HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 46

2009 04 15


Por rekapti la moralon de la usona heredaĵo el-secesi-epoka pere de analizo de la usona Deklaracio de Sendependeco

Daŭrigante la temon de la ĉefartikolo de la lasta organo (n-ro 45) ni detale analizu la plej signifajn erojn de la nobla deklaro ekusona, la dektriopo da nov-anglujaj kolonioj pri sia rajto ekzisti sendepende de la patrolando, Granda Britio. Temas kompreneble de la Deklaro de Sendependeco de la 4-a de julio 1776, verkita de dek tri reprezentantoj de la unuiĝantaj kolonioj/ŝtatoj de Ameriko. Ni montru kiom malproksime for de ĉi ties principoj -- specife la du "kvintezoj" de la deklaro -- Usono jam plurajn jarojn, jardekojn pli vere, vagas, abandoninte sian modernan (de post la Unua Mondmilito) rolon de [plej] imitinda socio, la "promesita lando, kie la stratoj estas pavitaj el oro"; ni rimarku kiom perforte Usono estas violenteganta sian propran spiriton justan pere de siaj agoj lastatempaj en la mondo kaj kiel Usono kapablos regajni reputacion por bono en la mondo.

Rimarko de la redaktoro -- la esperant-lingva traduko de la anglalingva originalo de la Deklaro estas tiu de Humphrey Tonkin.

Ni konsideras la jenajn verojn memevidentaj, ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke dotis ilin ilia Kreinto per certaj nefremdigeblaj Rajtoj, ke inter tiuj estas Vivo, Libero kaj la Sekvado de Feliĉo. -- Ke por sekurigi tiujn rajtojn, Registaroj iniciatiĝas inter Homoj, derivante siajn justajn potencojn el la konsento de la regatoj, -- Ke kiam ajn iu formo de Regado fariĝas detruema al tiuj celoj, la Popolo Rajtas ŝanĝi aŭ aboli ĝin, kaj iniciati novan Regadon, bazante ĝian fundamenton sur tiajn principojn, kaj organizante ĝiajn potencojn en tia formo, kia ŝajnas plej kongrua el efektiviĝo de iliaj Sekureco kaj Feliĉo.

(elstarigo fare de rB)

La elstarigitaj vortoj estantaj la plej signifaj, kaj enhavantaj la unuan kvintezon de la deklaro, ni devas opinii ĉu la principoj por usonanoj egalas ankaŭ por aliaj popoloj, aŭ ĉu la rajton je "sekureco kaj feliĉo" meritas nur usonanoj.

Kredata kiel la plej alta da justaj principoj el tiu ĉi Deklaro, la kredo je nefremdigeblaj rajtoj por ĉiuj homoj, vivo, libero kaj la sekvado de feliĉo, ja ŝajnas estu prudente komprenata kiel havebla je ĉiuj popoloj kaj socioj kiuj deziras konsenti tiajn principojn soci-kontraktajn. Prudente, ĉar oni povas imagi la sentojn de la aŭtoro(j) de tiuj principoj, ribelantaj kontraŭ sian reĝon kaj ni ja devas esti kapablaj imagi tiajn sentojn ĉe iu ajn popolo ekkredanta la neceson sin divorci el tiraneco. Sed laŭ la historiaj faktoj de post la unua mond-milito, tiuj principoj ŝajnas haveblaj nur por usonanoj kaj ne por la cetero da homoj, kiam oni konscias pri la malsamaj direktoj kaj sukcesoj de mondaj socioj kaj kulturoj. Ĉi tio, malgraŭ la fakto ke Usono ĉiam kredas sin la savanto de la homaro kien ajn sur la terglobo ĝiaj komercantoj, diplomatoj, kaj soldatoj invadas. Kvazaŭ kruc-militisto fanatika, Usono kune kun siaj korporacioj kaj aliaj agentoj ja portas ion surface bonan al la cetera mondo, sed plejparte lasas detruon kaj ruinaĵojn en siaj postvojo-ondoj kaj ĉiam rezonadas pri tia rezulto, nomita "kolaterala averio" kia la "kosto de demokratiiĝo". La plej granda problemo venkenda por usono estas ke, malgraŭ la fakto ke tiun ĉi deklaron verkis ontaj usonanoj por si, ili ja devas ekkredi ke la principoj en la deklaro haveblindas ĉe ĉiuj popoloj. La principoj estas universalaj kaj oni do interagu laŭ ili.

