Mi kreas tiun ĉi liston por helpi min mem en la lernado de la somala, sed pro la ĝenerala manko de tiaj materialoj, mi publikigas ĝin en la reto esperante, ke eventuale ankaŭ aliaj somalan-lernantaj Esperantistoj kajaŭ Esperantiĝemaj somaloj aŭ trovos helpojn ĉi tie aŭ bonvolos afable ĝin kritiki kaj proponi plibonigojn aŭ aldonindaĵojn.
Mia
Somala
PaĝoQaamuuska
Af-Soomaali
|
Af-Esiperaanto
Somala-Esperanta
Vortaro
- A : alif, A
- (respektive en la senco de la unua litero kaj en la senco de la formo kaj sono de la Esperanta litero A)
- Aaron : Arun
- abelo : shinni
- adjektivo : sifo
- adverbo : fal-kaab
- aglo : gorgor
- akvo : biyo
- alfabeto : alifba = alefbeeto
- aprilo : Abriil
- aŭ : ama
- vidu ankaŭ mise ĉe "ĉu"
- aŭgusto : Agoosto
- aŭto : V. aŭtomobilo
- aŭtomobilo : baabuur | gaadhi
- ŝajnas, ke gaadhi havas pli vastan sencon : baabuur estas persona aŭto aŭ kamiono, sed gaadhi povas esti ankaŭ ĉaro, vagono, ktp
- azeno : dameer
- baleno : neberi = nibiri
- Biblio, La Sankta : baaybal (kitaabka kiristaanka)
- biciklo : bushkuleeti, baaskiil
- biero : biir
- birdo : shimbir
- blua : buluug
- bona : wanaagsan
- cent : boqol
- ducent : laba boqol (ktp./iwm.)
- ĉaro : gaadhi (V. aŭtomobilo)
- ĉevalo : faras
- ĉu : ma
- Rim.: kvankam ma funkcias simile al ĉu en demandoj, kies kutimaj respondoj estas "jes aŭ ne", ĝia loko en la frazo ofte ne estas komenca. Krome, ĝi povas kunfandiĝi kun aliaj vortoj, ekzemple ma + aan = miyaan ĉu mi
- ĉu A aŭ B : A mise B
- decembro : Disembar
- dek : toban
- deka : tobnaad
- dimanĉo : Axad
- du : laba
- dua : labaad
- ducent : laba boqol
- dudek : labaatan
- ekzemplo : tusaale
- ekzemple : tusaale
- elefanto : maroodi
- februaro : Febraayo
- fiŝo : kalluun
- flanko de kamelo : dheeg | hulkujir
- ĝi : isagu | iyadu (depende de la gramatika genro de la substantivo priparolata)
- Rim.: Ĉiuj somalaj substantivoj estas aŭ viraj (= iĉaj) aŭ inaj.
- ĝi(n) : isaga | iyada
- ĝirafo : geri | gari
- hipopotamo : jeer
- ho : -ay (ĉe inaj nomoj); -ow (ĉe iĉaj nomoj)
- hundo : ey | eey | yeey
- ili : iyagu
- ili(n) : iyaga
- insekto : cayayaan | xasharaad
- januaro : Janaayo
- julio : Luulyo
- junio : Juunyo
- ĵaŭdo : Khamiis
- kaj : iyo
- Ekz.: dek du : laba iyo toban (t.e. du kaj dek)
- kamelo : geel
- Rim.: la kamelo estas la kerno de la tradicia somala kulturo; somalaj viroj verkas ampoemojn al siaj kamelinoj, ĉar se oni situas meze de sabla sovaĝejo, havi apud si laktodonan, portokapablan kamelinon povas signifi, ke oni travivos la sperton kaj trovos celon antaŭ ol morti pro soifo. Tial, same kiel la inuitoj havas multajn vortojn por disnuancigi nian vorton "neĝo", tiel ankaŭ en la somala ne sufiĉas unu radiko "kamel/". Ŝajnas al mi ke la plej ĝenerala vorto estas geel, sed mi trovis ankaŭ awr, ratti, madaxkuti, cayuun, tulud, goodir, ramag ... kaj krome
kamelo duĝiba : labakurusle
kamelo granda : garruud
kamelo juna : qaan | cagabbaruur
kamelo kastrita : koron
kamelido : nirig | qaalin
kamelino : hal
kamelino ne ŝarĝata : baarfuran
bredkamelo : baarqab
plej bona kamelo en la grego : mandhoorrey
rajdkamelo : rakuub
ŝarĝkamelo : awr
ŝarĝkamelo ne dresita : hayin
ŝarĝkamelo sen ŝarĝo : caddaysin
virkamelo, kameliĉo : rati
virkamelo juna : qurbac
virkamelo juna kaj ne dresita : buub
virkameloj maljunaj : farruud
kamelisto : awrkiraale | geeljire
flanko de kamelo : dheeg | hulkujir
lakto kamel(in)a : caano geel
piedo de kamelo : cagaf
ŝnuro el kamela felo : maddan
- kamiono : baabuur | gaadhi
- V. aŭtomobilo
- kanguruo : ? (laŭ unu vortaro, kangaroo, sed mi dubas)
- kapro : ri
- kelonio : diin, qubo (= testudo)
- koloro : midab
- komputilo : kumbuyuutar
- konjunkcio : xiriiriye
- Korano : quraan
- krokodilo : yaxaas
- ktp (= kaj tiel plu) : i.w.m. (= iyo wixii la mid ah)
- kvar : afar
- kvara : afraad
- kvardek : afartan
- kvin : shan
- kvina : shanaad
- kvindek : konton
- lakto : caano
- lakto kamel(in)a : caano geel
- leono : libaax
- leoniĉo, virleono : aar
- leonido : cagabbaruur
- leonino : gool
- leopardo : harimcad
- li : isagu
- li(n) : isaga
- libro : buug
- litero : xaraf
- longa : dheer
- mallonga : gaab
- mallongigo : gaabnin
- lundo : Isniin
- lutro : eey badeed
- Rim.: Mi dubas, ĉu lutron rekonas tipa somalo...
