sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XXI Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XIX

XX

(20.1)El la plej profunda profundajxo mi venas al la surfaco kaj spirante faciligxe mi reforgxis la malnovan cxenon cxirkaux mian maleolon. Hodiaux mi revenis al la General Marine.

(20.2)Post tia malagnosko oni sentas kulpa kaj por ne perdi simpatiojn mi, lauxcirkonstance, ludis rulon de iu kiu verdire reeklaboris tro frue.

(20.3)Sed tio estis superflue. Mi lauxlitere estis sturmita kaj frauxlino Van der Tak diris ke mi malpravas kaj ke mi prefere restu hejme. Sxi kompreneble ne scias ke mia salajro ne pagigxas.

(20.4)`Nun jen, vi ja rimarkas ke nenio estas same bona por nervomalsanulo kiel triktrako,' diris Tuil, kun singarda pusxo en miajn lumbojn.

(20.5)Ili demandis kiel mi opinias pri la sidado kun la dorso al la fenestroj, montris la novajn rulojn de sorbpapero kaj igis min rigardi Hamer-on, cxar tiu nun surhavas okulvitrojn.

(20.6)La maljuna Piet de sia lokomotivo svingsalutis min per sia kaskedo kiel frenezulo. Mi iris eksteren, kaj pasie prenis lian nigran manon, kiun cxiam kovras lubrikoleo. Li klinigxas el sia fera cxevalo, skuas mian brakon tiel kiel mi iras supren kaj malsupren kaj entuziasme forsxovas sian tabakmacxajxo de la unu vango al la alia.

(20.7)`Kaj cxu la cigaroj estis bonaj?'

(20.8)Li ecx ne sciis kion ili donis al mi.

(20.9)`Bonegaj Piet. Mi kunportos kelkajn.' Li faras honorante min tri kriegojn per sia sireno kaj bonhumore dauxrigas sian kvindek milan veturadon cxirkaux la sxipkonstruejo. Post tio mi denove okupis mian malnovan lokon kaj eklaboris.

(20.10)Miaj kolegoj donas al mi nur trivialajn mendleteretojn por tajpi kaj frapetas mem la longajn konstruplanojn kiuj estas plenaj de teknikaj terminoj kaj estas iom lacigaj. De frauxlino Van der Tak mi ricevas cxokoladeton, cxiufoje kiam sxi mem prenas unu.

(20.11)Strange, dum cxiuj tiuj jaroj mi ne sciis ke en oficejo povas esti tiel intima. Kaj en tiu fromagxo mi devis sufokigxi, dum mi cxi tie, inter du leteretoj, momenton povas auxskulti internajn vocxojn.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XXI Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XIX
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):