Zambankanzonaro kun midiaj melodioj

La Espero
En la mondon venis nova sento

Teksto: L. L. Zamenhof
Muziko: Félicien Menu de Ménil
  1. En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko;
    Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko.
    Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion;
    Al la mond’ eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion.
  2. Sub la sankta signo de l’ espero kolektiĝas pacaj batalantoj,
    Kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj.
    Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj :
    Sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj.
  3. Sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian,
    La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian.
    Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos,
    Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos.

La Espero laŭ la pli frua, nemarŝa
melodio de Cl. Adelsköld

La Espero laŭ alia frua marŝa
melodio de A. Motteau

Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
(parto de "La Lilandejo"), kiu disponigis la midion,
kiun kreis Jesuo de las Heras (© 1997)