Usonaj Beletraj Verkoj

A Newspaper Is a Collection of Half-Injustices

Ĵurnalo estas aro da duon-maljustaĵoj

Stephen Crane
esperantigita de Liland Brajant Ros'
la traduko unue aperis en La Kancer-Kliniko

Esperanto


Ĵurnalo estas aro da duon-maljustaĵoj
Kiu, prikriate de knaboj de mejl' al mejlo,
Trudas la kuriozan opinion
Al milion' da kompataj rikanantoj,
Dum familioj la ĝojojn kamenajn karesas,
De raport' pri agonio soleca instigite.
Ĵurnalo estas tribunalo
Ĉiun tenere kaj maljuste juĝanta
Far mizerumo da honestaj homoj.
Ĵurnalo estas bazaro
Kie la saĝo la liberecon vendas
Kaj melonojn kronas la popolamaso.
Ĵurnalo estas ludo
En kiu lud-erar' venkigas ludanton,
Dum per lertec' alia gajnas morton.
Ĵurnalo estas simbolo,
Kronikas ĝi la vivon senefikan,
Aro da laŭtaj legendoj
Koncentrantaj stultaĵojn eternajn,
Vivintajn en distaj aĝoj ne briditajn,
Vagante tra senbarila mondo.
English


A newspaper is a collection of half-injustices
Which, bawled by boys from mile to mile,
Spreads its curious opinion
To a million merciful and sneering men,
While families cuddle the joys of the fireside
When spurred by tale of dire lone agony.
A newspaper is a court
Where everyone is kindly and unfairly tried
By a squalor of honest men.
A newspaper is a market
Where wisdom sells its freedom
And melons are crowned by the crowd.
A newspaper is a game
Where his error scores the player victory
While another's skill wins death.
A newspaper is a symbol;
It is feckless life's chronicle,
A collection of loud tales
Concentrating eternal stupidities,
That in remote ages lived unhaltered,
Roaming through a fenceless world.

Tiu ĉi paĝo estas parto de

La Lilandejo

Literaturo
Literature