Do, la plej detrua sinteno de Usono temas pri sia ŝovinismo absoluta tia, kia bonege montratas per la interpretado de sia ekster-politiko kontraŭ la cetera mondo -- ĝi tute ne kredas ke eksterusonio estas inda je la samaj principoj ke si mem, krom se per pafiltubo aŭ per korupta komercado. Usono ne vere respektas la ceteran mondon, speciale ne-eŭrop-devenajn landojn kaj popolojn. Samkiel religiaj fanatikoj jud-kristanaj kredas, laŭbiblie, ke Dio donis al homoj la rajton ekspluati laŭvole kaj indiferente la teron inkluzive ties faŭron kaj flaŭron, Usono manie kredas ke ĝiaj korporaci-monstraro rajtas laŭvole kaj profit-cele ekspluati indiferente la ceteron mondon, miskredante ke ĝi ankaŭ portas superan politikon, ekonomion kaj socion al la sovaĵulojn eksterusoniajn. Ja estas strange, ke pli nobla teorio usona, kvankam fikcia, tamen pli noble brilas je kuniĝado interkultura kino-arte kaj literature ol praktike en la nuntempa mondo. Mi parolas kompreneble pri la Tutunua Direktivo (pri netrudeco al aliaj kulturoj) de la "roddenberry-a universo" de Star Trek kreita de usonano Gene Roddenberry antaŭ pli ol kvardek jaroj. Ŝajnas ke tia honorinda agado povas ekzisti nur en scienc-fikcio kaj ne indas je la reala mondo simple ĉar ne profit-cela.

Unu el la plej bonaj ekzemploj de tia usona politiko de "duobla kondutnormo" aludita ĉi-supre, temas pri la situacio en Palestino, tio estas, en la malgrandiĝanta parto de eks-Palestino en kiu troviĝas la mizer-plenaj vilaĝaĉoj kaj rifuĝintejoj. La historio de la usonaj tut-blinde absolutaj subtenoj financa, politika, kaj militada al la flanko izraela, dum malutileganta ian ajn konsideron justan je la flanko palestina ŝoku raciajn homojn ĉiujn. Aliaj ekzemploj estas la prefero kaj simila subtenado jardekojnlonga usona de ekstrem-maldekstremaj registaroj en Sud-Ameriko, Azio kaj Afriko ĉar tiaj pli favoras la profit-maniajn, sinservantajn korporaciojn usonajn inkluzive ties milit-industrian frakciaĉon.

Usono devas radikale anonci kaj agi laŭ reformitaj principoj ekster-politikaj. Bon-intencata ekzemplo lastatempa estis la peto/invito pasintmonata de nova Prezidento Obama al la popolo irana al pac-celaj kunveniĝado (anstataŭ ol la ĝis-nun-kutimaj preparoj por militado de la Bush II-a registaro). Ŝanĝoj okazos lente, sed se nur etaj signoj tiojcelaj senteblas en la vento, espero regos.

Prudento ja diktas, ke Registaroj longe establitaj ne estu ŝanĝitaj pro malpezaj kaj efemeraj kialoj; kaj sekve ĉiu sperto montris, ke la homaro pli multe emas elteni, dum malbonoj estas elteneblaj, ol restarigi sin per abolo de tiuj formoj al kiuj ili kutimiĝis. Sed kiam longa vico de misuzoj kaj uzurpoj, sekvante senvarie la saman Celon, malkovras intencon submeti ilin sub absolutan Despotecon, ili havas rajton, ili havas devon, forskui tiun Regadon, kaj provizi novajn Ŝirmojn por sia estonta Sekureco. -- Tia estis la pacienca elteno de tiuj ĉi Kolonioj; kaj tia estas nun la neceso kiu igas ilin ŝanĝi siajn antaŭajn Sistemojn de Regado.

