sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: IV Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: II

III

(3.1)Tiu sinjoro Van Schoonbeke apartenas al maljuna ricxa familio. Li estas frauxlo kaj logxas sole en granda domo en unu el niaj plej belaj stratoj.

(3.2)Monon li havas abunde kaj monon ankaux cxiuj liaj amikoj havas. Plej ofte ili estas jugxistoj, advokatoj, negocistoj, aux eksnegocistoj. Cxiu membro de tiu societo posedas minimume unu auxton, escepte sinjoro Van Schoonbeke mem, mia frato kaj mi. Sed kapablas sinjoro Van Schoonbeke havi auxton, se li volus, kaj neniu scias tion pli bone ol liaj amikoj mem. Ili do opinias tion stranga kaj fojfoje diras `tiu diabla Albert'.

(3.3)Estas io alia pri mia frato kaj mi.

(3.4)Estante kuracisto, li ne havas bonan ekskuzon por ne havi auxton, des pli pro tio ke li biciklas kaj tiel evidentigas ke li ja povus uzi unu. Sed por ni, barbaroj, kuracisto estas sankta kaj staras apud la pastro. Sekve nur pro sia kuracisteco mia frato estas pli malpli prezentebla, ankaux sen auxto. Cxar en sia medio sinjoro Van Schoonbeke gxustadire ne rajtas havi amikojn sen mono aux titoloj.

(3.5)Se ili eniras kaj suprizas lin kun fremdulo, tiam li prezentas la novulon tiel ke cxiu pensas ke la viro estas minimume cent procentojn pli grava ol li estas. Cxefon de distrikto, li nomas direktoro kaj kolonelo en civilaj vestoj prezentigxas kiel generalo.

(3.6)Estis tamen malfacila kazo pri mi.

(3.7)Vi scias ke mi estas skribisto cxe la General Marine and Shipbuilding Company, tiel ke li havas nenion al kio eblas alkrocxi. Neniu sankteco estas en skribisto.

(3.8)Li estas tute nuda sur la mondo.

(3.9)Du sekundojn li pensis, ne pli, kaj prezentis min kiel `sinjoro Laarmans de la Cxarpentaj Sxipkonstruejoj'.

(3.10)Li opinias nian anglan firmanomon tro longa por memori kaj ankaux tro preciza. Cxar li scias ke en la tuta urbo ne estas granda firmao de kiu ne unu el liaj amikoj konas iun de la direkcio kiu senprokraste povus informi pri mia sociala sensignifeco. `Skribisto' neniam enkapigxus en lin, cxar tio estus mia mortverdikto. Kaj plue mi do mem devas elsxiri min el la batalo. Li donis tiun masxkirason al mi, sed pli li ne povis fari.

(3.11)`Do, la sinjoro estas ingxeniero,' demandis viro kun oraj dentoj kiu sidis apud mi.

(3.12)`Inspektoro,' tuj diris mia amiko Van Schoonbeke, kiu scias ke ingxeniero ian teknikan altlernejon, diplomon kaj tro multajn sciojn inkluzivas por, cxe la unua konversacio, ne embarasi min.

(3.13)Mi mem ridis, por kredigi ilin ke tio krome ankaux inkludas iom da sekreto kiu eble malkasxigxos je konvena tempo.

(3.14)Ili sxtele rigardis mian kostumon kiu estis bonsxance preskaux nova kaj povus esti akceptebla, kvankam gxi havas malmultan fasonon, kaj post tio ili ignoris min.

(3.15)Unue ili parolis pri Italio, kie mi neniam estis, kaj mi travojagxis kun ili la tutan landon de Mignon: Venecio, Milano, Florenco, Romo, Napolo, Vezuvio kaj Pompeo. Mi ja foje legis pri tio, sed por mi Italio restas nur suprajxo sur la mapo, do mi silentis. Pri la arttrezoroj neniom estis dirata, sed la Italaj virinoj estas belegaj kaj plenaj de pasio.

