Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Titolo IX

Kulturo

Artikolo 128

1. La Komunumo kontribuas al la florado de la kulturoj de la Membro-Sxtatoj, respektante ilian nacian kaj regionan diversecon kaj samtempe emfazante la komunan kulturan heredajxon.

2. La agado de la Komunumo celas antauxenigi kunlaboron inter Membro-Sxtatoj kaj se necese subteni kaj kompletigi ilian agadon en jenaj sferoj:

3. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj antauxenigas kunlaboron kun triaj landoj kaj kun la internaciaj organizoj kompetentaj pri kulturo, precipe kun la Konsilio de Euxropo.

4. La Komunumo prenas kulturajn aspektojn en konsideron en sia agado surbaze de aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato.

5. Por kontribui al la realigo de la celoj de cxi tiu Artikolo, la Konsilio :


Titolo X

Publika sano

Artikolo 129

1. La Komunumo kontribuas al la realigo de alta nivelo de protektado de la homa sano per antauxenigo de kunlaboro inter la Membro-Sxtatoj kaj se necese per subteno al ilia agado.

La agado de la Komunumo direktigxas al preventado de malsanoj, precipe de la grandaj minacoj al sano, inkluzive toksikomanion, antauxenigante esploradon pri la kauxzoj kaj transigo de tiuj malsanoj kaj informadon kaj edukadon pri sano.

La postuloj pri sanprotektado estas elemento de la aliaj politikoj de la Komunumo.

2. La Membro-Sxtatoj kunordigas inter si, en rilato kun la Komisiono, siajn politikojn kaj programojn en la sferoj menciitaj en paragrafo 1. La Komisiono povas, en intima kontakto kun la Membro-Sxtatoj, fari cxian utilan iniciaton por antauxenigi tiun kunordigon.

3. La Komisiono kaj la Membro-Sxtatoj antauxenigas kunlaboron kun triaj landoj kaj kun la internaciaj organizoj kompetentaj pri publika sano.

4. Por kontribui al la realigo de la celoj de cxi tiu Artikolo, la Konsilio:


Titolo XI

Protekto de la konsumantoj

Artikolo 129A

1. La Komunumo kontribuas al la realigo de alta nivelo de protektado de la konsumantoj per:

  1. arangxoj kiujn gxi alprenas laux Artikolo 100A en la kadro de la realigo de la interna merkato;
  2. specifaj agadoj kiuj subtenas kaj kompletigas la politikon de la Membro-Sxtatoj por protekti la sanon, la sekurecon kaj la ekonomiajn interesojn de la konsumantoj kaj provizi al ili adekvatajn informojn.

2. La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, decidas la specifajn agadojn menciitajn en paragrafo 1, punkto b.

3. La agadoj deciditaj laux paragrafo 2 ne malebligas al Membro-Sxtato konservi aux enkonduki pli striktajn protektajn arangxojn. Tiuj arangxoj devas esti akordigeblaj kun cxi tiu Traktato. Ili estas komunikitaj al la Komisiono.


Titolo XII

Transeuxropaj retoj

Artikolo 129B

1. Por kontribui al la realigo de la celoj de Artikoloj 7A kaj 130A kaj ebligi al la civitanoj de la Unio, al la ekonomiaj agantoj kaj al la regionaj kaj lokaj entoj plene gxui la avantagxojn kiuj rezultas el la starigo de areo sen internaj limoj, la Komunumo kontribuas al la starigo kaj evoluigo de transeuxropaj retoj en la sferoj de infrastrukturoj transportaj, telekomunikaj kaj energiaj.

2. En la kadro de sistemo de malfermaj kaj konkurencaj merkatoj, la agado de la Komunumo celas antauxenigi la interkonektigxon kaj interfunkciivon de la naciaj retoj kaj la alireblon de tiuj retoj. Gxi prenas en konsideron precipe la neceson ligi la insulajn, nemarbordajn kaj periferiajn regionojn al la centraj regionoj de la Komunumo.

Artikolo 129C

1. Por realigi la celojn de Artikolo 129B, la Komunumo:

La agado de la Komunumo prenas en konsideron la potencialan ekonomian vivpovon de la projektoj.

