http://www.purl.org/NET/mihxil/8/legxo.htmlAntaŭ la leĝo
Franz Kafka
()
Elgermanigis Michiel Meeuwissen
<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>, helpis Johan Bleij
(jgbleij@worldonline.nl),
Konrad Hinsen
(hinsen@ibs.ibs.fr),
Garamvölgyi László
(e818@develop.ksh.hu) kaj
Mauro Nervi
(mauro.nervi@ntt.it).
Germana
| Angligita
| Portugaligita
| Klingonigita
| Nederlandigita
| Japanigita
Kafka-Verbindungen
| Über `Vor dem Gesetz'
Antaŭ la Leĝo pordisto staras. Al ĉi tiu pordisto viro de
la kamparo venas kaj petas eniron en la Leĝon. Sed la pordisto diras, ke li
nun ne povas permesi al li eniri. La viro pripensas kaj tiam demandas ĉu
poste li rajtos eniri. `Estas eble', la pordisto diras, `tamen nun ne.' Pro
tio ke la pordo al la Leĝo estas malferma kiel ĉiam
kaj la pordisto starigis sin flanke, la viro klinas
sin, por vidi tra la pordo en la internon. Kiam la pordisto rimarkas tion li
ridas kaj diras: `Se vi tiom logiĝas, tiam do klopodu eniri malgraŭ mia
malpermeso. Sed rimarku: Mi estas potenca. Kaj mi estas nur la plej suba pordisto. De salonego ĝis
salonego tamen staras pordistoj, la unu pli potenca ol alia. Jam la aspekton
de la tria eĉ mi ne povas plu elteni.' Ĉi tiajn malfacilaĵojn la viro de
la kamparo ne antaŭvidis; la Leĝo ja estu alirebla por ĉiu kaj ĉiam, li
pensas, sed kiam li nun rigardas la pordiston en lia peltomantelo pli zorge,
lian grandan pintan nazon, la longan maldensan nigran
tataran barbon, tiam li decidas, tamen prefere atendi, ĝis li ekhavas
permeson eniri. La pordisto donas al li tabureton kaj igas lin eksidi flanke
de la pordo. Tie li sidas dum tagoj kaj jaroj. Li ofte petas lason eniri,
kaj lacigas la pordiston per siaj petoj. Ofte
la pordisto esplordemandetas lin, demandas pri lia hejmlando kaj pri multaj
aliaj aferoj, sed estas indiferentaj demandoj, kiajn grandaj sinjoroj faras,
kaj fine li ĉiam diras al li denove, ke li ankoraŭ ne povas lin enlasi. La
viro, kiu por la vojaĝo ekipis sin per multo, uzas ĉion, kiel ajn valora
ĝi estas, por korupti la pordiston. Tiu ja ĉion akceptas, sed kun tio
diras: `Mi akceptas nur tial ke vi ne kredu ke vi ion preterlasis.' Dum la
multaj jaroj la viro observas la pordiston preskaŭ senhalte. Li forgesas la
aliajn pordistojn, kaj ĉi tiu unua ŝajnas al li la ununura obstaklo por la
eniro en la Leĝon. Li malbenas la malbonŝancan hazardon, en la unua jaro
senkompate kaj laŭte, poste, maljuniĝante, li nur grumblas al si mem. Li
spiritkadukiĝas, kaj, pro tio ke li dum la multjara studo de la pordisto ankaŭ ekkonis la pulojn en lia
peltkolumo, li petas ankaŭ la pulojn helpi lin kaj ŝanĝi la animstaton de
la pordisto. Finfine lia vido malfortiĝas, kaj li ne scias, ĉu ĉirkaŭ li
vere mallumiĝas, aŭ ĉu lin nur liaj okuloj trompas. Sed li ja nun
distingas en mallumo iun brilon, kiu neestingeble penetras el la pordo de la Leĝo. Nun li ne plu vivas longe. Antaŭ
lia morto en lia kapo kolektiĝas ĉiuj spertoj de la tuta tempo ĝis unu
demando, kiun li ĝis nun ankoraŭ ne faris al la pordisto. Li signas al la
pordisto, ĉar li ne plu povas levi sian rigidiĝantan korpon. La pordisto
devas profunde malsupren kliniĝi al li, ĉar la altodiferenco tre malfavore
al la viro ŝanĝiĝis. `Kion do vi nun ankoraŭ volas scii?' demandas la
pordisto, `vi estas nesatigebla.' `Ĉiu ja aspiras al la Leĝo', diras la
viro, `Kio kaŭzas, ke dum tiuj multaj jaroj neniu krom mi deziris eniron?' La pordisto komprenas, ke la viro alproksimiĝas sian
finon ,
kaj, por ankoraŭ atingi la surdiĝanton, li kriegas al li: `Tie ĉi neniu
alia povis akiri eniron, ĉar tiu ĉi enirejo estis destinita nur por vi. Mi
nun iras kaj fermas ĝin.'
Respondecas Miĥil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu ĉi paĝo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/8/legxo.html
Lasta ŝanĝo: Sat Oct 14 19:22:27 2000