estonteco por Esperanto, samkiel por ĉiaj ideoj novaj, brilos kaj fine venkos. Nu, kvankam oni opinius ke la kara majstro iom mistrafetis pri fina venko, gravas rimarki ke Esperanto tamen ja iel atingis celon: apostelegoj kaj aposteletoj ankoraŭ semas la de li "bonan vorton" pli ol cent jaroj post tiuj liaj vortoj.

La legantaro por kiu tiun eseon li verkis estas la esperantistaro, sed pli mallarĝe, li alparolas al tiuj homoj kiuj, kvankam konvinkitaj, tamen ankoraŭ iomete hezitemas [je publikiĝo] ekster esperantio. Ni ne forgesu ke nur kelke da jaroj post tiu eseo, la kreskanta esperantomovado ja plene naskiĝis pere de la Unua Kongreso en Bulonjo-sur-maro, Francio (1905). Jen liaj vortoj:

Por ili [la adresitoj] ni tie ĉi analizos la demandon, ĉu efektive ni, la amikoj de la ideo de lingvo internacia, laboras por ia utopio, kaj ĉu minacas al ni la danĝero, ke ĉiuj niaj laboroj pereos vane, kiel kredigas niaj kontraŭuloj, aŭ ĉu ni iras al celo klare difinita, senduba kaj nepre atingota ... Sed ni tie ĉi forlasos ĉian superfluan balaston kaj parolos al vi nur en la nomo de la nuda logiko. Ne turnu atenton sur tion, kion diras Petro aŭ Johano, sed pripensu mem. Se niaj argumentoj estas ĝustaj, akceptu ilin -- se ili estas malĝustaj, forĵetu ilin, se eĉ miloj da laŭtaj nomoj starus post ili.

Tiu timo de vana laborado estas ia rubikono ofte frontita je diversaj niveloj de esperantistoj tra ĉi ties aktivado, sed por la plejmulto el ni kiuj sukcese transpasadas tion, foje eĉ pendolante en la ondoj sen ia flosilo persona nomita "esperantisma idealismo komuna", la vortoj de Zamenhof ankaŭ servas por memorigi nin pri la kialoj de nia aktivado, eĉ se pure persona, pere de la fare de li elpensita lingvo.

La cetero de la zamenhofa eseo traktas la ekzamenon de la jenaj demandoj:

Ni analizos sisteme la sekvantajn demandojn: (1) ĉu lingvo internacia estas bezona; (2) ĉu ĝi estas ebla en principo; (3) ĉu ekzistas espero, ke ĝi efektive estos enkondukita praktike; (4) kiam kaj kiamaniere tio ĉi estos farita kaj kia lingvo estos enkondukita; (5) ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinitiva celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis "la afero klariĝos".

Ĉar ni trovas nin pli ol cent jaroj post la Zamenhofa eseo kaj do bone konas rekte pozitivajn respondojn al la unua kaj dua demandoj (ĉar nek esperantisto nek subtenanto de iu ajn alia internacia helplingvo -- ĉu "natura" ĉu "artefarita" -- respondus negative), ni re-ekzamenos la demandojn trian, kvaran kaj kvinan, trafante speciale la lastan dum ni meditas respondojn el la nuntempa jarcento.

La tria demando, do, malgraŭ la asertoj malavaraj de esperantistoj realpolitikumantaj kiam ili parolas pri "iu ajn" universala lingvo, fokusiĝas pri la konstanta kredo utopia ke la "internacia lingvo" de la demandoj unu kaj du temas ja pri tiu de Zamenhof. La espero implicita daŭras spite de la fakto de la ekzisto senduba de fiasko praktika je nivelo pontlingva. Kaj kiu sukcesus argumenti kontraŭe? Tiu ĉi evidentaĵo de la nura kvalito ŝovinista dividita inter plejmulto da eperantistoj same konkretiĝas kiel la de facto-a, vastskala fiasko de la pont-lingva, interkultura komunikilo lanĉita boncelvole de Zamenhof. Krom niaj amikaj kuniĝadoj rondetaj, asocietaj, per-inter-retaj kaj niaj projektetoj disvastig-celaj je Esperanto, kian rolon ĝuos nia Internacia Lingvo post la alveno de la tria miljaro? Espereble ĝi servos tiom praktike kiom alie esperata dum la unuaj cent jaroj.

Iuflanke, ni esperantistoj malofte plendas la relativan malsukceson ekstermovade de nia kara lingvo, ĉar ni tro ĝuas kaj eĉ festas ties genion internomovade. Verdire, la movado vagas ĉi kaj tie, nutradata de la amatora vigleco de sia membraro, kiu plejparte pli "vivas la revon" je sia lingvo ol agas aliaj 'hobiistoj' ĉiaj ajn. Kaj tiu fakto gravas, ĉar per tia revo ni kontempladu kiel tiu vasta energio persona -- evidentas ke esperantistoj obstine aktivas fronte al la efektiva malsukceso praktika de la fina zamenhofa revo -- ŝanĝiĝu al pli kohera kaj konvinka kampanjo pli fidela al la animo origina de interna ideo ol pli modernaj klopodoj kaj filozofioj. Sed ni ne plu utopiumadas. Jen kelkaj vortoj tradukitaj fare de konata movadestro kaj eks-redaktoro de UEA-a revuo Esperanto pri lastatempa agado pri-Eŭropa-Unio-a:

Homoj kun iluzioj pensas ke internaciaj organizaĵoj certe ne povas esti tiom indiferentaj al vere racia propono. Homoj realismaj scias ke ili ja povas. Homoj kun iluzioj serĉas la kialojn por la ŝancomanko de Esperanto ne en la logiko laŭ kiu funkcias EU; kaj internaciaj organizaĵoj ĝenerale, sed en Esperanto mem. Ĉe ili antaŭjuĝoj rilate Esperanton servas por kaŝi problemon tute senrilatan al ĝi.

