HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 41

2006 02 20


Ŝangu vian pensadon1 -- se vi havas orelojn, aŭskultu!

En la decembro-2005-a numero de la revuo Esperanto, I.F. Bociort komentas artikolon de J.Ksiąźek aperintan en la sama fonto el la novembro-2003-a numero. La komunan temon ili traktas: la relativan fiaskon de la ideo de Esperanto kiel lingva kaj interkultura fenonomeno kompare al la ideoj de famega sciencisto Albert Einstein.

Bociort, per komparo de la konceptoj "scienc-teĥnika progreso" ("STP") kaj "spirita progreso" ("SP") asertas ke, malkiel Ksiąźek, li opinias ke la fiasko temas pri pli larĝa konsorcio social-progrese rezistema ol nur la politikistoj unike celitaj de Ksiąźek. Tiu do pli trafe traktas la tiklan kaj apenaŭ kapteblan nocion interkulturig-celan neprigantan por ĉiuj homoj el ĉiuj kulturoj homaj: la akcepton aŭ konsenton de universalaj validecoj montreblaj por ebligi etikan kaj do socian kunvenon de malsimilaj kulturoj. Bociort skribas:

La kulturteorio donas jenan respondon: La veraĵoj de STP estas intuicie videblaj, montreblaj per laboratoria ekperimento aŭ matemaktike demonstreblaj, ili malkovras la misterojn de la naturo, aldonas al la homaro la fortojn de la naturo; ili havas universalan validecon. La veraĵoj de SP havas nur etparte tiajn ecojn; precipe ili falas en la kavon de la sociaj kontraŭdiroj, vundas privilegiojn de iuj homgrupoj, neas tradiciajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, postulas gravajn, libervolajn ŝanĝojn de pensmanieroj. La novaj akiraĵoj de STP povas decidi pri vivo aŭ morto de homgrupoj, tiuj de la SP ne.

Plejmulto el tiu paragrafo portas la veron, sed unua ero de la unua frazo iom mistrafas. Unue, estas preskaŭ nenia "nova" akiraĵo fare de SP, krom se oni nomas tion la rezulto de kunvenantaj tradicioj, ekumenaj kaŭ humanismaj agadoj. SP jam "estas" kaj ne vere devas "progresi", krom se oni ja parolas pri la transformado de ties spiritaj principoj en socio-politikajn aferojn modernajn. Estas pli klara post la paroloj de Bociort ke nur la etaj principoj, kulturaĵoj, kutimoj kaj antaŭjuĝojn de iu ajn socio-kuturaj servas pli malhelpe al kunveniga spirito ol la principoj etikaj pli komunaj inter popoloj.

La nocio, krome, ke SP iel mankas "intuicie videblajn, montreblajn" evidentaĵojn ankaŭ ĉagrenetas. Kvankam ĉiujn etikajn principojn ne rekonas ĉiuj kulturoj, ĉu historie ĉu nuntempe, gravas tamen agnoski ke bazaj principoj ja estas universalaj. Kaj spite de la klopodoj de tiuj malmultaj iluminiĝintoj ja trovataj en ĉiuj kulturoj kiuj agadas science, arte, filozofie aŭ religie, progresigantaj iom post iom la vivon de la averaĝa homo en sia socio, ĉi tiuj aŭ ne pretas aŭ ne kapablas aŭ simple ne sucesas sin doni al pli komunaj kaŭzoj sociaj. Estas fine pli facile por homoj ŝati progresaĵon kiel, ekzemple, la plej nova kaj malgranda el porteblaj telefonoj (kiuj nun provizas multe da servojn komunikadan krom telefonado, inkluzive e-poŝtadon, fotografadon kaj videofilmadon kaj ankaŭ televizadon kaj muzik-aŭskultadon kaj elektronikajn ludojn) ol la klopodoj al kaj sukcesoj de interkulturado.

