(21.1)Ankoraux la saman vesperon mi skribis al Hornstra, ke mi, pro sanaj motivoj, devigxas rezigni pri lia reprezentado por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio. Mi aldonis ke lia fromagxo estas en unu el la patentaj keloj de l' staplokompanio Blucxapeloj kaj ke mi per posxtmandato sendis al li la valoron de la forestantaj buloj. Per tiu letereto mi baris mian vojon, cxar oni ne povas scii cxu mi ne denove ekhavos fromagximpulson.
(21.2)Post tri tagoj mi cetere ecx ricevis kuponon de René Viaene, mia agento en Brugxo, kiu al dek kvar acxetantoj vendis tuton de kvarmil ducent kilogramoj. Cxio estis plenigita perfekte: mendodato, nomo kaj adreso de cxiu acxetanto kaj ánkaux cxiuj aliaj kolumnoj.
(21.3)Mi ne povis ne nenial sercxi lian peton en mia leterpincxilo. Gxi tekstis jene: `Mi do provos vendi iomete da fromagxo. Sindone al vi René Viaene, Rozenhoedkaai 17, Brugxo.' Nenio estis notita sur gxi cxar mi lin ne venigis pro tio ke li estis la sola Brugxano kiu pretis doni siajn servojn. Bonespere mi estis sendinta al li dek kuponojn kiel al la dudek naux aliaj. Mi do neniam scios cxu li estas maljuna aux juna, sxika aux cxifona, kun aux sen promenbastono.
(21.4)Lian mendon mi transsendis al Hornstra sen iu komentario. Eble mi ja ricevos miajn kvin procentojn. Jes, la sistemo kun tiuj kuponoj bonis, tion mi sciis.