Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Cxapitro 2

Dispozicioj komunaj al pluraj institucioj

Artikolo 189

Por la plenumado de siaj taskoj laux la kondicxoj en cxi tiu Traktato, la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio kune, la Konsilio kaj la Komisiono faras reglamentojn, direktivojn kaj decidojn, kaj donas rekomendojn aux opiniojn.

Reglamento havas gxeneralan karakteron. Gxi estas deviga en sia tuto kaj rekte aplikebla en cxiu Membro-Sxtato.

Direktivo ligas cxiun Membro-Sxtaton al kiu gxi estas adresita rilate la atingendan rezulton, sed lasas al la naciaj instancoj la kompetenton elekti la formon kaj la rimedojn.

Decido estas deviga en sia tuto por tiuj al kiuj gxi estas adresita.

Rekomendoj kaj opinioj ne estas devigaj.

Artikolo 189A

1. Kiam sur bazo de cxi tiu Traktato la Konsilio agas laux propono de la Komisiono, la Konsilio povas amendi tiun proponon nur agante unuanime, kun rezervo pri Artikolo 189B, paragrafoj 4 kaj 5.

2. Dum la Konsilio ne agis, la Komisiono povas modifi sian proponon en cxiu momento dum la proceduroj kiuj kondukas al la alpreno de Komunuma akto.

Artikolo 189B

1. Kiam en cxi tiu Traktato estas menciita cxi tiu Artikolo por la alpreno de akto, aplikigxas la cxi-sekva proceduro.

2. La Komisiono submetas proponon al la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio.

La Konsilio alprenas, agante per kvalifikita plimulto, akirinte la opinion de la Euxropa Parlamento, komunan starpunkton. Tiu Komunuma starpunkto estas komunikita al la Euxropa Parlamento. La Konsilio plene informas la Euxropan Parlamenton pri la kialoj pro kiuj gxi alprenis sian komunan starpunkton. La Komisiono plene informas la Euxropan Parlamenton pri sia starpunkto.

Se en templimo de tri monatoj post tiu komuniko la Euxropa Parlamento:

  1. aprobas la komunan starpunkton, la Konsilio definitive alprenas la koncernan akton laux tiu komuna starpunkto;
  2. ne esprimas sin, la Konsilio alprenas la koncernan akton laux sia komuna starpunkto;
  3. indikas per absoluta plimulto de siaj membroj, ke gxi intencas malaprobi la komunan starpunkton, gxi tuj informas la Konsilion pri tio. La Konsilio povas kunvoki la Akordigan Komitaton menciitan en paragrafo 4 por pliklarigi sian starpunkton. Post tio la Euxropa Parlamento aux konfirmas per absoluta plimulto de siaj membroj la malaprobon de la komuna starpunkto, per kio la proponita akto estas konsiderata nealprenita, aux proponas amendojn laux litero d de cxi tiu paragrafo;
  4. proponas per absoluta plimulto de siaj membroj amendojn de la komuna starpunkto, la amendita teksto estas sendita al la Konsilio kaj la Komisiono, kiu esprimas opinion pri tiuj amendoj.

3. Se en templimo de tri monatoj post ricevo de la amendoj de la Euxropa Parlamento la Konsilio aprobas, agante per kvalifikita plimulto, cxiujn tiujn amendojn, gxi lauxe sxangxas sian komunan starpunkton kaj alprenas la koncernan akton; la Konsilio tamen agas unuanime pri la amendoj pri kiuj la Komisiono esprimis negativan opinion. Se la Konsilio ne alprenas la koncernan akton, la prezidanto de la Konsilio en konsento kun la prezidanto de la Euxropa Parlamento, tuj kunvokas la Akordigan Komitaton.

4. La Akordiga Komitato, kiu konsistas el la membroj de la Konsilio aux ties reprezentantoj kaj egala nombro da reprezentantoj de la Euxropa Parlamento, havas la taskon atingi per kvalifikita plimulto de la membroj de la Konsilio aux ties reprezentantoj kaj plimulto de la reprezentantoj de la Euxropa Parlamento interkonsenton pri komuna teksto. La Komisiono partoprenas en la laboroj de la Akordiga Komitato kaj faras cxiujn iniciatojn necesajn por proksimigi la starpunktojn de la Euxropa Parlamento kaj de la Konsilio.

5. Se en templimo de ses semajnoj ekde sia kunvokigxo la Akordiga Komitato aprobas komunan tekston, la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio disponas pri periodo de ses semajnoj ekde tiu aprobo por alpreni la koncernan akton laux la komuna teksto, per absoluta plimulto de la donitaj vocxoj en la Euxropa Parlamento kaj per kvalifikita plimulto de la Konsilio. Se unu el la du institucioj ne aprobas la proponitan akton, gxi estas konsiderata nealprenita.