Signifegan, tamen, "alternativan strategion" Bociort aludas kiam li diras:

Oni devas vidi kaj aktivigi la sociajn kategoriojn kiuj plej proksimas al nia ŝargo, kiuj do 'respondeceas' pri la sorto de ideoj en la moderna mondo kaj rolas kiel opini-gvidantoj ... ni bezonas pasiajn klerulojn, kiuj kuraĝe, prestiĝe, altnivele, plurflanke prezentu al la mondo la novan veron, por ke la cetera intelektualaro, la junularo sufiĉe, [kaj] granda nombro el la loĝantaro komprenu ke temas pri ĝia grava, aktuala problemo ...

Ĉi tiu alvoko ja al ni, la averaĝuloj de la mondo, firme celas desubisme sen ankaŭ trudante al la desuprismaj gravuloj kaj aliaj "homoj agademoaj" kampanji por la komunaj celoj vere homar-progresigaj inkluzive tiun esperant-lingvan.

Sufiĉe inspira la rekonto pri la sukcesoj de esperantistoj en Rumanio en la 1970-aj jaroj, dum nia lingvo estis interdiktita fare de la tiama reĝimo totalisma? Imagu kio rezultiĝus pere de sistemaj, komunaj kaj mallarĝ-celataj klopodoj kaj agoj de liberaj homoj!

rB

1 Tiu ĝenerala parafrazo de specifa aspekto de la instruoj de Jesuo Kristo troviĝas, ekzemple, en dudeko da diraĵoj pensoŝanĝ-preskriba inter la unua verso de ĉapitro kvin kaj la lasta verso de ĉapitro ok de la evangelio de Mateo (vidu ankaŭ la samaj/similaj versoj trovitaj en la evangelioj de Marko kaj Luko). Vidu ankaŭ: Mat. 9:1-17 - specife 14-17; Mat 10:34-39; 11:28-30; 15:21-28; ...). Bociort, miaopinie, aludas al la tiuj paroloj de Jesuo por ilustri la potencon de Ĉi Ties mesaĝo ŝanĝopreskriba, la egalrajtigan kaj do polimikan (sociale kaj politike) signifon de tiu mesaĝo, kaj la relativan sukceson de tiu mesaĝo post preskaŭ du miljaroj, spite de la senduba, nekontestebla bono de tiu mesago.


KOMENTO

La tuta miskompreno pri la alie ofendaj karikaturaĵoj aperinte unue pasint-septembre kaj ree tre lastatempe, ne nur inter la redaktoro dana kiu permesis publikigon de la karikaturaĵoj kaj la pli fanatika fronto da islamanoj, sed ankaŭ inter iuj afiŝantoj ĉi-forumaj, estas aksumita sur la frustro komuna malebliganta dialogon neŭtralan inter okcidentianoj kaj islamanoj, specife de post la teruraĵoj de 2001 09 11 ("9/11") en Usono.

La nudaj faktoj de la afero estas, tutunue, ke ambaŭ flankoj ne fidas unu la alian jam mil jarojn. Due, ŝovinisma kaj hipokritike jud-kristana [nur nome] okcidentio kaj egale ŝovinisma kaj hipokrita islamio bruligas ofendajn fajrojn unu kontraŭ la alian pli vaste kaj noce ek de 9/11 kaj eĉ pli varme ek de la invadoj de Afganistano de Usono kaj la de Irakio de Usono kaj Britio. Islamio vidas plisekulariĝantan okcidention petrol-avidegan kaj kultur-poluan kiel la plej danĝeran minacon de post la religiaj militoj de la mez-epoko. Okcidentio vidas primitivan islamion petrol-riĉegan kaj religi-fanatikan kiel la plej grandan minacon de post la [relativa] malapero de la sovjeta imperio, ĝis tiam kiam la mez-orientaj petrol-fontoj sekiĝas. Maltoleremo kontraŭ la alia ekzistas en ambaŭ kampoj. Bona ekzemplo de islam-devena maltoleremo troviĝas en la afero antaŭ pli ol dudek jaroj ĉirkaŭ aŭtoro Salman Rushdie post lia romano "La versoj de Satano" kaj plua tre lastatempa fatwah mortiga prononcita fare de pluraj imamoj en Pakistanio kontraŭ la artisto kiu desegnis la bombeturbanitan karikaturaĵon de Mohamedo . Fine, trafa ekzemplo de okcidentia maltoleromo ŝovinista troviĝas en la kutimaj vortoj frustro-ŝovinismaj uson-devenaj de rolanto espionestra en la romano "Agoj de Milito" ("Acts of War") de usona verkisto Tom Clancy:

