Tria Parto
La Politikoj de la Komunumo
Titolo I
La libera cirkulado de varoj
Artikolo 9
1. La Komunumo bazigxas sur doganunuigxo kiu ampleksas cxiun intersxangxon de varoj kaj implicas la malpermeson inter Membro-Sxtatoj de doganoj je importoj kaj eksportoj kaj de cxiuj pagoj kun sama efiko, kaj la enkondukon de komuna dogantarifo en iliaj rilatoj kun triaj landoj.
2. La dispozicioj de Cxapitro 1, Unua Sekcio, kaj de Cxapitro 2 de cxi tiu Titolo aplikigxas al la produktoj originantaj en la Membro-Sxtatoj kaj la produktoj venantaj el triaj landoj kiuj libere cirkulas en la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 10
1. Produktoj venantaj el tria lando estas konsiderataj libere cirkuli en Membro-Sxtato, se la importformalajxoj estas plenumitaj kaj la pagendaj doganoj aux pagoj kun sama efiko estas enkasigitaj en tiu Membro-Sxtato, kaj se tiuj doganoj aux pagoj kun sama efiko ne estas plene aux parte ristornitaj.
2. Antaux la fino de la unua jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Komisiono difinas la metodojn de administra kunlaboro por la aplikado de Artikolo 9, paragrafo 2, atentante la bezonon lauxeble redukti la formalajxojn truditajn al komerco.
Antaux la fino de la unua jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Komisiono difinas la dispoziciojn aplikeblajn, en komerco inter Membro-Sxtatoj, al varoj originantaj en alia Membro-Sxtato por kies fabrikado estas uzitaj produktoj pri kiuj la eksportanta Membro-Sxtato ne enkasigis la aplikeblajn doganojn aux pagojn kun sama efiko aux plene aux parte ristornis tiujn doganojn aux pagojn.
Alprenante cxi tiujn dispoziciojn, la Komisiono atentas la regulojn por la forigo de la doganoj interne de la Komunumo kaj por la progresiva aplikado de la komuna dogantarifo.
Artikolo 11
La Membro-Sxtatoj alprenas cxiujn konvenajn dispoziciojn por ebligi al la registaroj plenumi, en la fiksita tempo, la devojn rilate al doganoj kiuj fontas el cxi tiu Traktato.
La Doganunuigxo
Forigo de doganoj inter la Membro-Sxtatoj
Artikolo 12
La Membro-Sxtatoj sin detenas enkonduki inter si novajn doganojn je importo aux eksporto aux pagojn kun sama efiko, kaj plialtigi tiujn kiujn ili aplikas en siaj reciprokaj komercaj rilatoj.
Artikolo 13
1. Dum la transira periodo, la doganoj je importo validaj inter la Membro-Sxtatoj estas progresive forigitaj fare de ili, konforme al la Artikoloj 14 kaj 15.
2. La pagojn kun sama efiko kiel la doganoj je importo ili progresive forigas dum la transira periodo. La Komisiono fiksas per direktivoj la ritmon de tiu forigo. Gxi agas laux la reguloj en Artikolo 14, paragrafoj 2 kaj 3, kaj laux la direktivoj alprenitaj de la Konsilio konforme al Artikolo 14, paragrafo 2.
Artikolo 14
1. Por cxiu produkto, la baza dogano al kiu sinsekvaj reduktoj devas aplikigxi, estas la dogano aplikata la 1-an de januaro 1957.
2. La datoj por la reduktoj fiksigxas jene:
3. Okaze de la unua redukto, la Membro-Sxtatoj validigas inter si por cxiu produkto doganon egalan al la baza dogano minus 10 %.
Okaze de cxiu posta redukto, cxiu Membro-Sxtato devas redukti cxiujn siajn doganojn tiamaniere ke la totala doganenspezo, tia kia gxi estas difinita en paragrafo 4, malpliigxas je 10 %, sed kondicxe ke la redukto je cxiu produkto estu almenaux egala al 5 % de la baza dogano.
Por la produktoj je kiuj ankoraux ekzistas dogano pli alta ol 30 %, cxiu redukto tamen devas esti almenaux 10 % de la baza dogano.