Mi havas instruistan diplomon pri Esperanto, mi verkis en ĉi tiu lingvo studfinan laboraĵon kaj multajn artikolojn, mi vidis de proksime kiel funkcias institucioj, kiel verkiĝas statutoj, juraj tekstoj kaj artaĵoj en la lingvo Esperanto. Mi povas certigi vin, kara leganto, ke Esperanto por ĉio taŭgas por kio oni povas uzi lingvon. Ĝi eĉ estis ĉiel uzata. Jen fakto.

La ŝancomanko de Esperanto neniel rilatas al la kvalito de la lingvo. Ĝi havas tute alian kialon. Simple: temas pri tio ke ne ekzistas potencoj kun siginifa intereso pri ĝi. Kaj neniam okazis ke propono sen tia apogo, kiel ajn racia, trovus seriozan konsideron en EU. Jen la tuta instruo.

el Iluzio pri iluzio de Sándor Révész, tradukita de István Ertl (aperinta en Libera Folio, junio 2004)

Sed kia nova vizio servos por senfiaskigi la Esperantan celon? por eltiri tiun dronanton el la kreskantaj ondoj de kruele malatentanta maro da ne-jam-konvinkitoj? Por respondi al punktoj tri, kvar, kaj kvin samtempe de la zamenhofa eseo citata supre ni esploru pere de tri gravaj dokumentoj el la historia esperantomovado kaj pere de tutnova propono por veki la aktivistojn imagoriĉajn de la movado.

El la aro da manifestoj kaj proklamoj faritaj de esperantistoj (kaj ni ja verkas multe da tiuj) la Manifesto de Raŭmo (1980), la Proklamo de Voss (1991) kaj la Manifesto de Prago (1996) elstaras pro siaj finaj celoj, klaregaj kaj eĉ iom aŭdacaj. Ili ĉiuj estas atingeblaj per la jena ligo (kaj troveblaj sub la rubriko "Movado") danke al Edmund Grimley-Evans.

La malplej nova el ili, tiu de Raŭmo, enhavas eble plej radikalan priskribon de kaj preskribon por Esperantismo. La unua parto, "krizo de idento", traktas plurajn mitojn ŝvebantajn super la movado kaj la ŝajnan mankon de kohereco inter la movado kaj ĉi ties anoj.

La unua problemo okazas je la kohereco de la progreso de la mesaĝo mem de la deklaracio. Kio estas kvar "mitoj" en la unua parto iĝas du "pracelaj" forigendaĵoj en la dua parto. Fakte, nur unu el la mitoj/praceloj sufiĉe pravas: ke la esperantismo kampanjas por ke ties lingvo iĝu la dua por ĉiu. Ĉu la esperantistoj vere atendas ke ĝi oficialiĝu pere de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj ("ONU")? Ne, ĉar dulingvismo ja povas sukcesi malproksime antaŭ ol per oficialiĝo. Ĉu la esperantismo tradicia ja komprenas la anglan lingvon kiel oponantegon forigendan? Ne, ĉar la angla lingvo sendube suferos sorton samkiel la franca kaj la latina fare de alia lingvo, ĉu ekzemple la hispana, la ĉina, la indonezia, la araba, aŭ la hinda.

La plej signifa parto estas la tria, "Niaj celoj". Nenio ŝoka antaŭ la kvara frazo. Sed sekvanta la kvaran kaj finan pozitivan valoron de Esperanto realigendan, nome "novtipa internacia kulturo", troviĝas la kerno de raŭmismo:

Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo de novaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

Tio estas iom revolucia ideo -- "koncepti esperantistecon ... al mem elektita diaspora lingva minoritato". Diasporanoj esperantistoj estas, iel, sed nur laŭ a priore-a, laŭ-sorta kondiĉoj, malsimile al, ekzemple, la hebreoj, la akadianoj, kaj la armenoj inter aliaj etnoj disigitaj tra la mondo pro milita aŭ aliaj eksteraj, nevolontaj kaŭzoj, laŭ klasika difino de "diasporo". Sed el kie devenas tiu ĉi koncepto radikala? Ŝajne el nur unu fonto identigebla: du sinsekvaj frazoj el letero kvin-paragrafa skribita en 1901 fare de Zamenhof al pionira verkisto esperantista, A. Kofman. Tiuj du frazoj servas ankre por la raŭmisma vizio sed la pezo ĵus sufiĉas, pro preterkunteksteta interpretado provizora. Ĉu per tiuj ĉi vortoj mi asertas ke la raŭmisma kunteksto do fine nevalidas? Tute ne. Por plej bone ŝati tiun interpreton, ni legu la tutan leteron tiel ke ĝi aperas en la fama libro Originala Verkaro redaktita de J. Dietterle (paĝo 323-4):

Kara sinjoro! -- Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi "elĵetis la demandon de lingvo"; tial mi prezentas al mi kiel malagrable vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de "rusoj" "poloj" k.t.p. -- ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita.

Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen -- sufiĉe instruita de la sperto -- mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, -- kaj tamen ... rapide kiel fulmo Volapuk falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus -- nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon "eliros el la modo", ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.

Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros. Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos tiel same, kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe granda kaj forta -- nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam mi proponos al la mondo esperantista, ke ili -- pro la bono de Esperanto -- akceptu la ŝanĝojn, kiun la kongreso deziros fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tiun alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Ĝis tiu tempo la nomo de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike; se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo restu nekonata.

Via Zamenhof

(elstarigo de rb)

Ni rimarku ke la teksto emfazita estas la raŭmista "pracelaĵo" kaj, spite de la fakto ke la tuta temo de la letero ja temas pri ekspliko de la rolo de neŭtrala lingvo je la hebreco-aksita hilelismo elpensita de Zamenohof en tiam ankoraŭ ne presita broŝuro (li al Kofman kaj kelkaj aliaj esperantistoj samgentaj sendis ekzemplerojn de la manuskripto) de li verkita ruslingva broŝuro Hilelismo - Projekto pri solvo de la hebrea demando) de la sama jaro. Evidentas ke Zamenhof opiniis ege rilataj la ideojn de lingvo neŭtrala kaj de hilelismo, kaj je la fino li ne kapablis disigi unu ideon el la alia. Plue, la ideo de "neŭtrala popolo" ŝajnas iom pli deviga aspekto de la tiu duobla preskribo ideala. Efektive, ŝajnas ke la raŭmismanoj kredas ke Zamenhof, aludante al la danĝeroj de "senpopola lingvo", iel anticipis la preskribon elraŭmisman, ĉar klare do videblas la evolu-fonto de la diaspor-tezo de la raŭmismanoj kaj ties propono por, laŭ ili, pli efike diskonigi la asertoj de "sensignifa popoleto" per koncentriĝo je la kulturaj agadoj. Kaj, je la fino, tia koncentriĝo ne estas malbona afero celiganta la movadon, ĉu hebre-cele tiam, ĉu tuthomar-cele poste.

En 1999, Giorgio Silfer, unu el la verkistoj de ĉi tiu manifesto kaj unu el ties plej aktivaj adeptoj, skribis klarigan respondon en La Ondo de Esperanto №5 (55) al demando de leganto pri la esenco de raŭmismo:

PIV-difino povus esti: Koncepto pri esperanto kiel transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo — kiel lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda komunikado; pri la esperantisteco kiel aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato; pri Esperantio kiel civito, nome kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron.

La distingo inter "transnacia kulturlingvo" kaj la tradicia "internacia helplingvo" kune kun la dua klariga komparo montras la ne jam ankoraŭ ŝatantan subtilecon de la raŭmisma tezo kiu, kvankam subtenata de la elstariga aserto en la letero al Kofman tamen ŝajnas resti tute kontraŭa al la tradicie komprenata vizio je la lingvo de Zamenhof kaj do, intertempe, malakceptebla ĉe la koroj kaj mensoj de la esperantistoj. Ĉar nenie post la letero de Kofman la nocion pri ia "gentocelo" ĉirkaŭ Esperanto reasertis Zamenhof en sia verkaro aŭ korespondaĵaro, krom en la fama letero de Javal, la "Testamento" de 1905, skribita post la unua Kongreso en Bulonjo-sur-maro Francio. Tiuletere, Zamenhof klare esprimis sian atendon forigi la ligon inter lia lingvo kaj lia nur-hebrea hilelismo por pli "preter-nacia" motivo, apenaŭ nerekonatebla kiel decida starigo de celo por la lingvo laŭ la bona konata sed ĉiam iomete nebula "interna ideo" de la lingvo:

... la tuta afero Esperanto estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo. Por klarigi al Vi bone tiun ĉi ideon, mi devus skribi ne leteron, sed dikan libron -- alie Vi min ne komprenos, kaj la ideo, kiun mi pripensadis en la daŭro de mia tuta vivo, ŝajnos al Vi ia simpla utopio, kvankam ĝi estas tre facile efektivigebla, kaj se mi nur havos iam pli liberan tempon kaj pli bonan sanon, mi nepre ĝin efektivigos ... Mi penis klarigi al Vi, kiom mi povis, la esencon de hilelismo. Kiel Vi vidas, ĝi volas nenion rekte detrui, sed ĝi devas prezenti nur pacigan ponton inter la diversaj religioj, tiel same kiel Esperanto prezentas ponton inter la lingvoj, ne detruante ilin. Kiam en mia propra animo la definitiva formo de la hilelismo estos tute fiksita, ĝi tute ne estos io komplikita kaj povos esti tute klare motivita kaj formulita en unu malgranda artikolo. Sed bedaŭrinde mi ĝis nun ankoraŭ en mia propra animo ne tute fiksis la definitivan formon de la hilelismo, ĉar mi ĝis nun ankoraŭ ŝanceliĝas pri la maniero, en kiu mi devas ĝin proponi al la mondo... Nur tiam, kiam mi estos decidinta por ĉiam forĵeti la ideon pri hilelismo hebrea, nur tiam mi en unu el la kongresoj esperantistaj proponos la kreadon de sekcio de divers-popolaj esperantistoj-hilelistoj.

