Ajno

de

Eŭgeno MIĤALSKI

Tiu ĉi poemo aperis, kiel parto de poemgrupo titolita

El Abismo al Suno
Ciklo de Poemoj

kies ceteraj eroj estis Papilio (ja ne konfuzebla kun la Lasta Kiso de Privat!) kaj Printempaĵoj, en la poemkolekto Prologo : Jubilea Kolekto de Originalaj Poemoj     1918-1928, eld. SAT 1929.

Redaktetis kaj hotomoloigis Liland Brajant Ros', 2001.

Komenco | I | II | III | IV | V | VI | VII | Fino
Korektoj kaj Dankoj

Esperanta Literaturo en La Lilandejo





Ajno


Dediĉas al amiko Izgur E.

al 'Esperanta Literaturo en La Lilandejo'

               Rapide.
         Streĉvervas muskoloj...
   Posthorizontas la suno.
         Krepuskas la kor’
                     en sopiro.

               Golgotas la vivo.
         Nigras du krucoj.
   Grakas amasoj da korvoj,
         Sentante mortontojn.

   Manon al mi, amikino,
         Lipojn sur lipojn
                     de l’ ama konfid’.

   Golgotas la vivo...
         Nigras du krucoj...
.   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .   .

   Knaras radoj, krakas pordoj,
         fajfsirenas aŭtoj...
   Brilas vitroj magazenaj...
         Kalvas placa rond’.
         Ĉielenas templa pinto
                        reliefe.
               La dekdua.
         Estingiĝas lum’.
   Glitas ombroj fantomecaj,
   malaperas en la grizo
               de nebula ŝalo.
                        Ŝi kaj mi
               en densa maro
                        de banalo.
   Dereliĝis tramvagono —
         kaj ekbluis la fajrero ;
   tra la grizo kri’ eksonis,
               kri’ de malespero.

         Golgotas la vivo.
                  Du krucoj. —
                        Ŝi kaj mi.

(supren)


I



Super urbo pendas nebulo peza,
      lanternoj palpebrumas ;
            estas noktomezo
                  malluma...
Mi straten eliris enpensa, sopira ;
      min jam vivo tedis
            per kutima iro.
                  Mi oscedis.


Mi spertis en vivo pri multo,
      travivis maldolĉon kaj ĝuon ;
en mez’ de banalo kaj stulto
            mi trovis enuon.
Mi vidis de l’ Scio palacojn,
      loĝatajn de alta scienco,
kaj tie nur trovis grimacojn
            de saĝa sensenco.
Mi templojn vizitis de Dio,
      mi vidis en ili brilpompon,
kaj trovis en masko de pio
            profiton kaj trompon.
Mi amis per koro juneca
      kaj revis estante poeto,
sed estis en am’ multespeca
            ĉiama ripeto.
Mi volis en lego forgesi
      premantan sufokon de l’ vivo,
sed fine mi devis konfesi
            pri mia naivo.
Kaj en nokto nebula mi hejmon forlasis
         kun ĝia komforta ripozo...
Kun sento malvarma je ŝton’ mi frakasis
               violonon de prozo.
Ĝi ektintis obtuze, mortante kun ĝemo...
         Ekpendis malluma silento.
            Tiele post la rekviemo
               venas ĉerka tegmento.

En noktaĵon mi iras tra malseka pavimo —
      mi ĉasas al novo kaj freŝo ;
               en la proksimo
                        ekbruis kaleŝo ;
preter mi ĝi ruliĝas, tie sidas junino
         belega sub ŝalo aĵura.
         — « Haltu, virino !
ĉu Vi konsentos je la promenado plezura
         tra nebuloj de sento volupta
               al ĝuo abrupta ? »
         — « Mi volas. » Ŝi simple rediris
               kaj elkaleŝiĝis rapide.
                        ... Ni ekiris.

