Kial la angla ne taÅgas por roli kiel unuaranga mondlingvo?
apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
Proksimume dekono de la monda lo�antaro, ĉirkaŠ500 milionoj da homoj,
scipovas la anglan je diversaj niveloj.
Koncerne disvastigecon, antaÅas Ä�in la ĉina lingvo, parolata de pli ol
miliardo da homoj; sed la �tatoj, kies oficiala lingvo estas la angla,
apartenas al la plej riĉaj – unuavice Usono, niatage la gvidanta
mondpotenco el politika, armea kaj ekonomia vidpunkto. Äœi posedas variajn
rimedojn por progresigo de la angla lingvo per eldono de lernolibroj,
malmultekostaj po�libroj, kino- kaj televidfilmoj, stipendioj ktp.
De post la fino de la dua mondmilito, la statuso de la angla eĉ firmi�is.
Dise en la mondo �i estas studata en la lernejoj kiel unuaranga
fremdlingvo. En internaciaj institutoj kiel UNO, �i rolas kiel la unua inter
egaluloj, kaj simile en la EÅropa UnuiÄ�o. Sed tiu statuso vekas plurajn
demandosignojn; ni preterlasu aspektojn ligitajn kun reputacio, sentoj de
malsupereco veki�antaj ĉe denaskaj parolantoj en aliaj ol la angla, kaj ni
koncentri�u en la malfacilaĵoj radiki�antaj en la konstruo de la angla.
Verdire, grandmezure prave la angla gramatiko {morfologio} povas esti rigardata
relative facila, se komparata kun lingvoj posedantaj komplikan konjugacion,
deklinaciojn, genrojn, ktp. Kontraste al tio, la sintakso tute ne distingi�as
per facileco. Okulfrapa trajto estas la granda diferenco inter la skribita
formo kaj la prononco – jen konsiderinda malhelpo por ĉiu studanto; la
faktoj estas vaste konataj, superfluas do ilin detaligi. La seneraran komprenon
malfaciligas ankaÅ la fakto, ke la denaskaj angle-parolantoj emas
“filtri” la vortojn tra la dentoj {britoj} aÅ ruladi ilin en la
bu�o-kavo {usonanoj}.
Apartan ĉapitron konsistigas la eltordema prononcmaniero de la vaste konataj
internaciaj vortoj en la plimulto de la eÅropdevenaj lingvoj: la nomo de la
konata rabobesto {tigro} prononciÄ�as: “tajga”; kulturo = “kalĉ
a”; naturo = “nejĉa”; dinamito = “dajnemajt”; tio validas
ankaÅ por personaj nomoj: kiu, krom anglalingvano, povus diveni, ke malantaÅ
nomoj “Juklajd' aÅ “Siserou” kaÅ�iÄ�as la bone konataj EÅklides kaj
Cicero? La oreloj Å�okiÄ�as pro la kakofonio…
Ni limigu nin per mencio de kelkaj strangaĵoj, kiujn alilingva lernanto
alfrontas kaj pene prosperas al li “digesti” eĉ post plurjara
praktikado. Mi kontenti�u per kelkaj el sennombraj ekzemploj:
- Tre konsiderinda estas la kvanto de verboj egale
transitivaj kaj
netransitivaj. Change, dress, dry, end – signifas Å�anÄ�i,
vesti, sekigi,
fini, sed ankaÅ Å�anÄ�iÄ�i, sekiÄ�i, finiÄ�i. “Return”
povas esti reveni
kaj redoni. Ne Ä�uste modelo de akurateco…
- Sufice strange, ne estas distingebla “koni” disde “scii”;
ambaÅ esprimiÄ�as per “to know”. Nenia diferenco inter “malnova”
kaj “maljuna” {old}.
- PreskaÅ nekredeble: ne ekzistas vorto ekvivalenta por “homo”
{germane “Mensch”, france “homme”, ruse ”ĉolovejk”, hispane
“hombre”}. “MAN” ja signifas viron; la vortoj “human being”
{homa estaĵo} kaj “person” ja havas iom alian sencon, ne tute
samsignifan.
- “Teacher' {instruist/in/o} povas roli maskle kaj ine, sed klare
distingiÄ�as “actor” disde “actress”, kaj “murderer” –
“murderess” {aktorino, murdist/in/o} Ĉu pli grave?
- Amaso da verboj posedas la saman formon en prezenco,
preterito kaj
participo {put, cut, broadcast…}; nur la kunteksto klarigas
{se entute} la
agotempon.
- Tute kontraÅe – stranga, harfenda akurateco: en ĉiu
“normala” lingvo oni diras: “mi vivas ĉi tie de 10 jaroj”;
anstataÅ la simpla prezenca formo “viva” la angla uzas tute
ekstravagance kompleksan formon: “I have been living”.
