Enciklopedio Kalblanda Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
  Vidu la Vikipedion por la plej aktualigita versio de la artikolo.
Enciklopedio Kalblanda > filozofio > geniuloj > Hegelo

Hegelo

IK: 143

Diroj Ligiloj Enciklopedio


Lasta aktualigo: lundon la 28-an de januaro 2002 je 20.50 GMT
Vivo Verko Post Morto

Georgo Vilhelmo Frederiko HEGELO (1770-1831) (germane, Georg Wilhelm Friedrich HEGEL) estis germana profesoro, giganto de okcidenta filozofio en la jarcento XIX. Li estis la cxefa influo de multe de la filozofio de la jarcento XIX kaj precipe de Markso.

Vivo

Hegelo naskigxis en Stutgarto, Germanio je la 2-a de auxgusto 1770, filo de burokrato. Cxe gimnazio li studis la klasikajn verkojn de la greka kaj la latina. La decidis esti pastro kaj, cxe la seminario de Tubingen, li studis filozofion kaj teologion. Tie la filozofo Schelling kaj poeto Holderlin estis liaj amikoj. Li decidis kontraux pastreco kaj anstataux gajnis panon kiel guvernisto. Sed en 1797, kiam li estis 27-jara, lia patro mortis kaj Hegelo heredis suficxe por liberigi sin de laboro. Ekde tiam, li studis, tute elspezis sian heredon, sxangxadis profesion, havis familion (kaj ecx bastardon -- Ludoviko), verkis verkojn de filozofio kaj estis gimnaziestro en Nurenbergo (1808-16), profesoro de filozofio cxe Heidelberg (1816-18) kaj cxe Berlino (1818-31), kie li restis gxis sia morto.

Verko

Laux Hegelo, la baza procezo de la mondo, cxe cxiu nivelo, estas dialektika logiko:

Cxe la komenco de la mondo estis esto (tezo), el kiu naskigxis la malo, malesto (antitezo), kiu kune naskis farigxon (sintezo). Tiele la mondo disvolvigxas logike, racie kaj progreseme: astro al tero, mineralo al planto, planto al animalo, animalo al homo, homo al sxtato (precipe regno), paganismo al kristanismo, ktp. De la pli simpla al la pli malsimpla, de la malpli bona al la pli bona, adadade. Tia logiko formas la mondon fizikan, la mondon politikan, la mondon belartan, ktp, cxiam cxie, fraktale.

Cxi tiu procezo finos en Absolutan Spiriton, kiam ni scios cxion kaj vidos Dion.

Hegelo kredis ke kristanismo estis simpla kaj mitama versio de sia filozofio.

Cxi tiu estas la dialektiko kiun Markso, kaj poste marksismo uzis por interpreti kaj kompreni historion kaj socion.

Hegelo estis grave influita de (kvankam ofte kaj sane malkonsentis kun) la grekoj, Spinozo, Rousseau, Kantio, Fichte kaj Schelling.

Post Morto

Post morto, la influo de Hegelo estis granda, influinte multe de filozofojn -- ekzemple: Markso, Kierkegardo, Sartro, Dewey kaj Royce.

Je la fino de la jarcento XIX, preskaux cxiu universitata filozofo estis hegela. Ili vidis mondon kiel la disvolvigxo kaj progreso de historio, kie sxangxo kaj malakordo estas la normo. En la jarcento XX, Hegelo eksmodigxis kaj dauxris plejparte per marksismo.


Diroj:


Ligiloj:


Originale verkita de Stefano KALB je januaro 1996.
pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu

~stefano@pobox.com/11.481 B 37 20:50:00 T