Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Titolo II

Financaj dispozicioj

Artikolo 199

Cxiuj enspezoj kaj elspezoj de la Komunumo, inkluzive tiujn kiuj rilatas al la Euxropa Socia Fonduso, devas esti antauxtaksitaj por cxiu bugxeta jaro kaj devas esti enskribitaj en la bugxeton.

La administraj elspezoj kiujn kauxzas al la institucioj la dispozicioj de la Traktato pri la Euxropa Unio pri la komuna ekstera kaj sekureca politiko kaj pri kunlaboro en la sferoj de justico kaj internaj aferoj sxargxas la bugxeton. La agadaj elspezoj kiujn kauxzas la plenumado de tiuj dispozicioj povas sxargxi la bugxeton laux la kondicxoj menciitaj en tiuj dispozicioj.

La enspezoj kaj elspezoj en la bugxeto devas esti en ekvilibro.

Artikolo 200

(abrogita)

Artikolo 201

Sen difekto al aliaj enspezoj, la bugxeton plene financas propraj rimedoj.

La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, decidas la dispoziciojn pri la sistemo de propraj rimedoj de la Komunumo, kiujn gxi rekomendas al la Membro-Sxtatoj alpreni laux siaj respektivaj konstituciaj reguloj.

Artikolo 201A

Por certigi bugxetan disciplinon, la Komisiono ne faras proponojn por Komunumaj aktoj, ne faras sxangxojn en siaj proponoj kaj ne alprenas plenumajn arangxojn kiuj povas havi gravajn efikojn al la bugxeto, sen certigi ke tiuj proponoj aux arangxoj povas esti financataj en la limoj de la propraj rimedoj kiuj rezultas el la dispozicioj deciditaj de la Konsilio laux Artikolo 201.

Artikolo 202

La enspezoj enskribitaj en la bugxeton estas permesitaj por unu bugxeta jaro, krom se la regularo farita laux Artikolo 209 preskribas alie.

Laux la kondicxoj fiksitaj en aplikado de Artikolo 209, kreditoj, aliaj ol tiuj kiuj rilatas al personaraj elspezoj, kiuj estas neuzitaj je la fino de la bugxeta jaro, povas esti transdonitaj nur al la sekva bugxeta jaro.

La kreditoj estas dividitaj laux cxapitroj kiuj grupigas la elspezojn laux ilia naturo aux celo, kaj subdividitaj lauxbezone konforme al la regularo farita laux Artikolo 209.

La elspezoj de la Euxropa Parlamento, de la Konsilio, de la Komisiono kaj de la Kortumo estas enskribitaj en apartajn sekciojn en la bugxeto, sen difekto al specialaj arangxoj por iuj komunaj elspezoj.

Artikolo 203

1. La bugxeta jaro komencigxas la 1an de januaro kaj finigxas la 31an de decembro.

2. Cxiu institucio de la Komunumo faras, antaux la 1a de julio, antauxtakson de siaj elspezoj. La Komisiono kunigas tiujn antauxtaksojn en antauxprojekto de bugxeto. Gxi aldonas sian opinion, kiu povas enhavi malsamajn antauxtaksojn.

Cxi tiu antauxprojekto de bugxeto enhavas antauxtakson de la enspezoj kaj antauxtakson de la elspezoj.

3. La Komisiono submetas la antauxprojekton de bugxeto al la Konsilio plej malfrue je la 1a de septembro de la jaro antaux la koncerna bugxeta jaro.

La Konsilio konsultas la Komisionon kaj, eventuale, la aliajn koncernatajn instituciojn cxiam kiam gxi intencas deflankigxi de cxi tiu antauxprojekto.

La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto, faras la projekton de bugxeto kaj sendas gxin al la Euxropa Parlamento.

4. La projekto de bugxeto devas esti prezentita al la Euxropa Parlamento plej malfrue je la 5a de oktobro de la jaro antaux la koncerna bugxeta jaro.

La Euxropa Parlamento havas la rajton amendi, agante per plimulto de siaj membroj, la projekton de bugxeto kaj proponi al la Konsilio, agante per absoluta plimulto de la donitaj vocxoj, modifojn de la bugxetprojekto rilate al la elspezoj kiuj devige rezultas el cxi tiu Traktato aux el aktoj faritaj sur bazo de gxi.

