(18.2)Jxus min vizitis tiu filo de notario Van der Zijpen, pri kiu Van Schoonbeke parolis.
(18.3)Tiu estas distingigxa junulo kiu havas proksimume dudek kvin jaron, kiu forte odoras kiel cigaredoj kaj ne povas resti starante aux sidante dum minuto sen piedfrapetadi danctakton.
(18.4)`Sinjoro Laarmans,' parolis li, `mi scias ke vi estas amiko de Albert Van Schoonbeke, do gxentlemano. Mi atendas vian diskretecon.'
(18.5)Kion mi povus respondi al tio, precipe en animstato kiel la mia. Mi do kapjesetis.
(18.6)`Mia patro komplezas farigxi nurpermona kompaniano de via Gafpa-entrepreno. Mi kredas ke estas eble eldreni el li ducent mil kunportretetajxojn, eble ecx pli.'
(18.7)Li dum momento haltis por prezenti al mi cigaredon, mem ekbruligis unu kaj rigardis min kvazaux por vidi kiel lia enkonduko impresis min
(18.8)`Pluu, sinjoro,' petis mi malvarmete, cxar kunportretetajxoj kaj eldreni nauxzis min.
(18.9)`Nu, plue cxi tio estas tre simpla,' diris li impertinente. `Tiam mi farigxos via kompaniano kontraux cxiumonata fiksa sumo de kvarmil frankoj. Vi ankaux cxiumonate prunteprenas kvarmil, tio estas komprenebla per si mem. Sed mi absolute ne havas talenton por la komerco kaj mi certe ne intencas pasigi mian vivon cxi tie. Mi do proponas al vi ke vi donos al mi cxiumonate nur trimil kaj mi subskribos ricevatestojn pri kvarmil, kondicxe ke mi ne devu eniri vian oficejon, ecx ne por akiri mian monon. Mi diros al vi kie vi povas alporti gxin al mi. Per tiuj ducent mil ni cxiuokaze havos suficxe dum du jaroj kaj kiam ili estos elspezitaj, tiam ni plu vidos. Eble ni decidos plialtigi la kapitalon. Koncerne mian profitparton, tiun vi donace ricevos. Belega propono, cxu ne?
(18.10)Mi respondis ke mi devas pripensi gxin kaj ke mi sciigos mian decidon al li tra Van Schoonbeke.
(18.11)Kiam li forestis, mi mian feste flagitan geografian karton de Belgujo sur kiu cxirkaux cxiu flageto estis desegnita la fromagxregiono de la tie eklogxinta agento, demurigis kaj formetis gxin.
(18.12)Cxu ankoraux unufoje alskribi miajn agentojn?
(18.13)Nu, nu, malaperigu tion. Estas tempo ke tiu fromagxmizero finigxas.
(18.14)Mi havis mil foliojn da letera papero kun Gafpasurskribo. Mi detondis la nesurpresitan parton. Tiu povas bone servi al Jan kaj Ida. Kaj la alia parteto estas por la necesejo.
(18.15)Post tio mi iris al la kelo.
(18.16)En la kesto ankoraux estas dek kvin fromagxoj kaj duona. Kontrolnombrante: unu restis cxe la dogano kaj la Staplokompanio, dua estis dividita inter Van Schoonbeke kaj mi; sep buloj kaj duona iris al la amikoj de Van Schoonbeke, unu mi donis al tiu almozagento kaj unu al mia bofrato. Dudek sep minus dek unu kaj duona. Tio estas gxusta. Pri mia akurateco Hornstra ne povos plendi.
(18.17)Tiu duona bulo tedas min. Kial ajn tiu maljuna ulo volis mendi nur duonan bulon? Mi prenas la parton en la manon kaj restas sxanceligxema. Kompletajn bulojn mi povas transdoni, sed ne duonajn. Forjxeti estus domagxa.
(18.18)Mi auxdas ke mia edzino supreniras sur la sxtuparo, supozeble por ordigi la litojn. Mi atendas gxis sxi estas supere, tiam kasxiras senbrue en la kuirejon kaj metas la rondan duonan lunon en la sxrankon sur teleron, kun la kurbajxo supren, kontraux la sekigxado. Poste mi denove iras al la kelo, rapide renombras la Edamajn kaj najlfermas la keston. Mi martelas plejeble singarde por ne ektimigi mian edzinon. Sxi povus pensi pri pendumado.
(18.19)Jen, tio ordigxis. Nun oficejen. Portelefonita taksio iom poste antauxpordigxas.
(18.20)Kun la kesto tiu restajxo de dek kvin fromagxoj ankoraux pezas pli ol tridek kilogramojn. Kaj tamen mi levas de la fundo la monstron, portas gxin sur la kelan sxtuparon kaj tiam tra la koridoro al la strata pordo. Mi malfermas kaj la sxoforo transprenas la keston. Li penegas por plimalproksimigi gxin je kvar pasxoj, gxis en sia veturo.
(18.21)Mi iras surmeti mian mantelon, prenas mian cxapelon kaj min turnas al mia kesto. Sinjorino Peeters, nia najbarino, staras malantaux la fenestro kaj sekvas la tutan operacon kun interesigxego. Supere mi vidas mian edzinon aperanta malantaux la fenestro.