4. Por cxiu Membro-Sxtato la totala dogan-enspezo menciita en paragrafo 3 kalkuligxas tiel ke oni multiplikas per la bazaj doganoj la valoron de la varoj importitaj el aliaj Membro-Sxtatoj dum la jaro 1956.
5. Specialaj problemoj, kiujn kauxzas la aplikado de la cxi-supraj paragrafoj, estas solvitaj per direktivoj kiujn alprenas la Konsilio per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono.
6. La Membro-Sxtatoj raportas al la Komisiono pri la maniero, laux kiu la cxi-supraj reguloj pri la reduktado de la doganoj estas aplikitaj. Ili strebas ke la doganreduktigxo je cxiu produkto atingu:
Se la Komisiono konstatas ke ekzistas dangxero ke la celoj difinitaj en Artikolo 13 kaj la procentoj fiksitaj en cxi tiu paragrafo ne povas atingigxi, gxi faras al la Membro-Sxtatoj cxiujn konvenajn rekomendojn.
7. La dispoziciojn de cxi tiu Artikolo rajtas sxangxi la Konsilio agante unuanime laux propono de la Komisiono kaj post konsulto de la Parlamento.
Artikolo 15
1. Sendepende de la dispozicioj de Artikolo 14, cxiu Membro-Sxtato rajtas, dum la transira periodo, tute aux parte suspendi la aplikadon de doganoj al produktoj importitaj el aliaj Membro-Sxtatoj. Gxi informas pri tio la aliajn Membro-Sxtatojn kaj la Komisionon.
2. La Membro-Sxtatoj sin deklaras pretaj redukti siajn doganojn rilate al la aliaj Membro-Sxtatoj pli rapide ol antauxvidite en Artikolo 14, se ilia gxenerala ekonomia situacio kaj la situacio de la koncerna sektoro tion permesas.
Tiucele la Komisiono faras rekomendojn al la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 16
La Membro-Sxtatoj forigas inter si la doganojn je eksporto kaj la pagojn kun sama efiko plej malfrue en la fino de la unua etapo.
Artikolo 17
1. La dispozicioj de Artikoloj 9 gxis 15, paragrafo 1 aplikigxas al la doganoj kun fiska karaktero. Tiuj pagoj tamen enkalkuligxas por kalkuli nek la totalan doganenspezon nek la redukton de la tuto de la doganoj menciitaj en Artikolo 14, paragrafoj 3 kaj 4.
Tiuj pagoj estas malpliigataj, cxe cxiu redukto, je almenaux 10 % de la baza dogano. La Membro-Sxtatoj, povas redukti ilin pli rapide ol preskribite en Artikolo 14.
2. Antaux la fino de la unua jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, la Membro-Sxtatoj informas la Komisionon pri siaj doganoj kun fiska karaktero.
3. La Membro-Sxtatoj konservas la eblecon anstatauxigi cxi tiujn doganojn per interna imposto, konforme al la dispozicioj de Artikolo 95.
4. Se la Komisiono konstatas ke la anstatauxigo de dogano kun fiska karaktero renkontas gravajn malfacilajxojn en iu Membro-Sxtato, gxi rajtigas tiun Sxtaton konservi tiun doganon, kondicxe ke gxi forigu gxin plej malfrue ses jarojn post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato. Tian rajtigon necesas peti antaux la fino de la unua jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
Starigo de la komuna dogantarifo
Artikolo 18
La Membro-Sxtatoj sin deklaras pretaj kontribui al la disvolvigxo de la internacia komerco kaj al la reduktado de baroj je komerco farante interkonsentojn, sur bazo de reciprokeco kaj ambauxflankaj avantagxoj, por redukti la doganojn sub la gxeneralan nivelon kiun ili povus pretendi pro starigo de doganunuigxo inter si.
Artikolo 19
1. Laux la kondicxoj kaj limoj cxi-sube preskribitaj, la doganoj laux la komuna dogantarifo estas je la nivelo de la aritmetika mezumo de la doganoj aplikataj en la kvar doganteritorioj kiuj konsistigas la Komunumon.
