(17.1)Hejme tamen atendis suprizo, cxar kiam Jan revenis de la lecionoj, li kriis ke li vendis fromagxon.
(17.2)`Tutan keston,' asertis li.
(17.3)Kaj kiam mi prenis la gazeton, kvazaux mi auxdis nenion, li iris al la telefono, formis numeron kaj ekkonversaciis kun unu al siaj kamaradoj. Unue li iom sxercis angle kaj tiam mi auxdis ke li petis sian amikon voki sian patron al la telefono.
(17.4)`Kaj iomete rapide, alie morgaux vi ricevos aporkaton per mia maldekstra.'
(17.5)Kaj iom post tio li kriis: `Pacxjo! Pacxjo!'
(17.6)Li pravis.
(17.7)Mi ekinterparolis kun afabla nekonato, kiu diris ke faras al si plezuron konatigxi kun la patro de Jan kaj konfirmis ke mi povas liveri tian keston de dudek sep.
(17.8)`Mi vendis keston, onklo,' kriis Jan kiam mia frato eniris.
(17.9)`Bone farinta, knabo. Sed vi antaux cxio studegu Grekan kaj Latinon. Pri la fromagxo via patro ja zorgas.'
(17.10)Tiun keston mi tamen do liveris, por plezurigi tiun patron de la amiko de Jan. Mi mem alportis gxin per taksio.
(17.11)Vespere Jan kaj Ida kverelis.
(17.12)Li mokridas pri sxi tial ke sxi ankoraux nenion vendis. Li kantas: `fromagx', fromagx' ' laux la suprenirantaj tonoj de do, sol, mi, do kaj kiam sxi fine atakas lin, tiam li sxin tenas al distanco per siaj longaj brakoj por ne esti piedbatata. Gxis finfine sxi ekploras kaj konfesas ke sxi en la lernejo ne plu kuragxas paroli pri fromagxo cxar oni sxin eknomis fromagxkampulino.
(17.13)Ankaux sxi do estis provinta.
(17.14)Mi sendas Jan-on en la gxardenon kaj kisas sxin.