Titolo VII
La komuna komerca politiko
Artikolo 110
Starigante doganunuigxon inter si, la Membro-Sxtatoj celas kontribui, laux la komuna intereso, al la harmonia disvolvigxo de la tutmonda komerco, al la iompostioma forigo de la restriktoj pri internacia komerco kaj al la reduktado de la doganaj baroj.
La komuna komerca politiko konsideras la favoran efikon kiun la forigo de la doganoj inter la Membro-Sxtatoj povas havi sur la kresko de la konkurenckapablo de la entreprenoj de tiuj Sxtatoj.
Artikolo 111
(abrogita)
Artikolo 112
1. Sen difekto al la devontigoj kiujn ili akceptis en la kadro de aliaj internaciaj organizajxoj, la Membro-Sxtatoj iom post iom harmoniigas, antaux la fino de la transira periodo, la subvencisistemojn aplikatajn al eksportoj al triaj landoj, kiom necesas por eviti ke konkurenco inter entreprenoj de la Komunumo estu misigita.
La Konsilio, agante unuanime gxis la fino de la dua etapo kaj poste per kvalifikita plimulto, laux propono de la Komisiono, faras la tiucele necesajn direktivojn.
2. La cxi-supraj dispozicioj ne aplikigxas al la ristornoj de doganoj aux pagoj kun sama efiko, nek de nerektaj impostoj, inkluzive de impostoj je la vendosumo, akcizoj kaj aliaj nerektaj impostoj, okaze de eksportoj de varo el Membro-Sxtato al tria lando, kiom tiuj ristornoj ne superas la impostojn metitajn, rekte aux nerekte, sur la eksportitajn varojn.
Artikolo 113
1. La komuna komerca politiko bazigxas sur unuecaj principoj, precipe koncerne la tarifmodifojn, la konkludadon de tarifaj kaj komercaj interkonsentoj, la unuecigon de liberaligaj arangxoj, la eksportpolitikon kaj komercprotektajn arangxojn, interalie arangxojn farendajn en kazo de dumpado kaj subvenciado.
2. La Komisiono submetas proponojn al la Konsilio por realigi la komunan komercan politikon.
3. Se necesas trakti pri interkonsentoj kun unu aux pluraj Sxtatoj aux internaciaj organizajxoj, la Komisiono faras rekomendojn al la Konsilio, kiu rajtigas gxin komenci la necesajn traktadojn.
La Komisiono faras tiujn traktadojn interkonsiligxe kun speciala komitato nomumita de la Konsilio por asisti gxin en tiu tasko kaj en la kadro de la gvidlinioj kiujn la Konsilio povas doni al gxi.
La cxi-rilataj dispozicioj de Artikolo 228 aplikigxas.
4. Uzante la kompetentojn donitajn al gxi en cxi tiu Artikolo, la Konsilio agas per kvalifikita plimulto.
Artikolo 114
(abrogita)
Artikolo 115
Por certigi ke la realigo de la komercpolitikaj arangxoj faritaj de cxiu Membro-Sxtato konforme al cxi tiu Traktato ne estu malhelpata de devojigoj de komercaj fluoj, aux kiam diferencoj inter tiaj arangxoj kauxzas ekonomiajn malfacilojn en unu aux pluraj Membro-Sxtatoj, la Komisiono rekomendas la metodojn por la necesa kunlaboro de la aliaj Membro-Sxtatoj. Se tio mankas, la Komisiono povas rajtigi la Membro-Sxtatojn fari la necesajn protektajn arangxojn, kies kondicxojn kaj detalojn gxi difinas.
En urgxa kazo la Membro-Sxtatoj petas de la Komisiono, kiu decidas kiel plej eble rapide, rajtigon mem fari la necesajn arangxojn kaj informas la aliajn Membro-Sxtatojn pri tiuj arangxoj. La Komisiono povas kiam ajn decidi, ke la koncernaj Membro-Sxtatoj devas modifi aux forigi tiujn arangxojn.
Prioritate elektendaj estas tiuj arangxoj kiuj malplej perturbas la funkciadon de la komuna merkato.
Artikolo 116
(abrogita)
Socia politiko, edukado, profesia klerigado kaj junularo
Cxapitro 1
Sociaj dispozicioj
Artikolo 117
La Membro-Sxtatoj konsentas pri la bezono antauxenigi la plibonigon de la vivnivelo kaj la laborkondicxoj de la laboristoj kaj tiel ebligi tiurilatan harmoniigon en progreso.
Ili opinias ke tia evoluo rezultos kaj el la funkciado de la komuna merkato, kiu antauxenigos la harmoniigon de la sociaj sistemoj, kaj el la proceduroj preskribitaj en cxi tiu Traktato kaj la interproksimigo de la legxaj, reglamentaj kaj administraj dispozicioj.
Artikolo 118
Sen difekto al la aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato, kaj konforme al ties gxeneralaj celoj, la Komisiono havas la taskon antauxenigi intiman kunlaboron inter la Membro-Sxtatoj en la socia sfero, precipe rilate al
Tiucele la Komisiono agas en intima kontakto kun la Membro-Sxtatoj, farante studojn, donante opiniojn kaj arangxante konsultigxojn, kaj pri problemoj je nacia nivelo kiel pri tiuj kiuj koncernas la internaciaj organizojn.
