Usonaj Verkistoj
Stephen Crane
Stiven Krejn' — Stefano Gruo
Naskite en 1871, Crane mortis, eĉ ne 29-jara, en 1900 pro ftizo en germana malsanulejo. Li pasigis sian mallongan vivon grandparte kiel reportero, interalie pri la kuba ribelo kontraŭ Hispanio (1896-97) kaj la sekva usona interveno. Lia Maggie, a girl of the streets ("Manjo, junulino de la stratoj") estis la unua naturalisma romano verkita de usonano. Aliaj konindaj prozaĵoj inkluzivas The open boat ("La malfermita boato"), The blue hotel ("La blua hotelo"), kaj aliajn novelojn, kaj lian majstroverkon, la romaneton The red badge of courage ("La ruĝa insigno de kuraĝo") pri la usona enlanda milito. Li estis la unua usona poeziisto, kiun profunde influis la verko kaj stilo de Emily Dickinson.
Verkoj en La Lilandejo :
Ĵurnalo estas aro da duon-maljustaĵoj (poemo : dulingve)
Tiu ĉi paĝo estas parto de

Literaturo
Literature