2. La doganoj prenataj kiel bazo por kalkuli tiun mezumon estas tiuj aplikataj de la Membro-Sxtatoj la 1-an de januaro 1957.
Tamen, koncerne la italan tarifon, la aplikata dogano estas la dogano sen konsidero pri la dumtempa redukto de 10 %. Krome, cxe rubrikoj por kiuj la itala tarifo enhavas konvencian doganon, cxi tiu anstatauxas la aplikatan doganon cxi-supre difinitan kondicxe ke la konvencia dogano ne superas la aplikatan je pli ol 10 %. Kiam la konvencia dogano superas la tiel difinitan aplikatan je pli ol 10 %, cxi tiu aplikata dogano plus 10 % estas prenata kiel bazo por kalkuli la aritmetikan mezumon.
Koncerne la rubrikojn en Listo A, la doganoj tie listigitaj anstatauxas la aplikatajn doganojn por kalkuli la aritmetikan mezumon.
3. La doganoj laux la komuna dogantarifo ne rajtas superi:
4. Listo F fiksas la doganojn aplikendajn al la tie listigitaj produktoj.
5. La listoj de tarifrubrikoj menciitaj en cxi tiu artikolo kaj en Artikolo 20 trovigxas en Anekso I de cxi tiu Traktato.
Artikolo 20
La doganoj aplikendaj al la produktoj de Listo G, estas fiksataj per intertraktado inter la Membro-Sxtatoj. Cxiu Membro-Sxtato rajtas aldoni aliajn produktojn al tiu listo gxis valoro de maksimume 2 % de la totala valoro de siaj importoj el triaj landoj dum la jaro 1956.
La Komisiono faras cxiujn konvenajn iniciatojn por ke tiuj intertraktadoj komencigxu antaux la fino de la dua jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato kaj finigxu antaux la fino de la unua etapo.
Se por iuj produktoj interkonsento ne estas atingebla en cxi tiuj tempolimoj, la Konsilio, laux propono de la Komisiono, agante unuanime gxis la fino de la dua etapo kaj poste per kvalifikita plimulto, fiksas la doganojn de la komuna dogantarifo.
Artikolo 21
1. Teknikaj malfacilajxoj, kiuj levigxas en la aplikado de la Artikoloj 19 kaj 20, solvigxas, dum la du jaroj ekde la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, per direktivoj, kiujn alprenas la Konsilio per kvalifikita plimulto, laux propono de la Komisiono.
2. Antaux la fino de la unua etapo, aux plej malfrue kiam la doganoj estas fiksitaj, la Konsilio decidas, per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, pri gxustigoj postulataj de la interna harmonio de la komuna dogantarifo pro apliko de la Artikoloj 19 kaj 20; gxi atentas precipe pri la grado de prilaboro de la diversaj varoj al kiuj aplikigxas la tarifo.
Artikolo 22
La Komisiono fiksas, dum la du jaroj ekde la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, kiom la doganoj kun fiska karaktero menciitaj en Artikolo 17, paragrafo 2, estu konsiderataj por kalkuli la aritmetikan mezumon preskribitan en Artikolo 19, paragrafo 1. Gxi atentas la protektan efikon kiun tiuj doganoj povas havi.
Plej malfrue ses monatojn post cxi tiu fiksado, cxiu Membro-Sxtato rajtas peti ke la proceduro menciita en Artikolo 20 estu aplikata al la koncerna produkto, sed en tiu kazo la limo preskribita en tiu artikolo ne estas aplikebla al tiu Sxtato.
Artikolo 23
1. Por la iompostioma enkonduko de la komuna dogantarifo, la Membro-Sxtatoj sxangxas siajn tarifojn aplikendajn al triaj landoj jene:
2. Membro-Sxtato kiu ricevis rajtigon laux Artikolo 17, paragrafo 4, ne devas apliki la antauxajn dispoziciojn al la koncernaj tarifrubrikoj dum la valideco de tiu rajtigo. Kiam la rajtigo finigxas, la koncerna Membro-Sxtato aplikas la doganon kiu rezultas el la aplikado de la reguloj de la cxi-antauxa paragrafo.
