apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
Kvazaŭ tiu tragedio ne sufiĉus, la Labor-partio, post la perdo de sia adorata gvidanto, malgajnis ankaŭ la registaran potencon. La nuna registarĉefo, Binjamin ("Bibi") Netanjahu, estro de la dekstrula partio "Likud" gvidas koalicion kun pluraj religiaj kaj konservemaj partioj.
La eventoj okazintaj de tiam, plene pravigis la zorgojn kaj timojn: la packontrakto subskribita en Oslo staras ĉe la sojlo de kolapso, la intertraktadoj kun la palestinanoj stagnas, la rilatoj kun la arabaj landoj grave difektiĝis, la teroro denove levas sian kapon, kaj estas timinde ke anstataŭ fido al progreso renkonte al paco, en la koro de multaj civitanoj el ambaŭ flankoj ennestiĝis angoro pro baldaŭ okazonta sanga milito en la regiono. -
[Ĝisdatigo: dume "Bibi" vole-nevole formale adaptis la traktaton de Oslo, sed li agas kvazaŭ oni eltirus al li kelkajn dentojn. Ĝis la unua de Junio 1999 certe ne okazos rimarkinda progreso. Poste? Ni esperu ke la pacfronto gvidata de Ehud Barak venkos! T.L.]
Sed la preterlasu la mornan situacion en Israelo, kaj ni analizu la metodojn de la dekstrularo tutmonde, la interesojn determinanataj sian ideologion, la ruzajn, trompajn rimedojn por gajni la publikan opinion .En ĉiu homa socio la plej granda tavolo konsistas el homoj vivtenantaj sin el salajro gajnita per laboro: kamparanoj, industriaj laboruloj, oficistoj, instruistoj, dungitoj ce sociaj servoj ktp. Kontraste al tio viciĝas relative maldika, sed influhava tavolo de kapitalistoj: negocistoj diversspecaj, import- kaj eksportistoj, bankistoj kaj financ-potenculoj kiuj tenas enmane la rimenojn de la ŝtatekonomio, por la bono de si mem kaj siaj proksimuloj. Por firmigi sian pozicion ili faras ĉion eblan per ĉiaj rimedoj starantaj je ilia dispono por eternigi la akrajn sociajn nivel-diferencojn, laueble eĉ profundigi la abismon inter ili kaj la popolamasoj.
En la pasinto ekzistis pli klaskoncia laboristaro fiera pri sia mondkoncepto kaj aparteno al la monda proletaro. Tiu konsistigas la firman fundamenton, la vertebron de ĉiu sana, pozitive vivaspira homa socio. En periodoj, kiam la reprezentantoj de la laboruloj posedas la ŝtathegemonion, en memkomprenebla maniero la registaro zorgas unuavice pri bonfarto de la laboruloj, plibonigo kaj prosperigo de iliaj vivcironstancoj, deca salajro, sociala prizorgado kaj subvenciado, konvenaj eduk-eblajoj, prisana asekuro ktp. Paralele al tio oni bremsas pere de progresema legaro, la tro facilan, senbridan akumuladon de riĉaĵoj fare de malmultaj, je la kosto de la popolamasoj.
En demokrataj reĝimoj la loĝantaro elektas siajn reprezentantojn en interspaco de kelkaj jaroj; la balotojn antaŭas propagando por konvinki la publikon pri la pravo de divesaj politikaj tendencoj. Niatage la sloganojn liveras kontraŭ deca pago - profesiuloj, kies sperteco estas sondado kaj influado al publika opinio. Se iu partio aperte identigus sin kiel reprezentanta la interesojn de la kapitalistoj, kun la precipa celo - minuma kontrolo kaj interveno flanke de la ŝtato en liberan negocadon, minimumo de impostoj kaj maksimumo de subvencioj favore al ili flanke de la ŝtato, ignorante la maljustajojn kaj deflankiĝojn socialajn - nu, tia partio restus por ĉiam "monopolo" de maldika kliko de rektaj interesitoj. Por ke ekestu reala ŝanco konkeri la ŝtatgvidilon, la dekstrularo ĉirkauas sin per per aliancanoj jungante ilin al sia ĉaro. Multjara sperto en diversaj ŝtatoj pruvas, ke la "naturaj" aliancanoj konsistas el naciistaj elementoj kaj religiulaj rondoj, au alivorte: la fronto de la socia reakcio je unu flanko, kaj la progreso kaj humanismo ĉe la alia flanko de la barikado.