Se, en templimo de kvardek kvin tagoj post la submeto de la bugxetprojekto, la Euxropa Parlamento donis sian aprobon, la bugxeto estas definitive alprenita. Se en tiu templimo la Euxropa Parlamento nek amendis la bugxetprojekton nek proponis modifojn de gxi, la bugxeto estas konsiderata definitive alprenita.

Se en tiu templimo la Euxropa Parlamento faris amendojn aux proponis modifojn, la bugxetprojekto, kune kun la amendoj aux la proponitaj modifoj, estas sendita al la Konsilio.

5. Diskutinte la bugxetprojekton kun la Komisiono kaj, eventuale, kun la aliaj koncernataj institucioj, la Konsilio agas laux jenaj kondicxoj:

  1. la Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, modifi cxiun el la amendoj alprenitaj de la Euxropa Parlamento;
  2. koncerne la proponitajn modifojn:

La bugxetprojekto estas modifita laux la proponitaj modifoj kiujn akceptis la Konsilio.

Se, en templimo de dek kvin tagoj post la submeto de la bugxetprojekto, la Konsilio modifis neniun el la amendoj kiujn alprenis la Euxropa Parlamento kaj se la modifoj kiujn proponis la Euxropa Parlamento estas akceptitaj, la bugxeto estas konsiderata definitive alprenita. La Konsilio informas la Euxropan Parlamenton, ke gxi modifis neniun el la amendoj kaj ke la proponitaj modifoj estas akceptitaj.

Se en tiu templimo la Konsilio modifis unu aux plurajn el la amendoj kiujn alprenis la Euxropa Parlamento aux se la modifoj kiujn proponis la Euxropa Parlamento estas rifuzitaj aux modifitaj, la modifita bugxetprojekto estas denove sendita al la Euxropa Parlamento. La Konsilio informas la Euxropan Parlamenton pri la rezulto de siaj diskutoj.

6. En templimo de dek kvin tagoj post la submeto de la bugxetprojekto, la Euxropa Parlamento, informite pri la sekvoj de siaj proponitaj modifoj, povas, agante per plimulto de siaj membroj kaj per tri kvaronoj de la donitaj vocxoj, amendi aux rifuzi la modifojn kiujn faris la Konsilio en gxiaj amendoj, kaj lauxe alprenas la bugxeton. Se en tiu templimo la Euxropa Parlamento ne agis, la bugxeto estas konsiderata definitive alprenita.

7. Kiam la proceduro de cxi tiu Artikolo estas finita, la prezidanto de la Euxropa Parlamento konstatas ke la bugxeto estas definitive alprenita.

8. La Euxropa Parlamento tamen povas, pro gravaj motivoj, agante per plimulto de siaj membroj kaj du trionoj de la donitaj vocxoj, rifuzi la bugxetprojekton kaj peti, ke nova projekto estu submetita al gxi.

9. Por cxiuj elspezoj aliaj ol tiuj kiuj devige rezultas el cxi tiu Traktato aux el aktoj faritaj sur bazo de gxi, cxiujare estas fiksita maksimuma procento je kiu la samspecaj elspezoj de la kuranta bugxeta jaro povas esti pliigitaj.

La Komisiono, konsultinte la Komitaton pri Ekonomia Politiko, konstatas tiun maksimuman procenton, kiu rezultas el:

La maksimuma procento estas komunikita antaux la 1a de majo al cxiuj institucioj de la Komunumo. Tiuj devas respekti tiun procenton dum la bugxeta proceduro, kun rezervo pri la kvara kaj kvina alineoj de cxi tiu paragrafo.

Se, por elspezoj aliaj ol tiuj kiuj rezultas el cxi tiu Traktato aux el aktoj faritaj sur bazo de gxi, la procento de pliigxo kiu rezultas el la bugxetprojekto farita de la Konsilio superas la duonon de la maksimuma procento, la Euxropa Parlamento povas, uzante sian amendorajton, ankoraux pliigi la totalan sumon de tiuj elspezoj gxis duono de la maksimuma procento.

