Kvara Sekcio
La Kortumo
Artikolo 164
La Kortumo certigas ke en la interpretado kaj la aplikado de cxi tiu Traktato la juro estas respektata.
Artikolo 165
La Kortumo konsistas el dek kvin jugxistoj.
La Kortumo kunsidas en pleno. Gxi tamen povas formi interne de si cxambrojn konsistantajn el po tri, kvin aux sep jugxistoj, cxu por fari iujn enketojn, cxu por jugxi iujn kategoriojn de aferoj, konforme al regularo tiucele starigita.
La Kortumo kunsidas en pleno kiam tion petas Membro-Sxtato aux institucio de la Komunumo kiu estas partio en la afero.
Se la Kortumo tion petas, la Konsilio, agante unuanime, povas plialtigi la nombron da jugxistoj kaj fari la necesajn adaptojn al la dua kaj tria alineoj de cxi tiu Artikolo kaj al la dua alineo de Artikolo 167.
Artikolo 166
La Kortumon asistas ok gxeneralaj advokatoj. Tamen, nauxa gxenerala advokato estas nomumita ekde la dato de aligxo gxis la 6a de oktobro 2000.
Estas la tasko de gxenerala advokato publike prezenti, tute senpartie kaj sendepende, motivitajn proponojn pri aferoj submetitaj al la Kortumo, por asisti gxin en la plenumado de gxia tasko difinita en Artikolo 164.
Se la Kortumo tion petas, la Konsilio, agante unuanime, povas plialtigi la nombron da gxeneralaj advokatoj kaj fari la necesajn adaptojn al la tria alineo de Artikolo 167.
Artikolo 167
La jugxistoj kaj la gxeneralaj advokatoj estas elektitaj inter personoj kies sendependeco estas nepridubebla kaj kiuj plenumas la kondicxojn por okupi la plej altajn jugxajn oficojn en siaj respektivaj landoj, aux kiuj estas juristoj de rekonita kompetenteco; ili estas nomumitaj por ses jaroj per komuna konsento de la registaroj de la Membro-Sxtatoj.
Cxiun trian jaron okazas parta anstatauxigo de la jugxistoj. Anstatauxigxas alterne po ok kaj po sep jugxistoj.
Cxiun trian jaron okazas parta anstatauxigo de la gxeneralaj advokatoj. Anstatauxigxas cxiufoje kvar gxeneralaj advokatoj.
Eksigxantaj jugxistoj kaj gxeneralaj advokatoj estas renomumeblaj.
La jugxistoj elektas inter si por tri jaroj la prezidanton de la Kortumo. Li estas reelektebla.
Artikolo 168
La Kortumo nomumas sian registriston kaj fiksas la regularon de ties laboro.
Artikolo 168A
1. Al la Kortumo estas aldonita Tribunalo kies tasko estas jugxi, en unua instanco kaj kun rezervo pri apelacio laux la Statuto al la Kortumo nur pri juraj demandoj, iujn kategoriojn de aferoj difinitajn laux paragrafo 2. La Tribunalo de Unua Instanco ne kompetentas jugxi petojn por antauxdecidoj laux Artikolo 177.
2. Laux peto de la Kortumo kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj la Komisionon, la Konsilio, agante unuanime, fiksas la kategoriojn de aferoj menciitajn en paragrafo 1 kaj la konsiston de la Tribunalo de Unua Instanco kaj alprenas la necesajn adaptojn en kaj aldonojn al la Statuto de la Kortumo. Krom se la Konsilio decidas alie, la dispozicioj de cxi tiu Traktato pri la Kortumo, precipe la dispozicioj de la Protokolo pri la Statuto de la Kortumo, aplikigxas al la Tribunalo de Unua Instanco.
3. La membroj de la Tribunalo de Unua Instanco estas elektitaj inter personoj kies sendependeco estas nepridubebla kaj kiuj havas la kompetenton necesan por okupi jugxajn oficojn; ili estas nomumitaj por ses jaroj per komuna konsento de la registaroj de la Membro-Sxtatoj. Cxiun trian jaron okazas parta anstatauxigo. Eksigxantaj membroj estas renomumeblaj.
4. La Tribunalo de Unua Instanco starigas sian proceduran regularon en konsento kun la Kortumo. Tiun regularon devas unuanime aprobi la Konsilio.
Artikolo 169
Se la Komisiono opinias ke Membro-Sxtato ne plenumis iun devon laux cxi tiu Traktato, gxi donas motivitan opinion pri tio, lasinte al la koncerna Sxtato okazon prezenti siajn rimarkojn.
Se la koncerna Sxtato ne sekvas tiun opinion en la templimo difinita de la Komisiono, cxi tiu povas submeti la aferon al la Kortumo.