2. La Membro-Sxtatoj kunordigas inter si, en rilato kun la Komisiono, la naciajn politikojn kiuj povas signife influi la realigon de la projektoj menciitaj en Artikolo 129B. La Komisiono povas, en intima kunlaboro kun la Membro-Sxtatoj, fari cxiujn utilajn iniciatojn por antauxenigi tiun kunordigon.

3. La Komisiono povas decidi kunlabori kun triaj landoj por antauxenigi projektojn de komuna intereso kaj certigi la interfunkciivon de retoj.

Artikolo 129D

La gvidliniojn menciitajn en Artikolo 129C, paragrafo 1, decidas la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Komitaton de la Regionoj.

Gvidlinioj kaj projektoj de komuna intereso kiuj koncernas la teritorion de Membro-Sxtato bezonas la aprobon de la koncerna Membro-Sxtato.

La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Komitaton de la Regionoj, decidas la aliajn arangxojn menciitajn en Artikolo 129C, paragrafo 1.


Titolo XIII

Industrio

Artikolo 130

1. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj zorgas, ke ekszistu la kondicxoj necesaj por la konkurenckapablo de la industrio de la Komunumo.

Tiucele, konforme al sistemo de malfermaj kaj konkurencaj merkatoj, ilia agado celas:

2. La Membro-Sxtatoj konsultas unu la alian en rilato kun la Komisiono kaj, kiom necesas, kunordigas sian agadon. La Komisiono povas fari cxiujn utilajn iniciatojn por antauxenigi tiun kunordigon.

3. La Komunumo kontribuas al la realigo de la celoj de paragrafo 1 per la politikoj kaj agadoj kiujn gxi plenumas sur bazo de aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato. La Konsilio povas, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton, decidi specifajn arangxojn por subteni la agadojn plenumatajn en la Membro-Sxtatoj por realigi la celojn de paragrafo 1.

Cxi tiu Titolo ne donas bazon por la enkonduko fare de la Komunumo de iu ajn arangxo kiu povas misigi la konkurencon.


Titolo XIV

Ekonomia kaj socia kuntenigxo

Artikolo 130A

Por antauxenigi la harmonian evoluon de la Komunumo kiel tuto, la Komunumo evoluigas kaj dauxrigas sian agadon por plifortigi sian ekonomian kaj socian kuntenigxon.

La Komunumo precipe celas malpliigi la diferencojn inter la evoluniveloj de la diversaj regionoj kaj la postrestintecon de la malplej favorataj regionoj, inkluzive kamparajn regionojn.

Artikolo 130B

La Membro-Sxtatoj aplikas kaj kunordigas siajn ekonomiajn politikojn tiel, ke ankaux la celoj de Artikolo 130A estu atingitaj. La formulado kaj plenumado de la politikoj kaj agadoj de la Komunumo kaj la realigo de la interna merkato prenas en konsideron la celojn de Artikolo 130A kaj kontribuas al ties realigxo. La Komunumo subtenas tiun realigxon ankaux per sia agado per la strukturaj fondusoj (Euxropa Fonduso por Orientigo kaj Garantiado en Agrikulturo, Orientiga Sekcio, Euxropa Fonduso por Regiona Evoluigo), la Euxropa Investobanko kaj la aliaj ekzistantaj instrumentoj de financado.

La Komisiono raportas cxiun trian jaron al la Euxropa Parlamento, la Konsilio, la Ekonomia kaj Socia Komitato kaj la Komitato de la Regionoj pri la progresoj en la realigo de ekonomia kaj socia kuntenigxo kaj pri la maniero kiel la rimedoj menciitaj en cxi tiu Artikolo kontribuis al tio. Tiun raporton akompanas, se necese, konvenaj proponoj.

Se specifaj agadoj montrigxas necesaj ekster la fondusoj, kaj sen difekto al la arangxoj deciditaj en la kadro de la aliaj politikoj de la Komunumo, tiajn agadojn povas decidi la Konsilio agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Komitaton de la Regionoj.

Artikolo 130C

Celo de la Euxropa Fonduso por Regiona Evoluigo estas kontribui al forigo de la cxefaj regionaj malekvilibroj en la Komunumo per partopreno en la evoluigo kaj struktura adaptado de regionoj malpli evoluintaj kaj la reorientigo de industriaj regionoj malprosperigxantaj.