Lingvo kaj religio, paĝoj 87-89 [(elstarigo de Zamenhof)]

Laŭ historio, Zamenhof ne devis longe atendi kiel trovi la plej bonan manieron fiksi hilelismon ĉar en 1906 li publikigis (ankoraŭ anomime) la unuan dokumenton pri "homaranismo" kiu aperis en la Rusa Esperantisto ruslingve kaj esperantlingve. Kvankam li ne subskribis lian nomon al pri-homaranisma publikaĵo ĝis 1913 li tamen ek de 1906 anstataŭigis hebre-aksitan hilelismon nov-religian per universale alirebla religi-politika homaranismo kaj neniam plu obsediĝis pri kulta aspekto de la antaŭa hilelismo sed li nur gardis la esencan kernon de tiu hilelismo, la "ora regulo" formulita de rabeno Hillel (la pli maljuna, ankaŭ konata kiel Hillel la babelonia, kiu vivis dum la unua jarcento antaŭ la komuna epoko), en ĉiu versio de homaranismo publikitiga: Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus ke aliaj agu kun vi.

Sed ĉu la raŭmisma direkto dise de la rolo internidea, helplingva, vere malvalorigas Esperanton aŭ Esperantion? Konkludo mia estas ke la plej fundamenta bezono, tiu de la individuo, por aparteni al komunumo tia, kia okupiĝas pri ilo frateciga kaj paciga samkiel la lingvo Esperanto, tiom validas kiom la homaro mem ja bezonas tian transkulturan kunigilon. En La ondo de Esperanto 2004 № 3 (113), Giorgio Silfer, en respondo al la subskribintoj de la Poznana proklamo asertas efike ke Esperant(i)o estas per si mem valoro en la mondo, sendepende de la (reduktiva) funkcio de nura helpa komunikilo kaj do ĝisfunde plantas la semon konsiderendan en la moderna ĝardeno en kiu Esperanto ekfloros, lente sed ŝoso post ŝoso. La tezo de raŭmismo do, je la de ĝi postulata "serĉado de propra identeco" certe servas kiel bonega ekzemplo por kiel sintezi ian "novtipan internacian kulturon" kaj ties specido idea rolos grande en la fikcia parto de tiu artikolo. Tie la alie ankoraŭ-a limigita rolo de esperanto ekflugos.

La sekvanta dokumento movad-signifa, tiu deveninta de kongreso en Voss, Norvegio en 1991, asertas ke Esperanto ja sukcesas jam delonge kiel funkcianta lingvo kulturportanta, samkiel etnaj lingvoj, kaj ke ĝi meritu estimon kiel rolanto efika je demokratiigo de komunikado [transnacia]. Tiu dokumento ankaŭ traktas la konflikton komprenatan inter desuprisma, [larĝe 'finvenkisma'] kaj desubismaj, "kultur-flegemaj" [raŭmisma klopodoj, inter aliaj] aktivadoj esperantmovadaj sed, asertante ke la konflikto estas transpontebla rekomendas alie nenian evidentan solvon konkretan krom per la malforta "kombino de ambaŭ vojoj per elektitaj projektoj".

Estas pluraj malfortetaj pensoj en la proklamo kiuj, fine malatentataj, ne pretertiras bonon eltireblan el la tuto de la teksto. Ekzemple: Evidentas ... ke klopodoj devigi la uzon de Esperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estas kontraŭ la etika bazo de la lingvo. Preter la eraro je la vorto "devigi" (ĉar la movado historie nur "proponas" aŭ "esperas" aŭ "sentrudeme kampanjas") la aŭtoroj de la deklaro pravas teme la prognozo de fiasko sed tute malpravas teme la imagita "etika malpermeso". Plue, kvankam la aŭtoroj evidente malŝatas la tutan nocion 'finvenkisman' (ĉar tro "militeme"), tamen la fina puŝo de la dokumento sendube preskribas sintenon kaj aktivadon voje al ia 'venko fina'. Sed dum la serĉado por la grejlo transpontigonta la du filozifiojn troviĝas io radikala en tiu deklaro. Kredante lame je ia "kugletar-fusila" formulo "kvanto fine rezultigos kvaliton" la aŭtoroj preskribas, kurioze, "instruadon", specife "adekvata kaj ... oficiala trejnado de instruistoj [de Esperanto]"-n. Por kion fari tamen, ni klare ne lernas. Ni do devas plukonstrui ion fareblan el la diversaj eroj de la proklamo ĉar ĉi tiu temo pri-instruada fakte solvon indan provizas, hazarde.