- majo : Maayo
- mardo : Talaado
- marto : Maarso
- mateno : subax
- bonan matenon : subax wanaagsan
- merkredo : Arbaco
- mi : anigu
- mi(n) : aniga
- mil : kun
- miliardo : kun malyan
- miliono : malyan | kun kun
- Mogadiŝo : Muqdishu
- moskito : kaneeco
- muso : wallo | wala sandheer
- V. ankaŭ la vortojn por "rato"
- muŝo : diqsi | duqsi
- Oni trovas multajn aliajn literumojn, ekzemple 'tixsi', 'dikhsi' ktp
- naŭ : sagaal
- naŭa : sagaalaad
- naŭdek : sagaashan
- ni : annagu eksk | innagu inkl
- ni(n) : annaga eksk | innaga inkl
- Rim.: La somala distingas t.n. inkluzivan "ni" disde t.n. ekskluziva "ni"; la inkluziva signifas "mi kaj vi [kaj eventuale ankaŭ alia(j)]"; la ekskluziva signifas "mi kaj alia(j), kontraste al vi". La diferenco estas grava, kaj nepre atentenda en tradukado.
- nigra : madow
- novembro : Noofembar
- ok : sideed
- oka : sideedaad
- okdek : sideetan
- oktobro : Oktoobar
- orikteropo : saddexsulley
- pantero : harimcad
- piedo de kamelo : cagaf
- Pinokjo : Baynookiyoo
- pronomo : magac u-yaal
- rato : dooli | jiir
- sabato : Sabti
- saluti : salaan
- saluton! : waryaa (tio estas la plej ĝenerala, neformala salutesprimo)
- sep : toddoba
- sepa : toddobaad
- sepdek : toddobaatan
- septembro : Sitembar
- ses : lix
- sesa : lixaad
- sesdek : lidan
- skribo sankta : kitaab
- strigo : guumays = guumees
- substantivo : magac
- ŝakalo : yey aŭ? yeey | dayo
- Rim.: mi trovis ankaŭ plurajn aliajn tradukojn, interalie la vortojn donitajn por traduki "vulpo"-n
- ŝarĝaŭto, ŝarĝveturilo : V. aŭtomobilo
- ŝi : iyadu
- ŝi(n) : iyada
- ŝnuro el kamela felo : maddan
- testudo : diin, qubo (= kelonio)
- tri : saddex
- tria : saddexaad
- tridek : soddon
- unu : kow | hal | mid
- unua : kowaad
- vagono : gaadhi
- V. aŭtomobilo
- vendredo : Jimce
- ventro : uur
- verbo : fal
- verda : cagaar
- vespo : laxle, nirge dhoob, xoon
- Unu vortaro donas la tradukojn "laxle, xoon" por la angla "wasp"; alia donas "nirge dhoob".
- veturilo : gaadhi
- V. aŭtomobilo
- vi sg : adigu
- vi pl : idinku
- vi(n) sg : adiga
- vi(n) pl : idinka
- vulpo : dawaco | dacawo | dawaco dacawo ?!
- (?! kaj la samaj vortoj rolas ankaŭ en unu angla-somala vortaro por traduki la vorton "jackal" (ŝakalo)!
- zebro : dameer farow
Tiu ĉi paĝo apartenas al la Jahua filio de
la TTTejo de
Liland Brajant Ros
(lilandbr@scn.org)