Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Kvina Parto

La institucioj de la Komunumo

Titolo I

Instituciaj dispozicioj

Cxapitro 1

La institucioj

Unua Sekcio

La Euxropa Parlamento

Artikolo 137

La Euxropa Parlamento konsistas el reprezentantoj de la popoloj de la Sxtatoj unuigxintaj en la Komunumo; gxi plenumas la povojn donitajn al gxi de cxi tiu Traktato.

Artikolo 138

(Paragrafoj 1 kaj 2 forfalis je la 17a de julio 1979 laux Artikolo 14 de la Akto pri elektado de reprezentantoj en la Euxropa Parlamento)

[Vidu Artikolon 1 de tiu Akto, kiu tekstas:

1. La reprezentantoj en la Euxropa Parlamento de la popoloj de la sxtatoj unuigxintaj en la Komunumo estas elektataj per rekta universala vocxdonado.]

[Vidu Artikolon 2 de tiu Akto, kiu tekstas:

La nombro da reprezentantoj elektitaj en cxiu Membro-Sxtato estas fiksita jene:

Belgio25
Danio16
Germanio99
Grekio25
Hispanio64
Francio87
Irlando15
Italio87
Luksemburgio6
Nederlando31
Auxstrio21
Portugalio25
Finnlando16
Svedio22
Unuigxinta Regxlando   87]

3. La Euxropa Parlamento ellaboras proponojn por elektoj per rekta universala vocxdonado laux proceduro unuforma en cxiuj Membro-Sxtatoj.

La Konsilio, agante unuanime kaj akirinte la konsenton de la Euxropa Parlamento, donitan de plimulto de ties membroj, alprenos la tiurilatajn dispoziciojn, kiujn gxi rekomendos al la Membro-Sxtatoj por alpreno laux ties respektivaj konstituciaj reguloj.

Artikolo 138A

Politikaj partioj je euxropa nivelo estas gravaj kiel integriga faktoro en la Unio. Ili kontribuas al la formigxo de euxropa konscio kaj al la esprimigxo de la politika volo de la civitanoj de la Unio.

Artikolo 138B

Kiom cxi tiu Traktato tion preskribas, la Euxropa Parlamento partoprenas en la procezo kiu kondukas al la alpreno de Komunumaj aktoj, uzante siajn povojn en la kadro de la proceduroj de Artikoloj 189B kaj 189C kaj donante sian konsenton aux esprimante opiniojn.

La Euxropa Parlamento povas, per plimulto de siaj membroj, peti ke la Komisiono faru tauxgajn proponojn pri aferoj kiuj, laux la opinio de la Parlamento, postulas Komunuman akton por plenumi cxi tiun Traktaton.

Artikolo 138C

En la kadro de siaj taskoj la Euxropa Parlamento povas, je la peto de kvarono de siaj membroj, starigi dumtempan enketkomisionon por ekzameni, sen difekto al la kompetentoj kiujn donas cxi tiu Traktato al aliaj institucioj aux organoj, asertojn pri malobservo de Komunuma juro aux misadministrado en ties aplikigxo, krom se pri la asertataj faktoj okupigxas jugxa instanco kaj la jugxa proceduro ne estas finita.

La dumtempa enketkomisiono cxesas ekzisti kiam gxi prezentas sian raporton.

La detalajn arangxojn pri la uzado de la enketorajto fiksas per komuna konsento la Euxropa Parlamento, la Konsilio kaj la Komisiono.

Artikolo 138D

Cxiu civitano de la Unio kaj cxiu fizika aux jura persono rezidanta aux havanta sian lauxstatutan sidejon en Membro-Sxtato havas la rajton, individue aux kune kun aliaj civitanoj aux personoj, peticii al la Euxropa Parlamento pri afero kiu trovigxas en la agadsferoj de la Komunumo kaj rekte tusxas lin, sxin aux gxin.

Artikolo 138E

1. La Euxropa Parlamento nomumas mediaciiston, kiu kompetentas ricevi plendojn de cxiu civitano de la Unio aux de cxiu fizika aux jura persono rezidanta aux havanta sian lauxstatutan sidejon en Membro-Sxtato pri misadministrado en la agado de la institucioj aux organoj de la Komunumo, escepte de la Kortumo kaj la Tribunalo de Unua Instanco en la plenumo de iliaj jugxaj taskoj.