Se la Euxropa Parlamento, la Konsilio aux la Komisiono opinias, ke la agadoj de la Komunumo postulas ke la procento fiksita laux la proceduro de cxi tiu paragrafo estu superita, nova procento povas esti fiksita per konsento inter la Konsilio, aganta per kvalifikita plimulto, kaj la Euxropa Parlamento, aganta per plimulto de siaj membroj kaj tri kvaronoj de la donitaj vocxoj.

10. Cxiu institucio uzas la povojn kiujn donas al gxi cxi tiu Artikolo respektante la dispoziciojn de la Traktato kaj de la aktoj faritaj sur bazo de gxi, precipe tiujn kiuj rilatas al la propraj rimedoj de la Komunumoj kaj al la ekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj.

Artikolo 204

Se en la komenco de la bugxeta jaro la bugxeto ankoraux ne estas alprenita, eblas elspezi cxiumonate maksimume unu dekduonon de la kreditoj de la antauxa bugxeta jaro por cxiu cxapitro aux alia subdivido de la bugxeto laux la dispozicioj de la regularo farita laux Artikolo 209; la Komisiono tamen rajtas disponi cxiumonate pri maksimume unu dekduono de la kreditoj antauxviditaj en la preparata bugxetprojekto.

La Konsilio povas, agante per kvalifikita plimulto, kun rezervo pri la respektado de la kondicxoj fiksitaj en la unua alineo, rajtigi elspezojn pli grandajn ol unu dekduono.

Se tiu decido koncernas elspezojn aliajn ol tiujn kiuj devige rezultas el cxi tiu Traktato aux el aktoj faritaj sur bazo de gxi, la Konsilio tuj sendas gxin al la Euxropa Parlamento; en templimo de tridek tagoj la Euxropa Parlamento povas, agante per plimulto de siaj membroj kaj per tri kvinonoj de la donitaj vocxoj, fari malsaman decidon pri la elspezoj kiuj superas la dekduonon menciitan en la unua alineo. Tiu parto de la decido de la Konsilio estas suspendita gxis kiam la Euxropa Parlamento faris sian decidon. Se en la cxi-supra templimo la Euxropa Parlamento ne faris decidon malsaman al tiu de la Konsilio, la decido de la Konsilio estas konsiderata definitive alprenita.

La decidoj menciitaj en la dua kaj tria alineoj preskribas la arangxojn pri enspezoj necesajn por la aplikado de cxi tiu Artikolo.

Artikolo 205

La Komisiono plenumas la bugxeton laux la dispozicioj de la regularo farita laux Artikolo 209, je propra respondeco kaj en la limoj de la asignitaj kreditoj, laux la principo de bona financa mastrumado.

La regularo fiksas detalajn regulojn pri la partoprenado de cxiu institucio en la plenumado de la propraj elspezoj.

Interne de la bugxeto la Komisiono povas, en la limoj kaj laux la kondicxoj fiksitaj en la regularo farita laux Artikolo 209, transigi kreditojn de unu cxapitro al alia aux de unu subdivido al alia.

Artikolo 205A

La Komisiono submetas cxiujare al la Konsilio kaj al la Euxropa Parlamento la kontojn de la pasinta bugxeta jaro rilatajn al la plenumado de la bugxeto. Gxi ankaux sendas al ili financan bilancon pri la aktivo kaj la pasivo de la Komunumo.

Artikolo 206

1. Laux rekomendo de la Konsilio aganta per kvalifikita plimulto, la Euxropa Parlamento sensxargxigas la Komisionon pri la plenumado de la bugxeto. Tiucele gxi, post la Konsilio, ekzamenas la kontojn kaj la financan bilancon menciitajn en Artikolo 205A, la jarraporton de la Revizora Kortumo kune kun la respondoj de la kontrolitaj institucioj je la rimarkigoj de la Revizora Kortumo, kaj la rilatajn specialajn raportojn de la Revizora Kortumo.

2. Antaux ol sensxargxigi la Komisionon aux por cxiu alia celo rilata al la plenumado de la kompetentoj de la Komisiono pri la bugxeto, la Euxropa Parlamento povas peti la Komisionon doni klarigojn pri la plenumado de la elspezoj aux la funkciado de la sistemoj de financa kontrolado. La Komisiono havigas al la Euxropa Parlamento laux ties peto cxiujn necesajn informojn.

