Traktato de la Euxropa Komunumo

Traktato de la Euxropa Komunumo (sekvo)


Dua Parto

Civitaneco de la Unio

Artikolo 8

1. Estas kreita civitaneco de la Unio.

Civitano de la Unio estas cxiu, kiu havas sxtatanecon de Membro-Sxtato.

2. La civitanoj de la Unio havas la rajtojn kaj devojn kiujn preskribas cxi tiu Traktato.

Artikolo 8A

1. Cxiu civitano de la Unio havas la rajton libere movigxi kaj restadi sur la teritorio de la Membro-Sxtatoj, kun rezervo pri la limoj kaj kondicxoj kiujn preskribas cxi tiu Traktato kaj la dispozicioj faritaj por apliki gxin.

2. La Konsilio povas fari dispoziciojn por faciligi la uzadon de la rajtoj menciitaj en paragrafo 1; krom kiam cxi tiu Traktato alie preskribas, la Konsilio agas unuanime laux propono de la Komisiono kaj akirinte la konsenton de la Euxropa Parlamento.

Artikolo 8B

1. Cxiu civitano de la Unio kiu rezidas en Membro-Sxtato kies sxtatano li ne estas havas aktivan kaj pasivan elektorajton cxe municipaj elektoj en la Membro-Sxtato kie li rezidas, laux la samaj kondicxoj kiel la sxtatanoj de tiu Sxtato. Cxi tiu rajto estas uzota laux la detalaj reguloj farotaj antaux la 31a de decembro 1994 de la Konsilio aganta unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton; cxi tiuj reguloj povas enhavi derogojn, kiam tion pravigas specifaj problemoj de iu Membro-Sxtato.

2. Sen difekto al Artikolo 138, paragrafo 3, kaj la dispozicioj faritaj por apliki gxin, cxiu civitano de la Unio kiu rezidas en Membro-Sxtato kies sxtatano li ne estas havas aktivan kaj pasivan elektorajton cxe elektoj por la Euxropa Parlamento en la Membro-Sxtato kie li rezidas, laux la samaj kondicxoj kiel la sxtatanoj de tiu Sxtato. Cxi tiu rajto estas uzota laux la detalaj reguloj farotaj antaux la 31a de decembro 1993 de la Konsilio aganta unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton; cxi tiuj reguloj povas enhavi derogojn, kiam tion pravigas specifaj problemoj de iu Membro-Sxtato.

Artikolo 8C

Cxiu civitano de la Unio rajtas, sur la teritorio de tria lando kie ne estas reprezentata la Membro-Sxtato kies sxtatano li estas, je la protekto de la diplomataj kaj konsulaj instancoj de cxiu ajn Membro-Sxtato laux la samaj kondicxoj kiel sxtatanoj de tiu Sxtato. Antaux la 31a de decembro 1993 la Membro-Sxtatoj interkonsentas pri la necesaj reguloj kaj komencas la internaciajn traktadojn necesajn por tiu protekto.

Artikolo 8D

Cxiu civitano de la Unio havas la rajton peticii al la Euxropa Parlamento konforme al Artikolo 138D.

Cxiu civitano de la Unio rajtas direkti sin al la mediaciisto enoficigita konforme al Artikolo 138E.

Artikolo 8E

La Komisiono raportas al la Euxropa Parlamento, al la Konsilio kaj al la Ekonomia kaj Socia Komitato antaux la 31a de decembro 1993, kaj poste cxiun trian jaron, pri la aplikado de la dispozicioj de cxi tiu Parto. Tiu raporto prenas en konsideron la evoluon de la Unio.

Sur tiu bazo, kaj sen difekto al la aliaj dispozicioj de cxi tiu Traktato, por kompletigi la rajtojn preskribitajn en cxi tiu Parto la Konsilio povas, agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj konsultinte la Euxropan Parlamenton, fari dispoziciojn kiujn gxi rekomendas al la Membro-Sxtatoj por alpreno laux iliaj respektivaj konstituciaj preskriboj.

Sekvo