Nocioj kiel "Dio, patrujo, familio" estas per si pozitivaj. Ankaŭ en "ordo kaj disciplino" estas nenio negativa au forĵetinda; ĉio depenas de la kunteksto kaj emfazo. Tamen se en iu fortika ŝtato superregas partio kun la preferata slogano "ordo kaj disciplino" - tiukaze la loĝantaro de tiu ŝtato, kaj ne nur ili, havas realan motivon por senti sin minacataj. La historio instruas al ni, ke plej hororvekaj, monstra agoj efektiviĝis sub kamuflo de lausajne sendamaĝaj sloganoj. Malantaŭ erariga fasado de kvazaŭ pozitivaj nocioj, kaŝiĝas ofte malpuraj intencoj. Civitano dotita per vigla politika konscio bone atentu por percepti ankaŭ tion kio ne esprimiĝas, kio estas prisilentata.
Politika organizo kun sincera intenco zorganta pri la prospero de la amasoj, emfazos en siaj mesaĝoj tut-homajn valorojn, kiel justeco, strebado al egaleco kaj paco, produktiva laborado kiel dezirinda idealo, tolerema aliro al ĉiu homa kreitaĵo - alivorte: humanismo anstataŭ blinda naciismo en servo de la "senhaŭtige" ekspluatem kapitalismo. La dekstrularo celas forturni la atenton disde la justa luktado por forigo de la sociaj maljustaĵoj,[ĉar tio staras en konstrasto kun iliaj egoismaj aspiroj] kaj efektivigas tion per bone elprovitaj trukoj, kiuj bedaŭrinde atingas ofte la deziritan celon. Unuavice, oni almontras en troigita stilo au eĉ inventas danĝerojn neekzistantajn, kvazaŭ minacantajn la sorton kaj estonton de la nacio: interna "malamiko" [judoj, ciganoj, nigrahaŭtuloj ktp.] - aŭ ekstera minaco laŭdira. La "logika konsekvenco": firmigi la vicojn, flankenmeti internajn bataladojn celantaj la rajton vivi en honoro kaj prospero, rezigni pri la rajto de libera sinesprimado, repuŝo de la klerikala altrudemo, minoritata diskrimiacio k.s, ĉar "nia suprema devo nun estas unuecigi la nacion, paŝi senhezite en firmaj vicoj malantaŭ la Gvidanto, la karisma naci-savanto". Kiu ne konsentas hurli en la lupa koruso, estas brulstampata kiel anti-patrioto, eĉ perfidulo de la naciaj interesoj.
Nun ni alvenas al la tria latero de malsankta alianco: kapitalo, naciismo - religio. Antaŭ cio: la religio, ĉiu religio, estas laŭnature reakcia instituto, malamika al homaj celoj kaj strebadoj ŝanĝi la tradician soci-ordon kaj hierarkion. La kohenoj (pastroj) kaj Levidoj en la antikva erao vivtenis sin el donacoj kaj oferoj de la aliaj tribanoj, pleje terlaboristoj kaj best-bredantoj. Esence tiu situacio ne sanĝiĝis ĝis niaj tagoj. La religio laŭkaraktere implicas malegalecon (ekz. virinaj rajtoj). "Dio kreis sinjorojn kaj sklavojn, riĉulojn kaj malriĉulojn; neniu mortemulo rajtas ribeli kontraŭ Lia volo. Justulo daŭre suferas, dum maliculo prosperas en la surtera vivo? Sciu, ke la unua ĝuos eternan Paradizon, dum la dua puniĝos en la Geheno (Infero) ĝis senfino. Ne provu esplori la agojn de la Eternulo, ne pridubu per homa kompreno la pravon de Liaj faroj, ĉar severa puno trafos cin". - Jen la kvintesenco de la klerika instruo.
Homoj politike senkonsciaj riskas fali en kaptilon de ruzaj demagogoj, spertaj pri cerbolavado per uzo de bombastaj kaj trompaj sloganoj, cele al forlogo de simpluloj al celo kontraŭanta iliajn elementajn interesoj. La ŝiman varon de la senbride ekspluatema kapitalismo oni pakas en buntkoloran skatolon; nome de la "sanktaĵoj de la nacio" oni ofertas ideologion kontraŭ-socialan, kaj naivaj, sensuspektaj homoj falas en la reton de la dekstrula reakcio, kaj kvazaŭ blindigite, haste ekkaptas la falsigitan komercaĵon.
Teddy Löwenkopf