(elstarigo fare de rB)

Ĉi tiu paragrafo de la Deklaro prezentas la duan kvintezon, la duan [komprenatan] nefremdigeblan rajton por forigi tiranan registaron. Simile, pere de historiaj evidentaĵoj, usono kulpas je duobla kondutnormo kiam ĝi senhonte pretendas ke tiun rajton posedas Usono sed evidente ne aliaj landoj. Bonega ekzemplo ĉi-duon-sfera estas la kazo de Kubo. La socialista revolucio tiulanda antaŭ pli ol kvar jardekoj celis forigi koruptegan, uson-subtenantan tiranecon. Ĉar usonaj korporacioj (inkluzive tiuj krimuloj, mafianoj) kaj aliaj perdis terpecojn kaj monon en Kubo post la venko de la rebelantoj, Usono komerce blokadas tiun landon ankoraŭ. La rajton forigi tiranecon kaj "provizi novajn ŝirmojn por sia estonta secureco" ne posedas la kuba popolo, laŭ Usono, eĉ ankoraŭ ĉe la nova prezidento, Obama. Malgraŭ ĉi ties anonco pasint-semajne pri restarigo de la rajtoj vojaĝi al Kubo kaj tien sendi monon kaj aliajn helpojn al familianoj tie je kubo-devenantaj usonanoj, la cetero da usonanoj ankoraŭ ne ĝuas la saman rajton kaj la blokado alie daŭras.

En la cetero de la Deklaro, estas listo de dudek ok "faktoj" aŭ "vundoj kaj uzurpoj" fare de la Brita registaro de reĝo Georgo III por justigi la neceson de la Deklaro. El ili, ok apartaj faktoj bone servas kiel pliaj ekzemploj de la supre-citita duoble-kondutnorma sinteno de Usono en la moderna epoko. Ni citu:

Oni devas memori usonan agadon en Vjetnamio, Ĉilio, Grenadio, Panamo, kaj Ĉilio, inter aliaj, kaj ankoraŭ ĉe Afganistano kaj Irakio kiam oni legas tiujn akuzojn. Ni do devas resti ŝoksilentitaj kiam rekonantaj tiujn samajn krimojn fare de la usonanoj al ĉiuj tiujlandanoj. DES PLI ŜOKITA, eble, kiam oni rekonas la usonan agadon tiranan kontraŭ siaj propraj civitanoj dum la lastaj ok jaroj. La freŝe elektita registaro de Obama (la plej bona evidentaĵo ke plejmulto da usonanoj ne jam transiris por ĉiam pro Bush II al la "flanko malhela", laŭ la "Star Wars"-a universo) esperocerte havas multon farendan por restarigi Usonon en la okuloj kaj koroj de la ekstera mondo kaj iuj paŝoj ek de la ekprezidentiĝo de Obama evidente montras ke la esperoj de la plejmulto da elektintoj ankoraŭ vivas.

La vojo de Usono al plej respondeca sinteno kaj agado internacia estos longa kaj plena je disputado kaj debatado. La nova kampanjo pere de disigado de "universalaj valoroj kaj rajtoj", tutunue inter kiuj troviĝas libereco, specife liberoj kontraŭ totalismo, koruptado politikist/militarista kaj ekonomia, anstataŭ la misinterpretata kaj multe fiuzata "demokratio", helpos al sukceso. Ĉar eĉ la usonoj mem malpravas tiupunkte, SPITE DE SIA PROPRA HISTORIO -- necesas esti tutunue LIBERA antaŭ ol oni povas demokraciumi, se oni deziras tian registaron. Libereco persona estas la vera elsaltejo de ĉia bona interagado homa, ĉu politika aŭ ekonomia aŭ socia. La celo do estu LIBERECO, speciale la libereco elekti sian propran sorton socian, kulturan. Eble la vojo estos iom pli longa ol esperata, sed se almenaŭ la ŝipo de ŝtato usono ŝajnas direktiĝi ete kaj sekure per egaligaj kaj pli partner-petantaj iradoj, la mondo povos pli komforte rebonvenigi tiujn signojn kiel veraj esper-plenaj.