Konforme al sia tasko la mediaciisto faras, proprainiciate aux sur bazo de plendoj kiujn li ricevas rekte aux pere de membro de la Euxropa Parlamento, la enketojn kiujn li taksas pravigitaj, krom se pri la asertataj faktoj okupigxas aux okupigxis jugxa instanco. Se la mediaciisto konstatas misadministradon, li metas la aferon antaux la koncernatan institucion, kiu disponas pri periodo de tri monatoj por komuniki al li sian starpunkton. La mediaciisto poste sendas raporton al la Euxropa Parlamento kaj al la koncernata institucio. La plendinto estas informita pri la rezulto de tiuj enketoj.

Cxiujare la mediaciisto prezentas al la Euxropa Parlamento raporton pri la rezultoj de siaj enketoj.

2. La mediaciisto estas nomumita post cxiu elektigxo de la Euxropa Parlamento por la dauxro de ties mandato. Li estas renomumebla.

Laux peto de la Euxropa Parlamento, la Kortumo povas eksigi la mediaciiston el ties posteno se li ne plu plenumas la kondicxojn necesajn por plenumi siajn taskojn aux se li kulpas pri grava misfaro.

3. La mediaciisto estas plene sendependa en la plenumado de siaj taskoj. Plenumante tiujn taskojn li nek petas nek akceptas instrukciojn de kiu ajn organo. Dum sia oficperiodo la mediaciisto rajtas havi neniun alian profesian aktivadon, cxu pagatan cxu nepagatan.

4. La Euxropa Parlamento, akirinte la opinion de la Komisiono kaj la aprobon de la Konsilio aganta per kvalifikita plimulto, fiksas la regularon kaj gxeneralajn kondicxojn pri la plenumado de la taskoj de la mediaciisto.

Artikolo 139

La Euxropa Parlamento havas jaran sesion. Gxi auxtomate kunvenas la duan mardon de marto.

Laux peto de la plimulto de siaj membroj, de la Konsilio aux de la Komisiono, la Euxropa Parlamento povas kunveni en eksterordinara sesio.

Artikolo 140

La Euxropa Parlamento elektas inter siaj membroj sian prezidanton kaj sian Prezidion.

La membroj de la Komisiono rajtas cxeesti cxiujn kunsidojn kaj estas auxskultataj, laux sia peto, en la nomo de la Komisiono.

La Komisiono respondas parole aux skribe la demandojn al gxi faritajn de la Euxropa Parlamento aux de ties membroj.

La Konsilio estas auxskultata de la Euxropa Parlamento laux la kondicxoj kiujn fiksas la Konsilio en sia regularo.

Artikolo 141

Krom se alie preskribite en cxi tiu Traktato, la Euxropa Parlamento agas per absoluta plimulto de la donitaj vocxoj.

La interna regularo fiksas la kvorumon.

Artikolo 142

La Euxropa Parlamento alprenas sian proceduran regularon per plimulto de siaj membroj.

La aktoj de la Euxropa Parlamento estas publikigataj laux la preskriboj de tiu regularo.

Artikolo 143

La Euxropa Parlamento diskutas en publika kunsido la gxeneralan jarraporton kiun prezentas al gxi la Komisiono.

Artikolo 144

Se mocio pri malaprobo de la agado de la Komisiono estas submetita al gxi, la Euxropa Parlamento povas decidi pri tiu mocio plej frue tri tagojn post ties deponigxo kaj nur per publika vocxdono.

Se la mocio pri malaprobo estas alprenita per plimulto de du trionoj de la donitaj vocxoj, kaj per plimulto de la membroj de la Euxropa Parlamento, la Komisionanoj devas kolektive demisii. Ili plu traktas la kurantajn aferojn gxis kiam ili estas anstatauxigitaj konforme al Artikolo 158. En tiu kazo la oficperiodo de la Komisionanoj nomumitaj por ilin anstatauxi finigxas je la dato kiam estus finigxinta la oficoperiodo de la Komisionanoj kiuj devis kolektive demisii.

