P R O L O G O

Enkonduko


de

Eŭgeno MIĤALSKI

Tiu ĉi poemo aperis en la poemkolekto
Prologo : Jubilea Kolekto de Originalaj Poemoj     1918-1928 eld. SAT 1929.


Redaktetis kaj hotomoloigis Liland Brajant Ros', 2001.

Esperanta Literaturo en La Lilandejo





P R O L O G O

Enkonduko

            Al Vi, nekaptebla « os »,
      neniam kaj ĉiam as’anta,
mi sendas poemojn de pensoj-ĥaos’
                  el mia menso serĉanta.

            « Is », « As », « Os » —
      tri elementoj de Tuto —
finito, vivato, ĥaos’ —
                  problemo de Absoluto.

            Triunuo de hom-superstiĉ’,
      triunu' de profeta humano,
Vi tra vivo miljaris fetiĉ’,
      Vi — amboso por di’ kaj satano.

      Vi — serĉata de l’ viv’ eliksir’,
viva akvo, fabel-talismano,
      paroksisma freneza delir’,
            temp-maŝino de Wells’a romano.

Sub sekcanta mens-analiz’
      de progresanta scienco
            kun ĝusta skrupula preciz’
                  iam klariĝos esenco.

« Is — as » — estiv’
      sekvigas « os »-energion,
            tiel socia viv’
                  produktas konscion.

Al Vi, sfinkse-enigma « os »,
      ĝis la scienco Vin solvos,
            kun poezia patos’
                  mi florojn-poemojn disvolvos.

Sintezante en vorto-parol’
      ĝiajn fortojn de l’ en’ kaj ekstero,
            mi la menson risortos je Vol’
                  sur la vojo al plena libero.

            « Is » — « As » — « Os »
      tri elementoj de l’ Tuto,
finito, vivato, ĥaos’, —
                  problemo de Absoluto.

Voznesensk, Januaro 1928.                              




Mi esprimas ŝuldatan dankon al Seatla Publika Biblioteko, kiu disponigis la tekston.

Legindas ankaŭ la poemo Ajno de Miĥalski

— Liland Brajant Ros’
Seatlo, 2002.02.14


http://www.oocities.org/lilandr/esplit/mihhalski/Enkonduko.html

Tiu ĉi TTT-dokumento estas parto de kreskonta beletra paĝaro en

La Lilandejo

La TTTejo de

Liland Brajant Ros'