6. Se la Akordiga Komitato ne aprobas la komunan tekston, la proponita akto estas konsiderata nealprenita, krom se la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto en templimo de ses semajnoj ekde la fino de la periodo donita al la Akordiga Komitato, konfirmas la komunan starpunkton kiun gxi aprobis antaux la komenco de la akordiga proceduro, eventuale kun amendoj kiujn proponis la Euxropa Parlamento. En tiu kazo la koncerna akto estas definitive alprenita, krom se la Euxropa Parlamento en templimo de ses semajnoj ekde la konfirmo fare de la Konsilio malaprobas la tekston per absoluta plimulto de siaj membroj; en tiu kazo la proponita akto estas konsiderata nealprenita.

7. La periodoj de tri monatoj kaj ses semajnoj menciitaj en cxi tiu Artikolo povas esti plilongigitaj maksimume je respektive unu monato aux du semajnoj per komuna konsento de la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio. La periodo de tri monatoj menciita en paragrafo 2 estas auxtomate plilongigita je du monatoj kiam aplikigxas paragrafo 2, litero c.

8. La aplikokampo de la proceduro de cxi tiu Artikolo povas esti plivastigita laux la proceduro de Artikolo N, paragrafo 2, de la Traktato pri la Euxropa Unio, sur bazo de raporto kiun la Komisiono submetas al la Konsilio plej malfrue en 1996.

Artikolo 189C

Kiam en cxi tiu Traktato estas menciita cxi tiu Artikolo por la alpreno de akto, aplikigxas la cxi-sekva proceduro:

  1. La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono kaj akirinte la opinion de la Euxropa Parlamento, alprenas komunan starpunkton.
  2. La komuna starpunkto de la Konsilio estas komunikita al la Euxropa Parlamento. La Konsilio kaj la Komisiono plene informas la Euxropan Parlamenton pri la kialoj pro kiuj la Konsilio alprenis sian komunan starpunkton, kaj pri la starpunkto de la Komisiono.
    Se en templimo de tri monatoj post tiu komuniko la Euxropa Parlamento aprobas tiun komunan starpunkton aux se gxi ne esprimis sin en tiu templimo, la Konsilio definitive alprenas la koncernan akton laux la komuna starpunkto.
  3. En la templimo de tri monatoj menciita en litero b, la Euxropa Parlamento povas per absoluta plimulto de siaj membroj proponi amendojn de la komuna starpunkto de la Konsilio. Gxi ankaux povas per la sama plimulto malaprobi la komunan starpunkton de la Konsilio. La rezulto de la debatoj estas sendita al la Konsilio kaj al la Komisiono.
    Se la Euxropa Parlamento malaprobis la komunan starpunkton de la Konsilio, la Konsilio povas agi je dua lego nur unuanime.
  4. La Komisiono reekzamenas en templimo de unu monato la proponon sur kies bazo la Konsilio alprenis sian komunan starpunkton, kun atento al la amendoj kiujn proponis la Euxropa Parlamento.
    La Komisiono sendas, kune kun sia reekzamenita propono, la amendojn de la Euxropa Parlamento kiujn gxi ne transprenis, kaj esprimas sian opinion pri ili. La Konsilio povas alpreni tiujn amendojn agante unuanime.
  5. La Konsilio, agante per kvalifita plimulto, alprenas la reekzamenitan proponon de la Komisiono.
    La Konsilio povas modifi la reekzamenitan proponon de la Komisiono nur agante unuanime.
  6. En la kazoj menciitaj en la literoj c, d kaj e, la Konsilio devas agi en templimo de tri monatoj. Se mankas decido en tiu templimo, la propono de la Komisiono estas konsiderata nealprenita.
  7. La templimoj menciitaj en literoj b kaj f povas esti plilongigitaj je maksimume unu monato per komuna konsento de la Konsilio kaj la Euxropa Parlamento.

Artikolo 190

Reglamentoj, direktivoj kaj decidoj alprenitaj komune de la Euxropa Parlamento kaj la Konsilio, aux alprenitaj de la Konsilio aux de la Komisiono estas motivitaj kaj mencias la proponojn aux opiniojn kiujn postulas cxi tiu Traktato.

Artikolo 191

1. Reglamentoj, direktivoj kaj decidoj alprenitaj laux la proceduro de Artikolo 189B estas subskribitaj de la prezidanto de la Euxropa Parlamento kaj de la prezidanto de la Konsilio, kaj estas publikigitaj en la Oficiala Gazeto de la Euxropaj Komunumoj. Ili ekvalidigxas je la dato kiun ili fiksas aux, se mankas tiu, en la dudeka tago post sia publikigxo.