Dua Sekcio

La Konsilio

Artikolo 145

Por atingi la celojn de cxi tiu Traktato kaj laux ties dispozicioj, la Konsilio

Artikolo 146

La Konsilio konsistas el po unu reprezentanto de cxiu Membro-Sxtato je ministra nivelo kiu havas la povon devontigi la registaron de tiu Membro-Sxtato.

La prezidantecon en la Konsilio lauxvice plenumas cxiu Membro-Sxtato dum po ses monatoj, laux sinsekvo kiun fiksas la Konsilio agante unuanime.

Artikolo 147

La Konsilio kunvenas kunvokite de sia Prezidanto, laux ties propra iniciato aux laux peto de unu el siaj membroj aux de la Komisiono.

Artikolo 148

1. Krom se alie preskribite en cxi tiu Traktato, la Konsilio decidas per plimulto de siaj membroj.

2. Se por decido de la Konsilio necesas kvalifikita plimulto, la vocxoj de la membroj estas jene ponditaj:

Belgio5
Danio3
Germanio10
Grekio5
Hispanio8
Francio10
Irlando3
Italio10
Luksemburgio2
Nederlando5
Auxstrio4
Portugalio5
Finnlando3
Svedio4
Unuigxinta Regxlando   10

Por decidoj de la Konsilio necesas almenaux:

3. Sindetenoj de cxeestantaj aux reprezentataj membroj ne obstaklas la alprenon de decidoj de la Konsilio por kiuj necesas unuanimeco.

Artikolo 149

(abrogita)

Artikolo 150

Okaze de vocxdono, cxiu membro de la Konsilio povas agi en la nomo de ne pli ol unu alia membro.

Artikolo 151

1. Komitato konsistanta el la konstantaj reprezentantoj de la Membro-Sxtatoj havas la taskon prepari la laborojn de la Konsilio kaj plenumi la funkciojn donitajn al gxi de la Konsilio.

2. La Konsilion asistas Gxenerala Sekretariato sub gvido de gxenerala sekretario. La gxeneralan sekretarion nomumas la Konsilio agante unuanime.

La Konsilio decidas pri la organizado de la Gxenerala Sekretariato.

3. La Konsilio alprenas sian proceduran regularon.

Artikolo 152

La Konsilio povas peti la Komisionon fari cxiujn studojn kiujn la Konsilio konsideras dezirindaj por la realigo de la komunaj celoj kaj submeti al gxi konvenajn proponojn.

Artikolo 153

La Konsilio, ricevinte la opinion de la Komisiono, alprenas la statutojn de la komitatoj antauxviditaj en cxi tiu Traktato.

Artikolo 154

La Konsilio fiksas, agante per kvalifikita plimulto, la salajrojn, kompenspagojn kaj pensiojn de la prezidanto kaj la membroj de la Komisiono kaj de la prezidanto, la jugxistoj, la gxeneralaj advokatoj kaj la registristo de la Kortumo. Gxi ankaux fiksas, per la sama plimulto, cxiujn aliajn pagojn kiuj ekvivalentas al salajroj.

Tria Sekcio

La Komisiono

Artikolo 155

Por certigi la funkciadon kaj la disvolvigxon de la komuna merkato, la Komisiono

Artikolo 156

La Komisiono publikigas cxiujare, minimume unu monaton antaux la malfermo de la sesio de la Euxropa Parlamento, gxeneralan raporton pri la agado de la Komunumo.

Artikolo 157

1. La Komisiono konsistas el dudek membroj, kiuj estas elektitaj sur bazo de sia gxenerala kompetento kaj kies sendependeco estas nepridubebla.

La nombron de la Komisionanoj povas sxangxi la Konsilio agante unuanime.

Nur sxtatanoj de Membro-Sxtatojn povas esti Membroj de la Komisiono.

En la Komisiono devas esti minimume unu sxtatano de cxiu Membro-Sxtato, sed ne rajtas esti pli ol du membroj kun sama sxtataneco.

2. La Membroj de la Komisiono plenumas siajn taskojn plene sendepende en la gxenerala intereso de la Komunumo.

Plenumante tiujn taskojn ili nek petas nek akceptas instrukciojn de kiu ajn registaro aux alia organo. Ili detenas sin de cxiu ago kiu estas neakordigebla kun iliaj taskoj. Cxiu Membro-Sxtato devontigas sin respekti tiun principon kaj ne klopodi influi la membrojn de la Komisiono en la plenumado de ties taskoj.

