(4.2)Vi scias ke mi estas preskaux kvindekjara kaj mia tridekjara servuteco kompreneble stampis min.
(4.3)Skribistoj estas humilaj, multe pli humilaj ol laboristoj kiuj, per ribelemeco kaj unueco, eldevigis iom da respekto. Oni ecx diras ke en Rusujo ili estigxis la mastroj. Se tio veras tiam ili meritas, mi opinias. Cetere sxajnas ke ili acxetis tion per sia sango. Sed skribistoj kutime estas malmulte specialitaj kaj harmonias tiel bone ke ecx viro kun longa sperto estas piedbatata al sia kvindekjara lojala pugo kaj anstatauxata per iu alia kiu estas same bona kaj pli malmultekosta.
(4.4)Pro tio ke mi havas infanojn, mi zorge evitas ekhavi disputon kun fremduloj, cxar ili povas esti amikoj de mia patrono. Do en la tramo mi iom lasas forpremi min kaj ne faras tro indigne kiam iu tretas miajn piedfingrojn.
(4.5)Sed tiun vesperon, cxio cxi estis indiferenta al mi. Tiu fromagxrevo ja realigxos, cxu ne?
(4.6)Mi sentis ke miaj okuloj jam disvastigas pli firman rigardon kaj enposxigis miajn manojn kun tia sengxeneco, kian mi tute ne konis antaux duona horo.
(4.7)Veninte hejmen, mi tre kutimmaniere eksidis apud la tablo, supeis sen iu vorto pri la nova ebleco kiu havigxis al mi kaj ne povis ne interne ridi kiam mi vidis kiel mia edzino kun sia kutima sxparemo sxmiris la buteron kaj trancxis la panon. Nu, sxi ja ne povis supozi ke eble morgaux sxi estos edzino de negocisto.
(4.8)Mi mangxis kiel cxiam, ne pli multe aux ne malpli multe, ne pli haste aux ne pli malrapide. Unuvorte, mi mangxis kiel iu kiu rezignacias pri tio ke li devas kompletigi sian multjaran servistecon cxe la General Marine and Shipbuilding Company per nesciata nombro da jaroj.
(4.9)Tamen mia edzino demandis kio okupas min.
(4.10)`Kio okupus min?' redemandis mi.
(4.11)Kaj post tio mi komencis korekti la lernejajn taskojn de miaj du infanoj.
(4.12)Mi malkovris grandegan eraron en participe passé kaj korektis tiun tiel elegante ke mia fileto mirigite suprenvidis.
(4.13)`Kial vi tiel rigardas, Jan?' demandis mi.
(4.14)`Mi ne scias,' ridis la knabo, kun interrilata rigardo en la direkto al mia edzino.
(4.15)Ankaux li do sxajnis rimarki ion en mi. Jen mi, kiu cxiam pensis povi majstre kasxi siajn sentojn. Tamen mi penu lerni tion, cxar en la komerco tiu certe povos bone servi al mi. Kaj se mia vizagxo estas tiel simple legebla, tiam dum la `journal parlé' gxi devas ofte legigi murdon kaj mortigon.
(4.16)La geedzan liton mi opinias la plej oportuna loko por diskuti pri seriozaj aferoj. Tie almenaux oni estas sola kun sia edzino. La litkovriloj mallauxtigas la vocxojn, la mallumo akcelas la pripenson kaj pro tio ke oni ne povas vidi unu la alian, neniun el ambaux influas la emocio de la kontrauxpartio. Tie cxio estas sciigata, kion oni ne bone kuragxas diri malfermviziere kaj do tie estis ke mi, kiam mi kusxis bone sur mia dekstra flanko, post enkonduka silento, diris al mia edzino ke mi igxos negocisto.
(4.17)Pro tio ke dum multaj jaroj sxi nur auxdis trivialajn konfidencojn, sxi igis min rediri tion kaj atendis pli detalan eksplikon kiun mi al sxi donis per trankvilaj, klaraj, mi do jam diras `aferecaj' terminoj. En kvin minutoj sxi akiris resumon pri la amikaro de Van Schoonbeke, pri ilia senafekta, nevolata malestimigo, kaj pri la propono kun kiu li sendis min hejmen tiel neatendite.