(18.22)Mi deponis la keston en la patentan kelon kaj forsendis la taksion.
(18.23)Mia fromagxtestamento farigxis.
(18.24)Kio kauxzis, tion mi ne komprenas, sed mia edzino, kiu vidis la taksion alveturanta, nenion demandis kaj mia frato sxajnas absolute ne plu interesigxi pri la venditaj kaj nevenditaj kvantoj. Li parolas pri siaj malsanuloj, pri miaj infanoj, pri politiko. Cxu eble li interkonsiligxis kun mia edzino?
(18.25)Kaj tielstate Hornstra venos morgaux.
(18.26)La valoro de la kesto de Jan kaj de tiuj dek unu buloj estas preta en mia oficejo en koverto.
(18.27)Cxu mi tamen prefere diru al mia edzino pri kio al ni morgaux okazos? Ne, sxi havas sen tion jam suficxon de zorgoj.
(18.28)Kiel ajn tiu interparolado kun Hornstra estas nauxza al mi, tamen mi komencas sopiri gxin kiel martiro la liberigantan morton, cxar mi imagas ke cxiutage mia prestigxo de edzo kaj patro plimalgrandigxas. Sed nu, kia situacio. Jen mia edzino estas kun edzo kiu oficiale estas komizo cxe la General Marine sed kiu ludas la rulon de Gafpaestro, sekurigita per kuracista atesto. Nervomalsanulo kiu devas sekrete kaj nevidate debiti fromagxon, kvazaux tio estus krimo.
(18.29)Kaj jen tiuj infanoj. Ili manifestas neniun el la okazajxoj de ilia animo, sed mi certe scias ke ili unu inter la alia priparolas tiun senekzemplan fromagxfantazion kiel patologian kazon. Patro devas ja esti unuparta io. Cxu li estas urbestro, vetperisto, skribisto aux okaza laboristo, tio malpli gravas. Sed iu kiu komencas multjare fari sian devon, kio ajn tiu devo estas, kaj kiu tiam subite kaj nepetate ekludas opereton kiel mi kun tiu fromagxo, cxu tiu ankoraux ja estas patro?
(18.30)Normala tio certe ne estas. En tia kazo ministro eksigxas kaj malaperas el la cirko. Sed edzo kaj patro nur povas eksigxi per sinmortigo. Kaj mia frato, kiu tiel subite kaj okulfrape haltis informi pri la irmaniero de la debitado. Tiu ekde la komenco sciis kiel gxi iros. Kial ajn li tiam ne rifuzis doni al mi tiun ateston? Tio estus pli prudenta ol tagon post tagon kunporti specimenojn de medikamentoj kiujn neniu bezonas. Tiu kanajlo. Sxajnas al mi ke mi auxdas lin diskrete demandanta al mia edzino cxu ankoraux ne tio finigxis, kiel oni informigxas pri la situacio de mortanto. Kaj sxi respondas ke mi anticipe forprenis tiun keston el la kelo.
(18.31)Timiganta sento de forlasiteco uzurpas min. Kiel ankoraux utilas mia familio al mi? Inter ili kaj mi ja estas tiu fromagxmuro? Se mi ne estus bedauxrinda liberpensulo, mi sendus pregxon. Sed cxu mi povas nun, en mia kvindeka jaro, subite ekpregxadi pro fromagxdemando?
(18.32)Mi subite pensas pri mia patrino. Kia bonsxanco ke sxi ne cxeestas tiun fromagxkatastrofon. Iam, antaux sxi disfibrigis kapokon, sxi pagus tiujn dumil fromagxojn por evitigi cxi tiun suferadon al mi.
(18.33)Kaj nun mi demandas min cxu mi meritas cxion. Kial gxustadire mi jungis min antaux la fromagxveturilo? Cxu estas pro tio ke mi estis agitita de la deziro plibonigi la sorton de edzino kaj infanoj? Tiu estus nobla, sed tia Jesuo Kristo mi ne estas.
(18.34)Cxu estas por fari pli favoran impreson en tiuj klacxfestoj? Ne pli, cxar tiu malmulto de vanteco, kiun mi posedas, ne en tiuj festoj povus trovi kontenton.
(18.35)Sed tiam kial mi faris gxin? Mi sentas nauxzon pri fromagxo. Mi neniam sopiris vendi fromagxon. Ecx jam acxeto de fromagxon malplacxas al mi. Sed vagi kun fromagxsxargxo kaj petegi gxis kristana vivanto malsxultrigis de oni tiun sxargxon, tion mi ne povas. Tiam prefere morta.
(18.36)Tiam kial mi faris gxin? Cxar gxi ne estas inkubsongxo sed maldolcxa realeco. Mi esperis eterne entombigi la fromagxojn en tiun patentan kelon, sed ili rompliberigis sin, fantomas antaux miaj okuloj, premas mian animon kaj fetoras.
(18.37)Mi kredas ke cxi cxio okazis al mi pro tio ke mi estas tro cedema. Kiam Van Schoonbeke demandis al mi cxu mi volas fari gxin, mi ne kuragxis forpusxi lin kaj lian fromagxon for min, kiel mi devis fari. Kaj pro tiu malkuragxeco mi pentofaras. Mia fromagxaflikto estas meritita.