Dum sia oficperiodo la Membroj de la Komisiono rajtas havi neniun alian profesian aktivadon, cxu pagatan cxu nepagatan. Je sia enoficigxo ili solene devontigas sin dum kaj post sia oficperiodo respekti la devojn kiuj rezultas el ilia ofico, precipe la devon konduti honeste kaj takte pri akcepto de iuj oficoj aux avantagxoj post tiu periodo. En kazo de malrespekto de tiuj devoj la Kortumo povas, laux peto de la Konsilio aux de la Komisiono, depende de la kazo eksigi la koncernan personon laux Artikolo 160 aux senigi tiun je la rajto je pensio aux aliaj anstatauxaj avantagxoj.

Artikolo 158

1. La Membroj de la Komisiono estas nomumitaj, por periodo de kvin jaroj, laux la proceduro de paragrafo 2, eventuale kun rezervo pri Artikolo 144.

Ili estas renomumeblaj.

2. La registaroj de la Membro-Sxtatoj, konsultinte la Euxropan Parlamenton, nomas per komuna konsento la personon kiun ili intencas nomumi Prezidanto de la Komisiono.

Konsulte kun la nomita Prezidanto, la registaroj de la Membro-Sxtatoj nomas la aliajn personojn kiujn ili intencas nomumi Membroj de la Komisiono.

La Prezidanto kaj la aliaj Membroj de la Komisiono kiuj estas nomitaj laux tiu maniero submetigxas kiel aro al aproba vocxdono de la Euxropa Parlamento. Post aprobo fare de la Euxropa Parlamento, la Prezidanto kaj la aliaj Membroj de la Komisiono estas nomumitaj per komuna konsento fare de la registaroj de la Membro-Sxtatoj.

3. Paragrafoj 1 kaj 2 aplikigxas unuan fojon al la Prezidanto kaj la aliaj Membroj de la Komisiono kies oficperiodo komencigxas la 7an de januaro 1995.

La Prezidanto kaj la aliaj Membroj de la Komisiono kies oficperiodo komencigxas la 7an de januaro 1993 estas nomumitaj per komuna konsento fare de la registaroj de la Membro-Sxtatoj. Ilia oficperiodo finigxas la 6an de januaro 1995.

Artikolo 159

Krom per la regulaj anstatauxigoj kaj per morto, la ofico de Membro de la Komisiono finigxas per demisio aux eksigo.

La koncernan Membron anstatauxas por la cetero de ties oficperiodo nova Membro kiun nomumas per komuna konsento la registaroj de la Membro-Sxtatoj. La Konsilio povas, agante unuanime, decidi ke ne necesas anstatauxigo.

Okaze de demisio, eksigo aux morto, la Prezidanto estas anstatauxita por la cetero de sia oficperiodo. La proceduro de Artikolo 158, paragrafo 2, aplikigxas al tiu anstatauxigo.

Krom okaze de eksigo laux Artikolo 160, la Membroj de la Komisiono plu oficas gxis kiam ili estas anstatauxitaj.

Artikolo 160

Laux peto de la Konsilio aux de la Komisiono, la Kortumo povas eksigi el ties posteno Membron de la Komisiono kiu ne plu plenumas la kondicxojn necesajn por plenumi siajn taskojn aux kiu kulpas pri grava misfaro.

Artikolo 161

La Komisiono povas nomumi inter siaj Membroj unu aux du Vicprezidantojn.

Artikolo 162

1. La Konsilio kaj la Komisiono konsultas unu la alian kaj fiksas per komuna konsento la manieron de sia kunlaboro.

2. La Komisiono alprenas sian proceduran regularon por certigi ke gxi kaj gxiaj servoj laboras konforme al cxi tiu Traktato. Gxi publikigas tiun regularon.

Artikolo 163

La Komisiono decidas per plimulto de la nombro da Membroj menciita en Artikolo 157.

Kunsido de la Komisiono estas valida nur se cxeestas la nombro da Membroj fiksita en gxia procedura regularo.

Sekvo