(supren)


II



Mi vekiĝis post nokto de amo plenplena —
               estas mateno...
Al vizaĝo ŝia mia rigardas, ŝi kviete dormas,
               ŝiaj belaj formoj
                    de l’ korpo pasia
          estas karesataj de la sunradioj,
               penetrantaj tra l’ kurteno.
     Kial silente mi staras, ĉu mi bedaŭras,
          ke nokto finiĝis, ne daŭras
                    la iluzio ?
          Ĉe la lito mi ekkaŭras,
     longe, longe sidas tiel, ŝin rigardas,
          ŝian sanan dormon gardas,
               dormon de ripozo dolĉa.

               Ho, virino sorĉa!

     Ne ! pli vere — korpo sorĉa, korpo dia
               en nudeco sia
          Ci, — ekstremo de komenco, —
          ci, — komenco de ekstremo, —
          frenezigas per potenco
          de eterna am-problemo.
Ruĝa disko elnaĝas en grizekolora ĉielo,
     perlas roseroj en vazoj sur floroj,
          nuancas panelo
     en ĉielarkaj koloroj...
Ludas radioj petolaj sur lipoj de la kuŝantino,
          sur lipoj — pokalo de ĝuo...
alloge-incite defalis kovrilo de sur la junino,
postulas la kisojn ŝi neĝblanka genuo.
          Ŝi dormas en paco
               post laco
     pro nokta kares' malmodera.

     — « Virino, adiaŭ !
          Min vokas « hodiaŭ »
     per bruo enurba por laboro afera... »

     Velkis ombroj lastaj de l’ mateno, —
          ridas tago en sereno
               de la suna brilo ;
          blekas-fajfas la sireno
               de aŭtomobilo.

(supren)


III



   Hejmen mi venis. La mastrino leteron
            donas al mi parfumantan
        je subtila odoro de la akaci’.
   Ekrigardis mi la skrib-eksteron
          virindelikatan, bel-elegantan...
               « Kies estas ĝi ?
   Unuafoje mi vidas... Virino ? Sed kiu ?
   Pli rapide deŝiru koverto kaj sciu :
« Min ebriigis karesoj de l’ nokto... Kun Vi do
                    mi ilin deziras ripeti
                    kaj tial kuraĝas Vin peti
Hodiaŭ je l’ 10-a vespere... Kaj nun ĝis revido !
   (La strato de l’ Venko, dom’ la 80-a,
          2-a etaĝo, pordo la 31-a). »
   Kaj netralegebla parafo la streka —
          fin’ de l’ skribaĵ’ rendevua.

(supren)


IV



     Ĵus eklumis la elektraj lampionoj,
     superŝutas ĉion je lumstrioj ;
     rapidege brue kuras tramvagonoj,
     ne atentas tute pri stacioj
                    plenplenegaj de amaso.

     Poezio de l’ dudeka jarocento —
     bruo de la urbo multfaceta,
     vulgarec’ de l’ degenera sentimento
     kaj falseco de l’ kalvaĵo kabineta —
                    — pitoreska viv-kanvaso
                                   porpoeta...

(supren)


V



Kaj vizitis mi Cin, mia karo,
          mia helo kaj belo radia ;
sur kanapo en la buduaro
          jen Ci kuŝis kun simplo gracia
La krepusko de l’ ĉambro ekpendis,
          araneis nigraĵojn sur pluŝo ;
diafanajn Ci manojn etendis,
          kaj ni ambaŭ svenetis en tuŝo.
Sed ne prenis mi Cin. Cin profani ? !
          Cin, ekamon de mia animo ? !
Mi permesis nur kisojn fontani
          en ĉi-tiu danĝera intimo.

Piko de kiso... Volupto kaj ardo...
Bril’ de okuloj, dezira rigardo...
          Brusto ondanta...
Spiro bruliga, spiro-ponardo...
          Ĝuo loganta...
Flustro de nokto... Batbatoj de koro...
Flos’ de parfumoj... Narkota odoro...
          Spic’ romantika...
Dolĉo amara... Saniga doloro...
          Estu fortika !