"Ni posedas la plej bonan landon en la historio de la mondo, kaj tiuj kiuj ne deziras kuniĝi kun ni en la demokratia krisolo rajtas pafi, bombi, gasumi, nukleumi kaj martirigi unu la alian ĝis tiam kiam ili ĉiuj estas en paradizo".

Ambaŭ flankoj, do, posedas firman "tiuj ne ne estas kun mi estas kontraŭ mi" sentimentalecon.

Jen interpreto neŭtrala kaj iom malavara de la agoj de kaj la karikaturisto kaj de la redaktoro danaj. La karikaturisto, specife tiu kiu desegnis Mohamedon portantan turbanon en la formo de bombo, malgalante, malĝentile, kaj ja ofende esprimas la frustron de okcidentio kompreni islamion preter la imago misinformega de la arab-devena aŭ islam-kredanta teroristo provizorita al okcidentianoj fare de la amasmedio jam kvardek jarojn; la karikaturisto ankaŭ deziris imagigi, ĉu ironie, ĉu frustre, ĉu kruele, islamon kiel senkiale (ĉar perforte) rezistantan al la "progresaĵoj" malspiritaj de okcidentio, ĉefe la kulturaĵoj samkiel demokratio, libereco kaj egaleco ktp. La vizaĝo de Mohamedo memorigas spektantojn al la imago de la forpasinta Ajatola Komejni el Iranio, kiu starigis kaj dum pluraj jaroj regis islam-teokration fundamentalistan en Iranio, kaj do la bildo eble ankaŭ komunikas la nocion ke la karikaturisto kredas ke nur fundamentalist-religiuloj terorumas je la nomo de la Profeto. Per la angla diraĵo "bildo valoras mil vortoj", pluraj interpretoj eblas pri la citita karikaturaĵo.

Flemming Rose, la kultur-temoj-a redaktoro de la dana revuo, Jyllands-Posten, laŭ intervjuo publikigita 2006 02 13 en usona semajna gazeto Newsweek, asertas ke la origina publikado, pasint-aŭtune, celis eki debaton nur en Danlando kaj Nordio pri la hezito spertita de pluraj artistoj respondi al alvoko por ilustri novan biografion de la Profeto Mohamedo celatan al infanoj. Pri la plej "negativa" el la bildoj, li respondis jene:

"Tiu karikaturaĵo montranta la bombon en la turbano ne celas diri ke ĉiuj islamanoj estas teroristoj sed ĝi celas diri ke iuj individuoj ostaĝigas islamon por agi ekstreme kaj terorisme."

Kvankam la bildo, unuflanke, ja povus ofendi piajn islamanojn, aliflanke ĝi tamen ankaŭ povus egale servi kiel indignigilo de ambaŭ flankoj de la debato teme de la dececo pri ĉu uzi tian imagon dialog-cele. Jen, do, la problemo.

La solvo: klara, honesta dialogo. Malpermesataj fanatikoj de ambaŭ flankoj, ĉu religiaj, ĉu alie.

(afiŝata de rB en USENET-a forumo "soc.culture.esperanto" 2006 02 17 en la fadeno "Hipokratado")


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Tri

© 1998 RJL Brisebois

La sekvantan matenon la du ĉas-grupoj amike adiaŭas unu la alian kaj ambaŭ reprenis sian vojon -- la pikunoj trairas la ponteton de la vilaĝanoj (ĉi tiuj devis retiri ĝin denove el la fosaĵo) kaj tiuj iras nord-okcidenten laŭ la rivero Klarksfark ĝis vadejo malproksima trans kiu ili retrovos la vojon nord-orientan al ilia vilaĝo; la vilaĝanoj, ili karavanumiĝas denove kaj prenas la vojon ascendan al la vilaĝo.