Artikolo 130D

Sen difekto al Artikolo 130E, la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono, akirinte la konsenton de la Euxropa Parlamento kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Komitaton de la Regionoj, fiksas la taskojn, prioritatajn celojn kaj organizadon de la strukturaj fondusoj, kio povas inkluzivi kunigon de fondusoj. Laux la sama proceduro la Konsilio fiksas ankaux la gxeneralajn regulojn kiuj aplikigxas al la fondusoj kaj la dispoziciojn necesajn por ties efika agado kaj por la kunordigo de la fondusoj inter si kaj kun la aliaj ekzistantaj instrumentoj de financado.

Laux la sama proceduro la Konsilio starigas antaux la 31a de decembro 1993 Fonduson por Kuntenigxo, kiu finance kontribuas al projektoj pri la medio kaj pri transeuxropaj retoj en la sfero de transporta infrastrukturo.

Artikolo 130E

La plenumdecidojn pri la Euxropa Fonduso por Regiona Evoluigo faras la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Komitaton de la Regionoj.

Koncerne la Euxropan Agrikulturan Fonduson por Orientigo kaj Garantiado, orientigan sekcion, kaj la Euxropan Socian Fonduson, plu aplikigxas respektive Artikoloj 43 kaj 125.


Titolo XV

Esplorado kaj teknologia evoluigo

Artikolo 130F

1. La Komunumo havas la celon plifortigi la sciencajn kaj teknologiajn bazojn de la industrio de la Komunumo kaj antauxenigi la evoluadon de ties internacia konkurenckapablo, samtempe antauxenigante la esploradojn taksatajn necesaj sur bazo de aliaj Cxapitroj de cxi tiu Traktato.

2. Tiucele gxi stimulas en la tuta Komunumo la entreprenojn - inkluzive la malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn - la esplorcentrojn kaj la universitatojn en ties klopodoj pri altkvalitaj esplorado kaj teknologia evoluigo; gxi subtenas ties strebadojn pri kunlaboro, celante antaux cxio ebligi al la entreprenoj plene ekspluati la eblojn de la interna merkato, precipe per malfermado de naciaj publikaj kontraktoj, per difinado de komunaj normoj kaj per forigo de juraj kaj fiskaj obstakloj al tiu kunlaboro.

3. Cxiuj agadoj de la Komunumo sur bazo de cxi tiu Traktato, inkluzive demonstroprojektojn, en la sfero de esplorado kaj teknologia evoluigo estas decidataj kaj plenumataj konforme al cxi tiu Traktato.

Artikolo 130G

Por atingi tiujn celojn la Komunumo faras jenajn agadojn, kiuj kompletigas la agadojn faratajn en la Membro-Sxtatoj:

  1. plenumado de programoj de esplorado, teknologia evoluigo kaj demonstrado, antauxenigante kunlaboron kun kaj inter entreprenoj, esplorcentroj kaj universitatoj;
  2. antauxenigo de kunlaboro pri Komunumaj esplorado, teknologia evoluigo kaj demonstrado kun triaj landoj kaj internaciaj organizoj;
  3. diskonigo kaj valorigo de la rezultoj de agadoj pri Komunumaj esplorado, teknologia evoluigo kaj demonstrado;
  4. stimulado de la klerigo kaj movigxemo de esploristoj en la Komunumo.

Artikolo 130H

1. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj kunordigas sian agadon pri esplorado kaj teknologia evoluigo por certigi ke la naciaj politikoj kaj la politiko de la Komunumo estu reciproke koheraj.

2. La Komisiono povas, en intima kunlaboro kun la Membro-Sxtatoj, fari cxiujn utilajn inciatojn por kunordigi la kunlaboron menciitan en paragrafo 1.

Artikolo 130I

1. La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189B kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas plurjaran kadroprogramon kiu enhavas cxiujn agadojn de la Komunumo. Dum la tuta proceduro de Artikolo 189B la Konsilio agas unuanime.

La kadroprogramo

2. La kadroprogramo estas adaptata aux kompletigata laux la evoluo de la situacio.

3. La kadroprogramo estas plenumata per specifaj programoj evoluigitaj interne de cxiu agado. En cxiu specifa programo estas fiksitaj la detalaj arangxoj por ties plenumado, gxia dauxro kaj la rimedoj kiuj taksigxas necesaj. La totalo de la sumoj taksataj necesaj kiujn fiksas la specifaj programoj ne povas superi la maksimuman totalan sumon fiksitan por la kadroprogramo kaj por cxiu agado.