(4.18)Mia edzino auxskultas atente, cxar sxi kusxadis tiel kviete kiel muso, sen tuseti aux sin turni. Kaj pro tio ke mi silentis, sxi demandis kion mi intencas kaj cxu do mi rezignos mian oficon cxe la General Marine and Shipbuilding Company.
(4.19)`Jes,' diris mi malzorge, `Tio efektive estas necesa. Estante skribisto ie kaj krome fari negocon por si mem, tio ja ne eblas? Cxi tie indas kuragxa decidado.'
(4.20)`Kaj vespere?' estis demandita, post nova silento.
(4.21)`Vespere malhelas,' diris mi.
(4.22)Tio estis trafo, cxar la lito knaris kaj mia edzino turnis sin kvazaux sxi decidis ke sxi lasos per mia negocisteco min sufoki. Mi do devas malrigidigxi per mi mem.
(4.23)`Kion vespere?' diris mi krude.
(4.24)`Vespere negoci,' persistis sxi. `Kiaj negocoj estas?'
(4.25)Mi nun devis konfesi ke estas pri fromagxo. Estas strange, sed mi opiniis tiun artiklon iom nauxza kaj iom ridinda. Mi preferus povi negocisti pri io alia, ekzemple florbulboj kaj elektraj ampoloj, kiuj do ankaux estas karakterize Holandaj. Ecx haringon, sed prefere sekigitan, mi vendus kun pli da diligenteco ol fromagxon. Sed tiu nordNederlanda firmao ne povis, pro mi, sxangxi sian metion, tion mi ja komprenis.
(4.26)`Stranga artiklo, cxu vi ne tiel opinias?' demandis mi.
(4.27)Sed tiel mia edzino ja ne opiniis.
(4.28)`Tio cxiam marsxas,' kredis sxi, precize tiel, kiel Van Schoonbeke diris.
(4.29)Tiu kuragxigo min bonigis kaj mi diris ke mi irigos al la diablo la General Marine and Shipbuilding Company jam la sekvan matenon. Mi cxiaokaze volis iri al oficejo por adiauxi miajn kolegojn.
(4.30)`Sed komencu do peti tiun agentecon,' opiniis mia edzino. `Post tio cxiam vi povos decidi kion vi faru. Vi sxajnas ja freneza.'
(4.31)Tiu lasta estas tre senrespekta al komercisto, sed la konsilo estis bona. Cetere, kvankam mi diris tion, mi ja ne farus. Se oni havas edzinon kaj infanojn tiam oni devas esti duoble singarda.
(4.32)La sekvantan tagon mi iris al mia amiko Van Schoonbeke por demandi la nomon kaj la adreson, krom tio ankaux rekomendvorteton kaj ankoraux tiun saman vesperon mi skribis bravan aferecan leteron al Amsterdamo, unu el la plej bonaj leteroj, kiujn mi iam skribis. Mi iris enposxtigi gxin mem, cxar ion tian oni ne povas konfidi al nekoncernuloj, ankaux ne al siaj propraj infanoj.
(4.33)La respondo ne forrestis. Gxi venis tiel baldaux ke min ektimigis gxi, estis telegramforme: `Atendas vin je la dekunua morgaux centra oficejo Amsterdamo. Vojagxkostoj kompensotaj.'
(4.34)Mi nun devis trovi ion por ne devi iri al oficejo la sekvan tagon kaj mia edzino sugestis entombigon. Sed tio al mi ne placxis tial ke mi tiel jxus, pro la entombigo de mia patrino, restis hejme unu tutan tagon. Pro ajna kuzo oni malfacile forrestas de oficejo, almenaux ne unu tutan tagon.
(4.35)`Tiukaze diru ke vi estas malsana,' diris mia edzino. `Vi povas jam prepari tion hodiaux. Estas suficxe da gripo en la urbo.'
(4.36)En oficejo mi do sidis kun mia kapo en miaj manoj kaj morgaux mi iros al Amsterdamo por konatigxi kun la firmao Hornstra.