(15.2)`Nia amiko Laarmans elektigxis prezidanto de la Sindikato de Belgaj Fromagxkomercistoj. Mi trinkas je tiu granda sukceso,' deklaris li.
(15.3)Cxiuj malplenigis sian glason, cxar ili cxiam estas pretaj por intertusxi la glasojn kun la vino de Van Schoonbeke je kio ajn.
(15.4)`Tiu juna viro multon atingos,' diris tiu kun siaj oraj dentoj.
(15.5)Mi protestis, cxar cxi tio ne povis esti io alia ol malsprita spritajxo de nia gastiganto, sed tiu maljuna advokato kun sia duona bulo deklaris ke memfarita homo kiel mi devas sin liberigi de tiu humileco kiel de eluzita palto. Tenu alta la fromagxnormon, sinjoro!
(15.6)Dum la forirado mi demandis al Van Schoonbeke kial li faris tiun sxercon sed li persistis ke tio estas finarangxita afero kaj ridis al min afable, cxar li estas plena de bonaj intencoj.
(15.7)`Prezidanto!' akcentis li admirante.
(15.8)Li kompreneble opinias tion profito de prestigxo, ne nur por mi sed pere ankaux por si kaj cxiuj siaj amikoj. Mi estus la dua prezidanto, cxar tiu ulo estas prezidanto de la Unuigxo de Antverpenaj Grenimportistoj.
(15.9)Mi ne komprenas cxar mi petis nenion kaj mi ecx ne konas tiun unuigxon, kvankam mi estas membro de gxi.
(15.10)Je la sekva mateno la posxto alportis klarigon forme letero de la Association Professionelle des Négociants en Fromage, per kiu mi sciigxis ke mi elektigxis anstatauxa prezidanto. Ecx anstatauxan mi opinias tro multa. Mi nenion volas anstatauxi. Mi volas ke mia frato silentas, ke mia oficejo prosperas, kaj ke miaj agentoj vendas. Kaj ke oni sin ne okupas pri mi. Ankaux la motivo estis montrita. Antaux tri jaroj la limimpostoj super fromagxo estis faritaj de dek al dudek procentoj ad valorem kaj ili estis, gvidataj de sia malnova prezidanto, de tiam vane peninta denove malfarigi tiun plialtigon. Ili estis vendrede, do morgaux, ree auxdicie akceptotaj cxe la Departemento de Komerco kaj insistis ke mi komandos ilian delegacion.
(15.11)Ilia letero treege maltrankviligis min cxar oni versxajne iom publikigos pri la nomo de prezidanto de tia fakista unuigxo, tiom mi ja scias pri tio. Tio ja ne estas malebligebla. Kaj mi cxiuokaze ne volas ke Hamer kaj la tuta dungitaro de la General Marine arangxos sin cxi tempon cxirkaux gazeton en kiu estas mia portreto kiel fromagxestro de Belgujo. Tio ne povas. Al tio mi ne volas esti elmetita.
(15.12)Morgaux mi revenos al Bruselo kaj mi diros al tiuj sinjoroj ke mia sanstato ne toleras tion. Kaj se ili ne volas auxskulti tiam mi eksigxos kiel membro kaj tiam ilia unuigxo sufokigxu. Mi bedauxras pro Van Schoonbeke, sed mi ne kapablas alie.
(15.13)Mi renkontis en la Palace Hotelo kvar fromagxhomojn kiuj prezentis sin kiel Hellemans el Bruselo, Dupierreux el Liegxo, Bruaene el Brugxo kaj kvara el Gento kies nomon mi ne auxdis. Kaj tial ke la tempo urgxis ni devis foriri.
(15.14)`Sinjoroj,' diris mi, `ne ofendigxu, sed mi ne povas akcepti. Elektu iun alian,' petegis mi, `mi estos dankema al vi.'
(15.15)Sed ili ne cedis kaj ni ne povis reiri, cxar la gxenerala direktoro, aux eble la ministro mem, atendis nin je la deka horo kaj niaj kvin nomoj estis diritaj. Ili ne estis antauxvidintaj kontrauxstaron, kontrauxe, cxar tiu advokato el Antverpeno estis dirinta ke mi ne pli postulas. Jen tio jam estas. Denove la laboro de mia terura amiko kiu volas vidi min pli alta.
(15.16)`Auxskultu,' diris Dupierreux, kiu farigxis nervoza, `se vi ne volas resti prezidanto, tiam almenaux faru kun ni tiun unu mision. Post unu horo vi estos eksprezidanto.'
(15.17)Pri tiu kondicxo mi finfine konsentis kaj mi kuniris.