rB


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Ok

© 1998 RJL Brisebois

Jam delonge nenio tro rimarkebla okazis en la Telekomputorad-monitorejo, la antaŭ-plej- profunda ĉambrego subtera en la komputorcentralo de la ŝajne ruiniĝita universiturbo. La deĵortempo tie estis longa kaj ofte enua, eĉ kiam fizika laboro estis necesa (ripari ĉef-komputorojn, disk-drajvojn, re-programi ekspedilojn, ktp). Kutime, kaj delonge, la teĥnistoj laborantaj tie verkis, esploris, legis, aŭ ludis perkomputore por pasigi la tempon. Tiu ĉambrego estis plena je centoj da grandaj ĉef-komputoroj muntitaj en stakoj je alto de du metroj, kaj ĉiu el la kvin ĉef-komputoroj po stako estis dediĉita al unu telekomputoro kaŝita ie en la mondo. Eĉ post kvin jarcentoj, nur malgrandeta kvanto el la telekomputoroj aktivas ĉe la maljuna reto kies central-ĉefkomputorego zumas ankoraŭ en hermetika ĉambrego ĉizita el la vivanta roko de la kanada ŝirmo plurajn metrojn sub la monitorejo.

Tie, kie jarcentojn antaŭe dekoj da teĥnistoj laboris, nur du "observantoj" nun okupiĝas sin je la reto dum la dek du-hora deĵortempo. Eĉ absorbiĝita en personaj pastempoj, la observantoj apenaŭ malkapablas rimarki ian ajn aktiviĝon de unu el la dediĉitaj ĉef-komputoroj pro la lumo kaj bruo de tiu centraleto, kaŭzita de tia aktiviĝo, ĉar krom la lumo el la komputor-ekranoj kaj tablo-lampoj de la laborantoj, la plejparto de la ĉambrego estis senluma (ĉefe por konservi energion). La deĵorantejo, granda tablo en la mezo de la ĉambrego, gastigis du homojn, kiuj sidiĝis unu fronte al la alia por plej bone rimarki ŝanĝojn en la tuta loko.

Estis do, evento de granda signifo kaj sekva agado fervora kiam subite unu el la ĉef-komputoroj dusence anoncis aktiviĝon de unu el la komputor-valizoj displantitaj, kaŝitaj tra la planedo. Tutunue, la lumo de la ĉef-komputoro viviĝis, verda, kaj kiam ĉiuj ties drajvoj plene aktiviĝis, sona alarmo aŭdiĝis. La lumon la du observantoj tute ne rimarkis (la ĉef-komputoro estis rekte malantaŭ unu el ili) sed la subita sono forŝiris ĉi ties okulojn for de la ekranoj sur kiuj li portis preskaŭ fiksan atenton (temis pri bizanc-greka komentario pri la Evangelio de Marko el la mez-epoko - t.e. proksimume mil ducent jaroj post la Kristo) kaj ĉirkaŭspektis la ĉambregon. Tiu ĉi observanto, nomata Luk Tomsona stariĝis kaj, rimarkinte la lumon, iris tien por noti la ĉef-komputorkodo sur la hardvaro nun aktiva. Reirante al sia seĝo li rimarkis la revenon de lia kunobservanto, kiu rapide promenis el la direkto de la "ŝlimejo" kiel ili nomis la necesejon. Tiu ĉi nomiĝas Lim Odohertia kaj li sidiĝis apud Luk kaj ankaŭ observis la komputor-ekranon.

"Ie en la mondo oni anoncas sian vivon, je la gloro de Dio", diras Luk.

"De kie venas la signalo, Luk?", demandas Lim.

