sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XVII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XV

XVI

(16.1)Venis letero el Amsterdamo en kiu Hornstra diras ke li marde devos iri al Parizo kaj profitos sian trairon tra Belgujo por reguli la kontojn pri tiuj unuaj dudek tunoj kun mi. Li estos cxi tie je la dek unua.

(16.2)Cxu estis pro honto aux pro kolerego? Mi ne scias. Sed kiam mi legis tiun leteron mi fortege rugxigxis, kvankam mi sidis sola kaj nevidata en mia oficejo, kie nun nenio plu mankas.

(16.3)Mi enposxigis la leteron, cxar mi ne volas ke mia edzino scias tion, alie sxi certe rakontas tion al mia frato. Sed unu afero estas certa. Se tiuj Edamaj ne estos venditaj post kvin tagoj, tiam la Gafpa torpedigxos. Verdire mi nur havas kvar tagojn, cxar por aferisto la dimancxo ne prikalkuligxas.

(16.4)Kun la morto en la koro mi denove irprenis mian korbovalizon de la subtegmento kaj enigis en gxin unu el miaj fromagxoj. Mia edzino supozeble pensas ke miaj amikoj duafoje mendis.

(16.5)Hop nu, Frans. Via kontorbabilacxado finis. Vi mem ekiru, kun neniuj aliaj helpantoj krom via lango kaj la kvalito de via krema.

(16.6)Mi ja scias kien mi iru. Se ie fromagxo debitigxas, tiam tie estas.

(16.7)Sed kion mi rakontos? Senpere demandi cxu ili eble volas acxeti iom da fromagxo?

(16.8)Nun mi konscias ke mankas al mi la praktiko, cxar mi neniam vendis ion. Kaj nun subite fromagxon. Se estus mimozo. Kaj tamen mi devas fari cxiutagajxon. Cxar kion tiuj milionoj da aferistoj faras? Ankaux tiuj do devas.

(16.9)Tiu pruva ekzemplero de Le soir ankoraux cxiam estas sur mia skribotablo. Mi malfermas gxin por ankoraux unufoje rigardi mian anoncon. Gxi aspektas tiel bona ke mi mem ekdiziras skribi pro gxi por oferi miajn servojn.

(16.10)Kaj auxtomate mi rigardis malgrandan enmeton, tuj sur la mia: `Skribaj kaj parolaj konsiloj por negocistoj kaj agentoj kiuj malmulte sukcesas pri la vendado. Multjara sperto. Boorman, Villa des Roses, Brashxato.'

(16.11)Tiu komunumo estas proksima. Kial mi ne konsilus tiun viron antaux ol mi kuragxas entrepreni la unuan pasxon?

(16.12)Tio do mi faris, kiel malsanulo, sen scio de sia kuracisto, iras al cxarlatanoj.

(16.13)Mi devis atendi gxis estis mia vico.

(16.14)Boorman estas fortika maljuna sinjoreto, kun granda kapo kaj fiksa rigardo, kiu sidas kun la dorso al la fenestro kaj lasis brili la helan taglumon sur siajn vizitantojn.

(16.15)Li auxskultis mian Gafparakonton sen interrompi min kaj tiam diris ke du aferoj estas grava por mi: Kiel mi envenas kaj kion mi diras. Unue kaj antaux cxio, kiel oni envenas? Vi povas enveni kiel unu kiu alportas ion aux venas peti ion, kiel aferisto aux kiel almozulo. La almoza, diras Boorman, estas malpli en la vestaro ol en tenigxo kaj tono.

(16.16)Vi do venas libere, ecx eble kun cigaro en la busxo, terenjxetas vian valizon, kvazaux en tiu estas indiferente kio, sed ne fromagxo, kaj demandas cxu vi havas la honoron.

(16.17)Kompreneble li diras ke jes. Kaj se vi ne havas la honoron, tiam do li havas la honoron.

(16.18)Vi eksidas, se necese nepetite.

(16.19)Sinjoro, ni venis el Amsterdamo intence por prezenti al vi la monopolon por Antverpeno de nia krema Gafpafromagxo, informigxinte pri via firmao.

(16.20)Ni, signifas, ke gxustadire venis plena oficiala komisiono, sed la aliaj ankoraux estas en la hotelo. Hieraux vespere iomete dibocxis.