La nocio en la paragrafo Esperanto kaj naciaj lingvoj ke "Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj", estas historia kromefekto de la interna ideo de la Zamenhofa filozifio sed ĝi ne jam trovis sian praktikan eldukton, krom, ekzemple la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj, kaj la Projekto "Indiĝenaj Dialogoj" kaj eduka projekto "Interkulturo", inter aliaj, kaj la Brusela Komunikadcentro, gvidata de Eŭropa Esperanto-Unio kaj UEA (kampanjo kontraŭ deviga dungado de denask-nivelkapablaj anglaparolantoj en EEC-aj postenoj). Se tamen, oni kombinus la preskribon praktikan pri instruado kun la kultur-honoranta, homananta nocio de protektado de lingvoj/etnoj, ni ja kreus efikan, etikan celon internideo-kongruan por inspiri laboradon ĉiaspecan el la koncentritaj streboj de niaj talenthavaj esperantistoj. Tiel kaj tiam la "antaŭkondiĉoj" de la lasta frazo de la proklamo iĝus realo kaj Esperanto mem-merite praktike ĝuus la statuson erare kredatan devigan fare de la cetero de la homaro atendataj de la aŭtoroj en la tutunua paragrafo proklama.

La lasta dokumento, tiu de Prago, traktas lerte kaj firme la propagandcelojn de la moderna esperantomovado, kaj prezentas logike la argumenton por Esperanto proklamante principojn "esencajn por justa kaj efika lingva ordo" per konvinka stilo kaj mesaĝo.

Rimarkinda kaj signifa estas la fakto ke pli ol duono de la proklam-principoj de la manifesto (de Principoj unu ĝis kvar) temas rekte aŭ larĝe pri la graveco de edukado en la serĉo de la dezirata ordo menciita supre. Kune kun la emancipiĝo-temo de la tuta manifesto (ne nur ĉe la lastaj tri principoj) tiu dokumento skizas plej bazan filozofion kiu efike servas por justigi la senĉesajn klopodojn de esperantistojn kaj por ŝajn-sufiĉe motivi ne-esperantistojn almenaŭ al proksima rigardado de la lingvo-problemo internacia kaj al alie necesa rolo egaliga por kiu Esperanto jam pretas pli ol jarcento. Kaj, kvankam "desuprisma" dokumento, tiu ĉi manifesto ja tamen sufiĉe "desubisme" inspiras.

La temo de edukado, do, troviĝas firme plantita en tiu gravega dokumento movado kaj ni devas nepre konsideri tian agadon kiel eble la plej efika maniero por kunigi niajn strebojn internide-celan. Pluan tezon pri la graveco de edukado ni legas ĉi tie el la verko de fama edukista usona:

Nu, certe nenio krom universala edukado kapablas kontraŭ-labori la tendecon je la dominado de kapitalo kaj la servemeco de laboro. Se unu klaso posedus ĉiujn riĉojn kaj edukon, dum la cetero de la socio restas senscia kaj malriĉa, ne vere gravus kia nomo servas por nomi ilian interrilaton; tiu ĉi klaso fakte kaj vere estus servantoj, dependantoj de tiu. Sed, se edukado estus egale disprovizorata ... nenia evento okazis en kiu inteligenta kaj praktika aro da homoj restu ĉiame malriĉa ...

Edukado, do, preter ĉiaj aliaj kreaĵoj homaj, estas granda egaligilo de kondiĉoj de homoj -- la ĝustigilo de la socia maŝinaro ... ĝi faras pli bone ol simple forigi la malamon de malriĉuloj al riĉuloj: ĝi malhelpas esti malriĉa.

Horace Mann (1759 - 1859), usona edukikisto

Riĉeco laŭ Mann signifas sendube pli ol pure ekonomia statuso sed ankaŭ socia, familia, kultura kaj scienca, inter aliaj. Edukado do, iĝu nia nova farumo, nia movada"praksiso". Sed kiel partopreni kun niaj gefratoj tutmondaj tiajn riĉaĵojn? Se la vortoj de samideano Ertl cititaj supre estas ĝusta, la vojo al sukceso dependas de la kunlaboro de "potencoj", ĉu politikaj ĉu aliaj. Ĝis nun, nek nacia registaro nek korporacio komerca interesiĝas pri Esperanto aŭ neŭtrala komunikilo ĝenerale ĉar la status quo sufiĉas kaj nek politikistoj nek komercistoj vidas ian ajn profiton sia-flanke por elspezi monon kaj laboron pri tia agado. Do, por ekaktivadi edukad-cele ni devas ni-mem eniri la kuradon kaj iel agadi pli kune, pli korporacie eĉ por naskigi novan paradigmon transkulturan tutmondan. Jen plua instruo.

rB


BIBLIOGRAFIO

Giŝron, Jerimi, Lingvo kaj religio: Studo pri la frua esperantismo kun speciala atento al L.L. Zamenhof, Eldonejo Sivron, Jerusalemo, 1986.

Holzhaŭs, Adolf., Hilelismo, kolaterala volumo ruslingva/esperantlingva ГИЛЛЕЛИЗМ: Проект решения еврейского вопроса (Hilelismo: Projekto pri solvo de la hebrea demando, fare de L.L. Zamenhof, 1901), Fondumo Esperanto, Helsinki, Suomio, 1972.