Pli lente ol kutime la ĉasantaro supreniras la montan vojon pro la muflonoj, kiuj ofte tiras je la ŝnuroj plektitaj el longaj, mallarĝaj pecoj da felo, kaj ofte preskaŭ haltigas la iron de la grupo. Pli rare okazas la efektiva eskapo de besto, kaj tiu, kiu zorgas beston estas devigata ĉasi eskapinton kaj ĝin rekapti aŭ anstataŭigi la beston per plua ĉasado antaŭ ol rajte reeniri la vilaĝon. Hodiaŭ besto ja iel eskapas, tri horojn for de la vilaĝo. El la manoj de Jesper mem, dum li pretas religi la ŝnuron al lia selo, post riparo de disromponta ŝnuro -- la vigla, adoleska muflonino kiun li estis zorganta ekkaptas la okazon de la unu aŭ du momentetoj kiaj la ŝnuro estas malstreĉita (dum Jesper estas kunliganta du bonajn pecojn kune) kaj tuj sin tiras libere kaj ekfugas alvalen laŭ la vojo kutima de la ĉasantoj. La fugo okazas tiom subite kaj rapide, ke nek Jesper nek iuj ajn el la homoj ĉirkaŭ li povas ĵeti lazon por rekapti la beston. Ekŝokiĝante, Jesper nur rigardas la fugantan mufloninon, dum la plej maljunaj homoj ridetas kaj amuze kaj moke, kaj lente rajdadas alvilaĝen. Post kelkaj momentoj, Jesper ekkonscias pri lia devo, spronumas lian ĉevalon kaj ĉase ekrajdas alvalen.

Plurajn horojn li ĉasas la mufloninon, kaj ofte kvazaŭ rekaptis ŝin per ŝnuro-ĵetoj for je kvindeko da kubitoj, sed la fuganta besto ĉiam sukcesas evadi la kaptoprovojn de la juna homo. Konsciante ke homo ŝin ĉasas denove, ŝi provas foje kursalti al rokaj elmergiĝoj por iel grimpi la murojn de la rokmontetoj for de la homo, ŝajne nur pro paniko, malgraŭ la fakto ke ŝi ja devas memori ke la rekta vojeto alvala kondukas al libero.

Fine, du trionoj laŭ la vojo al la malaltejo, Jesper sukcesas ŝajnblokadi la enirejon de kanjoneto en kiu estas kurinta la muflonino kaj, pere de lia ĉevalo, kiun li tenis malproksime de si per la brid-ŝnuro li haltigas la eliron de la besto, kiam ŝi estas revenanta al la vojo alvala. Homo kaj muflonino, ankoraŭ spirantaj rapide pro la konstantaj penoj de la ĉaso, ili ambaŭ nun rigardas unu la alian kaj en komuna hezitado atendas la unuan movon de la alia. Jesper gardas en la alia mano lian lazon kaj, ĝin lerte preparante perfingre subite lasas la bridŝnuron, ĵetas la lazon en lia kutima ĵetomano, ĝin turnas trifoje super lia kapo kaj ĝin ĵetas al la muflonino kiu nun jam prenas sian duan paŝon proveksapan. Ĉirkaŭ la kolon de la besto falas la ŝnuron; sekve kaj la homo kaj la ĉevalo (ĉar la lazo estas ligita al la selarko) sekure tenas la mufloninon. Por pli sekurigi ŝin, Jesper alproksimiĝas al ŝi, enbrakigis ŝin kaj milde metas ŝin surtere kuŝantan sur la flanko kaj kunligas ties kruroj kaj li mem tiam preskaŭ falas sur la tero por ripozi plurajn momentojn dum la muflonino proteste krietadas.

