Cxapitro 3
Instituciaj dispozicioj
Artikolo 109A
1. La Gvida Konsilio de la ECB konsistas el la membroj de la Direktoraro de la ECB kaj la prezidantoj de la naciaj centraj bankoj.
2.
Ilia oficperiodo dauxras ok jarojn; ili ne povas esti renomumitaj.
Nur sxtatanoj de la Membro-Sxtatoj povas esti membroj de la Direktoraro.
Artikolo 109B
1. La Prezidanto de la Konsilio kaj membro de la Komisiono povas partopreni sen vocxdonrajto la kunsidojn de la Gvida Konsilio de la ECB.
La Prezidanto de la Konsilio povas submeti al la Gvida Konsilio de la ECB proponon por pritrakto.
2. La Prezidanto de la ECB estas invitata partopreni en la kunsidoj de la Konsilio kiam gxi diskutas aferojn kiuj rilatas al celoj kaj taskoj de la ESCB.
3. La ECB adresas al la Euxropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono kaj al la Euxropa Konsilio jarraporton pri la agado de la ESCB kaj pri la mona politiko de la antauxa jaro kaj de la kuranta jaro. La Prezidanto de la ECB prezentas tiun raporton al la Konsilio kaj al la Euxropa Parlamento, kiu povas okazigi gxeneralan debaton sur ties bazo.
La Prezidanto de la ECB kaj la aliaj membroj de la Direktoraro povas je peto de la Euxropa Parlamento aux je propra iniciato, esti auxskultataj de la kompetentaj komisionoj de la Euxropa Parlamento.
Artikolo 109C
1. Por tiom antauxenigi la kunordigon de la politikoj de la Membro-Sxtatoj kiom necesas por la funkciado de la interna merkato, estas starigita Mona Komitato kun konsila karaktero.
La Mona Komitato havas jenajn taskojn:
Cxiu Membro-Sxtato kaj la Komisiono nomumas po du membrojn de la Mona Komitato.
2. Je la komenco de la tria fazo estas starigita Ekonomia kaj Financa Komitato. La Mona Komitato menciita en paragrafo 1 estas malfondita.
La Ekonomia kaj Financa Komitato havas jenajn taskojn:
Cxiu Membro-Sxtato, la Komisiono kaj la ECB nomumas maksimume po du membrojn de la Komitato.
3. La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la ECB kaj la Komitaton menciitan en cxi tiu Artikolo, alprenas la detalajn regulojn pri la konsisto de la Ekonomia kaj Financa Komitato. La Prezidanto de la Konsilio informas la Euxropan Parlamenton pri la koncerna decido.
4. Aldone al la taskoj menciitaj en paragrafo 2, se kaj dum estas Membro-Sxtatoj por kiuj validas derogo laux Artikoloj 109K kaj 109L, la Komitato observas la valutan kaj financan situacion kaj la gxeneralan pagsistemon de tiuj Membro-Sxtatoj kaj regule raportas pri tio al la Konsilio kaj al la Komisiono.
Artikolo 109D
Pri aferoj en la aplikokampo de Artikolo 103, paragrafo 4, Artikolo 104C escepte de paragrafo 14, Artikolo 109, Artikolo 109J, Artikolo 109K, kaj Artikolo 109L, paragrafoj 4 kaj 5, la Konsilio aux Membro-Sxtato povas peti la Komisionon fari laux oportuneco rekomendon aux proponon. La Konsilio ekzamenas tiun peton kaj senprokraste prezentas siajn konkludojn al la Konsilio.
Transiraj dispozicioj
Artikolo 109E
1. La dua fazo de la realigo de la Ekonomia kaj Mona Unio komencigxas la 1an de januaro 1994.
2. Antaux tiu dato
3. Artikolo 104, Artikolo 104A, paragrafo 1, Artikolo 104B, paragrafo 1 kaj Artikolo 104C, escepte de paragrafoj 1, 9, 11 kaj 14, aplikigxas ekde la komenco de la dua fazo.