3. La Komisiono faras cxion necesan por sekvi la rimarkigojn en la decidoj pri sensxargxigo kaj aliajn rimarkigojn de la Euxropa Parlamento pri la plenumado de la elspezoj, samkiel la komentojn kiuj akompanas la rekomendojn pri sensxargxigo alprenitajn de la Konsilio.

Laux peto de la Euxropa Parlamento aux de la Konsilio, la Komisiono raportas pri la arangxoj faritaj sur bazo de tiuj rimarkigoj kaj komentoj, precipe pri la instrukcioj donitaj al la fakoj respondecaj pri la plenumado de la bugxeto. Tiuj raportoj estas ankaux senditaj al la Revizora Kortumo.

Artikolo 206A

(abrogita)

Artikolo 207

La bugxeto estas farita en la kontunuo difinita laux la regularo farita laux Artikolo 209.

La financajn kontribuojn menciitajn en Artikolo 200, paragrafo 1, la Membro-Sxtatoj disponigas al la Komunumo en siaj valutoj.

La disponeblaj saldoj de tiuj kontribuoj estas deponitaj cxe la Trezorejoj de la Membro-Sxtatoj aux cxe la instancoj kiujn ili nomas. Dum ili estas deponitaj tiuj sumoj konservas la valoron kiu respondas al la kurzo valida je la dato de la deponigxo rilate al la kontunuo menciita en la unua alineo.

Tiuj disponeblaj saldoj povas esti investitaj laux kondicxoj pri kiuj interkonsentas la Komisiono kaj la koncerna Membro-Sxtato.

La regularo farita laux Artikolo 209 difinas la teknikajn kondicxojn por la plenumado de la financaj operacioj kiuj rilatas al la Euxropa Socia Fonduso.

Artikolo 208

La Komisiono povas, kondicxe ke gxi informas pri tio la kompetentajn instancojn de la koncernaj Membro-Sxtatoj, transigi sian bonhavon en la valuto de unu el la Membro-Sxtatoj en la valuton de alia Membro-Sxtato, kiom necesas por uzi tiun bonhavon por la celoj menciitaj en cxi tiu Traktato. La Komisiono lauxeble evitas tiajn transigojn se gxi havas disponeblajn aux disponigeblajn bonhavojn en la valutoj kiujn gxi bezonas.

La Komisiono interrilatas kun cxiu el la Membro-Sxtatoj pere de la instanco kiun nomas tiu Sxtato. Plenumante financajn operaciojn, la Komisiono uzas la servojn de la emisia banko de la koncerna Membro-Sxtato aux de alia financa institucio aprobita de tiu Sxtato.

Artikolo 209

La Konsilio, agante unuanime laux propono de la Komisiono, konsultinte la Euxropan Parlamenton kaj akirinte la opinion de la Revizora Kortumo, fiksas

  1. financan regularon kiu specifas precipe la detalajn regulojn pri la alpreno kaj plenumado de la bugxeto kaj pri la prezentado kaj kontrolado de la kontoj,
  2. la detalajn regulojn kaj la proceduron laux kiuj la bugxetaj enspezoj kiujn antauxvidas la sistemo de propraj rimedoj estas disponigataj al la Komisiono kaj la arangxojn aplikendajn por lauxbezone disponigi likvidajn rimedojn,
  3. la regulojn pri la respondeco de la financaj kontrolantoj, la rajtigantoj kaj la kontistoj kaj la kontrolarangxojn.

Artikolo 209A

La Membro-Sxtatoj faras la samajn arangxojn por kontrauxbatali frauxdon kiu damagxas la financajn interesojn de la Komunumo kiel ili faras por kontrauxbatali frauxdon kiu damagxas iliajn proprajn financajn interesojn.

Sen difekto al aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato, la Membro-Sxtatoj kunordigas sian agadon por protekti kontraux frauxdo la financajn interesojn de la Komunumo. Tiucele ili organizas, kun helpo de la Komisiono, intiman kaj regulan kunlaboron inter la kompetentaj fakoj de siaj administracioj.

Sekvo