Zamenhof, L.L., Originala Verkaro (kompilita de J. Dietterle), Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, Germanio 1929.


PARTO II

pro bono homini atque omnium hominum

La sekvanta teksto estas eltiraĵo de romano malneta pri la starigo de internacia aŭ "transnacia" komunumo esperantlingva. Laŭ la skizo de la esea parto de ĉi tiu artikolo, nova πραξις naskiĝas per kiu urbo tiu rolus mezvoje inter la tradicia celo internidea de la zamenhofa idearo kaj nova komunuma vizio skizata de la raŭmisma skolo -- la ĉefa celo de la urbo mem estas fizike komunumigi esperantistojn kaj samideanojn kaj pere de la urba universitato prilabori universalan edukad-programon pere de la lingvo Esperanto kaj havebligi al la homaro ĉiun scion akademian. Rimarkinda la "novbabeltura" karaktero de [la spirito de] la urbo -- la unuan fojon, laŭ la alegoria rakonto en la dek-unua ĉapitro de Genezo, la unua libro de Moseo el la Biblio, la homoj pretendis sin tiom potenca kiom Dio kaj estis punitaj lingve de Tiu kune kun la konstru-halto de la fama turo; la moderna universiturbo, konstruita je pli granda modelo de la tradicia bildo de tiu turo (kiel ekzemple laŭ la fama pentraĵo vidata supre) servas kiel monumento, cenotafo mem, al la mismetita sin-gloro de tiuj homoj nun gloranta Dion per pli puraj motivoj ...


Eltiraĵoj el La analoj de Tero ©

... kvankam alvenis multaj proponoj el dekoj da landoj por starigi la urbon ĉe loko pli-malpli izolita (inkluzive Hispanio, en la Kanarioj Insuloj; Rusio, en ebenaĵo oriente de la Uralaj Montoj; Danio, en Grenlando; Ĉinio, en la montoj de Tibeto; Japanio, en la insulo Hokajdo; kaj Usono, en la ŝtato de Vajomingo, tamen la estraro de la urbokorporacio elektis la lokon en Kanado, plejparte tial ke la urbo, ekvivanta, iĝos politike sendependa teritorieto ene de la kanada federacio ...

La kanada loko, longan periodon, kaŭzis problemojn por la estraro post la subtenoanonco de la registaro federala en ONU, ĉar temis pri tero en la orient-centra regiono de la provinco Kebekio, proksime de la ĉiam disputata limo kun la najbara provinco Nov-tero kaj Labradoro. La urbo situiĝas sur la suda parto de la granda insulo Renej-Levaseŭr, ĉirkaŭ kiu estas basenolago kreita fare de la inundo de la akvoj de la du lagoj antaŭe individuaj nomitaj de la innu-oj Muŝaŭlakan ("enpirogiĝi aŭ enkanuiĝi por iri sur la lago" okcidente de la insulo, kaj Tŝiŝe-Manikuakan ("buvilo") oriente de la insulo, post la finkonstruado de la hidro-elektrika baraĵo Manik Kvin sude sur la rivero Manikuagano en la jaro 1968. En la nord-centra parto de la insulo staras la monteto, Babel, nomita por misiisto/geologo/esploristo el la dek-naŭa jarcento. De la innu-oj ĝi nomiĝis Kamatŝiŝiu utŝu ("monto de la diablo"). Geologie, la loko jam de longe altiris atenton ĉar la tero nun insuliĝinta estas en kratero 70-kilometrojn larĝa farita de asteroido alveninte ĉi-planedon antaŭ pli ol 200 milionoj da jaroj. Ĉirkaŭ la monto mem en la norda parto de la insulo kaj havanta areon de pli ol dudek tri mil kvadratajn kilometrojn estas grava prezervejo ekologia administrita de kaj la registaro provinca kaj de la aŭtoĥtona komunumo innu-a nomita Betsiamitoj, kies tradiciaj teroj enhavas tiun insulon. Tutunue, la betsiamitanoj mem obstine kontraŭis ĉiujn proponojn pri la ekzisto de urbo iom ajn granda sur la insulo, eĉ spite de la ekologie sekuraj protokoloj promesitaj de la urba korporacio laŭ la plej lastaj sciencaj studoj. Sed fine, pro la subteno de la cetero de la nacio innu-a (pro kontrakto kun la urbo teme edukado kaj ĉiama seĝo sur la korporacia estraro), ili plene eksubtenis la proponon pri-universiturban. La kebekia registaro, ĝis tiam politikik-lerte sendecida (sed kaŝe kontraŭa pro sento ke ĝi estus meritanta pli da kompenso ol proponita de la urba korporacio dum intertraktado) vigle ek-kampanjis kontraŭ la urba korporacio amaskomunikile kaj minacis prokrasti la aferojn sendifinite. Fine, la federala registaro devis interveni kaj, pro interpretiĝo mallarĝa de obskura leĝo antikva el la komunjuro, sekurigis parlamente la naskiĝon de la urbo ...

