| *Foliumiloj: La unua rimarkendajho ja estas ke vi devus 
              elekti la DHTML-version de la TTT-ejo (en la rugha skatolo maldekstre), 
              nur se vi uzas au la foliumilon Microsoft Internet Explorer 4 (au 
              5) au tiun de Netscape Navigator 4 (au 4.5).  Por ekscii la version de via foliumilo, malfermu la foliumilon 
              kaj elektu la butonojn "helpo" sekve "pri (la foliumilo)". 
              Por ghisdatigi vian foliumilon, elektu "programar-ghisdatigon"-n 
              au "produkto-ghisdatigo"-n en la "help"-a menuo 
              de Netscape Navigator kaj Internet Explorer respektive, (dum interreta 
              konekto kompreneble). Tiam sekvu la instrukciojn. DHTML estas la akronimo por Dinamika Hiperteksta Marko-Lingvo. 
              Ghi utiligas kaj LKSF-elementojn (angle: CSS-P) kaj Javaskripton 
              por ebligi la movighon de tekston kaj bildojn en la foliumil-fenestro. 
              Nur la 4-versiaj foliumiloj (kaj superaj) subtenas LKSF-elementojn 
              (Lokado per Kaskadaj Stil-Folioj - normo difinita far la Tut-Tera 
              Teksajha Konsorcio). Averto: Aliri la DHTML-version de la jena TTT-ejo 
              kun 3-versia foliumilo, rezultos en nigra ekrano au fush-akumulo 
              de teksto. Se la versi-numero de via foliumilo estas 3 au malpli, elektu la 
              tuj elshutotan version. En la malva rubriko maldekstre tio estas 
              "Enkonduko (esperantlingva versio tuj elshutota)" au por 
              anglalingvuloj - "Introduction (quick-loading English version)" 
              . La inform-tekstoj en la kvar versioj estas unuidentaj. La bildoj 
              kaj kolor-skemo grandparte samas. La difero inter la versioj DHTML-aj 
              kaj tuj elshutotaj estas en la pagh-arangho kaj en la movigho de 
              certaj teksteroj kaj bildoj. Uzantoj de Microsoft Internet Exporer 4 kaj 5 rimarkos kroman objektomovon 
              en la Enkonduko, kiun uzantoj de Netscape Navigator malfeliche, 
              ne vidos. Tio estas pro la malsamaj manieroj per kiuj Internet Explorer 
              kaj Navigator interpretas la LKSF-kodon. Chi tiu disigho havos tamen 
              neatentindan efikon je via ghuo de la ejo. Komputil-bezonoj: 
              Ege rekomendatas ke vi elektu la version tuj elshutotan se via komputilo 
              ne akordas kun la sekvaj bezonoj: 200-megaherca procezilo kaj modemo 
              33kbps-a (au supera).  Kun 
              malpli potenca procezilo au pli malrapida modemo, via foliumilo 
              vershajne baraktos prezentante la objekto-movon. Plej malbone, esencaj 
              teksto, menueroj kaj bildoj, aparte tiuj kiuj englitas de "la 
              kulisoj", malsukcesos aperi. La "pagh-alterniga" 
              sistemo en la biografioj funkcios, au frustre malrapide au entute 
              ne.  Optimala 
              vido eblas kun procezilo "Pentium II" 266-megaherca (au 
              "Celeron" 300-megaherca) kaj modemon 56k-an. Fontoj 
              de Informado: Breve: Tazio Carlevaro, kun helpo de William Auld 
              kaj Ulrich Lins.  La 
              plejparto estis cherpita el chapitro 6 de Esperanto en Perspektivo, 
              London - Rotterdam 1974, specife el paghoj 144 to 186: "Originala 
              Beletro 1919 - 1945" kaj "Originala Beletro 1945 - 1972". 
              En iuj kazoj, sekciojn de la Karlevara teksto mi enshovis senshanghe. 