4. La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas la specifajn programojn.

Artikolo 130J

Por la plenumado de la plurjara kadroprogramo la Konsilio

Artikolo 130K

En la plenumado de la plurjara kadroprogramo povas esti deciditaj aldonaj programoj en kiuj partoprenas nur iuj Membro-Sxtatoj, kiuj financas ilin kun rezervo pri eventuala kontribuo de la Komunumo.

La Konsilio alprenas la regulojn aplikendajn al la aldonaj programoj, precipe pri la diskonigo de scioj kaj pri la aliro de aliaj Membro-Sxtatoj.

Artikolo 130L

En la plenumado de la plurjara kadroprogramo la Komunumo povas, konsente kun la koncernataj Membro-Sxtatoj, antauxvidi partoprenon en programoj de esplorado kaj evoluigo kiujn entreprenas pluraj Membro-Sxtatoj, inkluzive partoprenon en la strukturoj kreitaj por la plenumado de tiuj programoj.

Artikolo 130M

En la plenumado de la plurjara kadroprogramo la Komunumo povas antauxvidi kunlaboron pri Komunumaj esplorado, teknologia evoluigo kaj demonstrado kun triaj landoj aux internaciaj organizoj.

La detalajn arangxojn pri tiu kunlaboro povas fiksi interkonsentoj inter la Komunumo kaj la koncernaj triaj partioj kiuj estas traktitaj kaj konkluditaj laux Artikolo 228.

Artikolo 130N

La Komunumo povas krei komunajn entreprenojn aux aliajn strukturojn necesajn por bona plenumado de la Komunumaj programoj de esplorado, teknologia evoluigo kaj demonstrado.

Artikolo 130O

La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas la dispoziciojn menciitjn en Artikolo 130N.

La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas la dispoziciojn menciitajn en Artikoloj 130J, 130K kaj 130L. Por la alpreno de aldonaj programoj necesas la konsento de la koncernataj Membro-Sxtatoj.

Artikolo 130P

Komence de cxiu jaro la Komisiono raportas al la Euxropa Parlamento kaj al la Konsilio. Tiu raporto temas interalie pri la agadoj pri esplorado, teknologia evoluigo kaj diskonigo de la rezultoj dum la antauxa jaro kaj pri la laborprogramo de la kuranta jaro.

Artikolo 130Q

(abrogita)


Titolo XVI

Medio

Artikolo 130R

1. La politiko de la Komunumo pri la medio kontribuas al la strebado al jenaj celoj:

2. La politiko de la Komunumo pri la medio celas altan nivelon de protekto, prenante en konsideron la diversecon de la situacioj en la diversaj regionoj de la Komunumo. Gxi bazigxas sur la principoj de antauxzorgo kaj preventa agado, sur la principo, ke medidifektoj estu kontrauxbatalataj prioritate je la fonto, kaj sur la principo, ke pagu la poluanto. La postuloj pri mediprotektado estas integrendaj en la difinadon kaj plenumadon de aliaj Komunumaj politikoj.

Tiurilate, harmoniigaj arangxoj kiuj respondas al tiuj postuloj enhavas, kiam konvenas, protektan klauxzon kiu rajtigas la Membro-Sxtatojn fari, pro ne-ekonomiaj medi-kialoj, provizorajn arangxojn submetitajn al Komunuma kontrolproceduro.

3. Ellaborante sian politikon pri la medio, la Komunumo prenas en konsideron:

4. En la kadro de siaj respektivaj kompetentoj, la Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj kunlaboras kun triaj landoj kaj kun la kompetentaj internaciaj organizoj. La detalajn arangxojn pri la kunlaboro de la Komunumo povas fiksi interkonsentoj inter la Komunumo kaj la koncernaj triaj partioj kiuj estas traktitaj kaj konkluditaj laux Artikolo 228.

La cxi-supra alineo ne difektas la kompetenton de la Membro-Sxtatoj trakti en la internaciaj instancoj kaj konkludi internaciajn interkonsentojn.

