Regularo
|
ENHAVO
01.
HILELISTAJ EMBLEMO KAJ FLAGO
02. PERSONAJ RILATOJ INTER HILELISTOJ
03. HILELISTAJ KUNVENOJ
04. HILELISTA ADORADO DE LA PLEJALTA FORTO
01. HILELISTA EMBLEMO KAJ FLAGO
01.01.
Hilelista emblemo konsistas el ses blankrandaj egalaj simetriaj
petaloj kunigitaj per unu ekstera blankranda cirklo, kaj ĝi
prezentas: a) ses ĉefajn fontojn de hilelismo (laŭalfabete:
budhismo, islamo, judismo, konfuceanismo, kristanismo,
kritikracia filozofio) b) ses kontinentojn de unu komuna terglobo
(Afriko, Antarktiko, Aŭstralio, Eŭroazio, Norda Ameriko, Suda
Ameriko).
01.02. Hilelista emblemo estas uzata en ĉiuj
leteroj, dokumentoj kaj eldonaĵoj de HEK, kaj povas esti -
laŭvole, sed digne - portata de hilelistoj sur vestaĵoj
(ekzemple kiel insigno, ŝildo ktp.)
01.03. Hilelista Flago estas
ĉielkolora (la ĉielo estas komuna por ĉiuj terglobanoj kaj ĝi
estas malfermita al la makrokosmo), kun la blankkolora hilelista
emblemo en la mezo, kaj de jenaj proporcioj: 3:5.
01.04. Hilelista Flago estas uzata dum
hilelistaj kunvenoj, sed ĝi povas esti uzata ankaŭ dum
hilelistaj renkontiĝoj kaj en privataj domoj de hilelistoj.
02.PERSONAJ RILATOJ INTER HILELISTOJ
02.01.
Hilelista saluto estas "Pacon!", sed praktikataj inter
hilelistoj estas ankaŭ aliaj salutvortoj.
02.02. Hilelistoj turniĝas unu al la alia per
personaj nomoj (kiel anoj de unu la sama familio).
02.03. Hilelistoj rilatas unu al la alia en
spirito de la etika gvidprincipo en la komunumo: "Kio ne
estas agrabla al vi, nek vi faru al homo alia!" (Hilel).
02.04. Hilelistoj estas unu rilate la alian
bonvolemaj, gastigemaj, solidaremaj, sed neniu rajtas neniusence
misuzadi bonvolemon, gastigemon, solidaremon de aliaj
samkomunumanoj.
02.05. Se iu hilelisto misuzas bonvolemon,
gastigemon, solidaremon de la alia, la lasta rajtas misuzanton
pri ties misuzado senĝene averti.
03. HILELISTAJ KUNVENOJ
03.01.
Ĉiuj partoprenantoj de la kunveno laŭeble sidiĝas ronde,
ĉirkaŭ la komuna tablo.
03.02. En ejo en kiu okazas hilelista kunveno
oni ne fumas.
03.03. Ĉiu hilelista kunveno komencas per Hilelista Himno.
03.04. La kunvenojn prezidas kaj gvidas la
kunordiganto, aŭ alia komunumano (laŭ antaŭa aŭ
konkretmomenta interkonsento)
03.05. Neniu ĉeestanto de la kunveno rajtas
interrompi la parolon de la parolanta samkomunumano; tion escepte
rajtas kaj devas fari la gvidanto se ies parolo daŭras, laŭ
takso de la gvidanto, tro longe.
03.06. Post la oficiala parto de la kunveno
povas sekvi la neoficiala, kun la komuna manĝado, trinkado kaj
kantado.
03.07. Dum la neoficiala parto de la hilelista
kunveno oni povas trinki ankaŭ alkoholaĵojn, sed en modesta
kvanto.
03.08. Por komuna kantado hilelistoj uzas
Hilelistan Kantaron.
04. HILELISTA ADORADO DE LA PLEJALTA FORTO
04.01.
Dum hilelistaj kunvenoj kaj aliaj aranĝoj la Plejalta Forto
estas adorata per Hilelista Himno (traktata de religiecaj
hilelistoj laŭvorte kaj de nereligiecaj lautradicie).
04.02. Private ĉiu hilelisto adoras (aŭ ne
adoras) la Plejaltan Forton laŭ propra volo, kutimo, tradicio de
kiu li sin tenas.
15-02-2002