Mallonga biografio de Aleksandr Vertinskij


En la malproksima antauxrevolucia Ruslando de la 1917a jaro en unu el malgrandaj moskvaj teatroj kun nur 300 sidlokoj aperis alta svelta junulo vestita en kostumo de Pierrot. Sur la blanka masko de la vizagxo bildis tragedie nigraj brovoj, hele rugxa busxo. Li suprenlevis neordinare esprimemajn longfingrajn manojn kaj ekkantis...

Liaj etaj kantoj-noveloj nomigxis "arietoj" aux "tristaj kantetoj de Pierrot". Cxu temoj de la kantoj estis gxuste trovitaj de la juna artisto, cxu mem la junulo placxis al publiko, sed tiujn kantojn oni ekkantis kaj la tekstojn oni transdonis de busxo al busxo. Oni nomis la artiston "la rusa Pierrot", li famigxis, li estis imitata, li estis insultata de jxurnaloj kaj adorata de publiko kaj lia kariero promesis esti brila. Tiu juna famulo estis Aleksandr Vertinskij - poeto, kantisto kaj komponisto.

Ondoj de la revolucio de la 1917a jaro forpatrujigis la plej bonajn filojn de ruslanda kulturo. Bunin, Sxalapin, Mozjxuhxin, Pavlova, Vertinskij - ili estas steloj de la rusa kulturo, inffanoj de "la Argxenta jarcento" de Ruslando kaj ili estis devigitaj perdi sian patrujon por cxiam kaj sindoni al longaj jaroj de spirita migrado. Ne akceptante la revolucion Vertinskij elmigris, lasis Ruslandon kaj venis al Euxropo. Ekde tiu tago komencigxas dornoza vojo de "la rusa Pierrot". Liaj suprenflugantaj maldikaj manoj plorpetis jam ne pri gxojo de animo, sed pri savo de Ruslando. Nostalgio igxis lia muzo. La kantoj igxis malgrandaj baladoj. Herooj de tiuj kantoj estis klauxnoj kaj kokainulinoj, dancistinoj de kabareto kaj kinosteloj, kapricaj sxikvestitaj damoj kaj vagabondoj, artistoj kaj putinoj, pagxioj kaj lordoj. Cxiuj ili amas, suferas, revas pri felicxo, sopiras, kuregas post la vivo kaj amare ploras pro gxiaj vangofrapoj.

Nun li aperis antaux la publiko en frako, blindige blanka antauxcxemizo kaj lakledaj sxuoj. Lia majstreco atingis virtuozecon. Oni nomis lin "Sxalapin de estrado", "bardo de la rusa scenejo".

Vertinskij estas teatro! Vertinskij estas epoko! Vertinskij estas Ruslando mem! Lia vocxo prisorcxas, liaj kantoj vokas vin al foraj misteraj landoj. Li por cxiam restas en memoro. Al li aplauxdegas Parizo, Londono, Novjorko. Lin auxskultas rusoj, francoj, angloj. Lin adoris Fokin, Djagilev, Sxalapin. Gloro refoje privolvas lin.

Paradoksas, sed sur la pinto de sia sukceso la artisto insiste skribas al soveta registaro: "...lasu min hejmenveni, lasu, lasu! La animo sxirstrebas al la Patrujo, tien kie nun estas malbone, terure, kie estas malsato kaj malvarmo".

Nur en la fino de la jaro 1943 soveta registaro permesis al Vertinkij reveni al Ruslando. Ankoraux dauxris milito. La lando malfacile postvivis ruinigajn jarojn de sensenca bucxado. Cxi tie, en sia suferinta partujo Aleksandr Vertinkij multe koncertis karitate je profito de malsatantoj, kriplaj soldatoj, orfaj infanoj. Li kantis en la tuta Ruslando: en Siberio, en la Malproksima Oriento, en Azio. Li kantis tiom multe, gxis vocxstrecxo, kvazaux kredante ke liaj kantoj revarmigas homajn korojn. Cxi tiu lando ne estis por li "Soveta Unio", male - gxi kiel antauxe estis "lia Ruslando", lia patrino, lia amato. Cxi tie li kantis dum la lastaj jaroj de sia vivo. La gloro kiu dorlotis lin dufoje venis al li la trian kaj lastan fojon. Li revenis al la sino de la rusa kulturo jam kiel matura majstro kaj gxi brakume akceptis lin kiel vera patrino, sen demandi kie li estis dum cxiuj cxi jaroj.

La nomo de Vertinskij estas legendo. Liajn kantojn restis netusxitaj de koloro de revolucia patoso. Li restis libera filo de sia granda kulturo. Lin ne detruis Stalin kaj tiu fakto aldonis legendojn al liaj jaroj de restado en Sovetunio. Cxu eble tial ke en la animo de despoto estas sekreta pordeto kies malgrandan sxlosilon posedas poeto? Liaj poezio, muziko, kantado estas altvalorajxo de Epoko de la rusa Dekadenco, la lasta stelo en la firmamento de la Argxenta jarcento de Ruslando.

Anastasija Vertinskaja


Tiu cxi pagxo [angle] [france] [ruse]
[CXEFA PAGXO]
[biografio]
[versoj kaj kantoj de Vertinskij]
[kantoj laux versoj de aliaj poetoj]
[Vertinskij en kino]
[soneldonajxoj]
[printeldonajxoj]