Artikolo 103A, paragrafo 2, Artikolo 104C, paragrafoj 1, 9 kaj 11, Artikolo 105, Artikolo 105A, Artikolo 107, Artikolo 109, Artikolo 109A, Artikolo 109B kaj Artikolo 109C, paragrafoj 2 kaj 4, aplikigxas ekde la komenco de la tria fazo.
4. Dum la dua fazo la Membro-Sxtatoj strebas eviti ekscesajn publikajn deficitojn.
5. Dum la dua fazo cxiu Membro-Sxtato komencas, lauxbezone, la procezon kiu kondukas al la sendependeco de gxia centra banko, konforme al Artikolo 108.
Artikolo 109F
1. Je la komenco de la dua fazo estas starigita kaj ekfunkcias Euxropa Mona Instituto, cxi-poste nomata "EMI"; gxi havas juran personecon kaj estas gvidata kaj administrata de Konsilio kiu konsistas el prezidanto kaj la prezidantoj de la naciaj centraj bankoj, el kiuj unu estas vic-prezidanto.
La prezidanton nomumas per komuna konsento la registaroj de la Membro-Sxtatoj je nivelo de sxtatestroj kaj registarestroj, laux rekomendo aux de la Komitato de Prezidantoj de la centraj bankoj de la Membro-Sxtatoj, cxi-poste nomata "Komitato de Prezidantoj", aux de la Konsilio de la EMI kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Konsilion. La prezidanto estas elektita el personoj kun rekonitaj auxtoritateco kaj profesia sperto pri monaj kaj bankaj aferoj. Nur sxtatanoj de la Membro-Sxtatoj povas esti prezidanto de la EMI. La Konsilio de la EMI nomumas la vic-prezidanton.
La Statuto de la EMI estas fiksita en Protokolo aneksita al cxi tiu Traktato.
La Komitato de Prezidantoj estas malfondita je la komenco de la dua fazo.
2. La EMI:
3. Prepare al la tria fazo, la EMI:
Plej malfrue je la 31a de decembro 1996 la EMI difinas la regularan, organizan kaj logxistikan kadron, kiun bezonas la ESCB por plenumi siajn taskojn en la tria fazo. Tiu kadro estas submetita por decido al la ECB en la momento de ties starigo.
4. La EMI povas, agante per plimulto de du trionoj de la membroj de sia Konsilio:
5. La EMI povas, agante unuanime, decidi publikigi siajn opiniojn kaj rekomendojn.
6. La EMI estas konsultata de la Konsilio pri cxiu propono pri Komunuma akto en la sfero de sia kompetento.
En la limoj kaj laux la kondicxoj kiujn fiksas la Konsilio agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la EMI, la EMI estas konsultata de la instancoj de la Membro-Sxtatoj pri cxiu projekto pri legxa dispozicio en la sfero de sia kompetento.
7. La Konsilio povas, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la EMI, doni al la EMI aliajn taskojn prepare al la tria fazo.
8. Kie cxi tiu Traktato donas konsilan rolon al la ECB, antaux la starigo de la ECB mencioj pri gxi estas komprenendaj kiel mencioj pri la EMI.
Kie cxi tiu Traktato donas konsilan rolon al la EMI, antaux la 1a de januaro 1994 mencioj pri la EMI estas komprenendaj kiel mencioj pri la Komitato de Prezidantoj.
9. Dum la dua fazo la termino "ECB" en Artikoloj 173, 175, 176, 177, 180 kaj 215 estas komprenenda kiel mencio pri la EMI.
Artikolo 109G
La valuta konsisto de la Eku-korbo restas sensxangxa.
Je la komenco de la tria fazo la valoro de la Ekuo estas nenuligeble fiksita, konforme al Artikolo 109L, paragrafo 4.