Post du jaroj de plua negociado inter la korporacio kaj la provinco de Kebekio kaj la Betsiamitoj la urboloko estis zorge izolita de la cetero de la insulo per barilo natura de la golfobordo orienta ĝis la insulobordo okcidenta. La konstruado de la urbo daŭris kvar jarojn kaj preskaŭ bankrotigis la pri-urban korporacion pro kelkaj perturboj labor-rilataj kaj politikaj. Sed je la fino de la afero, la urbo, konstruita iglo-stile per kunmetado de pretkonstruitaj blokoj de ferbetonaj ĉambraroj, estis preta por loĝantoj je la aŭtumno de la kvina jaro ...

Entute, la urbo iom abeluj-forma enloĝigas kvin dek mil personojn, naŭdek procentoj el kiuj estus akademiuloj. Kovrante areon pli grandan ol unu kvadrata kilometro, kaj alta kvin cent metrojn, la urbo enhavas privatajn apartmentojn, konferencejojn, vastan bibliotekon libran kaj elektronikan, butikojn, sanigejon, sportludejojn, kaj aliaj, servoj, samkiel en iu ajn alia urbo tiom granda. Ĉirkaŭanta la urbon preter la parkoj kaj distroĝardenoj estas agroj vastoj zorge eltranĉitaj ĉi kaj tie el la arbraro por servi kiel vivantaj eksperimentejoj agrikulturaj, suplemantantaj la senteran kultivadon grandskalan tra la interno de la urbo mem ...

Por iri al la urbo, oni kapablas veturi aviadile aŭ aŭtomobile. La flughaveno situiĝas en valeto okcidente de la urbo kaj estis nur 850 kilometrojn for de la plej proksima flughaveno internaciade en Montrealo. La aŭtovojo al la insulo branĉas el la provinca vojo kebekia 389 ĉe la baraĵo Manik-kvin kaj finiĝas je la bordo de la lago. Ĉar la besiamitoj ne permesas rektan aliron ĉiaman al la insulo, ne plu estas ponto; do, estas unu pramstacio ĉe la sud-okcidenta bordo de la baseno. Intertempa ponto servis samloke nur dum la periodo de konstruado kaj ekipaĵado de la urbo -- la kosto (kaj tempo) por konstrui ponton estis multe malpli tiu por transporti materialojn ol per pramo ...

La akademia naturo de la universiturbo rolas signifege pere de siaj studentoj kaj profesoroj pro la celhava strebo de tiuj ĉiuj. La lasta akcepto-kriterio por ambaŭ kanditat-klasoj estas la termoj de la Akademia Kontrakto kun la univertiturbo. Tiu kontrakto difinas, por periodo de almenaŭ kvin jaroj post diplomiĝo samkiel por la periodo de studado ĉe la universitato mem, la partopreno-kriterion de la subskribanto en la ekstera laborego de la urbo en edukika programa nomita La Tera Projekto. Tiu projekto edukika estas funde bazita dekomence de neŭrovojet-stimulantaj principoj edukaj jam fiksitaj per la roana antaŭ-projekto kaj ties Libroj vekantaj ...

Unu el la fond-motoraj personoj de la urbo, Roan, plurajn jarojn antaŭ la naskiĝo de la pri-urba korporacio kunigis fakistojn, akademiulojn kaj aliajn spertulojn por krei edukan produkton: kompletan programon elementan kaj mez-nivelan pere de la internacia lingvo Esperanto. La speciala kvalito de tiu programo temis pri la fakto ke la enhavo estis specife aksita ĉirkaŭ la kulturo mendanta la programon. Multe de la prepar-laboro estis farita de Roan mem, post kiam li estis loĝanta du jarojn en izola vilaĝo innu-a nord-okcidente de la insulo, jardekojn antaŭ la naskiĝo de la korporacio -- tie li laboris kiel serĉa edukisto por dudek lernantoj kiuj estis inter la aĝoj de kvar kaj dek ses jaroj kaj instruis la francan, la anglan, ĉinan artskribadon, historion, geografion, muzikon, kaj elementoj de biologio kaj fiziko. Do, liaj rektaj spertoj praktikaj grande helpis la kreon kaj evoluon de la produkto provizorita de la libro-korporacio fondita de li kaj grupo da esperantistoj. Oni desegnis la programon kiel kompleton, por servi kiel la nura aŭ ĉefa kursaro por instrui en la klasĉambro, sed ankaŭ ĝi kapablas servi kiel suplementa kursaro kune kun la kutima kursaro aŭ kiel aldonaĵo al tiu: ekzemple, por simple instrui Esperanton. La etapoj de ĉiuj programeroj estis ankaŭ lerte desegnitaj laŭ serĉado pri edukiko neŭro-vojet-pliboniganta kaj do posedis modulojn variigeblajn laŭ kulturaj kaj lingvaj bezonaj kune kun la alie konstanta enhavo progresiga pedagogie. Rimarkinda estas la ekzisto de rimediga kursaro en ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj temoj. La principo de fleksebleco permesis la libro-korporacio havebligi programan kompleton aŭ nur erojn, laŭ la mendanto. Temoj kiel la sciencoj, matematiko kaj monda historio estis universale konstantaj en ĉiuj versioj de la programo kvankam la temo de literaturo, de la unua elementa klaso ĝis la lasta klaso de la meza nivelo, estis, dum la unuaj jaroj, strikte kulturorilata; sed post kiam la fonto da divers-kulturaj literaturaĵoj pligrandiĝis la mendantoj povis elekti el fremd-kulturaj verkoj la enhavon de ĉi kaj tiu modulo ...