Artikolo 170
Membro-Sxtato kiu opinias ke alia Membro-Sxtato ne plenumis iun devon laux cxi tiu Traktato povas turni sin al la Kortumo.
Antaux ol Membro-Sxtato prezentas plendon kontraux alia Membro-Sxtato pro asertita malobservo de iu devo laux cxi tiu Traktato, gxi devas meti la aferon antaux la Komisionon.
Post kiam la koncernaj Sxtatoj havis la okazon reciproke prezenti, skribe kaj parole, siajn rimarkojn, la Komisiono donas motivitan opinion.
Se la Komisiono ne donis opinion en templimo de tri monatoj post kiam la afero estis metita antaux gxin, la plendo povas tamen esti prezentita al la Kortumo sen tiu opinio.
Artikolo 171
1. Se la Kortumo konstatas ke Membro-Sxtato ne plenumis iun devon laux cxi tiu Traktato, tiu Sxtato devas fari la arangxojn necesajn por plenumi la jugxon de la Kortumo.
2. Se la Komisiono opinias ke la koncerna Membro-Sxtato ne faris tiujn arangxojn, gxi donas, lasinte al tiu Sxtato okazon prezenti siajn rimarkojn, motivitan opinion en kiu gxi precizigas en kiuj punktoj la Membro-Sxtato ne plenumis la jugxon de la Kortumo.
Se la koncerna Membro-Sxtato ne faris la arangxojn necesajn por plenumi la jugxon de la Kortumo en la templimo difinita de la Komisiono, cxi tiu povas submeti la aferon al la Kortumo. Gxi mencias la kiomon de la fiksa sumo aux kompulsopago pagenda de la koncerna Membro-Sxtato kiun gxi opinias tauxga laux la cirkonstancoj.
Se la Kortumo konstatas ke la koncerna Membro-Sxtato ne plenumis gxian jugxon, gxi povas kondamni tiun Sxtaton pagi fiksitan sumon aux kompulsopagon.
Cxi tiu proceduro ne difektas Artikolon 170.
Artikolo 172
Reglamentoj faritaj komune de la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio kaj faritaj de la Konsilio laux cxi tiu Traktato povas doni al la Kortumo plenan jurisdikcion pri la sankcioj menciitaj en tiuj reglamentoj.
Artikolo 173
La Kortumo kontrolas la lauxlegxecon de aktoj alprenitaj komune de la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio, aktoj de la Konsilio, de la Komisiono kaj de la ECB, krom rekomendoj kaj opinioj, kaj de aktoj de la Euxropa Parlamento kiuj havas jurajn efikojn por triaj personoj.
Tiucele gxi estas kompetenta jugxi plendojn kiujn prezentas Membro-Sxtato, la Konsilio aux la Komisiono pro nekompetento, malobservo de esencaj formalaj postuloj, malobservo de cxi tiu Traktato aux de kiu ajn jura regulo rilata al ties aplikado, aux pro misuzo de povo.
La Kortumo estas kompetenta laux la samaj kondicxoj jugxi plendojn kiujn prezentas la Euxropa Parlamento kaj la ECB por protekti siajn prerogativojn.
Cxiu natura aux jura persono rajtas laux la samaj kondicxoj prezenti plendon kontraux decidoj adresitaj al gxi, aux kontraux decidoj kiuj, kvankam faritaj sub formo de reglamento aux de decido adresita al alia persono, rekte kaj individue koncernas gxin.
La plendoj menciitaj en cxi tiu Artikolo devas esti prezentitaj, depende de la kazo, en templimo de du monatoj ekde la publikigo de la akto, ekde gxia komunikigxo al la plendanto aux, manke de tio, ekde la tago en kiu la plendanto eksciis pri gxi.
Artikolo 174
Se la plendo estas prava, la Kortumo deklaras la koncernan akton malvalida.
Se la Kortumo deklaras reglamenton malvalida, gxi tamen mencias, se gxi opinias tion necesa, kiujn el la efikoj de tiu reglamento estas konsiderendaj plu validaj.
Artikolo 175
Se la Euxropa Parlamento, la Konsilio aux la Komisiono, malobservante cxi tiun Traktaton, preterlasas agi, la Membro-Sxtatoj kaj la aliaj institucioj de la Komunumo povas turni sin al la Kortumo por konstatigi tiun malobservon.
Tiu plendo estas allasebla nur se la koncerna institucio estas antauxe petita agi. Se du monatojn post la peto la koncerna institucio ne difinis sian starpunkton, la plendo povas esti prezentita en aldona templimo de du monatoj.
Cxiu natura aux jura persono rajtas laux la kondicxoj fiksitaj en la cxi-supraj alineoj plendi al la Kortumo ke institucio de la Komunumo preterlasis adresi al gxi akton, ekskluzive de rekomendo aux opinio.
