Unua Parto
Principoj
Artikolo 1
Per cxi tiu Traktato, la ALTAJ KONTRAKTAJ PARTIOJ starigas inter si Euxropan Komunumon.
Artikolo 2
La Komunumo havas kiel taskon, per la starigo de komuna merkato kaj de ekonomia kaj mona unio kaj per la realigo de la komunaj politikoj kaj agadoj menciitaj en Artikoloj 3 kaj 3A, antauxenigi harmonian kaj ekvilibran disvolvigxon de la ekonomia aktiveco en la tuta Komunumo, dauxrivan kaj seninflacian kreskadon kun respekto al la medio, altgradan konvergxon de ekonomiaj rezultoj, altan nivelon de dungiteco kaj socia protekto, altigon de la vivnivelo kaj vivkvalito, ekonomian kaj socian kuntenigxon kaj solidarecon inter la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 3
Por la celoj menciitaj en Artikolo 2, la agado de la Komunumo ampleksas, laux la kondicxoj kaj ritmo preskribitaj en cxi tiu Traktato:
Artikolo 3A
Artikolo 3B
La Komunumo agas en la limoj de la povoj kaj celoj donitaj al gxi per cxi tiu Traktato.
En sferoj pri kiuj gxi ne ekskluzive kompetentas, la Komunumo agas, konforme al la principo de subsidiareco, nur se kaj kiom la celoj de la antauxvidita agado ne povas esti kontentige atingitaj de la Membro-Sxtatoj kaj do, pro la amplekso aux la efikoj de la antauxvidita agado, povas esti pli bone atingitaj de la Komunumo.
La agado de la Komunumo ne transpasas tion, kio necesas por atingi la celojn de cxi tiu Traktato.
Artikolo 4
1. La taskojn konfiditajn al la Komunumo plenumas la jenaj institucioj:
Cxiu institucio agas en la limoj de la povoj donitaj al gxi per cxi tiu Traktato.
2. La Konsilion kaj la Komisionon asistas Ekonomia kaj Socia Komitato kaj Komitato de la Regionoj, kiuj havas konsilan rolon.
Artikolo 4A
Laux la proceduroj preskribitaj en cxi tiu Traktato, estas starigitaj Euxropa Sistemo de Centraj Bankoj (cxi-poste nomata 'ESCB') kaj Euxropa Centra Banko (cxi-poste nomata 'ECB'); ili agas en la limoj de la povoj donitaj al ili de cxi tiu Traktato kaj de la al gxi aneksita Statuto de la ESCB kaj la ECB (cxi-poste nomata 'Statuto de la ESCB').
Artikolo 4B
Estas starigita Euxropa Investobanko, kiu agas en la limoj de la povoj donitaj al gxi de cxi tiu Traktato kaj de la al gxi aneksita Statuto.
Artikolo 5
La Membro-Sxtatoj faras cxiujn gxeneralajn aux specialajn arangxojn, kiuj konvenas por certigi la plenumon de la devoj rezultantaj el cxi tiu Traktato aux el aktoj de la institucioj de la Komunumo. Ili faciligas la plenumadon de ties tasko.
Ili sin detenas de cxiu arangxo kiu povus endangxerigi la efektivigon de la celoj de cxi tiu Traktato.
Artikolo 6
Sen difekto al la specialaj dispozicioj de cxi tiu Traktato, cxiu diskriminacio pro sxtataneco sur gxia aplikokampo estas malpermesita.
La Konsilio rajtas, agante laux la proceduro de Artikolo 189C, fari regulojn por malpermesi tiajn diskriminaciojn.
Artikolo 7
1. La komuna merkato estas progresive starigata dum transira periodo de dek du jaroj.
La transira periodo konsistas el tri etapoj de po kvar jaroj; la dauxro de cxiu etapo povas esti sxangxita konforme al la sube menciitaj kondicxoj.