La sukceso de "Libroj vekantaj" kreskis rapide kaj post kelkaj jaroj tiu societo troviĝis sin granda je tricent dungitoj kaj jam havis nacio-klientojn en pluraj kontinentoj. Estis dum tiu tempo ke Roan estis revizianta la urbon kaj ekis serĉadon tut-teman pri la konstruado de la urbo, dum aliaj el la korporaciestroj esploris projekton tutmondan ĉirkaŭ la starigo de pretkonstruitaj lernejoj ĉi kaj tie tra la mondo kiel akademiaj idoj de la libro-korporacio. Sep jarojn li vojaĝis, reirinte ĉe la innu-oj kaj vizitinte la insulon en la manikuaga baseno, kaj inter la serĉado priurba temanta juron, financon, arĥitekturon kaj civilan inĝenierikon, li zorge skizis la socian kontrakton de la urbo. Ĉar ĉiuj loĝantoj, eĉ tiuj dungitaj de la urbo, estis ne-ĉiamaj kaj devis akademie aŭ alie partopreni en ekster-urba pri-eduka programo internacia (la "Tera Projekto"), la termoj de la Akademia Kontrakto devis esti plejparte samaj por ĉiuj ...

La celo de la Tera Projekto, kiel viziita de la urbo, temas pri universala edukadoprogramo kaj ties sekvaĵoj, rafininta el la sukcesoj de Libroj vekantaj. La aksa kvalito de la edukado estas ke ĝi produktas specon da aktivaj 'mondcivitanoj virtualaj' kiuj, pro la "retumiĝado" kun iliaj samaĝaj gefratoj tra la mondo pere de la edukoprogramo, iĝis adeptaj je specifaj temoj socio-scienca, socio-politika/ekonomia, kaj tiel plu, por pace informi la publikon kaj aktivi pri siaj specialaĵoj kune kun aliaj samadeptoj profesiaj kaj studentaj. La projekto efektivigis ĉi tion per programero komencanta je la kvara klaso pere de Libroj vekantaj. Tiam la lernanto, havante ĉirkaŭ naŭ jarojn) devas elekti ekster-akademian intereson civilan (ekzemple, ekologio, alternativaj energioj, homaj rajtoj, juro, komerco internacia, polucio, kaj tiel plu) kiel neprofesian fakon porvivan por studi, bone kompreni je ĉiaj detaloj kaj, plej grave je signifoj socio-politike/ekonomie. Ĉar la enhavo de la edukoprogrameroj estas verkitaj de akademianoj/estroj de tiuj fakoj, ĉiu lernanto mem iĝas spertulo de tiu fako post dek jaroj de lernado specifa kaj havus pli da scio en la fako ol averaĝa lernanto samaĝa pro la "retumiĝado" kun aliaj program-partoprenantoj tra la mondo. Kiam la universiturbo naskiĝas, la projekto geometrie pliboniĝas pere de la partopreno de ties studentoj kaj profesoroj. Kaj tiam la "subcelo" aŭ "rezultanta celo" de la projekto evidentiĝas: temas pri la konservado kaj progresigo de etnaj/lingvaj kulturoj pro la partopreno de iliaj anoj en la projekto kaj pere de la programoj vastaj de la universiturbo. Plue, ĉiu eldonaĵo estis dulingva -- en la oficiala lingvo (Esperanto) kaj en la denaska lingvo de la projektano kaj do ĉio elvenanta el la universiturbo haveblus por ĉiu ...

Speciala parto de la akademia kontrakto ligas la subskribanton al la Fako de terosciencoj. Malsamkiel la aliaj fakoj de la universitato, ĉi tiu estas multe pli granda kaj aktiva pro la deviga naturo de ero de la kontrakto, ĉar ĉiu subskribonto aniĝas la fakon kaj devas partopreni serĉadon en unu el la multaj disciplinoj de la fako kiel, etno-botanio kaj medicino, akvologio, ekologi-agrikulturo, kaj tiel plu. Ĉiu subskribanto aniĝas skipon ĉirkaŭ la elektita serĉado-projekto kaj dediĉas trionon de stud-tempo al tiu projekto dum loĝanto ĉe la universiturbo kaj almenaŭ tri jaroj post diplomiĝo, servanta plejparte kiel konsilanto sam-projekta je aro da internaciaj studentoj en gimnazia kaj universitata programoj samaj ... ĉefan rolon post loĝinta en la urbo ludas la subskribanto en sia hejmlando, kaj fak-profesie kaj teroscience ...


PREĜO

Amikojn, nun oni nomas nin, pli ol antaŭe, por teni nian mondon je preĝo. Ni konsciu ke la amo kaj graco kaj saĝeco de Dio abundas je ni dum ni kune baraktas kiel familio homa por lerni la vojon de paco por ĉiuj, ĉie.

Preĝo kaj bildo el (www.worldprayer.org)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1