PRI LA S-RO. IDELFONSO NUÑEZ BELTRAN
La pasinta monato de marto la perua esperanto movado havis grandan perdon. La S-ro. Idelfonso José Nuñez Beltrán mortis post pasi 98 jaroj en cxi tiu mondo. Li estis instruisto en la Universitato de Cajamarca, cxefa urbo de la nordmontaroj kie logxis dum dekjaroj gxis lia fino, sed li cxiam diris ke lia speciala laboro sur la tero estis instrui Esperanton
Li venis al la mondo en Collabamba (Ekvadoro) en 1902. Kun 20 jaroj li alvenis al Peruo. Cxi tie studis kaj laboris gxis esti la estro de la fervojo de Cajamarca. En 1930 li reiris al lia lando por esti pastro. Kiam estis sendita al Venezuelo li estis parohxestro en Lara kaj sekretario de la Primaso de Caracas. En tiuj jaroj li akiris la venezolanan civitanecon. En Kolombio li lernis Esperanton per korespondado el Argentinio kaj poste komencis siaj multaj dekjaroj de instrui la lingvon de Zamenhof en Kolombio, Venezuelo kaj cxefe en Peruo.
Oni devas diri ke li ne sole lernis Esperanton sed kaptis gxian animon, afero ke li volis transmisii al la gelernantoj.
Kun la jaroj a S-ro. Nuñez komprenis ke lia vera maniero de servi al Dio estis en la geedzigxo kaj tiel kun la tempo li formis propan familion en Peruo. Li donacis multajn esperantajn librojn al la universitato. Dum mia vojagxo al Cajamarca en 1999 mi havis la oportuneco de koni lin persone kaj malgraw sia maljuneco li entuziasmigis min por la disvastigo de la belan kaj utilan lingvon: Esperanto. La S-ro. Idelfonso Nuñez estas kaj estos en la memoro kaj la koro de la geesperantistoj ke konisal li, pro sia humileco kaj deziroj de disvastigo la facilan, efikan kaj belan lingvon Esperanto.
Carlos Miranda
Delegito el Callao
Cxefpagxo
En Español