Pagxo 2. |
||||||||||||||||
Li kaj lia vojagxamiko treege gxuis la tempon en Peruo. Post tro malmulte da tempo en Limo ili iris al Kusko kaj ecx lawiris la inkaan vojon al Macxu-Picxu. Eble mia memoro trompas min, sed sxajnas ke ili vizitis ankaw Arekipon. Ili ne havis tempon esplori en Bolivio aw Cxilio. |
||||||||||||||||
Mi trovis lin tre afabla kaj gastama homo, kiu vere gxuas la kontaktojn kun esperantistoj en diversaj mondpartoj. Mi bedawras ke li ne povis pasigi iom da tempo ankaw kun samideanoj en aliaj lokoj en Peruo kaj Bolivio. Tamen imageble aliaj homoj, awdinte la interesajn rakontojn de Jan, decidos sekvi lin al Ameriko kaj esplori ankaw aliajn lokojn. |
||||||||||||||||
Ni esperu¡ |
||||||||||||||||
Bill Maxey |
||||||||||||||||