2. Reglamentoj de la Konsilio kaj de la Komisiono, kaj direktivoj de tiuj institucioj adresitaj al cxiuj Membro-Sxtatoj, estas publikigitaj en la Oficiala Gazeto de la Euxropaj Komunumoj. Ili ekvalidigxas je la dato kiun ili fiksas aux, se mankas tiu, en la dudeka tago post sia publikigxo.

3. Aliaj direktivoj kaj decidoj estas komunikitaj al tiuj al kiuj ili estas adresitaj; ili ekefikas per tiu komunikigxo.

Artikolo 192

Decidoj de la Konsilio aux de la Komisiono kiuj implicas pagodevon por personoj aliaj ol Sxtatoj, estas ekzekucieblaj aktoj.

La ekzekucion regas la reguloj de civila proceduro validaj en la Sxtato sur kies teritorio gxi okazas. La ekzekucian formulon aldonas al la akto, sen alia kontrolo ol pri la auxtentikeco de la akto, la nacia instanco kiun la registaro de cxiu Membro-Sxtato nomas tiucele kaj sciigas al la Komisiono kaj al la Kortumo.

Post plenumigxo de tiuj formalajxoj laux peto de la ekzekucianta partio, cxi tiu povas ekzekucii laux la nacia legxaro, rekte turnante sin al la kompetenta organo.

Ekzekucio povas esti suspendita nur per decido de la Kortumo. La naciaj jugxaj instancoj estas tamen kompetentaj kontroli la regulecon de la ekzekucio.

Cxapitro 3

La ekonomia kaj socia komitato

Artikolo 193

Estas starigita Ekonomia kaj Socia Komitato, kiu havas konsilan rolon.

La Komitato konsistas el reprezentantoj de la diversaj kategorioj de la ekonomia kaj socia vivo, precipe de produktantoj, agrikulturistoj, transportistoj, laboristoj, komercistoj kaj metiistoj, de la liberalaj profesioj kaj de la gxenerala publiko.

Artikolo 194

La nombro da membroj de la Komitato estas fiksita jene:

Belgio12
Danio9
Germanio24
Grekio12
Hispanio21
Francio24
Irlando9
Italio24
Luksemburgio6
Nederlando12
Auxstrio12
Portugalio12
Finnlando9
Svedio12
Unuigxinta Regxlando   24

La membrojn de la Komitato nomumas por kvar jaroj la Konsilio agante unuanime. Ili estas renomumeblaj.

La membroj de la Komitato ne estas ligitaj per iuj ajn devigaj instrukcioj. Ili plenumas siajn taskojn plene sendepende en la gxenerala intereso de la Komunumo.

La Konsilio fiksas, agante per kvalifikita plimulto, la kompenspagojn de la membroj de la Komitato.

Artikolo 195

1. Por la nomumo de la membroj de la Komitato, cxiu Membro-Sxtato havigas al la Konsilio liston kiu enhavas nombron da kandidatoj duoblan de la nombro da lokoj atribuitaj al ties sxtatanoj.

La konsisto de la Komitato devas preni en konsideron la neceson certigi adekvatan reprezentigxon de la diversaj kategorioj de la ekonomia kaj socia vivo.

2. La Konsilio konsultas la Komisionon. Gxi povas akiri la opinion de la euxropaj organizoj reprezentantaj la diversajn ekonomiajn kaj sociajn sektorojn kiujn interesas la agado de la Komunumo.

Artikolo 196

La Komitato elektas inter siaj membroj por du jaroj sian prezidanton kaj sian Prezidion.

Gxi alprenas sian proceduran regularon.

La Komitaton kunvokas gxia prezidanto laux peto de la Konsilio aux de la Komisiono. Gxi ankaux povas kunveni laux popra iniciato.

Artikolo 197

La Komitato enhavas specialigitajn sekciojn pri la cxefaj sferoj de cxi tiu Traktato.

Gxi precipe enhavas sekcion pri agrikulturo kaj sekcion pri transporto, al kiuj aplikigxas la specialaj dispozicioj de la Titoloj pri agrikulturo kaj transporto.

La specialigitaj sekcioj funkcias en la kadro de la gxeneralaj kompetentoj de la Komitato. La specialigitaj sekcioj ne povas esti konsultataj sendepende de la Komitato.

En la Komitato krome povas esti starigitaj subkomitatoj por ellabori, pri specifaj temoj aux en specifaj sferoj, projektojn de opinioj submetotajn al la Komitato por diskuto.

La procedura regularo fiksas la konsiston kaj la kompetentojn de la specialigitaj sekcioj kaj de la subkomitatoj.

Artikolo 198

La Komitaton devas konsulti la Konsilio aux la Komisiono en la kazoj menciitaj en cxi tiu Traktato. Gxin povas konsulti tiuj institucioj en cxiuj kazoj en kiuj ili opinias tion konvena. Gxi povas doni opinion laux propra iniciato en la kazoj en kiuj gxi opinias tion konvena.

