Memoroj pri la Cxehxa Respubliko |
||||||||||||||||||
En awgusto mi trovigxis en Cxehxa Respubliko dum tri semajnoj. Mi vizitis sep diversajn lokojn en cxiu parto de Bohemia - la okcidenta duono de la lando - krom la cxefurbo Prago. En kvar mi konatigxis kun samideanoj. Mi speciale planis vojagxon al la urbo Teplice, kie logxas Jan Navratil, cxehxa esperantisto kiu vizitis en Kolombio kaj Peruo antaw ses monatoj. |
||||||||||||||||||
Teplice situas 80 kilometrojn nordokcidente de la cefurbo, kaj tien mi facile veturis per trajno. La plej longa parto de la duhora vojagxado okazis apud belaj riveroj. Ofte estis videblaj grandaj fabrikoj, kiuj karakterizas la industrian nordon de la lando. Sed samtempe restas multaj kampoj kun jxus falcxita fojno aw baldaw rikoltonta maizo. |
||||||||||||||||||
Antaw cent jaroj Teplice estis fama banloko, kien venis multaj homoj por kuracigxi per la sanigaj akvofontoj. Poste, pro la industriigo de la regiono, gxi perdis tian allogon kaj multaj nezorgataj domoj komencis kadukigxi kaj disfali. Sed en la lastaj jaroj oni klopodas ripari ilin kaj plibeligi la tutan urbon, kaj gxi nun komencas rehavi la antawan belecon. Aparte en la lokoj apud la grandaj hoteloj, belaj gxardenoj refoje floras. Krom la banlokoj trovigxas ecx palaco kun propa lago kaj gxardenoj, kaj kelkaj historiaj pregxejoj. |
||||||||||||||||||
Mi rimarkis multajn virinojn vestitaj islamane, ecx kun infanoj kaj maljunuloj en rulsegxoj. Ili versxajne estis en la urbo por profiti la kuracigajn akvojn, tamen la logxantoj de la urbo inkluzivas multajn sudorient-azianojn kaj aliajn etnojn. |
||||||||||||||||||
Bedawrinde , pro komunikaj problemoj, mi ne povis kontakti al Jan gxis la nokto, kio permesis al ni nur du horojn por konatigxi. Li, kun ne - esperantista amikino kiu volis propavole konstati kiel funkcias Esperanto, kaj mi trinkis vinon en gastama kafejo kaj priparolis lian vojagxon kaj niajn komunajn amikojn en Sudameriko. |
||||||||||||||||||