http://www.purl.org/NET/mihxil/8/esperanto.html

Hejmpaĝo de Miĥil'


nombrilo: ##
Nederlanda Angla

(ikse | oke)


[Besto]
Bonvenon en mia hejmpaĝo!

Mi estas Michiel Meeuwissen <M.Meeuwissen@warande.uu.nl>, ne plu komencanta esperantisto. Se vi vidas bildojn entute, tiam vi eble demandas vin, kion tiu besto jen apuda ĉi tie faras. Mi povas sciigi vin ke mi metas ĝin ĉi tien nur por tio ke ĝi pliinteresigu ĉi tiun paĝon iomete. La cetero ankaŭ interesas, kompreneble, sed ĉiam bone estas esti malriskema.

Esperantaĵoj kiujn mi faris:

Literaturaj tradukoj kaj tiaj:

  • Mia traduko Fromaĝo (novelo de la flandra verkisto Willem Elsschot). Multe de ĉi tiu mi tradukis kiel komencanto, sed mi ankoraŭ provas plibonigi ĝin. Do bonvole sendu al mi la erarojn kiujn vi trovos. Ĉiuokaze ĉi tiu granda laboro ege helpis min lerni esperanton.
  • Vi povas legi informon pri Elsschot ĉi tie
  • En `Fromaĝo' aperas poemo, sed en tiu la ĝusta ritmo perdiĝis. Mi do denove provis en La edzeco
  • Ankaŭ la germanan mi volis lerni do mi provis traduki `Vor dem Gesetz'. Esperante ĝi fariĝis Antaŭ la Leĝo. Mi ricevis multe da helpo pri ĉi tio, do mi aŭdacas aserti ke ĉi tiu traduko eble eĉ bonas.
  • Pli nova entrepreno post tio fariĝis traduko de bildrakonto de Marten Toonder. En Nederlando li estas fama pro la stranga lingvuzo, kaj do traduki povus esti interesa afero. Pli ol trionon de la paĝoj el la libro `De Bovenbazen' (La Ĉefestroj) mi jam faris, kun helpo de Johan Bleij kaj Linda Brussaard.
  • Poemoj kiujn mi antaŭ nelonge aŭ antaŭ longe verkis.
  • La profitulo Pri ĉi tiu nederlanda novelo de Nescio mi ankaŭ okupiĝis. Kiel Elsschot ankaŭ tipe nederlanda (aŭ `de nederlandflandra kulturo'). Timeblas ke neniu alia komprenas.... Sed tamen mi tre konsilas al ĉiu legi tiun ĉi tradukaĉon! Aŭ eĉ nur rigardi la paĝon, ĉar tiun ĉi tradukon mi eĉ ilustretis.
  • Saidjah kaj Adinda Tiun ĉi ĉapitron el `Max Havelaar' jam kelkaj tradukis. Mi antaŭ kelkaj jaroj tamen nesciante tion ankaŭ provis, kaj kiel fingroekzercon mi plibonigis kaj eĉ pretigis ĝin antaŭnelonge. Alia traduko ankoraŭ aĉeteblas ĉe UEA, mi ne konas ĝin, sed kompreneble mi ankaŭ esperas ke vi aĉetu tiun.
  • Karaktero La unua ĉapitro el la fama libro de Bordewijk. La filmo de la reĝisoro Mike van Diem en 1997 gajnis la Oksar-premion por la plej bona eksterlanda filmo.
  • La prunoarbo Elnederlandigita fama poemo de Hiëronymus van Alphen.
  • Apenaŭ menciindaj estas La vesperoj kaj La elektrilo de Wimshurst.
  • [nova] Kaj kelkaj aferoj kiujn mi nur entajpis: Poemoj de Achterberg, La Nederlanda himno (el la Belga antologio :-) )
  • [nova] Kaj jen poemo/rakonteto kiun mi tradukis el la Afrikansa lingvo. Temas pri ŝtelita televidilo, kaj ial mi trovis la originalon sufiĉe amuza..
Aliaĵoj:
  • Programeto por `riismigado'
  • Artikolo por JEN pri la VEK-ejo, kiun mi skribis.
  • Resumo pri eta esplorado kiun mi faris.
  • Amiko petis ĉu mi povu provizi esperantan tradukon de paĝo pri supervivada kuro. Eble ankaŭ vi ekinteresiĝas pri tiu ĉi branĉo de sporto.
  • Artikolo pri KEF '98, kiu ankaŭ aperis en JEN.
  • Hejmpaĝo de la Zamenhofa Kolegaro Parkero.
  • Gramatiko de Esperant'
  • Eta paĝo pri Linukso.
  • Ĉu vere eblas akiri bonan superrigardon de iu nacia literaturo pere de esperanto? Tio estas tre dubinda. Mi provas kunmeti enretan Nederlandan bibliografion, kiu estas listo de ĉiu Nederlandlingva literaturo iam esperantigita. Ĝi ne kompletas, sed tia kompleto ja estas strebo. Ankaŭ trovigas bela cgi-programo por serĉi en la rezulto, kiu ankaŭ taŭgas por serĉi en la listo de Don Harlow.
  • Iom da militema propagando por Iksismo. Ĉiam kiam denove mi tute frustriĝos pro tio ke iu programo denove tute ne funkcias, ĉar la nova versio ŝajne tute malsame rilatas al supersignoj, mi disreklamados pri tiu paĝo, por seniĝi je miaj koleroj.
  • La Granda Interreta Ĉu-ludo pri Bestoj kaj Plantoj en Esperanto. Ankoraŭa praktiko pri programado en perl. Mi rekomendus simple klaki se vi ŝatus scii pri kio temas.
  • [nova] La enreta Nederlanda bibliografio estis bela. Sed eblas pli bone! Nun mi okupiĝas pri Enreta Esperanto-Bibliografio. Ĝi ankoraŭ servos al nia UEA per provi vendi librojn per la reto.

Se vi serĉas min, vi havas bonan ŝancon en la Virtuala Esperanto-Kongreso. Mi kreis liston de hejmpaĝoj de aliaj uloj kiuj kelkfoje vekumas.

Bedaŭrinde, nenio plu estas legebla en esperanto (nu, ne estas tiom malmulte). Se vi kapablas legi la Anglan aŭ la Nederlandan mi referencas al miaj respektivaj paĝoj.


Mia bildo, Mia timo, Mia voĉo
[fisho]


Interesaj memfaritaj bildoj (sub ili estas interesaj Java-apletoj)

[Mekko orienten] [cxevalo]

Ĉu bela? Sur la ruĝa linio Mekko estas precize orienten.

Bonvolu sciigi min kiam vi vidis mian paĝon:
Kiu vi estas? (tajpu vian nomon, retadreson aŭ kion ajn vi volas):

Valid XHTML 1.0! Mi intencas ke tiu cxi pagho spekteblu per cxiu krozilo Respondecas Miĥil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu ĉi paĝo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/8/esperanto.html
Lasta ŝanĝo: Sat Oct 14 18:50:34 2000 ($Date: 2000/10/14 16:50:34 $)