Se gxi opinias tion necesa, la Konsilio aux la Komisiono difinas al la Komitato templimon por prezenti sian opinion; tiu templimo ne povas esti malpli ol unu monato post la dato de la tiurilata komuniko al la prezidanto. Post la templimo, la manko de opinio ne malhelpas la Konsilion aux la Komisionon agi.

La opinioj de la Komitato kaj de la specialigita sekcio, kune kun raporto pri la debatoj, estas senditaj al la Konsilio kaj al la Komisiono.

Cxapitro 4

La Komitato de la Regionoj

Artikolo 198A

Estas starigita komitato kun konsila rolo, cxi-poste nomata "Komitato de la Regionoj", kiu konsistas el reprezentantoj de regionoj kaj lokaj entoj.

La nombro da membroj de la Komitato de la Regionoj estas fiksita jene:

Belgio12
Danio9
Germanio24
Grekio12
Hispanio21
Francio24
Irlando9
Italio24
Luksemburgio6
Nederlando12
Auxstrio12
Portugalio12
Finnlando9
Svedio12
Unuigxinta Regxlando   24

La membrojn de la Komitato kaj egalan nombron da anstatauxantoj nomumas por kvar jaroj, laux propono de la respektivaj Membro-Sxtatoj, la Konsilio agante unuanime. Ili estas renomumeblaj.

La membroj de la Komitato ne estas ligitaj per iuj ajn devigaj instrukcioj. Ili plenumas siajn taskojn plene sendepende en la gxenerala intereso de la Komunumo.

Artikolo 198B

La Komitato de la Regionoj elektas inter siaj membroj por du jaroj sian prezidanton kaj sian Prezidion.

La Komitato alprenas sian proceduran regularon kaj submetas gxin por aprobo al la Konsilio, kiu agas unuanime.

La Komitaton kunvokas gxia prezidanto laux peto de la Konsilio aux de la Komisiono. Gxi ankaux povas kunveni laux propra iniciato.

Artikolo 198C

La Komitaton konsultas la Konsilio aux la Komisiono en la kazoj menciitaj en cxi tiu Traktato kaj en cxiuj aliaj kazoj en kiuj unu el tiuj du institucioj opinias tion konvena.

Se gxi opinias tion necesa, la Konsilio aux la Komisiono difinas al la Komitato templimon por prezenti sian opinion; tiu templimo ne povas esti malpli ol unu monato post la dato de la tiurilata komuniko al la prezidanto. Post la templimo la manko de opinio ne malhelpas la Konsilion aux la Komisionon agi.

Kiam la Ekonomia kaj Socia Komitato estas konsultata laux Artikolo 198, la Komitaton de la Regionoj informas la Konsilio aux la Komisiono pri tiu peto pri opinio. Kiam gxi opinias, ke specifaj regionaj interesoj estas tusxataj, la Komitato de la Regionoj povas doni opinion pri tio.

Gxi povas doni opinion laux propra iniciato en la kazoj en kiuj gxi opinias tion konvena.

La opinio de la Komitato, kune kun raporto pri la debatoj, estas sendita al la Konsilio kaj al la Komisiono.

Cxapitro 5

La Euxropa Investobanko

Artikolo 198D

La Euxropa Investobanko havas juran personecon.

La membroj de la Euxropa Investobanko estas la Membro-Sxtatoj.

La statuto de la Euxropa Investobanko estas fiksita en Protokolo aneksita al cxi tiu Traktato.

Artikolo 198E

La tasko de la Euxropa Investobanko estas kontribui, uzante la kapitalmerkatojn kaj siajn proprajn rimedojn, al ekvilibra kaj glata disvolvigxo de la komuna merkato en la interno de la Komunumo. Tiucele gxi faciligas, donante sen profita celo pruntojn kaj garantiojn, la financadon de jenaj projektoj en cxiuj sektoroj de la ekonomio:

  1. projektojn por evoluigi malpli evoluintajn regionojn,
  2. projektoj por modernigi aux transformi entreprenojn aux por krei novajn aktivadojn necesigxintajn pro la iompostioma establigxo de la komuna merkato, kiam tiuj projektoj pro sia amplekso aux karaktero ne povas plene financigxi per la diversaj rimedoj ekzistantaj en la Membro-Sxtatoj,
  3. projektoj de komuna intereso por pluraj Membro-Sxtatoj kiuj, pro sia amplekso aux karaktero, ne povas plene financigxi per la diversaj rimedoj ekzistantaj en la unuopaj Membro-Sxtatoj.

Plenumante sian taskon, la Banko faciligas la financadon de investoprogramoj kombine kun la subteno fare de la strukturaj fondusoj kaj de la aliaj financaj instrumentoj de la Komunumo.

Sekvo