Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo



Lia Mosxto la Regxo de la Belgoj, la Prezidanto de la Federacia Respubliko Germanio, la Prezidanto de la Franca Respubliko, la Prezidanto de la Itala Respubliko, Sxia Mosxto la Granddukino de Luksemburgio, Sxia Mosxto la Regxino de Nederlando,

INTENCANTE starigi la fundamentojn de cxiam pli firma unuigxo inter la popoloj de Euxropo,

DECIDINTE certigi la ekonomian kaj socian progreson de siaj landoj per komuna agado por forigi la barojn kiuj dividas Euxropon,

DEKLARANTE kiel esencan celon de siaj klopodoj la dauxran plibonigon de la kondicxoj sub kiuj iliaj popoloj vivas kaj laboras,

KONSCIANTE ke la forigo de la ekzistantaj obstakloj postulas komunan agadon por garantii stabilan ekspansion, ekvilibran komercon kaj lojalan konkurencon,

DEZIRANTE plifortigi la unuecon de siaj ekonomioj kaj certigi ties harmonian disvolvigxon, malpliigante la diferencojn inter la diversaj regionoj kaj la postrestintecon de la malpli favorataj regionoj,

VOLANTE kontribui, per komuna komerca politiko, al la iompostioma forigo de restriktoj pri internacia komerco,

CELANTE konfirmi la solidarecon kiu kunligas Euxropon kaj la transmarajn landojn, kaj dezirante certigi la disvolvigxon de ties prospero, konforme al la principoj de la Cxarto de Unuigxintaj Nacioj,

DECIDINTE, per tiu cxi kunigo de siaj rimedoj, konservi kaj plifirmigi la pacon kaj la liberecon, kaj alvokante la aliajn popolojn de Euxropo kiuj havas la saman idealon, aligxi al iliaj streboj,

DECIDIS krei EUxROPAN KOMUNUMON kaj por tiu celo nomumis kiel siajn Plenrajtigitojn:

LIA MOSxTO LA REGxO DE LA BELGOJ:

Sinjoron Paul-Henri SPAAK, ministron de Eksterlandaj Aferoj;

Baronon J. CH. SNOY ET D'OPPUERS, gxeneralan sekretarion de la Ministerio de Ekonomiaj Aferoj, prezidanton de la belga delegacio cxe la Interregistara Konferenco;

LA PREZIDANTO DE LA FEDERACIA RESPUBLIKO GERMANIO:

Doktoron Konrad ADENAUER, federacian kancelieron;

Profesoron Doktoron Walter HALLSTEIN, sxtatsekretarion pri Eksterlandaj Aferoj;

LA PREZIDANTO DE LA FRANCA RESPUBLIKO:

Sinjoron Christian PINEAU, ministron de Eksterlandaj Aferoj;

Sinjoron Maurice FAURE, sxtatsekretarion pri Eksterlandaj Aferoj;

LA PREZIDANTO DE LA ITALA RESPUBLIKO:

Sinjoron Antonio SEGNI, prezidanton de la Konsilio de Ministroj;

Profesoron Gaetano MARTINO, ministron de Eksterlandaj Aferoj;

SxIA MOSxTO LA GRANDDUKINO DE LUKSEMBURGIO:

Sinjoron Joseph BECH, prezidanton de la Registaro, ministron de Eksterlandaj Aferoj;

Sinjoron Lambert SCHAUS, ambasadoron, prezidanton de la luksemburga delegacio cxe la Interregistara Konferenco;

SxIA MOSxTO LA REGxINO DE NEDERLANDO:

Sinjoron Joseph LUNS, ministron de Eksterlandaj Aferoj;

Sinjoron J. LINTHORST HOMAN, prezidanton de la nederlanda delegacio cxe la Interregistara Konferenco;

KIUJ, intersxangxinte siajn plenrajtigilojn, agnoskitajn en bona kaj konvena ordo, konsentis pri la sekvantaj dispozicioj.



Sekvo