Antaux ol doni la opiniojn menciitajn en cxi tiu Artikolo, la Komisiono konsultas la Ekonomian kaj Socian Komitaton.
Artikolo 118A
1. La Membro-Sxtatoj strebas antauxenigi la plibonigon precipe de la labormedio, por protekti la sekurecon kaj la sanon de laboristoj, kaj donas al si la celon harmoniigi en progreso la kondicxojn en cxi tiu sfero.
2. Por kontribui al la realigo de la celo menciita en paragrafo 1, la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas per direktivoj progresive aplikendajn minimumajn postulojn, kun atento al la kondicxoj kaj teknikaj reguloj ekzistantaj en la unuopaj Membro-Sxtatoj.
Tiuj direktivoj evitas preskribi tiajn administrajn, financajn kaj jurajn devigojn, kiaj bremsus la kreadon kaj evoluon de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
3. La dispozicioj faritaj sur bazo de cxi tiu Artikolo ne malhelpas Membro-Sxtaton konservi aux enkonduki arangxojn akordigeblajn kun cxi tiu Traktato por pli forta protekto de la laborkondicxoj.
Artikolo 118B
La Komisiono strebas evoluigi la dialogon inter la sociaj partneroj je euxropa nivelo; se tiuj taksas tion dezirinda, tio povas konduki al kontraktaj rilatoj.
Artikolo 119
Cxiu Membro-Sxtato dum la unua etapo certigas kaj poste konservas la aplikadon de la principo de egala pago al viroj kaj virinoj pro egala laboro.
En la senco de cxi tiu artikolo "pago" signifas la ordinaran bazan aux minimuman salajron aux laborpagon kaj cxiujn aliajn kompensojn, kiujn la dunginto rekte aux nerekte pagas, cxu per mono cxu per varoj, al la dungito pro ties laboro.
Egala pago sen diskriminacio pro sekso implicas:
Artikolo 120
La Membro-Sxtatoj strebas konservi la ekzistantan ekvivalentecon inter sistemoj pri pagataj ferioj.
Artikolo 121
La Konsilio povas, agante unuanime kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, doni al la Komisiono taskojn pri la realigo de komunaj arangxoj, precipe koncerne la socian asekuron de la migrantaj laboristoj menciitaj en Artikoloj 48 gxis 51.
Artikolo 122
En sia jarraporto al la Euxropa Parlamento, la Komisiono dedicxas apartan cxapitron al la evoluo de la socia situacio en la Komunumo.
La Euxropa Parlamento povas peti la Komisionon fari raportojn pri specifaj problemoj rilataj al la socia situacio.
La Euxropa Socia Fonduso
Artikolo 123
Por plibonigi la laboreblecojn por la laboristoj en la interna merkato kaj tiel kontribui al plialtigo de la vivnivelo, estas starigita, en la kadro de la cxi-postaj dispozicioj, Euxropa Socia Fonduso; ties celo estas faciligi la dungigxon kaj pligrandigi la geografian kaj profesian movigxemon de la laboristoj interne de la Komunumo, kaj faciligi adaptigxon al sxangxoj en la industrio kaj la produktaj sistemoj, precipe per profesiaj klerigado kaj reorientigo.
Artikolo 124
La Fonduson administras la Komisiono.
En cxi tiu tasko la Komisionon asistas komitato kiun prezidas membro de la Komisiono kaj kiu konsistas el reprezentantoj de la registaroj kaj de la sindikatoj de laboristoj kaj dungantoj.
Artikolo 125
La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas la plenumdecidojn pri la Euxropa Socia Fonduso.
Edukado, profesia klerigado kaj junularo
Artikolo 126
1. La Komunumo kontribuas al la evoluigo de altkvalita edukado per tio, ke gxi antauxenigas kunlaboron inter Membro-Sxtatoj kaj se necese subtenas kaj kompletigas ties agadon, plene respektante la respondecon de la Membro-Sxtatoj pri la enhavo de la instruado kaj pri la organizado de la eduka sistemo kaj ilian kulturan kaj lingvan diversecon.
2. La agado de la Komunumo celas:
3. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj antauxenigas kunlaboron kun triaj landoj kaj kun la internaciaj organizoj kompetentaj pri edukado, precipe la Konsilio de Euxropo.
4. Por kontribui al la realigo de la celoj de cxi tiu Artikolo, la Konsilio:
Artikolo 127
1. La Komunumo plenumas politikon pri profesia klerigado kiu subtenas kaj kompletigas la agadon de la Membro-Sxtatoj, plene respektante la respondecon de la Membro-Sxtatoj pri la enhavo kaj la organizado de la profesia klerigado.
2. La agado de la Komunumo celas:
3. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj antauxenigas kunlaboron kun triaj landoj kaj kun la internaciaj organizoj kompetentaj pri profesia klerigado.
4. La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas arangxojn por kontribui al la realigo de la celoj de cxi tiu Artikolo, ekskluzive cxian harmoniigon de la legxaj kaj reglamentaj dispozicioj de la Membro-Sxtatoj.