Kiam li malfermas la okulojn post nelonge, li rigardas la ĉielon kaj la lente trapasantajn nubojn kaj sekve la rokajn murojn ĉirkaŭantajn. Subite, ekkaptintaj liajn okulojn el la distanco laŭ la kanjono strangaj objektoj malhelaj samkiel ombroj -- malsimilaj aŭ malkongruaj je la aliaj ombroj ĉirkaŭaj, ili staras alte sur rokmuro frontaj sudodirekte. Longe li rigardas la ombron, strabante ĉi kaj tiam por provi ĝin pli bone vidi. Fine, li decidas al ĝi alproksimiĝi. Malligante la krurojn de la nun kvieta muflonino, li ties antaŭajn krurojn tamen piedligas kaj, laste kontrolante la selarkan ligon Jesper ekpromenas al la profundo de la kanjono.

Post pluraj momentoj li staras kanjontere kaj rigardas superen kvardekon da ulnoj al la "ombro" -- ĝi fakte estas skribaĵo, gravurita en la vivanta roko, havanta kvin simbolojn (suno, fulmosago, monto kun multaj kavernoj kaj sagopintoj) kaj literojn grandajn je almenaŭ kvin ulnoj. La parto de la rokmuro sur kiu iu evidente antaŭlonge estis gravurita la mesaĝon enigman estis iom pli glata ol la cetero de la ĉirkaŭanta muro kaj la stilo de gravuro ŝajnas tre preciza kaj lerta. La tuta skribaĵo estas : [suno] [fulmosago] [monto kavernplena] CCLXXV m SW > XV m ^ .

Longe la skribaĵon li rigardas, meditante sian signifon, speciale por admiri la evidentan artan klopodon necesan por ĝin tie gravuri. La simboloj estas malpli gravaj laŭ Jesper, ĉar ili povas signifi plurajn sed limigitajn ideojn; sed la literoj reprezentas la ŝlosilon al la tuta signifo. Laŭ la lingvoj konataj de li, ili havis nenian signifon, ĉar ili ŝajnas neprononceblaj, atendanta ke ili individue samprononciĝus laŭ la kvar lingvoj li konas parole kaj skribe (la angla, la franca, la pikuna kaj la mandarin-ĉina). La sagoj evidente signifas direkton, do la nekonata "vorto" CCLXXV devas iel signifi distancon. Sed kiom? Li almemorigas la skribaĵon kaj ĝin relegas enmense reirante al liaj bestoj kaj ankaŭ dum la tuta vojaĝo al la vilaĝo. Estas nur unu horo post sunsubiro kiam li eniras lian domon post livero de la muflono ĉe la ĉefŝafisto kaj enĉevalejigo de lia fida rajdato ĉe la grumo, kaj post vespermanĝeto kaj surpaperigo de lia memoraĵo kanjona, li profunde kaj sensonĝe dormas.


KORESPONDAĴO kaj KOMENTO

El Kubo mi lastatempe ricevis belan poŝtkarton kun la sekvaj komentoj el delonga abonanto, M.P.: "... meritplenas vian laboron de Hilelisto n-ro 40 -- mi legis ĝin kaj pro ĝia spirituala temo alude al Homekologio verdire mi emociiĝas -- tre koran dankon!" Mi tre kontentas ke la verkado de Jaroslav Karhan pri Homekologio pli vastiĝas kaj ke mi kaj Jeremi Giŝron kunlaboras kun Jaroslav por eble antaŭenigi la celojn de Homekologio kaj mi ĝojas ricevi komentojn samkiel tiuj de M.P.


PREĜO

Gracplena kaj ama Dio, ni venas al vi hodiaŭ rekonante ke pluraj tentoj nin altiras, pluraj malvirtoj malliberigas nin, kaj la vivo ŝajnas barakto por pluroj inter ni. Tamen, en la profundo de niaj animoj, vi invitas nin ĉe vi. Viaj paroloj donas al ni esperojn je vivo ke estas riĉa, viviga kaj sankta. Ĉe la imago de niaj koroj, ni alvenas por adori, laŭd-kanti, kaj doni dankojn. Dum ĉi tiu horo de adorado, eltiru la plejbonaĵojn el niaj koroj; donu al ni la potencon kuraĝigi unu la alian je fido; konduku nin por trovi niajn proporajn vivojn, atestata de espero kaj amo. Amen (anonima)



Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1