Artikolo 130S

1. La Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, decidas la agadojn kiujn devas fari la Komunumo por atingi la celojn de Artikolo 130R.

2. Deroge de la decidproceduro menciita en paragrafo 1 kaj sen difekto al Artikolo 100A, la Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Ekonomian kaj Socian Komitaton, alprenas:

La Konsilio povas, agante laux la proceduro de la unua alineo, difini pri kiuj el la temoj menciitaj en cxi tiu paragrafo decidoj estas farataj per kvalifikita plimulto.

3. En aliaj sferoj la Konsilio alprenas, laux la proceduro de Artikolo 189A kaj konsultinte la Ekonomian kaj Socian Komitaton, gxeneralajn agadprogramojn kiuj fiksas la prioritate atingendajn celojn.

La Konsilio alprenas, agante respektive laux paragrafo 1 aux paragrafo 2, la arangxojn necesajn por plenumi tiujn programojn.

4. Sen difekto al iuj arangxoj de Komunuma karaktero, la Membro-Sxtatoj financas kaj plenumas la medio-politikon.

5. Sen difekto al la principo, ke pagu la poluanto, kiam arangxo bazita sur paragrafo 1 implicas neproporcie altajn kostojn por la publikaj instancoj de Membro-Sxtato, la Konsilio faras, en la akto pri alpreno de la arangxo, konvenajn dispoziciojn en formo de:

Artikolo 130T

La protektaj arangxoj alprenitaj laux Artikolo 130S ne malhelpas ke Membro-Sxtato dauxrigu aux enkonduku pli severajn protektajn arangxojn. Tiaj arangxoj devas esti akordigeblaj kun cxi tiu Traktato. Ili estas komunikataj al la Komisiono.


Titolo XVII

Evolukunlaboro

Artikolo 130U

1. La politiko de la Komunumo pri evolukunlaboro, kiu kompletigas la politikojn de la Membro-Sxtatoj, antauxenigas:

2. La politiko de la Komunumo en cxi tiu sfero kontribuas al la gxenerala celo evoluigi kaj firmigi demokration kaj la jursxtaton kaj al la celo, ke estu respektataj la homaj rajtoj kaj la fundamentaj liberecoj.

3. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj respektas la devontigojn kaj celojn kiujn ili akceptis en la kadro de Unuigxintaj Nacioj kaj aliaj kompetentaj internaciaj organizoj.

Artikolo 130V

La Komunumo prenas en konsideron la celojn de Artikolo 130U en la plenumado de politikoj kiuj povas tusxi la evolulandojn.

Artikolo 130W

1. Sen difekto al la aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato, la Konsilio, agante laux la proceduro de Artikolo 189C, alprenas la arangxojn necesajn por alstrebi la celojn de Artikolo 130U. Tiuj arangxoj povas preni la formon de plurjaraj programoj.

2. La Euxropa Investobanko kontribuas, konforme al sia Statuto, al la plenumado de arangxoj menciitaj en paragrafo 1.

3. Cxi tiu Artikolo ne tusxas la kunlaboron kun la afrikaj, karibaj kaj pacifikaj landoj en la kadro de la AKP-EEK-Konvencio.

Artikolo 130X

1. La Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj kunordigas siajn politikojn pri evolukunlaboro kaj interkonsiligxas pri siaj helpoprogramoj, ankaux en internaciaj organizoj kaj dum internaciaj konferencoj. Ili povas fari komunajn agadojn. La Membro-Sxtatoj kontribuas, se necese, al la plenumado de Komunumaj helpoprogramoj.

2. La Komisiono povas fari cxiun utilan iniciaton por antauxenigi la kunordigon menciitan en paragrafo 1.

Artikolo 130Y

En la kadro de siaj respektivaj kompetentoj, la Komunumo kaj la Membro-Sxtatoj kunlaboras kun triaj landoj kaj kun la kompetentaj internaciaj organizoj. La detalajn arangxojn pri la kunlaboro de la Komunumo povas fiksi interkonsentoj inter la Komunumo kaj la koncernaj triaj landoj kiuj estas traktitaj kaj konkluditaj laux Artikolo 228.

La cxi-supra alineo ne difektas la kompetenton de la Membro-Sxtatoj trakti en la internaciaj instancoj kaj konkludi internaciajn interkonsentojn.

Sekvo