(16.21)El Amsterdamo intence apelacias al lia bona koro, diras Boorman. Se li ja ne acxetas, la komisiono nur povas reveni al sia gepatra urbo kaj tiam la tuta vojagxo perdigxas. Krom tio, la konfido al lia firmao tiam estus sxoka. Kaj por tio li devas esti senta, cxar informigxinte pri via firmao inkluzifas ke vi kribris tutan Antverpenon kaj ke nur li restis. Kaj nia krema signifas ke malantaux vi fikse staras la kompleta Nederlanda fromagxindustrio. Li komplezus praktike instrui min, sed tio ne plu eblas, cxar Hornstra alproksimigxas.

(16.22)Tiu vizito al Boorman estis mia lasta prokrasto. Forlasite de cxiu mi mem devis ataki la fromagxdrakon. Mi sukcesis iri neobservate preter sinjorino Peeters kaj uzis la tramon al tiu fromagxbutiko kun gxia belega montrofenestro, kie tiel fetoras. Unue mi staris dum kelka tempo antaux la vitra montrejo, kaj sercxis inter cxiuj tiuj fromagxspecoj Edaman. Jes, tie estas unu, tratrancxita en du egalajn partojn. Tiu kompreneble ne estas komparebla kun mia krema, tio mi ja tuj povas vidi.

(16.23)La butiko ankoraux same odoras kiel tiam tiun vesperon. Estas stranga, sed nun mi jam estas delonge en la fako, mi povas elteni tion malpli bone ol cxe mia hejmenveno el Amsterdamo. Cxu mi farigxis pli mola? Cxu aux estas tio pro mia animstato?

(16.24)La butiko bone marsxas, tio estas certa.

(16.25)Interne staras seso da acxetantoj kaj la komizinoj estas multokupataj per trancxi, enpaki kaj redoni. Gxis ekstere mi cxiufoje auxdas ilin demandantaj: `Kaj por vi, sinjorino?'

(16.26)Mi do ne povas enveni tiel longe kiel cxiuj tiuj acxetantoj estas tie kaj cxesigi la tutan entreprenon por deklami pri mia krema. Cxar ke estos deklamado, certas. Se mi ne tuj komencos, tiam ili eble demandos: `Kaj por vi, sinjoro?' Kaj tiam la roloj farigxos inversaj.

(16.27)La multokupiteco nun iomete malfortigxis. Staris plu nur unuobla sinjorino.

(16.28)Nun aux neniam.

(16.29)Sed du el la komizinoj, kiuj havas nenion por fari, rigardas min, diras ion unu al la alia kaj komencas ridi. La plej maljuna momenton speguligxas kaj malcxifas sian antauxtukon. Cxu eble ili pensas ke mi staras cxi tie por amante konduki fronte al ili?

(16.30)Mi rigardas mian brakhorlogxon, turnas la dorson al ili kaj post ankoraux iom atendi mi iras vojparton gxis apud la Bass Tavern.

(16.31)Mi eniras tiun kafejon, cxar ankaux tiu policano rigardis min kelkfoje, kaj mendas palan elon. Mi trinkas la bieron per unu tiro kaj mi igas replenigi mian glason.

(16.32)Veni hejmen sen unue klopodi, t´o neniel, cxar mi ne volas povi riprocxi min pri io. Ankaux trankvila konscienco indas ion. Kaj krom tio, ne estos dirata ke min fortimigis tiuj kvar hundinoj.

(16.33)Mia dua glaso estas malplena. Mi rigardas mian korbovalizon, ektenas gxin kaj iras al la butiko. Sturmatako.

(16.34)Dum la preterirado de la vitra montrejo mi momenton fermas miajn okulojn por ne vidi kiom da acxetantoj staras. Mi eniras, ecx se starus cent kaj mi atendos gxis mi trovos eblon por diri tion kion mi volas diri. Se bezone mi dume sidigxas sur mian korbon, cxar mi ne plu konas honton.

(16.35)La butiko estis malplena. Nur tiuj kvar blankaj servistinoj malantaux la vendotablo.

(16.36)Al kiu el la kvar mi parolu? Rigardi la unu post la alian ne estas konsilebla. Tiam mi eble perdas la kapon, cxar tiam ili respondas kvarope kune.

