HISTORIO DE HILELISMO

Kvankam Zamenhof unue publikigis verkon eksplicite pri Hilelismo en 1901, li tamen jam "verkis" hilelisme, homaranisme per lia publikigo, en 1887 de lia broŝuro La Internacia Lingvo, uzinte la pseŭdonimon "Doktoro Esperanto". La ĉefcelo de tiu lingvo estis por ke ĉiu uzu ĝin kiel dua "pontlingvo" por helpi je transnaciaj, transkulturaj interkomunikadoj. Sendube la pli evidenta forto de tiu lingvo krom sia simpleco, esprimpovego, kaj neŭtraleco politika kaj lingva, estas tio, kion oni nomas ĝies "internan ideon", la ĉirkaŭantan etikan bazon intergefratecigan de tiu ilo komunikiga tiom profita por tutmonda socio.

En 1901, Zamenhof publikigis, ree anonime sub la nomo "Homo Sum" (kiu signifas "Mi estas homo" en la latina lingvo) longan eseon ruslingvan ГИЛЛЕЛИЗМЪ - ПРОЕКТЪ РЕШЕНИЯ ЕВРЕЙСКОГО ВОПРОСА, kiu tradukiĝas esperanten "HILELISMO - PROJEKTO PRI SOLVO DE LA HEBREA DEMANDO".

Tiu broŝuro sepdek-kvin-paĝa, adresita al la juda intelektuaro rusparolanta estas kvinpartaj: la unuaj du partoj temas pri La Alvoko kiu traktas la de la aŭtoro deturniĝon de la tiam naskiĝanta soci-politika movado cionismo; kaj la ceteraj partoj traktas proponon pri nova religio bazita sur la morala enhavo de la Torao kaj koncize eksplikita per fama rabeno Hillel la Pli-aĝa, tiu al kiu oni kreditas la "oran regulon". Tiu rabeno, kiu vivis kaj instruis dum la jarcento ĉirkaŭ la komenco de la Komuna Epoko, estas menciata en la Talmudo1:

Unu alireligiano alvenis al rabeno Ŝamajo kaj diris al li:

"Akceptu min en vian religion, kondiĉe ke vi instruu min pri ĝia tuta doktrino dum mi staros sur unu piedo."

Ŝamajo forpelis lin per masonista angulmezurilo fera.

La alireligiano alvenis al rabeno Hilelo, kaj li akceptis lin en la judan religion, kaj diris al li:

"Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia, tio estas la tuta Leĝo, la resto estas komentarioj, iru kaj ekstudu."

La instruo estas: oni estu ĉiam afabla kiel Hilelo, kaj neniam netolerema kiel Ŝamajo2."

(El TALMUD (Ŝabat 30/b-31/a) laŭ traduko de Jeremi Giŝron el lia libro LINGVO KAJ RELIGIO, "Sivron", Jerusalemo 1986)

Plua fama diraĵo el Hilel oni trovas en la Pirkei Avot (Etikoj de la Patroj) ero de la Miŝnao3:

Se mi ne estas por mi, kiu do estos por mi? Kaj se mi estas nur por mi mem, kio do mi estas? Kaj se ne nun, kiam?

El tiuj instruoj, oni trovas saĝaĵojn rarajn pri toleremo kaj pri kompreno de la situacio de homo je la homaro.

Por interesa ekzemplo detala de la opinioj inter la du skoloj, jen tekstero esperantigita el angla-lingva dokumento pri la temo de divorco diskutata fare de tiuj du skoloj.

Nur kvin jarojn poste, inspirite de la sukcesego de la Unua Kongreso en Bulonjo-sur-maro, Francio, Zamenhof ekpublikigis, ankoraŭ anonime, plipreciza skizo de lia filozofio, nun sub la nomo "Homaranismo", kaj la interna ideo, kune kun la lingvo Esperanta, iĝis konkreta ento. Pri tio Zamenhof mem precize parolis dum lia parolado al la Tria Kongreso Ĉe Kembriĝo en 1907:

Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni kunvenas por paroli pri Esperantaj lingvaj demandoj? Ne! tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en Esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelkataga ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus vojaĝojn. Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ĝin propagandas? Mi ne dubas, ke plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: Ni faras manifestacion kaj propagandon por la Esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn Esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo Esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.

Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial — por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, — ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t.e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo, ke ĉiu Esperantisto restas homo tute libera kaj unuj Esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj Esperantistoj. Sed se la simpla praktika Esperantisteco, t.e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado.

Ni do ne forgesu la ekzemplojn de nek Hilelo, nek Ŝamajo, nek Zamenhof!

rB
2007 05 08


PIEDNOTOJ

1 TALMUDO -- plej signifa aro de interpretad-tradicio parola pri la Torao.

2  Kvankam multe de la tradicio komentas pri la mildeco de Hilelo kompare al la [ŝajna] malĝentileco de Ŝamajo, la sekva ligilo tamen montras pensigan interpreton de la Ŝamaja vidpunkto je la Torao kaj la "studanto" en la Talmuda teksto citita supre. Ni ne forgesu ke Ŝamajo kaj Hilelo estis samtempuloj kaj la plej famaj samklasanoj rabenikaj tiuepoke kaj, kvankam historio montras ke plejpartegon de debatoj pri la Leĝo gajnis la skolo de Hilel, la skolo de Ŝamajo estis tamen egale fama.

3 MIŜNAO -- frua kompilaĵo skriba de interpretad-tradicio parola, sur kiu baziĝis la Talmudo.


REFERENCOJ (kaj legindaĵoj ĉi-temaj)

Ruslingva originala "ГИЛЛЕЛИЗМ: Проект решения еврейского вопроса" ĉe la paĝo de Yury Finkel kaj aperota nova traduko esperanten

Alvoko al la juda intelektularo

La cionista periodo en la vivo de Zamenhof (unua parto) de N.M. MAIMON

La cionista periodo en la vivo de Zamenhof (dua parto) de N.M. MAIMON

Historio de Hilelismo de Josef MEISL

Historio de Hilelismo" (unua parto) de N. Z. MAIMON

Historio de Hilelismo" (dua parto) de N. Z. MAIMON

DE HILELISMO AL HOMARANISMO ĉe L. L. ZAMENHOF de Andreas Künzli (prelego dum la 2006 UK en Florenco)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj

1