La Kortumo estas kompetenta laux la samaj kondicxoj jugxi plendojn kiujn prezentas la ECB en la sferoj de sia kompetento aux kiuj estas prezentitaj kontraux gxi.
Artikolo 176
La institucio aux institucioj kies akto estas deklarita malvalida aux kies preterlaso estas deklarita kontrauxa al cxi tiu Traktato, devas fari la arangxojn necesajn por plenumi la jugxon de la Kortumo.
Tiu devo ne difektas la devon kiu povas rezulti el la aplikado de la dua alineo de Artikolo 215.
Cxi tiu Artikolo aplikigxas ankaux al la ECB.
Artikolo 177
La Kortumo estas kompetenta fari antauxdecidojn pri:
Se tia demando levigxas antaux jugxa instanco de Membro-Sxtato, tiu instanco rajtas, se gxi opinias decidon pri tio necesa por ke gxi povu jugxi, peti la Kortumon decidi pri tiu demando.
Se tia demando levigxas en afero traktata de nacia jugxa instanco kies decidoj laux la nacia juro ne estas apelacieblaj, tiu instanco devas turni sin al la Kortumo.
Artikolo 178
La Kortumo estas kompetenta jugxi disputojn pri la damagxkompenso menciita en la dua alineo de Artikolo 215.
Artikolo 179
La Kortumo estas kompetenta jugxi cxiun disputon inter la Komunumo kaj gxiaj dungitoj, inter la limoj kaj laux la kondicxoj fiksitaj en la statuto de la oficistoj aux rezultantaj el la regularo kiu aplikigxas al aliaj dungitoj.
Artikolo 180
La Kortumo estas kompetenta, inter la cxi-subaj limoj, jugxi disputojn pri:
Artikolo 181
La Kortumo estas kompetenta jugxi sur bazo de arbitracia klauxzo kiun enhavas publikjura aux privatjura kontrakto farita de aux en la nomo de la Komunumo.
Artikolo 182
La Kortumo estas kompetenta jugxi cxiun disputon inter Membro-Sxtatoj kiu rilatas al la temo de cxi tiu Traktato, se tiu disputo estas submetita al gxi sur bazo de interkonsento pri arbitracio.
Artikolo 183
Krom kiam cxi tiu Traktato donas kompetenton al la Kortumo, disputoj en kiuj la Komunumo estas partio ne ekskluzivigxas el la kompetento de la naciaj jugxaj instancoj.
Artikolo 184
Malgraux la paso de la templimo menciita en Artikolo 173, kvina alineo, cxiu partio povas en disputoj kie temas pri la valideco de reglamento farita komune de la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio, aux de reglamento de la Konsilio, de la Komisiono aux de la ECB, pledi ke tiu reglamento estas neaplikebla pro la motivoj menciitaj en Artikolo 173, dua alineo.
Artikolo 185
Plendoj prezentitaj al la Kortumo ne havas suspendan efikon. La Kortumo tamen povas, se gxi opinias ke la cirkonstancoj tion postulas, ordoni suspendon de la aplikado de la kontestita akto.
Artikolo 186
La Kortumo povas en aferoj submetitaj al gxi preskribi la necesajn provizorajn arangxojn.
Artikolo 187
La jugxoj de la Kortumo estas ekzekucieblaj laux la dispozicioj de Artikolo 192.
Artikolo 188
La Statuton de la Kortumo fiksas aparta protokolo.
La Konsilio povas, agante unuanime laux peto de la Kortumo kaj konsultinte la Komisionon kaj la Euxropan Parlamenton, modifi la dispoziciojn de Titolo III de la Statuto.
La Kortumo starigas sian proceduran regularon. Cxi tiu bezonas la unuaniman aprobon de la Konsilio.
La Revizora Kortumo
Artikolo 188A
La Revizora Kortumo kontrolas la kontojn.
Artikolo 188B
1. La Revizora Kortumo konsistas el dek kvin membroj.
2. La membroj de la Revizora Kortumo estas elektitaj inter personoj kiuj apartenas aux apartenis en siaj landoj al la eksteraj kontrolinstancoj aux kiuj estas speciale kvalifikitaj por tiu funkcio. Ilia sendependeco devas esti nepridubebla.
3. La membrojn de la Revizora Kortumo nomumas por ses jaroj la Konsilio, agante unuanime kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton.
Je la unua nomumado tamen, kvar membroj de la Revizora Kortumo, elektitaj per lotumo, estas nomumitaj por oficperiodo de nur kvar jaroj.
La membroj de la Revizora Kortumo estas renomumeblaj.
Ili elektas inter si por tri jaroj la prezidanton de la Revizora Kortumo. Li estas reelektebla.