(16.37)Mi turnas min al la plej maljuna kiu jxus tiel koketis kaj diras ke mi venis de Amsterdamo intence por al la sinjoro Platen prezenti la monopolon por Antverpeno de nia krema Edama fromagxo je prezoj pli malaltaj ol cxiu konkurenco.

(16.38)Platen estas sur la montrofenestra vitro. Tio ne eskapis de mi.

(16.39)Laux mia propozicio progresas mi vidas sxian busxon malfermigxanta kaj kiam mi estas finigxanta, sxi demandas: `Kion vi diras, sinjoro?'

(16.40)Estas stranga, sed se oni venas por vendi, tiam la homoj ne komprenas onin.

(16.41)Mi nun demandas cxu ili volas voki sinjoron, cxar per tiu kvarteto mi ne progresas. Envenas cetere tri acxetantoj samtempe kaj iom post tio denove du. Kaj jen denove komencigxas: `Kion por vi, sinjorino?'

(16.42)Ili lasas min staranta, meze de grandaj buloj da butero, korboj plenaj de ovoj kaj stakoj de konservajxoj.

(16.43)Jes, la acxetantoj antauxas, nenio estas farebla pri tio.

(16.44)Cxiufoje tintas la registranta kaso kaj mi auxdas: `dankon, sinjorino' sxafblekata.

(16.45)Mi nun subite demandas cxu sinjoro Platen estas hejme, post kio mi estas permesate vidi mem en lia oficejo, malantaux la butiko.

(16.46)Mi preskauxtusxe pasas preter la butero kaj kasxobservas tra vitra pordo. Jes, tie iu sidas. Mi frapas kaj Platen, cxar li estis mem, krias: `Eniru.'

(16.47)Lia oficejo neniel kompareblas kun la mia. Gxi estas duone oficejo, duone logxocxambro. Ecx estas gaskuirilo. Kiel tiu viro povas labori cxi tie mi ne komprenas. Cxu do tio estas medio por aferisto? Sed estas suficxe da paperoj kaj li sxajnas esti multokupata. Li sidas telefonante senjake, sen kolumo aux kravato.

(16.48)Per rigardo li demandas kion mi deziras, sen malektelefoni. Mi signalas ke li povas trankvile dauxrigi la telefonadon. kaj post tio li demandas pri la celo de mia vizito, cxar li devas iri en la urbon kaj ne havas tempon.

(16.49)Mi rediras tion kion mi diris interne, trankvile kaj kun io kviettemperamenta en tenigxo kaj vocxo. Mi krucigis miajn gambojn.

(16.50)Li rigardas min kaj diras: `kvin tunojn.'

(16.51)Mi estis konsternita kaj prenis mian fontoplumon, kiam li en la telefonon rediris: `Kvin tunojn vi povas akiri por dek kvar frankoj por kilogramo.' Nun li malektelefonis, ekstaris kaj komencis surmeti sian kolumon.

(16.52)`Por kies konto vi laboras?' demandis Platen, post kio mi diris Hornstra.

(16.53)`Mi mem estas pograndisto pri fromagxo. Hornstra-n mi bone konas. Mi multjare estis lia agento por Belgujo kaj la Grandduklando Luksemburgio, sed finfine mi opiniis lin tro multekosta. Do ne malsxparu vian tempon, sinjoro.'

(16.54)Do ankaux li cxehavis tiun Grandduklandon.

(16.55)`Cxu vi kuniras?' li aldone demandis. `Se vi devas iri al la urbo tiam vi povas profiti mian auxton.'

(16.56)Kaj tion mi faris, nur tial ke tio estas la plej bona maniero por trairi la butikon rigardate de tiuj kvar servistinoj.

(16.57)Mi restis sidante en lia veturilo gxis li haltis antaux pli malgranda fromagxbutiko kaj mem elauxtigxis. Se li estus veturinta al Berlino, mi estus kunirinta.

(16.58)Mi dankis lin, prenis mian korbovalizon kaj eniris tramon, al hejmo.

(16.59)Mia akumulatoro malplenigxis. Mi finsangis.


sekven cxefpagxen antauxen
Sekven: XVII Cxefpagxen: Fromagxo Antauxen: XV
Michiel Meeuwissen <mihxil@esperanto.nu>

Cxu vi trovis erarojn? Sciigu min! (Kaj ne forgesu retadreson se vi volas ke mi povu reagi):