(3.16)Kiam ilin tedis tio, ili priparolis la malfacilan situacion de propruloj. Multaj domoj estis nelogxataj kaj cxiuj deklaris ke iliaj luantoj pagas neregule. Mi volis protesti, ne nome de miaj luantoj, cxar tiujn mi ne havas, sed tial ke gxis nun mi mem pagis cxiam gxustatempe, sed temis jam pri iliaj auxtoj: kvar- kaj sescilindraj, garagxtarifoj, benzino kaj lubrikoleo, aferoj pri kiuj mi kompreneble ne povas kanti kanton.

(3.17)Kaj nun oni donis resumon pri tio, kio okazis dum la pasinta semajno en la familioj kiuj estas menciindaj.

(3.18)`Do la filo de Gevers edzinigis la filinon de Legrell,' diras unu.

(3.19)Tio ne estas sciigita kiel novajxo, cxar cxiuj jam scias tion escepte min, kiu neniam sciigxis pri la novedzino nek pri la novedzo, sed pli gxuste kiel punkto de proklamo pri kiu oni devas vocxdoni. Ili donas sian aprobon aux malaprobon laux tio cxu ambaux partioj kunportis egalpezan ricxajxon aux ne.

(3.20)Cxiuj samopinias, tiel ke tempo ne estas malsxparata per diskuti. Cxiu el ili nur eldiras komunajn opiniojn.

(3.21)`Do Delafaille eksigxis kiel prezidanto de la Komerca Cxambro.'

(3.22)Mi neniam sciigxis pri tiu viro, sed ili scias ne nur ke li ekzistas kaj eksigxis, sed plej ofte ili scias la veran motivon: oficiala malfavoro kauxze de bankroto, iu sekreta malsano, skandalo kun edzino aux filino, aux kelkfoje motivo estas ke li simple tedigxas.

(3.23)Tiu `journal parlé' okupas la plej grandan parton de la vespero kaj estas la plej embarasa periodo por mi, cxar mi devas limigi min per kapjesi, ridi aux levi brovojn.

(3.24)Jes, mi tie timegas dauxre kaj mi tie pli sxvitas ol cxe la mortado de patrino. Vi nun scias kiel mi suferis tiam sed tio almenaux haltis post unu nokto, kaj cxe Van Schoonbeke rekomencigxas cxiun semajnon kaj la jam sxvitigitajxo ne malpliigas tion, kion mi ankoraux devos travivi.

(3.25)Cxar ili, ekster la domo de mia amiko, ne interrilatas kun mi, ili ne povas memori mian nomon kaj en la komenco nomis min laux cxiuspecaj nomoj nur similaj al mia. Kaj cxar mi ja ne cxiam povas admoni, per cxiam rediri `pardonu, Laarmans', ili finfine decidis unue rigardi mian amikon Van Schoonbeke kaj al li, kie mi cxesidas, diri `via amiko asertas ke la liberaluloj'. Kaj nur post tio ili rigardas en mia direkto. Tiel la menciado de mia nomo superfluas. Kaj `via amiko' ankaux signifas ke tiu Van Schoonbeke komencas havi strangajn amikojn.

(3.26)Verdire ili ecx opinias ke estus pli bone se mi tute silentus, cxar kiam mi parolas cxiam por unu el ili estas malfacila laboro. Pro gxentileco al la gastiganto unu devigxas doni al mi resumon pri la naskigxo, la juneco, la studoj, la edzigxo kaj la kariero de iu regiona famulo pri kiu ili nur volis diskuti la entombigon.

(3.27)Mi ankaux abomenas restoraciojn.

(3.28)`La pasintan semajnon mi kun mia edzino mangxis skolopon en la Trois Perdix en Dijxono.'

(3.29)Kial li diras ke lia edzino kunmangxis, mi ne komprenas.

(3.30)`Do eskapo kun via lauxlegxa edzino, virego,' diras aliulo.