Artikolo 109H
1. En kazo de malfaciloj aux gravaj minacoj de malfaciloj pri la pagobilanco de Membro-Sxtato kiuj rezultas aux de gxenerala malekvilibro en tiu bilanco aux de la speco de devizoj pri kiu gxi disponas, kaj se tiuj malfaciloj povas precipe endangxerigi la funkciadon de la komuna merkato aux la iompostioman realigon de la komuna komerca politiko, la Komisiono senprokaste ekzamenas la situacion de la koncerna Sxtato kaj la agadon kiun tiu Sxtato faris aux povas fari, uzante cxiujn disponeblajn rimedojn konforme al la dispozicioj de cxi tiu Traktato. La Komisiono indikas la arangxojn kiujn gxi rekomendas al la koncerna Sxtato.
Se la agado de Membro-Sxtato kaj la arangxoj kiujn rekomendis la Komisiono montrigxas nesuficxaj por forigi la ekzistantajn aux minacantajn malfacilojn, la Komisiono, konsultinte la komitaton menciitan en Artikolo 109C, rekomendas al la Konsilio reciprokan helpon kaj la tauxgajn arangxojn por tio.
La Komisiono regule informas la Konsilion pri la situacio kaj ties evoluo.
2. La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, aljugxi la reciprokan helpon; gxi faras direktivojn aux decidojn, kiuj fiksas ties kondicxojn kaj detalojn. La reciproka helpo povas precipe konsisti el
3. Se la reciprokan helpon kiun rekomendis la Komisiono ne aprobas la Konsilio aux se la aprobita reciproka helpo kaj la faritaj arangxoj ne suficxas, la Komisiono rajtigas la Sxtaton en malfaciloj fari protektajn arangxojn kies kondicxojn kaj detalojn la Komisiono difinas.
La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, nuligi tiun rajtigon aux modifi ties kondicxojn kaj detalojn.
4. Kun rezervo pri Artikolo 109K, paragrafo 6, cxi tiu Artikolo ne plu aplikigxas ekde la komenco de la tria fazo.
Artikolo 109I
1. Se okazas subita pagobilanca krizo kaj decido en la senco de Artikolo 109H, paragrafo 2, ne estas tuj farita, la koncernata Membro-Sxtato singarde povas fari la necesajn protektajn arangxojn. Tiuj arangxoj devas kiel eble plej malmulte perturbi la funkciadon de la komuna merkato kaj ne esti pli ampleksaj ol strikte necesas por forigi la subite estigxintajn malfacilojn.
2. La Komisiono kaj la Membro-Sxtatoj devas esti informitaj pri cxi tiuj arangxoj plej malfrue en la momento kiam ili ekvalidas. La Komisiono povas rekomendi al la Konsilio reciprokan helpon laux Artikolo 109H.
3. Post opinio de la Komisiono kaj konsultado de la Komitato menciita en Artikolo 109C, la Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, decidi ke la koncernata Sxtato devas modifi, suspendi aux forigi la supre menciitajn protektajn arangxojn.
4. Kun rezervo pri Artikolo 109K, paragrafo 6, cxi tiu Artikolo ne plu aplikigxas ekde la komenco de la tria fazo.
Artikolo 109J
1. La Komisiono kaj la EMI raportas al la Konsilio pri la progreso kiun faris la Membro-Sxtatoj en la plenumado de siaj devoj rilate al la realigo de Ekonomia kaj Mona Unio. Tiuj raportoj interalie ekzamenas, cxu la nacia legxaro de cxiu Membro-Sxtato, inkluzive la statutojn de ties nacia centra banko, estas akordigebla kun Artikoloj 107 kaj 108 de cxi tiu Traktato kaj kun la statutoj de la ESCB. Ili ankaux ekzamenas, cxu estas atingita alta grado de dauxriva konvergxo, konsiderante kiom cxiu Membro-Sxtato plenumas jenajn kriteriojn:
La kvar kriterioj menciitaj en cxi tiu paragrafo kaj la respektivaj periodoj dum kiuj ili estas plenumendaj estas precizigitaj en Protokolo aneksita al cxi tiu Traktato. La raportoj de la Komisiono kaj de la EMI konsideras ankaux la evoluon de la Ekuo, la rezultojn de la integrigo de la merkatoj, la situacion kaj evoluon de la bilancoj de kurantaj pagoj, kaj ekzamenadon de la evoluo de la poaj salajrokostoj kaj aliaj prezindicoj.