Ci ne komprenis mian foriron
          tiom nervecan, rapidan,
sed en Cia rigardo deziron
          vidis mi tiom avidan...
Ci ne komprenis, jes, ne komprenis !
          sendis leteron-inviton...
Sed mi ne povis kaj mi ne venis —
          timis mi korpo-eksciton.

          Mi deziris tamen ankaŭ tion,
                 pro dezir’ mi brulis ;
                 korpon korp’ postulis,
          sed profani mi ne povis poezion —
kaj en versoj mi forgesis la doloron
kaj sonĝoj kvietigis mian koron...
                         Tamen brulo restis,
                         kvankam revo festis
                                   venkon provizoran.

(supren)


VI



   Kaj duan fojon mi serĉi eliris,
         vagis denove ĝis laco
         tra tiom senfina viv-spaco
         kaj nur la malsanon akiris
                  de l’ korpo kaj menso ;
         anstataŭ kompenso
   ricevis de ŝajna feliĉo temperon
         kaj plen-malesperon
                  de sento kaj penso.

Montoj, abismar’ senfunda ; de ĉielo blu’ profunda.
Monotona step’ enua... Paŝas mi en horo frua.
Densarbaro grumblas ion, piedpremas mi folion ;
ĝi jam flavas, ĝi susuras, kaj fabelojn ĝi murmuras.
            Al la lando malproksima,
               al palac’ de l’ rev’ intima
                     iras mi
                  tra flav-foli’.

Akvofal’ potence-brua ŝpruce-kantas, muĝeflua
Kaj batalas kontraŭ bordo kun titane-akra mordo,
en koler’ obtuze spiras. Ĝian forton mi admiras.
Estas ĝi mirinde bela en batalo ekribela.
            Al la lando malproksima
               iras rekte mi sentima
                     kun admir’
                  je l’ akva spir’.

Jen river’ kviete fluas. La venteto kanon skuas.
Nur malofte fiŝ’ ekplaŭdas. Pli orel’ nenion aŭdas...
Jen fiŝisto kun la reto klindormetas en ŝipeto,
Ludas en herbej’ infanoj — ridas kun arog’ cejanoj.
            Al la lando dezirata
               iras mi tra bordo glata
                     de l’ river’
                  kun kor-esper’.

Urbo brua, peke-krima, kun sonoro trapavima.
Homamaso sur prospekto. Polican’ — sever-aspekto.
Nokto tutan urbon prenis — ĝin per dormo enkatenis.
Senhomiĝis trotuaroj. Nur malofte pasas paroj.
            Al la lando de la belo
               iras mi kun rekta celo
                     kaj sen tim’
                  tra la pavim’.

« Vi enuas, Vi sinjoro ? ! Lasu pensi pri doloro.
Min Vi sekvu tra ĝardeno. Vin atendas ama sveno»
Ekrigardis mi figuron kaj eksentis kor-teruron ;
Ho, similis la virino je l’ amata fianĉino !
            Kaj la celon mi perfidis —
               interrompi mi decidis
                     ĝin por hor’
                  pro kon-esplor’.

Kaj humile-rapideme paŝis mi kun ŝi nerveme ;
Voluptante brulosente ŝi rigardis, ardis tente...
« Ni jam venis hejmon mian. Nu, demetu palton Vian »...
Ŝi enbrakis min pasie. Mi pasivis malkonscie.
            Mi la landon revi ĉesis,
               pri la celo mi forgesis
                     en admir’
                  pro ama spir’ !

« Kial Vi observas mute ?! Senvestiĝu tuj kaj tute!
Ne ŝajnigu naivulon ! Kontentigos mi postulon ! »
Per blankeco ŝi brilante min karesis premiĝante.
Pro nudeco malkovrita estis mi pasiigita.
            Kaj la revon mi forgesis,
               min la land’ ne interesis,
                     en pasi’
                  ekdronis mi.

