La fino de la jaro
Cxiam kun la alveno de la fino de la jaro la gepersonoj pensas pri la Kristnasko kaj la novjaro. Du okazajxoj tre gravaj kaj mondkonataj. La alia tago mi legis rakonton de nia famaperua tradiciisto Ricardo Palma kie rakontis kiel estis la monato de decembro dum lia infaneco (pli malpli la dekjaro de 1830). Mi pensas ke povus esti interesa koni tion pro tio mi metas kelkaj linioj el gxi.

¨ Ekde la kvina horo de la vespero de la 24an de decembro, la kvar flankoj de la cxefplaco paradis tablojn kie oni vendis florojn, dulcxajxojn, ludilojn, konservajxojn, likvorojn  kaj cxio kio Dio volis krei por mangxi.
Al la dekdua horo nokte sole la popolacxo restis en la placo, obliganta la drinkojn. La aristokratio kaj la meza klaso direktigxis al la pregxejoj, kie la pajaj kantis en la atrioj kristnaskajn kantojn.....Poste venis, en la domoj, abundan noktomangxon kaj kiel ne estis higiena kusxigxi en la brakoj de Morfeo post  mangxego bonmacxita kaj pli bonmalsekata kun bonrugxa vino,...,la familio improvizis danceto al kiu la unuaj sunaj radioj finigis¨
¨Oni muntis en kelkaj domoj etan podion sur kiu oni vidis la stalo de Beleno kun cxiuj la gepersonoj ke aperas en la bibla rakonto. Figuretoj el pasto aw ligno komplementis la bildo.....Cxiu la mondo ekde la sepa gxis la dekunua horo nokte eniris en la salono kie oni montris la dia misterio. Cxiu Kristnaska Stalo estis pli vizitita kaj komentariita ol nova ministro........La plej fama de la Kristnaska Stalo el Lima estis la muntita en la monahxejo de la patroj bethlemitaj aw barbuloj. Kaj estis la plej fama pro la abundeco de awtomatajpupoj kaj pro la Krisnaskaj  Kantoj kun kiuj festis al la Dia Infano....Sed kiel cxio havas fino sur la tero, la 6an de januaro, tago de la Magaj Regxoj, oni finis la Kristnaska Stalo. Oni povas diveni ke tiu nokto la festo estis granda.Kaj gxis la decembro de la venotjaro¨.
Nun, multaj jaroj poste, multaj aferoj sxangxis en la taga vivo kaj en la kutimoj  sed malgraw la granda komerca influo en cxiu festo, la Kristnasko sekvas kiel tre speciala okazo cxar religie estas la festo de la nasko de nia Dia Infano (afero ke gxis nun ni memoras en la domaj Kristnaskaj Staloj), estas tempo de speciala espero kaj gxojeco en la koro ke ni devas doni al cxiuj, ne necese kiel materialaj donacojn sed ankaw kiel afablaj vortoj, pacienco kaj la plej bona de ni mem.Por cxiuj:
GXOJAN KRISTNASKOJN
KAJ
FELICXAN NOVJARON¡¡ 
Jorge Eduardo Zevallos Gómez
Kuracisto
Cxefpagxo
Español