3. La komuna dogantarifo aplikigxas en sia tuto plej malfrue je la fino de la transira periodo.
Artikolo 24
Membro-Sxtato rajtas sxangxi siajn doganojn pli rapide ol preskribite en Artikolo 23, por konformigi ilin al la komuna dogantarifo.
Artikolo 25
1. Se la Komisiono konstatas ke la produktado en Membro-Sxtatoj de iuj produktoj de Listoj B, C kaj D ne kontentigas la bezonojn de unu el la Membro-Sxtatoj, kaj se tiu kontentigo tradicie dependas en konsiderinda grado de importoj el triaj landoj, la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, donas al tiu Membro-Sxtato tarifkontingentojn je reduktita aux nula dogano.
La kontingentoj ne rajtas havi tian amplekson ke oni devus timi translokigxon de aktivecoj malfavore al aliaj Membro-Sxtatoj.
2. Rilate al la produktoj de Listo E, kaj al tiuj de Listo G, por kiuj la tarifo estas fiksita laux la proceduro menciita en Artikolo 20, paragrafo 3, la Komisiono donas al cxiu koncernata Membro-Sxtato, laux ties peto, tarifkontingenton je reduktita aux nula dogano, se sxangxo en la provizfontoj aux nesuficxa provizado en la Komunumo povus havi malutilajn sekvojn por la prilaboraj industrioj de tiu Membro-Sxtato.
La kontingentoj ne rajtas havi tian amplekson ke oni devus timi translokigxon de aktivecoj malfavore al aliaj Membro-Sxtatoj.
3. Rilate al la produktoj listigitaj en Anekso II de cxi tiu Traktato, la Komisiono povas rajtigi cxiun Membro-Sxtaton tute aux parte suspendi la enkasigon de la aplikendaj doganoj, aux doni al gxi tarifkontingenton, je reduktita aux nula dogano, kondicxe ke ne povas rezulti el tio gravaj perturboj sur la merkato de la koncernaj produktoj.
4. La Komisiono periode ekzamenas la tarifkontingentojn donitajn laux cxi tiu Artikolo.
Artikolo 26
La Komisiono povas rajtigi Membro-Sxtaton kiu frontas specialajn malfacilajxojn, prokrasti la malaltigon aux plialtigon laux Artikolo 23 de la doganoj de iuj rubrikoj de sia tarifo.
La rajtigo povas esti donita nur por limigita periodo, kaj nur por tarifrubrikoj kiuj, sume, reprezentas ne pli ol 5 % de la valoro de importoj de la koncerna Sxtato el triaj landoj dum la lasta jaro por kiu statistikaj informoj estas disponeblaj.
Artikolo 27
Antaux la fino de la unua etapo, la Membro-Sxtatoj, interproksimigas, tiom kiom necesas, siajn legxajn, reglamentajn kaj administrajn dispoziciojn pri doganaj aferoj. Tiucele la Komisiono faras cxiujn konvenajn rekomendojn al la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 28
Cxiujn auxtonomajn modifojn aux suspendojn de doganoj de la komuna dogantarifo decidas la Konsilio, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono.
Artikolo 29
Plenumante la taskojn konfiditajn al gxi laux cxi tiu Sekcio, la Komisiono estas gvidata de
Forigo de Kvantaj Restriktoj inter la Membro-Sxtatoj
Artikolo 30
Kvantaj restriktoj pri importoj, kaj cxiuj arangxoj kun sama efiko, estas malpermesitaj inter la Membro-Sxtatoj, kun rezervo pri la cxi-subaj dispozicioj.
Artikolo 31
La Membro-Sxtatoj sin detenas enkonduki inter si novajn kvantajn restriktojn kaj arangxojn kun sama efiko.