2. Sur bazo de tiuj raportoj la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono, pritaksas:
3. Prenante konvene en konsideron la raportojn menciitajn en paragrafo 1 kaj la opinion de la Euxropa Parlamento menciitan en paragrafo 2, la Konsilio kunsidanta en konsisto de la sxtatestroj kaj registarestroj plej malfrue la 31an de decembro 1996, agante per kvalifikita plimulto,
4. Se je la fino de 1997 la dato de la komenco de la tria fazo ne estas fiksita, la tria fazo komencigxas la 1an de januaro 1999. Antaux la 1a de julio 1998, la Konsilio kunsidanta en konsisto de la sxtatestroj kaj registarestroj, post ripeto de la proceduro de paragrafoj 1 kaj 2 - escepte de la dua streketo de paragrafo 2 - kun atento al la raportoj menciitaj en paragrafo 1 kaj al la opinio de la Euxropa Parlamento, konfirmas, agante per kvalifikita plimulto sur bazo de la rekomendoj de la Konsilio menciitaj en paragrafo 2, kiuj estas la Membro-Sxtatoj kiuj plenumas la kondicxojn necesajn por la alpreno de unueca valuto.
Artikolo 109K
1. Se la dato estas fiksita laux Artikolo 109J, paragrafo 3, la Konsilio decidas sur bazo de siaj rekomendoj menciitaj en Artikolo 109J, paragrafo 2, agante per kvalifikita plimulto laux rekomendo de la Komisiono, cxu iuj Membro-Sxtatoj havas derogon en la senco de paragrafo 3 de cxi tiu Artikolo, kaj se jes, kiuj. Tiuj Membro-Sxtatoj estas cxi-poste nomataj "Membro-Sxtatoj kun derogo".
Se la Konsilio konfirmas sur bazo de Artikolo 109J, paragrafo 4, kiuj estas la Membro-Sxtatoj kiuj plenumas la kondicxojn necesajn por alpreno de uneca valuto, la Membro-Sxtatoj kiuj ne plenumas tiujn kondicxojn havas derogon en la senco de paragrafo 3 de cxi tiu Artikolo. Tiuj Membro-Sxtatoj estas cxi-poste nomataj "Membro-Sxtatoj kun derogo".
2. Minimume cxiun duan jaron aux je peto de Membro-Sxtato kun derogo, la Komisiono kaj la ECB raportas al la Konsilio laux la proceduro de Artikolo 109J, paragrafo 1. Post konsultado de la Euxropa Parlamento kaj diskutado en la Konsilio kunsidanta en konsisto de la sxtatestroj kaj registarestroj, la Konsilio decidas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, kiuj Membro-Sxtatoj kun derogo plenumas la necesajn kondicxojn sur bazo de la kriterioj de Artikolo 109J, paragrafo 1, kaj cxesigas la derogojn de la koncernaj Membro-Sxtatoj.
3. Derogo en la senco de paragrafo 1 implicas ke jenaj Artikoloj ne aplikigxas al la koncerna Membro-Sxtato: Artikolo 104C, paragrafoj 9 kaj 11, Artikolo 105, paragrafoj 1, 2, 3 kaj 5, Artikolo 105A, Artikolo 108A, Artikolo 109 kaj Artikolo 109A, paragrafo 2(b). La esceptigo de tiu Membro-Sxtato kaj de gxia nacia centra banko el la rajtoj kaj devoj en la kadro de la ESCB estas fiksita en Cxapitro IX de la Statuto de la ESCB.