(15.18)Sidinte longan tempon en la atendejo kun delegacio de bierfaristoj, la pedelo aperis, kiu lauxtvocxe alvokis la Association Professionelle des Négociants en Fromage kaj antauxiris nin en la kabineto de sinjoro de Lovendegem de Pottelsberge, gxenerala direktoro de la Departemento, kiu al ni, post gxentilmaniera bonvenigo, montris kvin segxojn kiuj estis antaux sia skribotablo.
(15.19)`Prezidanto, mi petas vin,' diris Hellemans. Kaj kiam mi estis sidanta ankaux ili sidigxis.
(15.20)La gxenerala direktoro ordigis siajn okulvitrojn kaj sercxis el stako difinatan dosieron, kiun li ankoraux momenton trarigardis. Tio faris rapide, kio pensigis min ke la cxefajxon jam konis li. Li kapneis ripetfoje kaj sxultrotiris kvazaux li devis fari neeblan taskon. Fine li ekkusxis dorse en sia segxo kaj rigardis nin, precipe min.
(15.21)`Sinjoroj,' deklaris li, `mi terure bedauxras, sed cxi jaron tio ne estas ebla. Tio farus je malkonvena momento truon en la kuranta bugxeto, ecx sen paroli pri la fortega reakcio cxe la enlandaj fabrikistoj per kampanjo en la gazetaro kaj la klasika interpelacio en la parlamento. Sed estontan jaron, ni vidos.' Kaj tiam lia telefono sonoris.
(15.22)`La kolombobredistoj devas atendi gxis mi estas preta kun la fromagxkomercistoj,' diris li krude kaj malektelefonis.
(15.23)`Sed,' dauxrigis li konsolante, `mi promesas al ni ke mi ne denove cedos se niaj propraj fabrikistoj insistos novan plialtigon de dek procentoj.' Kaj li konsultis sian brakhorlogxon.
(15.24)Miaj kvar salongardistoj rigardis al mia direkto kaj tial ke mi nenion eligis, Dupierreux deklaris ke ili tion scias jam delonge cxar cxe cxiu vizito la samo estis dirita al ili. Kaj post tio sekvis implikita diskuto pri indigxenaj kaj eksterlandaj fromagxspecoj, kun statistikoj pri kiuj mi nenion komprenis. Iliaj kvar vocxoj kunfandigxis gxis unu zumado kiu iom post iom sxajnis foriri de mi. Kaj finfine mi estis malantauxe kelkaj pasxoj kaj rigardis de supre tiun liberigantan kvaropon. Jen sidis Hellemans, multjara viro, grizigxinta en la fromagxo, Bruaene, korpulenta virego, gxuanta bonegan sanon kaj kun peza ora cxeno sur la ventro, Dupierreux, malgranda nervozo sinjoreto kiu malfacile povas regi sin kaj fine tiu viro el Gento kun siaj pustulaj manoj, pendante antauxen, la kubutoj sur la genuoj por ne maltrafi silabon. Cxiuj kvar homoj de sxatateco en la fromagxo, homoj kun pasinteco, kun fromagxtradicio, homoj de prestigxo, homoj kun mono. Kaj inter tio tiu tauxzita Frans Laarmans, kiu sciis ne plu pri fromagxo ol pri kemiajxoj. Kion tiu malpuraj fromagxvermoj permisis sin pri tiu malluksa viro? Kaj subite mia segxo sxovigxis kvazaux per si mem malantauxen. Mi staris rekte kaj kun sovagxa rigardo al tiuj kvar fromagxigitaj mallertuloj mi deklaris, lauxtvocxe, ke mi estas tedegata.
(15.25)Ili fikse rigardis min konfuzite, kiel iu kiu observas unuan erupcion de senprudenteco.
(15.26)Mi vidis de Lovendegem de Pottelsberghe paligxanta. Li sin preparis, turnigxis cxirkaux sia skribotablo, haste venis al mi kaj metis sian blankan manon familiare sur mian brakon.
(15.27)`Nu, nu, sinjoro Laarmans,' kvietigis li, `tiel mi ne celis. Kiel vi opiniis pri malaltigo de kvin procentoj kaj la aliaj kvin sekvontan jaron. Estu nun iomete cedema, cxar cxion subite mi vere ne kuragxas preni sur mi.'
(15.28)`Konsentite,' diris tiu viro el Gento. Kaj iom post tio mi estis sur la trotuaro, cxirkauxita de miaj radiantaj fromagxkamaradoj kiuj manprenis min kvarope samtempe.
(15.29)`Sinjoro Laarmans,' murmuris Dupierreux kortusxite, `Ni dankas vin. Ion tian ni ne kuragxis esperi. Cxi tio estas eksterordinara.'
(15.30)`Kaj nun pri mia prezidanteco definitive ne plu estas parolo, cxu ne, sinjoroj?'
(15.31)`Certe,' min trankviligis Bruaene. `Ni vin ne plu bezonas.'