"En kelke da momentoj ni ja scios", respondas Luk.

Post pluraj klaverfrapoj pere de la kodo-protokolo laŭ la slojdo gardata ĉiam en la centro de la granda tablo, malgranda mapo aperas en la angulo supredekstra de la ekrano. La geografia imago ekaperas kiel la tero, sekve nord-ameriko, kaj fine ruĝa punkto lente pulsadas en la montoj rokoj en la okcidenta parto de la eks-ŝtato usona Montano. En la kontraŭa angulo, malgranda fenestro malfermas kaj video-bildo de la persono kiu aktivigas la komputoron ekviviĝas kaj Luk kaj Lim rigardas la movantan buston de Jesper dum ĉi tiu rigardas la ekranon.

Luk kaj Lim vidas junan homon havantan brunan hararon longan, plektitan, pendantan laŭ la dorso (videbla kiam li turnas la kapon por rigardi ien ekster-ekrane) kaj ŝajnas kaptivita de la komputoro antaŭ si. Post kelke da momentoj, la sono ankaŭ aktiviĝas kaj oni aŭdas lin ekparoli kiam li refoje turnas la kapon por diri ion al iu eksterekrane.

"Estas la angla, kion li parolas", diras Luk, rimarkinte la tembron de la voĉo.

"Kompreneble", diras Lim, "pro pluraj kialoj, inkluzive la lokon de la valizo".

"Ni do sciigu Mbutuon pri la nov-alvenanto, ĉu?" petas Luk.

"Mi ja vokos ŝin tuj", respondis Lim. "Eku logon kaj kontrolu la elsendaĵon dum mi forestas".

"Bone".

Dum Lim vokas telefonete la tag-direktoron, li sidiĝas ĉe la tablego, kaj konsultas la slojdon dum li tajpas notojn en la tekstilo de la telefoneto. Post kelkaj momentoj li denove sidiĝas apud Lim por kunrigardi la ekranon. Ĉar la ekrano komputora de Lim spegulas tiun de Jesper, oni rigardas ĉi ties progreso dum sia malkovroj kaj navigado de la sistemo. Ambaŭ observantoj rimarkas kun plezuro la malgranda kvanto da tempo necesa ĉe Jesper por aliri al la ĉef-menuo kaj legi pri la [falsa] deveno de la valizo kaj kiel ĝi povas helpi la trovinton.

Post pluraj momentoj, la direktoro alvenas. Ŝi estas mez-aĝa, mez-granda kaj moviĝas gracie kiel dancisto. Ŝi nomiĝas Mbuto Shastafa kaj multe ridetas amike al ĉiu. Ŝi manpremas seĝon ellignan dikan de la tablo kaj senpene portas ĝin unumane apud la observantojn kaj sidiĝas, vigle interesta en la komputor-ekrano antaŭ ili.

"Kion, ni jam scias pri nia renaskulonto, amikoj?", demandas la Direktoro.

"Li estas juna, sola, kaj vivas en la monta regiono de oksidenta eks-Montano, Sinjorino Direktoro", diras Luk. "Li ŝajnas koni plurajn lingvojn, ĉar li jam esploris plurajn ligilojn en la lingvoj latina, franca, ĉina, kaj angla, kaj eĉ provis trovi ligilojn en nekonata lingvo, eble aŭtoĥtona lingvo siaregiona."

"Ĉu vi aŭdis lin paroli ĝis nun?", demandas la Direktoro.

"Jes, Sinjorino, li parolis mallonge al lia ĉevalo, kiun mi aŭdis heni responde", diras Luk. "Estas sendube la anglan lingvon li ŝajnas paroli kutime."

