Kvara Parto
Asociigo de la transmaraj landoj kaj teritorioj
Artikolo 131
La Membro-Sxtatoj konsentas asociigi al la Komunumo la ne-euxropajn landojn kaj teritoriojn kiuj havas specialajn rilatojn kun Belgio, Danio, Francio, Italio, Nederlando kaj la Unuigxinta Regxlando. Cxi tiuj landoj kaj teritorioj, cxi-poste nomataj "landoj kaj teritorioj", estas listigitaj en Anekso IV de cxi tiu Traktato.
La celo de asociigo estas antauxenigi la ekonomian kaj socian evoluon de la landoj kaj teritorioj kaj starigi intimajn ekonomiajn rilatojn inter ili kaj la Komunumo kiel tuto.
Konforme al la principoj esprimitaj en la Preamblo de cxi tiu Traktato, la asociigo devas unuavice antauxenigi la interesojn kaj la prosperon de la logxantoj de cxi tiuj landoj kaj teritorioj por konduki ilin al la ekonomia, socia kaj kultura evoluo kiun ili aspiras.
Artikolo 132
La asociigo havas jenajn celojn:
1. La Membro-Sxtatoj aplikas al sia komerco kun la landoj kaj teritorioj la saman sistemon kiun ili aplikas inter si sur bazo de cxi tiu Traktato.
2. Cxiu lando aux teritorio aplikas al sia komerco kun la Membro-Sxtatoj kaj la aliaj landoj kaj teritorioj la saman sistemon kiun gxi aplikas al la euxropa Sxtato kun kiu gxi havas specialajn rilatojn.
3. La Membro-Sxtatoj kontribuas al la investoj kiujn postulas la iompostioma evoluo de tiuj landoj kaj teritorioj.
4. Por investoj kiujn financas la Komunumo, la partopreno en adjudikoj pri laboroj, servoj kaj provizoj estas malferma laux la samaj kondicxoj al cxiuj naturaj kaj juraj personoj kiuj havas sxtatanecon de la Membro-Sxtatoj aux de la landoj kaj teritorioj.
5. En la rilatoj inter la Membro-Sxtatoj kaj la landoj kaj teritorioj, la rajto je establigxo de sxtatanoj kaj kompanioj estas arangxita sur nediskriminacia bazo laux la dispozicioj kaj proceduroj menciitaj en la Cxapitro pri la rajto je establigxo, kun rezervo pri specialaj dispozicioj faritaj laux Artikolo 136.
Artikolo 133
1. Doganoj je importo en la Membro-Sxtatojn de varoj originantaj el la landoj kaj teritiorioj estas komplete forigataj; tio okazas konforme al la iompostioma forigo de doganoj inter la Membro-Sxtatoj laux la dispozicioj de cxi tiu Traktato.
2. En cxiu lando kaj teritorio doganoj je importoj el la Membro-Sxtatoj kaj el la aliaj landoj kaj teritorioj estas iom post iom forigataj konforme al la Artikoloj 12, 13, 14, 15 kaj 17.
3. La landoj kaj teritorioj tamen rajtas enkasigi doganojn kiuj respondas al la bezonoj de iliaj evoluo kaj industriigxo aux, estante de fiska karaktero, celas produkti enspezojn por ilia bugxeto.
La doganoj menciitaj en la cxi-supra alineo estas tamen iom post iom malaltigataj gxis la nivelo de la doganoj je importoj de produktoj el la Membro-Sxtato kun kiu cxiu lando aux teritorio havas specialajn rilatojn. La procentoj kaj la ritmo de malaltigoj preskribitaj en cxi tiu Traktato aplikigxas al la diferenco inter la dogano je produkto venanta el la Membro-Sxtato kiu havas specialajn rilatojn kun la lando aux teritorio kaj la dogano je la sama produkto venanta el alia Membro-Sxtato cxe eniro en la importantan landon aux teritorion.
4. Paragrafo 2 ne aplikigxas al landoj kaj teritorioj kiuj, pro specialaj internaciaj devoj, jam je la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato aplikas nediskriminacian dogantarifon.
5. La starigo aux la modifo de doganoj je varoj importataj en la landojn kaj teritoriojn ne rajtas kauxzi, jure aux fakte, rektan aux nerektan diskriminacion inter importoj el diversaj Membro-Sxtatoj.
Artikolo 134
Se la nivelo de la doganoj aplikataj al varoj venantaj el tria lando cxe eniro en landon aux teritorion estas tia ke, kiam la dispozicioj de Artikolo 133, paragrafo 1, estas aplikataj, gxi povas kauxzi devojigon de komercaj fluoj malprofite al Membro-Sxtato, cxi tiu povas peti la Komisionon proponi al la aliaj Membro-Sxtatoj la arangxojn necesajn por rebonigi tiun situacion.
Artikolo 135
Kun rezervo pri la dispozicioj rilataj al publika sano, publika sekureco kaj publika ordo, la libera cirkulado de laboristoj el la landoj kaj teritorioj en la Membro-Sxtatoj, kaj de laboristoj el la Membro-Sxtatoj en la landoj kaj teritorioj, estos arangxita per postaj interkonsentoj por kiuj necesas la unuanima aprobo de la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 136
Por unua periodo de kvin jaroj post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, Plenumkonvencio aneksita al cxi tiu Traktato fiksas la detalojn kaj la proceduron de la asociigo de la landoj kaj teritorioj al la Komunumo.
Antaux la eksvalidigxo de la Konvencio menciita en la cxi-supra alineo la Konsilio, agante unuanime sur bazo de la atingitaj rezultoj kaj de la principoj de cxi tiu Traktato, faros la dispoziciojn por plua periodo.
Artikolo 136A
La dispozicioj de Artikoloj 131 gxis 136 aplikigxas al Grenlando kun rezervo pri la specifaj dispozicioj por Grenlando en la Protokolo pri la specialaj arangxoj por Grenlando aneksita al cxi tiu Traktato.