- Rigida nefleksebla vortordo en la frazo, laŠstriktaj reguloj, ĉ efe
pro manko de akuzativo. Ekzemple: la propozicioj “mi vidas vin” kaj
“vin mi vidas” estas preskaÅ samsencaj; diferencigas ilin nur la emfazo;
en la angla, inversigo tute ne eblas; ne “You I see”, sed multe pli
komplike: “It is you whom I see”. Sciindas, ke la sama pronomo
“you” {=vi} validas por nominativo kaj akuzativo.
- Sufiĉe strange, en la angla ne ekzistas “malalta homo”, nur
“mallonga homo” {short man}; tamen treege “gravas “ {tute
senlogike} distingi inter ‘alta homo” {tall man} kaj “alta arbo' {high
tree}…
- Apartan ĉapitron meritas la ĥaosa uzo de prepozicioj, kaj ofte ties
malesto, kiam laÅlogike Ä�i estus bezonata. Jen tipa ekzemplo pri apliko d e
akuzativo {rekta objekto} ĉe la verbo “to give” {doni} anstataÅ dativo
{kazo kun atribua senco}, kiun la pura logiko postulus, kaj kiu estas
praktikata en aliaj lingvoj: ĉiu persono studinta la latinon scias, ke la
vorto “dativus” devenas de la verbo do-dare-dedi-datum (doni), kaj la
tipa ekzemplo estas �uste la verbo DONI [ion al iu]. En la angla, la stranga
propozicio “The boy gave the girl the book”, signifanta “la knabo
donis al la knabino la libron” sonas kvazaÅ ni dirus: “la knabo donis la
knabino la libro”. Aliflanke, se “give me” signifas “donu al mi”
– kiel ni devus esprimi “donu min” [ĉu mi estas ies propraĵo?]
- Ekzemploj pri manko de prepozicioj, kiel miaj sentemaj oreloj
perceptis, troveblas en jenaj vortkombinoj: “This way, please!” [Bonvolu
en tiu ĉi direkto [=tiudirekte]); laÅ gusto de alilingvanoj – ankas ĉi
tie prepozicio ekvivalenta al “en” aÅ “laÅ”. Jen alia: “Three
times a day” {=tri fojojn tage; laÅvorte – kvazaÅ ni dirus; {tri fojoj
tago}. Evidente mankas prepozicio “in”= en .
- Ege komplikita uz-maniero de la verboformoj post la kondiĉmontra
subjunkcio “if' (se).
- Granda kvanto da homonimoj, t.e. vortoj, ĉe kiuj la prononco samas, sed
la ortografio kaj la senco diferencas, kaj fine amasego da vortoj kun la sama
skribmaniero kaj prononco, sed diverssencaj inter si: letter {letero, litero};
article [artiklo, artikolo]; stick [glui, bastono]; stamp [stampilo,
po�tmarko]; general [generalo, �enerala]; Pole[ (Polo, poluso]; experience
[eksperimento, travivaĵo] kaj multegaj aliaj.
- Malsame al E-o, mankas direkto-montra signo; up {=supre, supren}; here,
there (ĉi tie – ĉi tien; tie – tien}
Per ĉio supre dirita mi volis demonstri la plej okulfrapajn mankojn de la
angla lingvo. Mi artikolo ne pretendas esti sistema kaj science bazita verketo;
mi plukis la ekzemplojn tute hazardmaniere, laÅ legado kaj au‘do. Mia
aliro dekomence estis kritika, do tendenca. Sen ajna dubo, la graveco de la
angla lingvo ne estas pridisputebla; �i ne necesigas pruvojn, i.a. dank' al
senmortaj verkoj, kiuj skribiÄ�is en Ä�i. Aliflanke – ankaÅ en aliaj
lingvoj [franca, rusa, germana, hispana, itala k.a.] verki�is eternvaloraj
romanoj, poemoj, teatraĵoj; ĉu tiu fakto donas al la parolantoj de la nomitaj
ligvoj la rajton arogi por si statuson se unuaranga unuversala lingvo deviga
por la tuta homaro? AÅ – el alia elirpunkto: ĉu la scipovo de la angla
faciligas la aliron al aliaj fremdlingvoj? Al tiu ĉi demando la respondo
estas kategorie nea. Tiun ĉi funkcion povas plenumi sukcese nur la Internacia
Lingvo Esperanto, havanta klaran superecon kompare al la angla au ' iu ajn alia
lingvo, por plenumi la rolon de tutmondampleksa komunika ili; per sia akurateco
[se ne mencii aliajn gravajn eminentajn kvalitojn] �i grandskale superas la
plimulton de la naciaj lingvoj.
Moderna epoko vokas por moderna lingvo; tiun mision povos sukcese kaj senmanke
plenumi nia ne'trala Lingvo Internacia.
Teddy Löwenkopf
Israelo