Bazaj Parkeraj poemoj

Jen la bazaj poemoj, kiujn oni devas parkerigi por rajti membrigxi en la Kolegaron Parkero. Interpunkcio estas laux la krestomatioj (cxe unu eta diferenco mi elektis por la nova).

(ikse, oke)


LA ESPERO

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu gxi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
GXi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
GXi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero,
Kolektigxas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.

Sur neuxtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacigxos,
GXis la bela songxo de l' homaro
Por eterna ben' efektivigxos.


LA VOJO

Tra densa mallumo, briletas la celo
Al kiu kuragxe ni iras.
Simile al stelo, en nokta cxielo,
Al ni la direkton gxi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
CXar klara kaj rekta, kaj tre difinita
GXi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante
Ni iru la vojon celitan!
Ecx guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pasxo post pasxo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam lacigxas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas, -
Ni semas kaj semas konstante.
``Ho cxesu!'', mokante la homoj admonas, -
``Ne cxesu, ne cxesu!'' en kor' al ni sonas:
``Obstine antauxen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos''.

Se longa sekeco, aux ventoj subitaj
Velkantajn foliojn desxiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli fresxan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
GXin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine gxi pasxas, provita, hardita
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante
Ni iru la vojon celitan!
Ecx guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco -
Jen estas la signoj per kies potenco
Ni pasxo post pasxo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.


HO, MIA KOR'

(
mp3e)

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
CXu mi ne venkos en decida hor'!
Suficxe! trankviligxu de l' batado,
Ho, mia kor' !


Valid XHTML 1.0! Mi intencas ke tiu cxi pagho spekteblu per cxiu krozilo Respondecas Mihxil'<M.Meeuwissen@warande.uu.nl>Tiu cxi pagxo estas http://www.purl.org/NET/mihxil/bazaj.html
Lasta sxangxo: Thu Oct 19 19:30:24 2000