Tiu devo tamen rilatas nur al la nivelo de liberigo atingita konforme al la decidoj de la Konsilio de la Organizo por Euxropa Ekonomia Kunlaboro de la 14-a de januaro 1955. La Membro-Sxtatoj komunikas al la Komisiono, plej malfrue ses monatojn post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, siajn listojn de la produktoj liberigitaj konforme al cxi tiuj decidoj. La Membro-Sxtatoj firmigas inter si cxi tiujn listojn.
Artikolo 32
La Membro-Sxtatoj sin detenas plirestriktigi en siaj reciprokaj komercaj rilatoj la kontingentojn kaj arangxojn kun sama efiko ekzistantajn je la dato de ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
Tiuj kontingentoj devas esti forigitaj plej malfrue je la fino de la transira periodo. Dum tiu periodo ili estas progresive forigataj laux la cxi-subaj dispozicioj.
Artikolo 33
1. Unu jaron post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato, cxiu Membro-Sxtato transformas cxiujn dulaterajn kontingentojn malfermitajn por Membro-Sxtatoj en tutecajn kontingentojn sendiskriminacie malfermajn por cxiuj aliaj Membro-Sxtatoj.
Je la sama dato, la Membro-Sxtatoj pliigas la tuton de la tiel starigitaj tutecaj kontingentoj je minimume 20 % de ilia totala valoro kompare kun la antauxa jaro. Dume la tuteca kontingento por cxiu produkto estas pliigita je minimume 10 %.
La kontingentoj estas pliigataj cxiujare, laux la samaj reguloj kaj je la samaj proporcioj kompare kun la antauxa jaro.
La kvara pliigo okazas je la fino de la kvara jaro post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato; la kvina, unu jaron post la komenco de la dua etapo.
2. Kiam, por produkto ne liberigita, la tuteca kontingento ne atingas 3 % de la nacia produktado de la koncerna sxtato, kontingento egala al minimume 3 % de tiu produktado estas starigita plej malfrue unu jaron post la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato. Cxi tiu kontingento estas pliigita gxis 4 % post la dua jaro, kaj gxis 5 % post la tria jaro. Poste la koncerna Membro-Sxtato pliigas la kontingenton cxiujare je minimume 15 %.
Se ne ekzistas nacia produktado, la Komisiono per decido fiksas konvenan kontingenton.
3. Je la fino de la deka jaro, cxiu kontingento devas egali al minimume 20 % de la nacia produktado.
4. Se la Komisiono per decido konstatas, ke dum du sinsekvaj jaroj la importoj de iu produkto estis malpli ol la malfermita kontingento, tiu tuteca kontingento ne povas esti konsiderata por kalkuli la totalan valoron de la tutecaj kontingentoj. En tiu kazo, la Membro-Sxtato nuligas la kontingentadon de la koncerna produkto.
5. Por la kontingentoj kiuj superas 20 % de la nacia produktado de la koncerna produkto, la Konsilio rajtas, agante per kvalifikita plimulto laux propono de la Komisiono, malpliigi la minimumon de 10 % preskribitan en paragrafo 1. Cxi tiu modifo tamen ne tusxas la devon pliigi la totalan valoron de la tutecaj kontingentoj je 20 % cxiujare.
6. Membro-Sxtatoj kiuj pli ol plenumis siajn devojn rilate al la nivelo de liberigo atingita en aplikado de la decidoj de la Konsilio de la Organizo por Euxropa Ekonomia Kunlaboro de la 14-a januaro 1955 rajtas kunkalkuli la sumon de la auxtonome liberigitaj importoj, kiam ili kalkulas la totalan cxiujaran pliigon de 20 % preskribitan en paragrafo 1. Cxi tiu kalkulado bezonas anticipan aprobon de la Komisiono.
7. La Komisiono faras direktivojn, kiuj fiksas la proceduron kaj la ritmon laux kiuj la Membro-Sxtatoj forigas inter si la arangxojn kun sama efiko kiel kontingentoj ekzistantajn je la dato de la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
8. Se la Komisiono konstatas ke la aplikado de cxi tiu artikolo, kaj speciale de la dispozicioj pri procentoj, ne certigas la progresivecon de la forigado preskribita en la dua alineo de Artikolo 32, la Konsilio rajtas, agante laux propono de la Komisiono, unuanime dum la dua etapo kaj per kvalifikita plimulto poste, modifi la proceduron de cxi tiu artikolo kaj, speciale, pliigi la fiksitajn procentojn.
