LA ANTISEMITISMO - TUTMONDA DANG'ERO

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Por faciligi al si la atingon de la obskura celo, incitado de la popolamasoj kontrau' la judoj, anstatau' honesta argumentado, kiun ja ideologio bazita sur blinda malamo ekskluzivas, antisemitoj c'iam volonte uzis la plej ruze ellaboritajn rimedojn cele al mistifikado. Plej ofte estis distrumpetataj primitivaj sloganoj karakterizaj per aro da kalumnioj kontrau'diraj en la plej absurda maniero. Ne vane difinis la sociologo August Bebel la antisemitismon per la trafa diraj'o: socialismo de stultuloj.

La dissemantoj de la stultiga veneno bone konsciis pri tio, ke malam-incito apenau' havas la s'ancon sukcesi per uzo de logikaj konvinkmetodoj, kaj vicigo de sobraj argumentoj; tia provo jam dekomence estus kondamnita je fiasko, c'ar g'i senvualigus la intencojn de siaj uzantoj kaj ridindigus ilin. Multoble pli efikas nebuligo de homaj cerboj, sinturno al la plej malnoblaj homaj, pli trafe - bestaj instinktoj. "Batu la judojn, savu Rusujon!" kriac'is la pogromistoj dum la cara periodo, por forturni la atenton disde la vere brulaj problemoj dum la subpremitaj kamparanoj kaj laboruloj ekspluatataj de la reganta feu'da-aristokrata socitavolo. La plej teruran prezon pagis la dise log'antaj judoj, kiujn oni rajtis senpune ataki, prirabi, humiligi, vundi, murdi. La demagogoj povis tiam kun kontento froti siajn sangmakulajn manojn, c'ar la reg'imo el kies telero ili fidele lekadis, estis portempe savita.

La rusa ekzemplo trovis sekvantojn ankau' aliloke. Unu el la plej misfamaj literaturaj falsadoj estas konata sub la nomo "La protokolo de la olduloj de Cion".Kvankam depost g'ia apero pasis jam 95 jaroj, kaj g'ia falseco estis sen ajna dubo kaj oficiale provita, troveblas ankorau' senskrupulaj reakciuloj, kiuj ec' nun, 53 jaron post la frakaso de la fas'ismo, ne hezitas elpreni el sia arsenalo tiun c'i rustan armilon.

La "Protokolo" estis kompilita en la jaro 1903 de iu rusa pastro, nome Sergej Nilus, oficisto c'e la Sankta Sinodo de la grekorienta eklezio. La pamfleto akiris rapide tiagradan popularecon, ke ene de kvar jaroj estis represitaj pluraj eldon-serioj. Post la unua mondmilito la "Protokolo" estis tradukita en plurajn eu'ropajn lingvojn. La antisemita "internacionalo" volonte adoptis la pamfleton, trovante g'in plej bongusta frandaj'o, tau'ga por iliaj subfosaj kontrau'sociaj celoj.

Pri kio temas fakte en la "Protokolo"? Lau' la fantazia rakonto, en la jaro 1897,kiam okazis ankau' la unua Cionista Kongreso en Bazelo, reprezentantoj de la judaro kolektig'is lau'dire en la antikva juda tombejo en Prago, kun la celo forg'i tutmondan komploton en akordig'o kun la framasona asocio. La sekreta decido estis - ruinigi la s'tatajn reg'imojn, neniigi la akiraj'ojn de la kristana kulturo, kaj fondi anstatatu'e tutmondan judan regnon por subjugi kaj ekspluati c'iujn popolojn.

En diversaj rondoj la "Protokolo" estis senkritike akceptita, kiel au'tenta dokumento, kvankam en 1921 jam evidentig'is , ke la materialo konsistas el kombino, pli g'uste kunflikaj'o de fragmentoj el du literaturaj verkoj. La unua fonto estis origine satiro verkita en 1865 de iu franca j'urnalisto, Maurice Joly, kaj direktita kontrau' la reg'imo de Louis-Napoleon.la dua estis la romano "Biarritz", el plumo de iu sensignifa germana antisemita ver'kisto, Hermann Goedsche.

Kiam,sub nazia inspiro, oni iniciatis disvastigon de la pamfleto en Svislando, la organizo de la tiea juda komunumo turnis sin alla tribunalo de Bern. La verdikto eldirita en Majo 1935 precizigis, ke temas pri okulfrapa falsado, sekve la akuzitoj estis kondamnitaj pro enpenetrigo de senmorala, mensoga "literaturo".

Malgrau' la supraj, nerefuteblaj faktoj, troveblas ankau' niatage (!) c'efe en la arabaj s'tatoj (sed ne nur tie) rondoj, kiuj kalkulantaj je politika profito, ne hezitas elskrapi el la rubejo de la historio la monstran kalumnion dorlotitan dekomence de la cara sekreta polico "Oh'rana", kaj poste de la nazi-fas'istoj. Per tiu ago ili propramane des'iras la maskon de sia vizag'o, pruvante refoje al kia malhela bando ili fakte apartenas.

Ankau' nun, pli ol duonan jarcenton post la malapero de la hitlera reg'imo, kleraj kaj konsciencaj homoj devas vigle atenti kaj gardostari, por ke el sporadaj miasmaj haladzoj de la antisemitismo - kaj de ties proksima parenco, la anticionismo, ne ekestu denove pereiga uragano, kiu jam preskau' dronigis en kataklismon la homan civilizon kaj kulturon.

Teddy Löwenkopf

Israelo