ZamBanKanzonaro kun midiaj melodioj

Ĉi tiu paĝo estas parto de

La Lilandejo

Zambankio?

En la meritoplena TTTejo de d-ro David K. Jordan, kalifornia antropologo-lingvisto, kiu uzas la plumnomon "DoKo" por kaŝi sin ĉe siaj tre amuzaj fabelaj eldonaĵoj, li prezentas tre utilan verketaron en paĝo titolita:

Nu, mi preferas nomi tiajn kantojn "Zambankanzonoj", kaj mi prezentas por via frandado ĉi tie diversajn tiajn, inter kiuj ja plej alte rangas (laŭ mia takso) la zambankanzonoj de DoKo mem.

— Liland

Nejordanaj zambankanzonoj tie ĉi alirebl(ont)aj inkluzivas:


Kantoj por Zamenhofaj Bankedoj
(Zambanaj Kantoj)

Enkonduko:
Via Problemo k Ties Solvo
Ho, Zamenhof Vi Foras Nun! (Melodio: Little Town of Bethlehem)
Portu Lumon, Ho Ludovikego! (Melodio: Un Flambeau Jeanette Isabella)
Universala Kongreso (Melodio: Adeste Fideles)
Ho Zamenhof! (Melodio: O Tannenbaum!)
Feliĉegan Naskiĝtagon (Melodio: Jingle Bells)

Enkonduko: Via Problemo k Ties Solvo

La Problemo:
  • Ĉu via loka klubo okazigas zamenhofan bankedon en decembro? (Jes.)
  • Kaj ĉu kantemas kelkaj el la grupanoj? (Mi konfesas, ke jes)
  • Kaj ĉu pro la sezono emas ili kanti kristnaske? (Bedaŭrinde, jes)
  • Kaj ĉu kontraŭstaras aliaj membroj dirante, ke temas tute ne pri religia festo sed anstataŭe esperantuja? (Jes, suspiriga afero! Des malpli bone, kelkaj proponas, ke ĝi jes estas religia festo!)
La Solvo:
  • Jen do la solvo de via problemo: Absolute k tute ne kristanaj zambanaj kantoj laŭ konataj kristnask-kantaj melodioj! (Hura!)
  • Kantu kaj ĝuu! (Plurfoje hura!)*
    *-Kelkaj [maltaŭguloj] plendas, ke la jenaj kantoj estas mem religiemaj eĉ sektemaj, kredeble do ankaŭ hereziemaj, k krome defetismaj, raŭmemaj, k/aŭ alimaniere malenlaseblaj. Ĝuu do des pli!

Reiru al la Esperantisma Ludejo.


Melodio: ĈIU, ĈIU, ĈIU, ĈIU (midio)
Klaku por alternativo : La Espero