LA PACISTA FILOSOFIO DE LA ESPERANTO
Kiam al la agxo de 14 jaroj mi malkovris la ravantan mondon de la Esperanto, mi estis frawlino plena de iluzioj, songxoj kaj idealoj. Kio pli logis al mi de la lingvo de la pola klera Zamenhof estis la filosofio ke oni povas kapti post gxia simpla gramatiko kaj vortaro.
Tio de imagi internacian komunumon komunikantigxi en la sama newtrala lingvo, sen la superrego de naska ligvo sur aliaj, sxajnis al mi ion simple mirinda, inda de la plej bona laborenergio.Surtuto se oni konsideris ke tiel simpla kaj facila komuniko de cxiuj kun cxiuj povus alporti kiel korolario la supra valoro de la paco inter la popoloj de la tero. Cxar sole oni povas ami kion oni konas kaj sole oni povas koni kion oni havas direktan kaj sinceran komunikon.
Pro tio, en la tagigxo de la jarcento XXI mi kredas ke ankoraw ni povas defendi la kawzo de la Esperanto malgraw la antaweniro de la angla lingvo kiel universala lingvo. Se la nacioj kaj siaj regestroj povus kompreni la avantagxon de la uzo de la Esperanto por la internacia komuniko, ne sole havus ligvistikan ilon de grandega ekzakteco kaj simpleco,sed ke ili partoprenus de la valoroj ke gxi subtenas kaj estas de granda profito por la homaro: la egaleco inter la gehomoj de malsamaj lingvoj kaj kulturoj, la respekto al la malsimileco kaj la sercxo de la koincido, la kono kaj la kompreno de la reala situacio de la frataj popoloj, la konkordo, la solidareco kaj la paco.
Por la ordinaraj gemondcivitanoj lerni Espernton havas alian elokventan avantagxon: cxiuj havas la samajn eblecojn de povparoli gxin korekte cxar neniu ¨ denaske¨ parolas gxin. Kontrawe al kio okazas kun la angla lingvo ke, por kiuj ne havis la ¨ sorton¨ de kreski en Usono, Britujo,aw alia lando de angla parolo, cxiam estos multe pli komplikata lerni kaj superregi gxin, surtuto kiam la ¨ akcento¨ denoncas la fremdeco kaj cxi tio markigas kun kelka komplekso de subeco.
Danke al Esperanto, la cxinulo, la hndulo, la usonano, la rusulo, la franculo kaj la hispanulo povas sidigxi kaj pace paroli kaj neniu povos senti la plej etan ekrigardon de supereco sur aliaj pro trudi la propan lingvon kiel ilo de komuniko. Cxiuj dialogos en egaleco danko al la uzo de cxi tiu newtrala lingvo de tiel granda utileco kaj fonetika beleco.
Kia bela afero songxi kun cxi tiu pacista vido kaj de largxa komuniko por la tria miljaro; kiu estas markata por la globigo de la kulturo kaj la reveno al la moralaj valoroj. Ne por gusto la franca filosofisto André Malroux kuragxe awguris ¨ ke la jarcento XXI estos spirita aw ne estos¨. Kaj en la kultivo de la humana spiriteco, la Esperanto havas multe por alporti
Cecilia Alegria
Jxurnalistino, Kondukantino de TV
Cxefpagxo
En Espaņol