Kelkaj linioj pri la geografio de Peruo
Peruo  estas,  apud   la  Pacifika Oceano, en  la  centra  kaj  okcidenta parto de Sudameriko.  Gxi  havas  1´285,215.60 Km2.  kaj  estas  inter  0· 01´48´´kaj 18· 20´50´´.8 de suda latitudo kaj inter 68· 39´27´´ kaj 81· 19´34´´.5 de okcidenta latitudo de Grenwich.
Kiu ajn ke vidas mondkarton povus pensi ke Peruo havas tropikan veteron kaj certe tiel devus esti se ne estus la Andaj Montaroj ke kuras tra la lando farante tri malsimilajn regionojn: la marbordo, la montaro kaj la gxangalo.
La marbordo estas aro da dezertoj kaj ricxaj valoj kie preskaw neniam pluvas kaj la riveroj el la montaro alportas la nekcesan akvon. En la marbordo estas la cxefhaveno (El Callao) kaj la cxefurbo (Lima). Nun, ambaw estas kiel sola granda urbo de  dek milionoj de gelogxantoj. Oni devas rimarki ke la tuta gelogxantaro de la lando estas 25 milionoj. En cxi tiu regiono aperis gravajn antikvajn preinkaajn kulturojn kiel Chavín(Cxavin), Paracas(Parakas), Nazka(Nazca), Moche(Mocxe), Chimú(Cximu), ktp.
En la montaro oni trovas montojn sur la 5,000 kaj 6,000 metroj sur la maro. La plej alta estas la Huaskaran kun 6,768 m.s.l.m. Ankaw estas la plej alta punkttrajnvojo de la mondo, Ticlio, kun 4,850 m.s.l.m. kaj la plej alta kaj sxipebla lago de la mondo, Titicaca, kun 3,809 m.s.l.m. kiu havas du havenojn: Puno (en Peruo) kaj Waki (en Bolivio). Inter la montaroj estas ricxegaj valoj kaj granda diverseco de mineraloj. Peruo estas inter la unuaj cxefproduktistoj de Au, Ag,Cu, ktp. La montaro estis la hejmo de diversaj kulturoj kiel la Tiawanako, Wari, Inka, ktp.
En la gxangalo, la senfina verda tero, estas la cxefriveroj de la lando. La rivero Amazonas naskas en Peruo. Cxi tiu regiono estas la plej granda de la lando, la plej malkonata kaj ankaw estas la regiono kun la plej malgranda kvanto de gelogxantoj.  Oni povas trovi la ruinojn de la kulturoj Chachapoyas(Cxacxapojas), Gran Pajatén(Pahxaten), ktp.
Kiel la altajxo de la montaroj estas tre grava en la vivo, en la ekonomio, ankaw oni povas trovi la sekvantajn regionojn:
Cxala (0 - 500m.s.l.m.)                 Junga (500 - 2,300 m.s.l.m.)
Kecxua (2,300 - 3,500 m.s.l.m.)     Suni( 3,500 - 4,000 m.s.l.m)
Puna (4,000 - 4,800 m.s.l.m.)  HXanka (4,800 - 6,768 m.s.l.m.)
Rupa - Rupa aw alta gxangalo ( 400 - 1,000 m.s.l.m.)
Omagua aw malalta gxangalo (83 - 400 m.s.l.m.)
Cxiu regiono kun propaj floroj, bestoj kaj birdoj.
La perua geografio ne estas facila sed permesas tre diversajn mangxajxojn dum tuta la jaro pro la multaj mikroveteroj ke ekzistas danke al la malsimilaj altajxoj de la valoj. La antikvaj kulturoj ne militis kontraw la naturo, ili komprenis al la naturo kaj uzis gxin por havi boneco.
Dio volu ke ni ankaw povos fari same.
En Español
Cxefpagxo
Julio E. Zevallos Gómez
FD el Lima