              Alikaze, eltirajhojn mi mallongigis kaj/au adaptis al teksto de 
              aliaj fontoj (vidu sube). Por 
              Kalman Kalocsay aparte, aldona materialo estis cherpita el grava 
              studo de William Auld: Enkonduko en la Originalan Literaturon 
              de Esperanto, Saarbrücken 1979. Por Eugeno Mihhalski, kromaj 
              informoj estis tiritaj el Lins, Ulrich, La Danghera Lingvo, 
              Gerlingen 1988. Aliaj valoraj fontoj estas la pri-autoraj notoj 
              troveblaj apud la dorsa kovrilo de pluraj poezi- au proz-eldonajhoj. 
              Unu el la plej utilaj estas en Boulton, Marjorie, Faktoj kaj 
              Fantazioj, Rotterdam 1984. Navigado: Se vi ne jam malkovris la shlosilon al la navigado 
              chirkau la DHTML-aj paghoj, permesu al mi vin gvidi: Sur la biografi-pagho de iu ajn el la 6 autoroj, restigu vian muson 
              super la shildo "Literatura Galerio" en la supra maldekstra 
              angulo. La bildo shanghighos kaj montrighos mesagho: "pli da 
              autoroj". Klaku sur la shanghita bildo. 9 individuaj kvadratoj 
              aperos, anstatauigante la portreton de la aktuala autoro. Klaku 
              sur iu ajn por iri al la biografio de tiu verkisto. La celo de la 
              3 restantaj kvadratoj able shajnos malpli evidenta unuavide. Tamen, 
              se vi restigos vian muson super chi tiuj bildoj vi vidos alterne" 
              "hejm'" "fulma-shargha versio" kaj "English 
              language version". Klaku sur chi tiuj por iri al la vizitebloj 
              indikitaj. Se vi decidas resti che la aktuala verkisto kaj deziras 
              revidi ties portreton, klak sur la skatolo tuj sube kun la etikedo 
              "Klaku chi tie por reiri al la aktuala autoro." Se vi eniris per Netscape Netcenter, vi eble rimarkis ke la hejm-pagho 
              al kiu vi reiris de iu ajn el la autor-biografioj, malsamas je la 
              hejm-pagho kiun vi unue vidis. Ne perturbighu. Estas efektive 2 
              malsamaj paghoj nomataj "index". Sufichu diri ke la kreon 
              de dua necesigis la metodo lau kiu oni establis redaktivojn por 
              TTT-ejestroj en Netcenter, kiu gastigas unu ejon. (La alia gastiganto 
              estas Geocities).  Pligrandigo de la ejo?: Mi rezignas prognozi grandiozan 
              futuron por chi tiu TTT-ejo. La potencialo jam videblas. Tamen la 
              realigo dependos de la tipo kaj kvanto de reagoj kaj pli grave de 
              la tipo kaj kvanto de kunlaboro. Iuj vidos la ejon kiel taugan kernon 
              de interreta enciklopedio de Literaturo en Esperanto. Iuj eble male. 
              Nek povas mi anonci lautagan planon por la kompletigo de la ekzistanta 
              kompare modesta projekto. Kiam sin prezentos shancoj, mi kreos la 
              3 mankantajn viziteblojn por la faritaj autor-paghoj - Kritiko, 
              Eltirajhoj kaj Bibliografio. Sekve mi eble povos aldoni autor-paghojn. 
              La shablonoj por aldonaj autor-paghoj jam pretas. Estas la informoj 
              mem - la esplorado, kribrado, redaktado, kunmetado kaj tradukado 
              kiuj konsumos tempon. Chiuj help-proponoj kaj kontribuoj estos danke 
              akceptitaj kaj kompreneble plirapidigos la procezon. Se la nombro 
              de autoroj enigitaj kreskos signife, ni eble povos kategoriumi ilin 
              lau tipo, periodo kaj regiono. Ekzemple, Kalacsay-on oni trovus 
              eventuale, navigante unue al "Poezio", sekve al "La 
              inter-militaj jaroj 1918-1939" kaj tiam al "Orienta Europo". Mi atendas vian reagon. Aparte bonvenus kunlabor-proponoj. Kontaktu la TTT-ejestro: vi povas sendi komentojn, sugestojn 
              kaj/au kontribuojn al aneilson@zip.com.au |