4. En Artikolo 105, paragrafoj 1, 2 kaj 3, Artikolo 105A, Artikolo 108A, Artikolo 109 kaj Artikolo 109A, paragrafo 2, mencioj pri Membro-Sxtatoj estas komprenendaj kiel mencioj pri Membro-Sxtatoj sen derogo.
5. La vocxdonrajtoj de Membro-Sxtatoj kun derogo estas suspenditaj por decidoj de la Konsilio laux la Artikoloj de cxi tiu Traktato menciitaj en paragrafo 3. En tiu kazo, deroge de Artikolo 148 kaj Artikolo 189A, paragrafo 1, validas kiel kvalifikita plimulto du trionoj de la vocxoj de la reprezentantoj de la Membro-Sxtatoj sen derogo, ponditaj laux Artikolo 148, paragrafo 2; por akto postulanta unuanimecon necesas unuanimeco de tiuj Membro-Sxtatoj.
6. Artikolo 109H kaj Artikolo 109I plu aplikigxas al Membro-Sxtatoj kun derogo.
Artikolo 109L
1. Tuj post la decido farita laux Artikolo 109J, paragrafo 3, pri la dato de la komenco de la tria fazo, aux eventuale tuj post la 1a de julio 1998
Tuj post nomumo de la Direktoraro, la ESCB kaj la ECB estas starigitaj kaj preparas sian plenan ekfunkcion en la senco de cxi tiu Traktato kaj de la Statuto de la ESCB. Ili plene uzas siajn kompetentojn ekde la unua tago de la tria fazo.
2. Tuj post sia starigo la ECB transprenas, kiom necesas, la taskojn de la EMI. La EMI estas likvidita ekde la starigo de la ECB; la detalaj arangxoj por la likvidado estas fiksitaj en la Statuto de la EMI.
3. Se kaj dum estas Membro-Sxtatoj kun derogo, sen difekto al Artikolo 106, paragrafo 3, de cxi tiu Traktato la Gxenerala Konsilio de la ECB menciita en Artikolo 45 de la Statuto de la ESCB estas starigita kiel tria decidorgano de la ECB.
4. En la unua tago de la tria fazo la Konsilio, agante per unuanima decido de la Membro-Sxtatoj sen derogo, laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la ECB, alprenas la kurzojn je kiuj iliaj valutoj estas nenuligeble fiksitaj kaj la nenuligeble fiksitan kurzon je kiu la Ekuo anstatauxas tiujn valutojn, kaj la Ekuo farigxas plenrajta valuto. Tiu arangxo en si mem ne modifas la eksteran valoron de la Ekuo. Laux la sama proceduro la Konsilio faras ankaux la aliajn arangxojn kiuj necesas por la rapida enkonduko de la Ekuo kiel la unueca valuto de tiuj Membro-Sxtatoj.
5. Se estas decidite laux la proceduro de Artikolo 109K, paragrafo 2, cxesigi derogon, la Konsilio, agante per unuanima decido de la Membro-Sxtatoj sen derogo kaj la koncernata Membro-Sxtato, laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la ECB, fiksas la kurzon je kiu la Ekuo anstatauxas la valuton de la koncerna Membro-Sxtato kaj faras la aliajn arangxojn kiuj necesas por la enkonduko de la Ekuo kiel unueca valuto en la koncernata Membro-Sxtato.
Artikolo 109M
1. Gxis la komenco de la tria fazo cxiu Membro-Sxtato traktas sian valutkurzan politikon kiel aferon de komuna intereso. Tion farante, la Membro-Sxtato prenas en konsideron la spertojn akiritajn dum la kunlaborado en la kadro de la Euxropa Mona Sistemo (EMS) kaj dum la evoluigo de la Ekuo, kun respekto al la ekzistantaj kompetentoj.
2. Ekde la komenco de la tria fazo kaj dum Membro-Sxtato havas derogon, paragrafo 1 aplikigxas analoge al la valutkurza politiko de tiu Membro-Sxtato.