"Tion verŝajne atendus nin, nur pro geografiaj konsideroj, kvankam la plej lastaj ekskursoj de nia esplorilo zepelina trovis signojn nur de malgrandaj grupoj da vagantoj kaj societoj de ĉasantoj-kolektantoj, simil-strukturataj kiel la aŭtoĥtonoj de tiu regiono de tiu ĉi kontinento de antaŭ la setlado de la eŭrop-devenuloj de post la lasta duono de la pasinta miljaro", eksplikas la Direktoro. "Sed mi demandas min pri la societo al kiu nia juna homo ja apartenas. Li ŝajnas esti tre inteligenta kaj legipova en pluraj lingvoj tre diversaj, do probable nur pro tiuj kialoj li ne aniĝas al iu vagantanaro."

Lim eksidiĝis al apuda komputorujo kaj kontrolas la saman paĝon monitoratan de Luk. Li retrovas la tempon de la jam registrita imagaro dum kiu Jesper estis parolanta la nekonatajn lingvojn kaj ekis serĉ-logikon. Post kelke da momentoj, li anoncas la informon trovatan.

"Laŭ la arĥivokomputorego, li tajpis vortojn en kaj la aŭtoĥtonaj lingvoj apikuna, ankaŭ konata per la nomo de siksika, kaj la nimipua popolo dum lia unua serĉado. Li do devas aparteni al grupo sufiĉe granda por koni du lingvojn aŭtoĥtonajn inter la aliaj kiujn li evidente konas. Sed, ĉar li trovis valizon metitan en la Lolo-montoj, kaj laŭ nia informado ĝis nun pli-malpli konfirmita pri la migrado post-katastrofega, ni tamen devas konkludi, ĉu ne, ke li ja aniĝas al socio sufiĉe bone prezervita."

La direktoro kaj Luk silentas. Sekve, tiu diras:

"Mi kredas ke vi pravas, Lim. Certe, tiuj lingvoj, kune kun la ĉina kaj la latina faras spekulatendan enigmon. La anglan mi atendus, la francan ne tiom, la latinan eĉ malplie, sed la ĉinan? Luk! Bonvolu pligrandigi la imagon kaj kapti la mallarĝan vidon. Bone. Dankon. Kaj rigardu ĉi tiun junan homon -- liaj vestoj estas ellanaj, li manĝas pomojn kaj fromaĝon kaj panon dum komputorado, li evidente tre bonsanas, kaj estas vigle fascinata de la komputoro kaj ties enhavo. Mi eĉ aŭdacus diri ke li iel komprenas, tre ĝenerale, kompreneble, la signifon de la komputor-medio. Post nur malmulta tempo li jam majstras sistem-navigadon kaj iris tuj al la historio-paĝo por tie serĉadi. Pensu, eble malgranda urbo bone kaŝita en tiuj montoj estas lia hejmo."

"Eble, Sinjorino Direktoro", diras Luk, "sed eble ni ja multe lernos pri li dum ni rigardas kion li estas leganta kaj kiel li reagas dum legado".

Kaj la tri monitorantoj rigardadas la ekranon dum Jesper legas pri la eventoj antaŭ, dum, kaj post la katastrofego antaŭ kvin cent jaroj.


A N O N C O

Pro invito de Sinjoro François Degoul, prezidanto de la Scienca Instituto Zamenhof, kaj por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de D-ro Zamenhof, mi preparas eseon prezentotan al la ĉi-somera semanario pri Homaranismo ĉe la Kultura Centro Esperantista en La Chaŭx-de-Fonds Svisio, inter la 17-a kaj la 21-a de aŭgusto 2009. Tiu eseo aperos en la venonta Hilelisto, publikigita en la aŭtuno de ĉi tiu jaro, espereble kune kun artikoloj ankaŭ prezentitaj tiu-kunvene fare de la HEK-anoj Armando Zecchin kaj Jaroslav Karhan.


PREĜO

Ho Eternulo ! Ebligu al ĉiuj popoloj de la mondo akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, por ke neniu kreito restu ekster la limoj de Via bonŝato. De pratempoj Vi estas potenca fari kio ajn plaĉas al Vi kaj transcendanta ĉion ajn, kion Vi deziras.

Báb

(el Preĝoj revalaciitaj de Báb)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
(de post 2009 05 01) 414-110 Grand Avenue, London, ON N6C 1L8 CANADA
1