2. Al cxiu etapo apartenas aro da agoj samtempe komencendaj kaj plenumendaj.
3. La transiro de la unua etapo al la dua dependas de tio, cxu la esenco de la celoj eksplicite fiksitaj en cxi tiu Traktato por la unua etapo efektive atingigxis kaj cxu, kun rezervo pri la esceptoj kaj proceduroj preskribitaj en cxi tiu Traktato, la devoj plenumigxis.
Tion konstatas la Konsilio, fine de la kvara jaro, decidante unuanime surbaze de raporto de la Komisiono. Membro-Sxtato tamen ne rajtas malebligi unuanimecon pro neplenumo de siaj propraj devoj. Se mankas unuanimeco, la unua etapo auxtomate plilongigxas unu jaron.
Je la fino de la kvina jaro, la Konsilio faras la konstaton laux la samaj kondicxoj. Se mankas unuanimeco, la unua etapo auxtomate plilongigxas unu plian jaron.
Je la fino de la sesa jaro, la Konsilio faras la konstaton laux kvalifikita plimulto surbaze de raporto de la Komisiono.
4. En templimo de unu monato post la laste menciita vocxdono, cxiu Membro-Sxtato aparteninta al la malplimulto, aux, se la postulita plimulto ne atingigxis, cxiu Membro-Sxtato rajtas peti la Konsilion nomumi arbitracian instancon, kies decido ligos cxiujn Membro-Sxtatojn kaj la instituciojn de la Komunumo. Tiu instanco konsistas el tri membroj, kiujn nomumas la Konsilio unuanime laux propono de la Komisiono.
Se la Konsilio ne nomumas la membrojn de la arbitracia instanco en la templimo de unu monato post la peto tion fari, ilin nomumas la Kortumo en nova templimo de unu monato.
La arbitracia instanco elektas mem sian prezidanton.
Gxi verdiktas en templimo de ses monatoj ekde la dato de la vocxdono de la Konsilio menciita en la lasta alineo de paragrafo 3.
5. La dua kaj tria etapoj ne povas esti plilongigitaj aux malplilongigitaj krom per unuanima decido de la Konsilio laux propono de la Komisiono.
6. Neniu dispozicio en la antauxaj paragrafoj povas igi la transiran periodon dauxri pli ol dek kvin jarojn post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
7. Kun rezervo pri la esceptoj aux derogoj preskribitaj en cxi tiu Traktato, la fino de la transira periodo estas la lasta dato kiam cxiuj faritaj reguloj devas ekvalidigxi kaj cxiuj arangxoj necesaj por starigi la komunan merkaton devas efektivigxi.
Artikolo 7A
La Komunumo alprenas arangxojn por progresive starigi la internan merkaton dum periodo kiu finigxas la 31an de decembro 1992, konforme al la dispozicioj de tiu cxi Artikolo kaj de Artikoloj 7B, 7C, 28, Artikolo 57, paragrafo 2, Artikolo 59, Artikolo 70, paragrafo 1, kaj Artikoloj 84, 99, 100A kaj 100B kaj sen difekto al la aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato.
La interna merkato konsistas el areo sen internaj limoj en kiu la libera cirkulado de varoj, personoj, servoj kaj kapitalo estas certigata laux la dispozicioj de cxi tiu Traktato.
Artikolo 7B
La Komisiono raportas al la Konsilio antaux la 31a de decembro 1988 kaj antaux la 31a de decembro 1990 pri la progreso de la laboroj por realigi la internan merkaton en la templimo preskribita en Artikolo 7A.
La Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, difinas la gvidliniojn kaj kondicxojn kiuj necesas por certigi ekvilibran progreson en cxiuj koncernaj sektoroj.
Artikolo 7C
Kiam gxi formulas siajn proponojn por realigi la celojn de Artikolo 7A, la Komisiono prenas en konsideron la fortostrecxojn postulatajn de iuj ekonomioj kun malsamaj evoluniveloj dum la periodo de starigo de la interna merkato kaj povas proponi tauxgajn dispoziciojn.
Se tiuj dispozicioj ricevas la formon de derogoj, ili devas havi dumtempan karakteron kaj kiel eble plej malmulte perturbi la funkciadon de la komuna merkato.