Membroj de Hilelista Komunumo |
Hilelista
Esperanto-Komunumo (HEK) estas inspirita per
universalhumanisma projekto, kiun en jaro 1901 iniciatis
Lazaro Ludoviko Zamenhof. L. L. Zamenhof estis ne nur
iniciatinto de la unika universala racia lingvo, Esperanto, li estis ankaŭ iniciatinto de la unika
universala humanisma mond- kaj vivkoncepto: hilelismo.
Hilelismo sin apogas sur la komuna nobla kerno de la plej
respektindaj kritikraciaj filozofiaj doktrinoj kaj
religiaj tradicioj. Hilelismo volas esti fidinda mond-
kaj vivkoncepta orientigilo por moderna homo de iu ajn
nacia aparteno, religia tradicio, politika
konvinko. Ties filozofia vidpunkto estas same kongrua je homoj
religiemaj, samkiel por homoj nereligiemaj. La
15-an de decembro 2001 (Zamenhoftage) en Interreto okazis
la 1-a Jarkunveno (pli precize - fondkunveno) de HEK. Ĝi
estis la unua plene interreta E-kunveno. Dum la 1-a
Jarkunveno de HEK, surbaze de rezultoj de la voĉdonado
de membroj de HEK en fondiĝo, estis decidite pri
Aliĝilo al HEK, pri Statuto de HEK, Regularo de
Hilelista Komunumo, Hilelista Sentencaro, Hilelista
Krestomatio, Hilelista Kantaro kaj Hilelista Kalendaro.
Al
HEK oni aliĝas sendante laŭ la suba kontaktadreso
plenigitan Aliĝilon, riceveblan laŭ la retadreso de
HEK. En HEK ne estas membrokotizo, nur libervolaj
donacoj de membroj kaj simpatiantoj de la komunumo. Ĉiuj
oficoj en HEK estas volontulaj. HEK eldonas sian
trimonatan revueton "Hilelisto".
Jarabono je ĝia retmesaĝa versio estas senpaga, kaj la
surpaperigatan version, dissendatan per la kutima poŝto,
oni povas aboni kontraŭ 4 IRK-oj (internaciaj
respondkuponoj), por la aviadilpoŝta abono - 8 IRK-oj.
Hilelista
Esperanto-Komunumo ankaŭ lanĉis kaj prizorgas Dissendoliston
de HEK. Pere de la dissendolisto oni povas: esti
informata kaj informi la aliajn dissendolistanojn pri
novaĵoj en Hilelistujo kaj Homaranistujo, partopreni kaj
mem iniciati diskutojn pri diversaj demandoj el sferoj de
praktika vivsaĝeco, moraleco, religieco, humanismo
ĝenerale, elŝutadi diversajn materialojn de HEK
(oficialajn dokumentojn, jarlibrojn, broŝurojn, fotojn,
kantojn, kalendarojn, numerojn de la revueto
"Hilelisto"), partopreni aŭtomatajn
voĉdonadojn, partopreni rektan virtualan
komunikadon kun hilelistoj kaj simpatiantoj de hilelismo
el la tuta mondo, kaj partopreni virtualajn jarkunvenojn de
Hilelista Esperanto-Komunumo.
Kunordiganto (de post 2002 02 17): Raymond
Brisebois
Aliĝilo
al HEK |
Statuto de HEK |
Regularo de Hilelista
Komunumo |
Hilelista Sentencaro |
Hilelista Krestomatio |
Hilelista Kantaro |
Hilelista Kalendaro |
"Hilelisto" |
Dissendolisto
de HEK |
De
Hilelismo 1901 de L. L. Zamenhof ĝis Hilelista
Esperanto-Komunumo 2001 |
Katalogeto de
Esperanto-Ligiloj |
MESAĜO EL LA NOVA KUNORDIGANTO |
PRI LA HILELISMO DE HEK kaj ĉi ties estonteco (nova) |
|