(3.31)Kaj post tio ili eknomas restoraciojn, la unu kontraux la alia, ne nur en Belgujo sed gxis malproksime en la eksterlando.

(3.32)La unuan fojon, tiam kiam mi ne jam estis tiel timema, mi opiniis ke ankaux mi citu unu, kiu estas en Dunkirko. Antaux jaroj lerneja kamarado diris al mi ke li tagmangxis tie, je sia postedzigxa vojagxo. Kaj mi memoris, cxar gxi havas la nomon de fama kaperisto.

(3.33)Mi havis mian restoracion preta kaj atendis favoran okazon.

(3.34)Sed cxifoje ili priparolis pri Saulieu, Dijxono, Grenoblo, Digne, Grasse kaj evidente estis survoje al Nico kaj Montekarlo tiel ke mi do gxene povis nomi Dunkirkon. Tio impresus kiel iu kiu subite nomas Tilburgon kiam la restoracioj de la Riviero estas nomataj.

(3.35)`Kredu aux ne, sed la pasintan semajnon mi mangxis en Rueno, en la Vieille Horloge, kontraux tridek frankoj, diferencajn antauxmangxajxojn, omaron, duonan kokinon kun trufoj, fromagxon kaj deserton,' subite estis deklarita.

(3.36)`Cxu tiu omaro ne estis enladigita japana krabo?' demandis iu.

(3.37)`Kaj cxu viaj trufoj hakita prostato?'

(3.38)Rueno ne estas malproksima de Dunkirko kaj tio estis unika eblo, kiu estu uzita. Tial mi uzis la unuan silenton kaj subite diris `Ankaux la Jean-Bart en Dunkirko estas bonega'.

(3.39)Malgraux tio, ke mi tiom preparis min, mi ektimis pro mia propra vocxo.

(3.40)Mi mallevis la okulojn kaj atendis la efikon.

(3.41)Bonsxance mi ne deklaris ke mi estis tie en la lastaj semajnoj, cxar tuj unu diris ke tiu Jean-Bart ne plu ekzistas jam proksimume tri jarojn kaj ke gxi nun estas kinejo.

(3.42)Jes, ju pli mi diras, des pli bone ili komprenas ke mi ne nur ne havas auxton, sed ankaux neniam havos unu. Silentado do estas necesa, cxar ili komencas atenti min kaj supozeble demandas sin kiel Van Schoonbeke decidis ekgastigi min. Se ne estus por mia frato, kiu pro Van Schoonbeke kelkfoje ekhavas pacientojn, mi jam antauxlongtempe estus sendinta diablen la tutan kunularon.

(3.43)Cxiun semajnon mi pli bone komprenis ke mi estas por mia amiko gxena protektato kaj ke tiel cxi ne plu eblas, kiam li demandis al mi la pasintan merkredon cxu mi sxatus farigxi reprezentanto de granda Nederlanda firmao. Estas tre entreprenemaj homoj, por kiuj li jxus gajnis grandan proceson. Mi povus ekhavi la agentecon tuj. Suficxus ke li rekomendus min, kaj por tio li volonte estis preta. Mono ne necesus.

(3.44)`Pensu pri tio,' konsilis li. `Multo estas gajnebla kaj vi estas la gxusta viro.'

(3.45)Tio estis ja iomete impertinenta de li, cxar mi opinias ke neniu opiniu min konvena antaux ol mi opiniis min konvena. Sed tamen cxarme estas ke li sen ajna kondicxo donis al mi okazon por demeti mian simplan vestaron de skribisto cxe la General Marine and Shipbuilding Company kaj nenial farigxi negocisto. Tiel liaj amikoj probable per si mem forigos kvindek procentojn da sia aroganteco. Kun ilia iometa mono!

(3.46)Mi ankaux demandis pri kio liaj amikoj negocas.

(3.47)`Pri fromagxo,' diris mia amiko. `Kaj tio cxiam marsxas, cxar cxiel la homoj devas mangxi'.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: IV Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: II
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):