4. La membroj de la Revizora Kortumo plenumas siajn taskojn plene sendepende en la gxenerala intereso de la Komunumo.
Plenumante tiujn taskojn ili nek petas nek akceptas instrukciojn de kiu ajn registaro aux alia organo. Ili detenas sin de cxiu ago kiu estas neakordigebla kun iliaj taskoj.
5. Dum sia oficperiodo la membroj de la Revizora Kortumo rajtas havi neniun alian profesian aktivadon, cxu pagatan cxu nepagatan. Je sia enoficigxo ili solene devontigas sin dum kaj post sia oficperiodo respekti la devojn kiuj rezultas el ilia ofico, precipe la devon konduti honeste kaj takte pri akcepto de iuj oficoj aux avantagxoj post tiu periodo.
6. Krom per la regulaj anstatauxigoj kaj per morto, la ofico de membro de la Revizora Kortumo finigxas per demisio aux per eksigo laux decido de la Kortumo laux paragrafo 7.
La koncerna membro estas anstatauxigita por la cetero de ties oficperiodo.
Krom okaze de eksigo, la membroj de la Revizora Kortumo plu oficas gxis kiam ili estas anstatauxitaj.
7. Membro de la Revizora Kortumo povas esti eksigita aux senigita je siaj rajtoj je pensio aux aliaj anstatauxaj avantagxoj nur se la Kortumo konstatas, laux peto de la Revizora Kortumo, ke li ne plu plenumas la necesajn kondicxojn aux la devojn de sia ofico.
8. La Konsilio fiksas, agante per kvalifikita plimulto, la laborkondicxojn de la prezidanto kaj la membroj de la Revizora Kortumo, kaj precipe ties salajrojn, kompenspagojn kaj pensiojn. Gxi ankaux fiksas, per la sama plimulto, cxiujn aliajn pagojn kiuj ekvivalentas al salajroj.
9. La dispozicioj de la Protokolo pri la privilegioj kaj imunecoj de la Euxropaj Komunumoj kiuj aplikigxas al la jugxistoj de la Kortumo aplikigxas ankaux al la membroj de la Revizora Kortumo.
Artikolo 188C
1. La Revizora Kortumo ekzamenas la kontojn de cxiuj enspezoj kaj elspezoj de la Komunumo. Gxi ekzamenas ankaux la kontojn de cxiuj enspezoj kaj elspezoj de cxiuj organoj kiujn kreis la Komunumo, kiom la fonda akto ne malebligas tion.
La Revizora Kortumo havigas al la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio deklaron pri la fidindeco de la kontoj kaj pri la lauxlegxeco kaj reguleco de la transakcioj je ties bazo.
2. La Revizora Kortumo ekzamenas la lauxlegxecon kaj regulecon de la enspezoj kaj elspezoj, kaj kontrolas cxu estis bona financa mastrumado.
La kontrolado de la enspezoj okazas sur bazo de la sumoj konstatitaj pagendaj kaj de la sumoj efektive pagitaj al la Komunumo.
La kontrolado de la elspezoj okazas sur bazo de la pagdevontigoj kaj la pagoj.
Tiuj kontroloj povas okazi antaux la saldado de la kontoj de la koncerna bugxeta jaro.
3. La kontrolado okazas sur bazo de dokumentoj kaj, laux bezono, surloke cxe la aliaj institucioj de la Komunumo kaj en la Membro-Sxtatoj. La kontrolado en la Membro-Sxtatoj okazas en kontakto kun la naciaj kontrolinstancoj aux, se tiuj ne havas la necesajn kompetentojn, en kontakto kun la kompetentaj naciaj organoj. Tiuj instancoj aux organoj sciigas al la Revizora Kortumo cxu ili intencas partopreni en la kontrolado.
La aliaj institucioj de la Komunumo kaj la naciaj kontrolinstancoj aux, se tiuj ne havas la necesajn kompetentojn, la kompetentaj naciaj organoj, havigas al la Revizora Kortumo, laux ties peto, cxiujn dokumentojn kaj informojn necesajn por la plenumado de gxia tasko.
4. La Revizora Kortumo faras jarraporton post la fino de cxiu bugxeta jaro. Tiu raporto estas sendita al la aliaj institucioj de la Komunumo kaj publikigita, kune kun la respondoj de tiuj institucioj je la rimarkigoj de la Revizora Kortumo, en la Oficiala Gazeto de la Euxropaj Komunumoj.
La Revizora Kortumo aldone povas en cxiu momento prezenti rimarkigojn pri specifaj demandoj, precipe en la formo de specialaj raportoj, kaj doni opiniojn laux peto de unu el la aliaj institucioj.
Gxi alprenas siajn jarraportojn, specialajn raportojn aux opiniojn per plimulto de siaj membroj.
Gxi asistas la Euxropan Parlamenton kaj la Konsilion en ties kontrolado de la plenumado de la bugxeto.