La volupto korpon skuis. Kiskaresojn mi plenĝuis.
Jen laciĝis — ebriiĝis, ripozinte reflamiĝis...
Al mi ŝajnis, al mi ŝajnis, ke mi « ŝian » amon gajnis,
Ke jen « ŝi » al mi premiĝis kaj amante fordoniĝis,
            Al mi ŝajnis atingita
               la Bellando dezirita,
                     sub kisar’
                  de l’ amaltar’.

Jen vekiĝis urb’ malnova... De tramvoj’ sonoro mova...
Lasis mi komforton litan, ŝin rigardis, la amitan :
« Estas nur prostituino — de la vivo ĵetfilino !
Ŝajno estas de la vero, nekapteblo kaj ĥimero ! »
            Kie estas land’ — lazuro ?
               Staras nur de l’ nokto muro.
                     Baras ĝi,
                  kaj haltis mi.

Kun akuta dolor’ lasis ĉambron mi for.
         Kun la kor’, kiu ploris premite.
Kaj denove en sol’ iris for de popol’,
         sen konsol’ iris kompromitite
                  el kuŝejo de l’ pseŭdo-karin’ !
Supre pendis nebul’, paŝis mi solecul’
         en cirkul’ de amaso frivola,
kaj mi pensis al « ŝi » — mia sola radi’,
         fantazi’ aŭ realo simbola
                  de ĉiama dezir’ al rafin’.

                  Mi nenion konsciis —
                     eble mi fantaziis,
         eble estis nur sola imago.
                     Tamen, ĉu ne egale ? !
                 Tra nebulo korale
         aperetis la astro de l’ tago.
Kaj kareso pasia de la suno radia
         en la koran penetris profundon,
kaj kvieton donacis, kaj ameme kuracis,
         kaj iome dolĉigis la vundon.

(supren)


VII



      En silento de nokto malluma kaj peza,
   sub la ŝarĝo de pensoj tedeme venantaj,
   sub la prem’ de pasio volupte tentanta,
   for de mia junino amate-amanta
      min ekkaptis la paroksismo freneza.
   En koŝmaro de nokto, kun stranga amem’
               mi ekamis min mem.

      Sed ne kisoj dolĉaj sonis reciproke,
   ne pasia korp’ al korp’ kontaktis —
               en volupto mi baraktis...
                  Faŭkis la mallumo moke.
         Luktis mi malforte-forta, luktis...
               vane penis, sed nenio fruktis.

      Sola « ŝi » min savi povus de mi mem
   per karesoj patrinecaj kaj sentem’.
         Sola « ŝi »... Sed estas revo, iluzio ? !
               Ĉu solviĝos iam tiu ĉi problem’ ?
                  Estas ĉio kaj nenio.
               Ĉu ekzistas eĉ « mi mem » ?
         Eble « mi » estas nur fantazio ! ? !

Saratov, 1918-19






(supren)


Fino



Legindas ankaŭ la poemo Prologo : Enkonduko de Miĥalski




(supren)


Korektoj kaj Dankoj



En parto V mi tajpis "ekrigardis" kie Prologo havis "ekkrigardis".
En parto VI mi tajpis "pseŭdo-karin’ !" kie Prologo havis "pseŭdo-karin ! ".
Kaj kompreneble mi malrompis la versojn, kiuj estis tro longaj por la paĝoj Prologo, 1929.

Mi esprimas ŝuldatan dankon al Seatla Publika Biblioteko, kiu disponigis la tekston.

Ĉiuj restantaj eraroj (eventuale inkluzive de misalineigado) estas miaj, kaj mi petas, ke legantoj bonvolu retpoŝte atentigi min por ke mi povu ilin k.e.p. baldaŭ ĝustigi!

— Liland Brajant Ros'
2001.09.09




http://www.oocities.org/lilandr/esplit/mihhalski/Ajno.html

Tiu ĉi TTT-dokumento estas parto de kreskonta beletra paĝaro en

La Lilandejo

La TTTejo de

Liland Brajant Ros'