Artikolo 34
1. Kvantaj restriktoj pri eksportoj, kaj cxiuj arangxoj kun sama efiko, estas malpermesitaj inter la Membro-Sxtatoj.
2. Plej malfrue je la fino de la unua etapo, la Membro-Sxtatoj forigas cxiujn kvantajn restriktojn pri eksportoj kaj cxiujn arangxojn kun sama efiko ekzistantajn je la ekvalidigxo de cxi tiu Traktato.
Artikolo 35
La Membro-Sxtatoj sin deklaras pretaj forigi siajn kvantajn restriktojn pri importoj al kaj eksportoj el aliaj Membro-Sxtatoj pli rapide ol preskribite en la cxi-supraj artikoloj, se ilia gxenerala ekonomia situacio kaj la situacio de la koncerna sektoro tion permesas.
Tiucele la Komisiono faras rekomendojn al la koncernaj Sxtatoj.
Artikolo 36
La dispozicioj de Artikoloj 30 gxis 34 ne estas baro kontraux malpermesoj aux restriktoj pri importoj, eksportoj aux transitoj kiujn pravigas motivoj de publika moraleco, publika ordo, publika sekureco, protektado de la sano kaj vivo de personoj, bestoj aux plantoj, protektado de naciaj trezoroj arte, historie aux arkeologie valoraj, aux protektado de industria kaj komerca proprieto. Tiuj malpermesoj aux restriktoj tamen rajtas esti nek rimedo de arbitra diskriminacio, nek maskita restrikto pri komerco inter la Membro-Sxtatoj.
Artikolo 37
1. La Membro-Sxtatoj progresive adaptas siajn naciajn komercajn monopolojn tiel ke, je la fino de la transira periodo, ne eblas diskriminacio inter sxtatanoj de la Membro-Sxtatoj rilate al la kondicxoj de provizado kaj vendado.
La dispozicioj de cxi tiu artikolo aplikigxas al cxiu organo per kiu Membro-Sxtato, jure aux fakte, rekte aux nerekte regas, gvidas aux konsiderinde influas importojn aux eksportojn inter Membro-Sxtatoj. Cxi tiuj dispozicioj same aplikigxas al la monopoloj kiujn Sxtato delegis.
2. La Membro-Sxtatoj sin detenas enkonduki iun ajn novan arangxon kiu kontrauxas la principojn menciitajn en paragrafo 1, aux kiu restriktas la amplekson de la artikoloj pri la forigo de doganoj kaj de kvantaj restriktoj inter la Membro-Sxtatoj.
3. La ritmo de la arangxoj menciitaj en paragrafo 1 devas esti adaptita al la forigo, preskribita en Artikoloj 30 gxis 34, de la kvantaj restriktoj pri tiuj samaj produktoj.
Se produkto estas submetita al nacia komerca monopolo en nur unu aux kelkaj Membro-Sxtatoj, la Komisiono povas rajtigi la aliajn Membro-Sxtatojn apliki protektajn arangxojn gxis la efektivigo de adaptado menciita en paragrafo 1; la Komisiono fiksas la kondicxojn kaj detalojn de tiaj arangxoj.
4. Se komerca monopolo havas regulojn por plifaciligi la surmerkatigon aux valorigon de agrikulturaj produktoj, necesas certigi en la aplikado de la reguloj de cxi tiu artikolo ekvivalentajn garantiojn por la laboreblecoj kaj la vivnivelo de la koncernaj produktantaj, kun atento pri la ritmo de la eblaj adaptoj kaj de la necesaj specialigxoj.
5. La devoj de la Membro-Sxtatoj validas nur tiom, kiom ili estas akordigeblaj kun ekzistantaj internaciaj interkonsentoj.
6. Ekde la unua etapo la Komisiono faras rekomendojn pri la maniero kaj la ritmo de la adaptigxo preskribita en cxi tiu artikolo.